16-a babilado
al komenco
antaua babilado

Pri tre multaj "dinoj"

Leganto, kiu pacience trastudis la antaŭajn babiladojn, kiu jam alkutimiĝis al la scivolema kaj iom mokema karaktero de Sciemulo kaj al la afabla komplezemo de lia onklo Radiulo, eble ne sen ioma melankolio, tralegos malsupre de ĉi babilado la fatalan vorton »Fino«. Tamen per tiu ĉi babilado, en kiu li pritraktas la plej modernajn ricevmetodojn, la aŭtoro finas la serion de siaj instruoplenaj kaj interesaj babiladoj.

Kiel la leganto povas mem juĝi, en dekses mallongaj interparoloj, li sukcesis tre kompreneble klarigi, ne nur ĉiujn ĉefajn problemojn de radioscienco, sed ankaŭ la preparajn sciojn el la elektroscieno.

Belaj projektoj kaj malbela realeco

SC.Kiom granda estas la amplifa kapablo de unulampa amplifikatoro?

RAD.Ĝi amplifas proksimume 5-6 foje en rezistanca amplifikatoro kaj ĝenerale iom pli en rezonancaj kaj transformatoraj amplifikatoroj.

SC.Do, ju pli da amplifaj ŝtupoj ni metos unu post la alia, des pli impresebla kaj potenca estos la ricevilo. Se la unua ŝtupo amplifos ekzemple sesfoje, la kurento post la ŝtupo estos jam amplifita 36 foje, post la tria 216, post la kvara 1296, k.t.p. Oni povas do senfine amplifi, necesas nur havi sufiĉan nombron da amplifaj ŝtupoj?

RAD.Viaj kalkuloj estas tre belaj, kaj matematike ĝustaj. Sed, praktike, ili ne multon valoras.

SC.Vi volas primoki min, onklo. Kial do?

RAD.Ĉar vi malkonsideris unu gravan faktoron: la kapaciton inter la anodo kaj la krado de radiolampo.

SC.Kion do faras tiu ĉi kapacito?

RAD.Tiu ĉi kapacito, malgraŭ sia ega malgrandeco, malebligas bonan amplifon, precipe kiam mallongaj ondoj estas ricevataj.

SC.Kion do ĝi okazigas?

Fig. 79. — La kapacito inter anodo kaj krado, punktlinie prezentita en (a), estas unufine konektita al la supra fino de la anoda rezistaĵo kaj alifine (tra la kradcirkvito kaj la anodbaterio, kies rezistanco estas nekonsiderinda) al la alia fino de l' anoda rezistaĵo, kiel tio estas montrita ĉe (b).

RAD.En rezistanca amplifikatoro... rimarku, ke nun mi parolas nur pri altfrekvenca amplifo, ĉar en malaltfrekvenca tiu kapacito ne ludas gravan rolon... Do, en rezistanca amplifiktoro la kapacito ekzistanta inter la anodo kaj la krado de la lampo kvazaŭ ŝuntas la anodan rezistaĵon (fig. 79). Vi scias, ke por mallongaj ondoj, aŭ pli ĝuste por tre altfrekvencaj kurentoj, la rezisto de kapacito aŭ la kapacitanco ne estas granda, do...

SC. ... la tre altfrekvencaj kurentoj anstataŭ trairi la anodan rezistaĵon, kreante sur ĝi utilan potencialdiferencon, rekte trasaltos tiun ĉi kapaciton.

RAD.Tute ĝuste. Kaj pro tiu ĉi kaŭzo oni nur tre malfacile amplifas per rezistancaj amplifikatoroj ondojn malpli longajn ol 900 metroj.

SC.Kial do oni ne uzu nur pli longajn ondojn? La rezistancaj amplifikatoroj estas ja tiel simplaj kaj oportunaj!

RAD.Unue, kvankam simplaj, ili ne estas bonaj, ĉar ili tute ne pligrandigas la selektivecon de riceviloj. Due, oni nun prefere uzas mallongajn ondojn, ĉar evidentiĝis, ke ĝuste la mallongaj ondoj propagiĝas plej bone kaj estas riceveblaj je plej grandaj distancoj.

