15-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri filmo, damoj, bokso

Post detala priskribo de la funkciado de la rezistanca amplifikatoro, kiun oni legis en la antaŭa babilado, la aŭtoro povis jam tute facile pritrakti ĉiujn aliajn amplifikatorojn de sama speco. Same facile li povos ankaŭ klarigi en la fino de la nuna babilado la principon de transformatore kuplitaj amplifikatoroj. Tiamaniere per la nuna babilado ni povus fini la serion de tiuj ĉi instruoj onklo-nevaj interparoloj. Efektive la ĉefaj procedoj de ricevado kaj la ĉefaj elementoj de ricevaparatoj estas pritraktitaj.

Tamen, por ke la leganto pova pli konscie juĝi pri ili, la aŭtoro estonte babiligos la onklon kaj lian scieman nevon pri malbonaj ecoj de bonaj amplifikatoroj kaj pri la plej modernaj rimedoj kontraŭ ili: neŭtraliĝo kaj frekvencŝanĝo (superheterodina metodo) Tiamaniere, la leganto, kiu pacience sekvis la babiladojn de l' komenco, fininte sian vojaĝon tra la mirakloplena lando de Radio, povos diri »mi vidis ĉion vidindan«.

Filmo ridiga kaj... ridinda

SC.... Mi ridegis hieraŭ ĉe kinematografo. Precipe ridigis min la sceno, en kiu dikulo pafas en duonfermitan pordon kaj ĝi, puŝite de la kuglo, platpremegas al la muro malfeliĉan junulon!

RAD.Tio sendube estis tre ridiga, kvankam malĝusta.

SC.Kial do malĝusta? Ĉu kuglo rapide fluganta ne kapablas puŝi pordon?

RAD.Ĝuste pro sia rapideco, ĝi ne kapablas tion fari. La pordo estas ja peza, ĝi havas grandan inertecon, tial la rapida kuglo »ne havos sufiĉe da tempo« por movi ĝin. Plej verŝajne, ĝi simple eniros la lignon, nur tremiginte la pordon.

SC.Se mi havas pafilon, mi tion volonte provus.

RAD.Vi tute ne bezonas pafilon por tio. Rigardu: (fig. 74) mi metas sur la tablon kelkajn disketojn de dam-ludo, unu sur la alian. Nun per rapida movo de plata liniilo, mi frapas la plej malsupran; ĝi elsaltis, sed ĉiuj aliaj restis sur sia loko. Nun mi faras la samon malpli rapide. Vi vidas, ke nia bela turo disfalis...

Fig. 74. — Eksperimento certe sukcesonta; per rapida movo de liniilo elsaltigu la malsupran damludan disketon. La aliaj restos surloke.

SC.Tre amuza afero.

RAD.Ne nur amuza, sed ankaŭ utila, ĉar mi ĝuste intencis paroli al vi pri impedancaj amplifikatoroj.

SC.Hm! ankoraŭ nova vorto. Mi kredis tamen, ke mi bone scias Esperanton, sed vi ĉiam kaj ĉiam manĝigas al mi neologismojn.

RAD.Tamen impedanco estas vorto tre utila. Tiel estas nomata la sumo de ĉiuj rezistoj renkontataj de kurento en iu parto de cirkvito.

SC.Sed ekzistas ja nur unu speco de rezisto, tio estas la rezistanco de fadenoj, ilia pli aŭ malpli granda permesemo al saltado de elektronoj el unu atomo en alian.

RAD.Vi eraras, amiketo. Tio estus ĝusta nur por kontinua kurento. Sed ne forgesu, ke alterna kurento trairas ankaŭ kondensatorojn, kiel mi klarigis al vi lastfoje. Tiu trairado de kondensatoroj estas pli aŭ malpli facila al ĝi.

SC.Jes, mi memoras: vi diris al mi, ke ju pli granda estas la frekvenco, des pli facile la kurento trairas kondensatoron. Aliparte vi montris al mi, ke por faciligi la trapason de malaltfrekvenca kurento, oni uzas pli grandkapacitajn kondensatorojn.

RAD.Tute ĝuste. Vi do vidas, ke ekzistas ankaŭ kapacita rezisto, aŭ, kiel oni diras, kapacitanco. Sed ekzistas ankoraŭ tria speco de rezisto, pri kiu mi ĝis nun ne parolis.

SC.Diablo! Nur barojn ni renkontas en nia vivo kaj... en Radio!

