Hejmen!
*-il/. [...] montranta: 1 instrumenton: hak~o, seg~o, mangx~o,
[...] 2 aparaton: paf~o, televid~o, komput~o, tajp~o,
pres~o. -> -atoro. 3 parton de aparato: montr~o,
aritmetik~o, memor~o, kombin~o. -> organo. 4 formularon
aux dokumenton: aligx~o, abon~o, demand~o, invit~o, legitim~o,
identig~o. 5 komputilan programon: redakt~o, interpret~o,
traduk~o. 6 ian ajn rimedon: komunik~o, [...]
~ajxo KOMP = ilprogramo.
- Mi konsilas reverki la artikolon pri -il'. Estus pli klare, se
oni distingus pli da sencoj; ja la nuna priskribo pri senco 1 plenigas
duonon de kolumno. Indas difini apartan sencon ``Formularo aux
dokumento kun difinita funkcio'', cxar temas pri aparta kaj ofta
senco. En komputiko estas multaj ekzemploj de kunmetajxoj kun -il' en
la sencoj 2, 3, 4, 5 proponitaj supre, sed certe oni povas cxerpi
ekzemplojn ankaux el aliaj fakoj.
- Estas interesa demando, cxu la sufikso -il' cxiam kvazaux
verbigas la antauxan elementon. Konsiderindaj vortoj estas: angulilo,
buterilo, fajrilo, liniilo, manilo, ortangulilo, rektilo (PIV);
aritmetikilo, diskilo, taktilo, tekstilo (uzataj en cxi tiu
reviziajxo); kasedilo (diversloke proponita aux uzita).