SC.Do, mi vidas, ke la rezistancaj amplifikatoroj vere ne taŭgas por altfrekvenca amplifo. Sed, la alispecaj amplifikatoroj?

RAD.Kun ili okazas alispecaj malagrablaĵoj!

SC.Kial do alispecaj? Ŝajnas al mi ke la malbenita kapacito ĉiam ŝuntas la anodan impedancon.

RAD.Vi ne pravas. Konsideru nur la resonancan amplifikatoron. En ĝi la anodkrada kapacito simple adiciiĝas al la kapacito de kondensatoro agordanta la anodan rezonanccirkviton (fig. 80).

Fig. 80. — En rezonanca amplifikatoro la anodkrada kapacito simple aldoniĝas al la kapacito de l' anoda oscilcirkvito.

SC.Vere, mi ne pensis pri tio! Do, oni ne havas tiun ĉi malagrablaĵon en rezonanca amplifikatoro?

RAD.Jes, sed ekzistas en ĝi alia pli grava maloportunaĵo. La kapacito ja kuplas per si du rezonance agorditajn oscilcirkvitojn: la kradan kaj la anodan. Vi scias, ke en tiu ĉi okazo...

SC.... la lampo hetenodinas. Do, tiuj ĉi memnaskaj osciloj malebligas ricevon. Kia bedaŭrinda afero!

RAD.Rimarku, ke dum la amplifataj kurentoj ne estas tro fortaj, kiel ekzemple en la unua ŝtupo de amplifikatoro, la lampo ĝenerale ankoraŭ ne heterodinas. Sed estas jam tre malfacile funkciigi du ŝtupojn de altfrekvenca rezonanca amplifikatoro.

SC.Do tiu ĉi malgranda »kapaciteto« malebligas bonan amplifon?

RAD.Vere malutilas ne sole ĝi. Ekzistas ja ankaŭ aliaj kupliĝoj inter la krada kaj la anoda cirkvitoj: kupliĝo de bobenoj, kapacito inter konektoj, ktp. Ĉio tio ĉi estas bedaŭrinda, ĉar tamen la rezonanca amplifo estas la plej bona speco.

Du artifikoj

SC.Kiel do helpi al si en tiu malagrabla situacio?

RAD.Ĝuste la teknikistoj dum kelkaj lastaj jaroj tre multe pensis pri la problemo de altfrekvenca amplifo, ĉar la malaltfrekvenca ja nun prezentas neniajn malfacilaĵojn. Kaj oni trovis multajn artifikojn inter tiuj precipe du estas interesaj.

SC.El kio do ili konsistas?

RAD.Unu konata angla teknikisto, Soott-Taggart, havis tre bonan ideon, pensante malebligi la kreiĝon de memnaskaj osciloj, metante inter du ŝtupojn de rezonanca amplifo unu induktancan (aŭ por longaj ondoj, rezistancan) ŝtupon (fig. 81). Tiu ĉi intermetita ŝtupo kvazaŭ sufokas la memnaskajn oscilojn. Bedaŭrinde, ĝi ne tre bone amplifas, do unu lampo estas kvazaŭ tute ne uzata.

Fig. 81. — Skemo de ricevilo laŭ Scott-Taggart. La unua lampo estas kuplita kun la dua per agordita cirkvito, la dua kun la tria — neagordebla induktanco (kun fera kerno), la tria kun la kvara denove per agordita cirkvito. La kvara lampo estas detektoro (oni rimarku, ke la rezistaĵo ne ŝuntas la detektan kondensatoron, sed estas rekte kunligita kun la pozitiva poluso de la filamenta baterio). La kvina lampo estas malaltfrekvenca amplifikatoro transformatore kuplita.
Fig. 82. — Principa skemo de superheterodino kun aparta heterodino. — En I. estas prezentita la kompleta skemo, kaj en II. la klariga skemo. Oni rimarkos, ke la mezfrekvencaj ampliflampoj estas kuplitaj inter si per transformatoroj kun agorditaj sekundarioj. La unua transformatoro havas primarion ŝuntitan per kondensatoro, destinita tralasi la altfrekvencan parton de l' anoda kurento de la unua detektolampo.