RAD.Kia pesimisma filozofio... La tria speco de rezisto estas la inerteco de memindukto. Same kiel rapida kuglo ne povas movi pezan pordon, ankaŭ altfrekvenca kurento ne kapablas movi elektronojn en bobeno kun forta (granda) memindukto. Do, altfrekvenca kurento malfacile trairas meminduktajn bobenojn, ĉar memindukto estas tute analogia al inerteco. Kaj, ju pli alta estas la frekvenco, aŭ ju pli granda estas la memindukto, des pli granda estas la rezisto de la bobeno, aŭ, kiel oni nomas ĝin, ĝia induktanco.

Aliaj ,,ancaj" amplifikatoroj

SC.Kaj la sumo de tiuj ĉi tri »ancoj« estas do impedanco?

RAD.Ne simpla aritmetika sumo, sed ĉiuokaze ilia rezultanto. Vi do vidas ke impedanco estas la plej ĝenerala speco de rezisto. La amplifikatoro pure rezistanca, kiun ni pritraktis lastfoje estas nur unu speco de impedanca amplifikatoro. Sed oni povas anstataŭi la rezistaĵon de ĝia plata cirkvito per alia impedanco, ekzemple per induktanco I (fig. 75). Se ĝi estas sufiĉe forta, por ne tralasi la alternan parton de la anoda kurento, inter ĝiaj finoj estiĝos alterna tensio transdonota pere de kondensatoro C al la krado de la sekvanta lampo, same kiel tio okazis en rezistance kuplita amplifikatoro. La sola diferenco estas, ke la plata kurento nun povas esti pli intensa, ĉar la rezistanco de la bobeno estas tre malgranda, kompare kun la rezistanco de la rezistaĵo anoda en rezistance kuplita amplifikatoro.

Fig. 75. — Induktance kuplita amplifikatoro. I bobeno, kies memindukton pligrandigas la ĉeesto de fera kerno.

SC.Do, se mi ĝuste vin komprenis, vi asertas, ke la sola diferenco inter la rezistanca kaj induktanca amplifikatoro konsistas el la intenseco de la plata kurento. Sed mi opinias, ke estas ankoraŭ alia, pli grava diferenco.

RAD.Certe. Sed, ĉu vi povus diveni, kia?

SC.Jes. Mi kredas, ke dum en rezistancaj amplifikatoroj la malaltfrekvenca diferencis de la altfrekvenca nur per pli granda kapacito de kupla kondensatoro, en induktancaj amplifikatoroj necesus krome pli granda memindukto por malaltfrekvenca amplifo.

RAD.Perfekte! Vi pravas, ĉar ni ĵus diris, ke, por bari la vojon al malaltfrekvencaj kurentoj, necesas pli granda induktanco. Kaj por ne fari tro grandajn bobenojn, oni ĉiam faras la induktancojn por malaltfrekvencaj amplifikatoroj kun fera kerno. Tio pligrandigas la memindukton de bobenoj. Cetere la samo estas iafoje farata ankaŭ por altfrekvencaj: amplifikatoroj.

Fig. 76. — Rezonanca amplifikatoro.

La ideoj de Sciemulo ne ĉiam estas bonaj

SC.Nun mi havas ideon, ke oni povus fari ankaŭ kapacitancajn amplifikatorojn, anstataŭante en rezistanca amplifikatoro la anodan rezistaĵon per tre malgranda kondensatoro. Dank'al tio...

RAD.Atendu! Vi forgesis nur unu aferon: se vi enmetos kondensatoron en anodan cirkviton, la kontinua kurento plu ne povos iri tra ĝi, la anodo plu ne povos esti pozitivigata rilate la filamenton kaj la lampo tute ne funkcios.

SC.Efektive, mi tute forgesis pri tio! Ni do konas ĉiujn du specojn de impedancaj amplifikatoroj: la rezistance kaj la induktance kuplitajn?

RAD.Ekzistas tamen ankoraŭ tria.

SC.Malgraŭ mia kelkfoja divenemo, mi nun tute ne vidas, kia ĝi povus esti.

RAD.Vidu. Estas ja ankoraŭ eble fari impedancon tute specialkarakteran. Bobeno kaj kondensatoro, kiuj individue eble bonege tralasus alternan kurenton, estante kunigitaj en oscilcirkviton, en certa okazo tute baros al ĝi la vojon.

SC.En kia eksterordinara okazo?

RAD.Tute simple, se la agordcirkvito estas agordita je la frekvenco de l' kurento.

SC.Kiel do okazas tiu strangega fenomeno?

