Hejmen!
*kap/o [...] 10 ELE Parto de disk- aux bend-aparato, kiu
skribas aux legas informojn sur la disko aux bendo: magnet~o;
lego~o; skribo~o. [...]
~eto 1 [...]. 2 ELE = kapo 10. [...]
- Versxajne kap(et)o estas ankaux parto de presilo, kiu
markas la paperon, sed sxajne temas pri io pli gxenerala: la parto de
ilo, kiu tusxas aux efikas tion, pri kio oni laboras. Versxajne la kapo
de martelo aux hakilo apartenas al tiu senco, ne al ``plej alta parto
de objekto'', kiel en PIV. Tamen oni ne parolas pri kapo de skribilo,
do versxajne la dikeco de ekstremajxo aux simila fizika simileco al
kapo estas grava.
- Sub senco 8 en PIV de kapo indas mencii la ekzemplon
kaplinio (en libro, linio cxe la supro de pagxo, super la teksto
mem) kaj aldoni referencon al piedo. Eble ankaux
kapvorto menciigxu ie en la artikolo pri kapo.