SC.Tio estas tre bedaŭrinda. Kaj, kia estas la dua metodo?

RAD.Ĝi estas ankoraŭ pli artifikeca, ol la unua. Vi jam scias ja, ke ĝuste por tre altfrekvencaj kurentoj la anodkrada kapacito estas plej malutila. Do oni povas antaŭ la amplifo ŝanĝi la frekvencon de l' kurento, malgrandigante ĝin kaj tiamaniere igante ĝin pli amplifebla.

SC.??!... Kiel do oni povas ŝanĝi la frekvencon de kurento?

RAD.Vi esperis, ke via memoro estas pli bona. Ĉu vi ne memoras, ke analizante pli detale la funkciadon de reakcia detektoro, ni jam parolis pri unu tre interesa fenomeno, nomata interferenco?

SC.Efektive, vi pravas, kara onĉjo. Mi nun rememoras, ke kiam ni kunigas du diversfrekvencajn kurentojn, la frekvenco de la rezultanta kurento egalas la diferencon de la frekvencoj de la kunagantaj kurentoj.

RAD.Tre bone! Do oni ĝuste tiel agas. Per loka heterodino (fig. 82), oni kreas oscilojn tiel, ke la diferenco inter ilia frekvenco de ondoj, kiujn kaptas la anteno, estu ĉiam egala al iu konstanta nombro, ekzemple 30,000. Do, se la frekvenco de iu sendstacio estas 1.500.000 (ondlongo 200 metroj), ni agordos la heterodinon je la frekvenco 1.470.000 aŭ 1.530.000. En ambaŭ okazoj la kurento rezultanta post interferenco havos la frekvencon 30.000. Tiu ĉi meza frekvenco estas jam oportune amplifebla. Ni povas fari por ĝi tri- eĉ kvarŝtupan mezfrekvencan amplifikatoron. kies resonancaj cirkvitoj povas ja unufoje por ĉiam esti bone agorditaj je la meza frekvenco. Post tiu ega amplifado en mezfrekvencaj ŝtupoj la kurento estas detektata kaj la rezultanta malaltfrekvenca kurento povas ankoraŭ esti amplifita. Ankaŭ la altfrekvenca kurento povas esti amplifita antaŭ la frekvencŝanĝo (fig. 82).

SC.Tio estas mirinde sagaca metodo! Verŝajne tiuj ĉi frekvencŝanĝaj riceviloj estas tre efikaj?

RAD.Efektive nun tio estas la plej perfekta speco de riceviloj. Bedaŭrinde ilia funkciado estas iom delikata. Laŭ la metodo de la frekvencŝanĝo ili diferencas inter si. Ekzistas ja multaj tipoj: superheterodinoj (kun aparta heterodina lampo), tropadinoj (en kiuj la sama lampo altfrekvence amplifas kaj heterodinas), ultradinoj (en kiuj la anodo de unua lampo ricevas de alia lampo alternan altfrekvencan tension) radiomodulatoroj (frekvencŝanĝo per dukrada lampo) kaj fine strobodinoj (nova aranĝo, de unu franca inĝeniero, kiu tre similas tropadinon).

SC.Miaj dioj!! Mi tute ŝvelas pro tiu ĉi amaso da »dinoj«, kiujn vi manĝigas al mi.

Ankoraŭ unu "dino"

RAD.Mi esperas ke vi tamen ne eksplodos, se mi nutros vin per ankoraŭ unu »dino«, nome neŭtrodino.

SC.Ĉu tio estas ankoraŭ unu frekvencŝanĝilo?

RAD.Ne. Nun ni ne renkontos iun artifikon celantan iel eviti la malutilan efikon de la anodkrada kapacito. En neŭtrodino, ĝi estas neŭtraligata per alia kapacito, kies mala efiko kontraŭas kaj neniigas tiun de la anodkrada kapacito.

SC.Mi kredas, ke mi tion ankoraŭ ne komprenas.

RAD.Mi ankaŭ tion kredas... Do, vidu, por klarigi al vi la aferon ni analizu pli detale, el kio konsistas tiu ĉi malutila efiko de la anodkrada kapacito. Vi scias ke, inter la finoj de l' anoda oscilcirkvitoj, kiam ĝi estas agordita je la ricevata ondo, kreiĝas alterna tensio. Dezirinde tiu tensio devus esti transdonita per malgranda kupla kondensatoro nur al la krado de la sekvanta lampo. Sed alia kapacito, ĝuste tiu malutila, kiu ekzistas inter krado kaj anodo, permesas al tiuj tensivarioj transdoniĝi returne al la krada cirkvito. Estiĝas kapacita reakcio, kreanta la memnaskajn oscilojn.

Fig. 83. — Skemo de neŭtrodino.

SC.Jes. Tiel mi komprenis la aferon ankoraŭ antaŭe.

RAD. Nun rigardu la skemon, kiun mi ĉi tie desegnas (fig. 83). Vi vidas ke la kutima bobeno II de la anoda cirkvito havas kvazaŭ voston I, tio estas alia bobeno kuplita al ĝi. Tiu ĉi vosto estas konektita al la krada agordcirkvito pere de malgrandkapacita variebla kondensatoro N, nomata neŭtrodina kondensatoro. Nun, kio okazas en la bobeno I, kiam la bobenon II trafluas altfrekvenca kurento?

SC.Estas kontraŭa al tiu de la kurento, trafluanta la bobenon.

RAD.Kaj ĝia direkto?

SC.Estas kontraŭa al tiu de la kurento, trafluanta la bobenon II.

RAD.Ĝuste. Kaj tio estas tre grava. Nun vi facile komprenas, ke la kontraŭaj tensivarioj de la bobeno I estas transdonataj pere de la neŭtrodina kondensatoro N al la krada cirkvito, por neniigi tie la tensivariojn transdonatajn de la anodkrada kapacito.

SC.Mi komprenis! Tio estas sagacega metodo. Sed, kial la kondensatoro N estas variebla, ĉu ne sufiĉus fiksa?

RAD.Ne! Ĉar necesas tiel alĝustigi ĝian kapaciton, ke la transdonata energio estu sufiĉa, sed ne pli granda ol necesas por neŭtraligi la energion transdonatan de la anodkrada kapacito.

La finaj vortoj

SC.Nun, mi volus demandi vin pri multaj aferoj. Unue...

RAD.Atendu, Sciemuĉjo. Mi neniam dubis, ke ĉiu nia babilado kreas en via sciema cerbeto pli kaj pli da demandoj. Tio estas ja ĝenerala leĝo, kiun Pascal esprimis dirante: »La sfero de niaj konoj senĉese grandiĝas. Kaj ju pli kreskas ĝia amplekso, des pli kreskas la nombro de ĝiaj punktoj ektuŝantaj la nekonaton« ... Certe vi nur ekkonis la plej ĝeneralajn aferojn el la belaj sciencoj pri Elektro kaj Radio. Mi celis ja nur instrui al vi la ĉefajn elementajn trajtojn el tiuj sciencoj, kies nescion devus honti ĉiu kultura homo. Sed se tiu malgranda promeno tra Radiolando ĉarmis vin, se la apenaŭ ekviditaj belaĵoj de tiu ĉi lando logas vin al pli proksima kaj profunda studo, vi trovos aron da bonaj libroj, kiuj konigos al vi unue la nepre necesajn sciojn el la teorio pri elektro kaj poste ebligos al vi pli plenan konatiĝon kun ankoraŭ nova, sed jam riĉa scienco pri Radio. Tio, kion mi priparolis kun vi dum niaj longaj babiladoj, certe helpos vin pli bone kaj pli facile kompreni tiujn librojn kaj specialajn teknikajn ĵurnalojn... Bonan sukceson al vi sur tiu ĉi vojo!

Fino.


al komenco
antaua babilado