RAD.Mi tre bedaŭras, ke ĝia detala klarigo bezonas iom matematikan rezonadon. Sed vi facile povas imagi la aferon jene. La ekkomenciĝinta kurento movigis la elektronojn en la oscilcirkvito, kaj ĉar la periodo de ilia movado estas la sama, kiel tiu de la alterna kurento, ĉiufoje kiam la kurento volas eniri la cirkviton, la elektronoj de la cirkvito iras kontraŭan direkton kaj malhelpas tion.

SC.Tio similas iom du boksistojn, kiuj samritme ekfrapas unu la alian. Ĉiufoje, iliaj pugnoj dumvoje renkontiĝas kaj neniam unu atingas la korpon de la alia.

RAD.Via ekzemplo estas tute trafa.

SC.Do mi nun senpene povas fari la skemon de via tria impedanca amplifikatoro. Ni enmetas en la anodan cirkviton iun oscilcirkviton L C (fig. 76). Kiam ni agordos ĝin je la frekvenco de amplifotaj kurentoj, ĝia impedanco estos plej granda kaj ĉio okazos, kiel en aliaj impedancaj amplifikatoroj.

RAD.Certe. Kaj, ĉu vi kredas, ke estus interese ĝin uzi por malaltfrekvenca amplifo?

SC.Kredeble ne. Unue... ĉar vi min pri tio demandas: vi ja ĉiam emas erarigi min... Due, ĉar por agordiĝi je malalta frekvenco, ni verŝajne bezonus grandegajn bobenon kaj transformatoron.

RAD.Estas ankoraŭ unu kaŭzo. Ne malatentu la cirkonstancon, ke tiu ĉi amplifikatoro, nomata »rezonanca«, amplifas nur la frekvencon je kiu estas agordita ĝia oscilcirkvito. Do, se ni farus tian malaltfrekvencan amplifikatoron, ĝi amplifus nur unu muzikan noton, do ekzemplo el tuta muziko ĝi aŭdigus al ni nur unu klavon de fortepiano, kio certe ne kontentigus niajn estetikajn postulojn ...

SC.Efektive, tio estas bedaŭrinda eco de rezonancaj amplifikatoroj.

RAD.Kontraŭe, tio estas ĝia ĉefa bona eco. Certe, ĝi malebligas la uzadon de tiaj amplifikatoroj en malalta frekvenco (sed por ĝi ni ja havas aliajn bonajn amplifikatorojn.) Kompense, la rezonancaj altfrekvencaj amplifikatoroj ebligas fari tre selektivan aparaton: mi ripetas, ke ili amplifas nur unu frekvencon (aŭ tre malgrandan frekvencaron). Do, ĉiuj ĝenantaj ondoj ne estos amplifitaj, ĉar la amplifikatoro estas agordita laŭ la ondo, kiun ni deziras ricevi. Nuntempe, la rezonancaj amplifikatoroj estas tre disvastigitaj. Pro la granda nombro da disaŭdigaj stacioj, funkciantaj ofte je najbaraj ondlongoj, necesas ja tre selektivaj aparatoj.

Vana espero

SC.Mi esperas, ke nun mi konas ĉiujn specojn de amplifikatoroj.

RAD.Tute ne. Vi nur iom konatiĝis kun la klaso de impedancaj amplifikatoroj. Sed ni ankoraŭ nenion diris pri la transformatoroj.

SC.Jen do tute nova historio?

RAD.Ne tiel nova, kiel vi supozas, ĉar la ĉefa elemento de tiuj ĉi amplifikatoroj, la transformatoro, estas jam konata al vi afero.

SC.Kio ĝi estas?

RAD.Oni nomas »transformatoro« du bobenojn indukte kuplitajn. Vi ja scias, ke se unu el tiuj bobenoj estas trafluata de alterna kurento, pro indukto, samforma: kurento aperas ankaŭ en la alia bobeno.

SC.Tion ĉi mi certe bone memoras.

RAD.Do, estas tute simpla ideo, enmeti unu bobenon de transformatoro en anodan cirkviton, kaj la alian en la kradan cirkviton de sekvanta lampo (fig. 77). Tiam, ĉiu vario de kurento en la anoda bobeno (kiun ni nomu »primario«) estigos elektronmovon en la krada bobeno (»sekundario«), do la potencialo de la krado varios kaj la dua lampo funkcios, kiel amplifikatoro.

Fig. 77. — Principo de transformatora amplifikatoro.

SC.Estas treege simpla sistemo de interlampa kuplado. Ĉu samaj transformatoroj estas uzeblaj por alt- kaj malaltfrekvenca amplifado?

RAD.Vi jam divenas, ke ne. Kutime la primario kaj la sekundario de malaltfrekvenca transformatoro estas multturnaj bobenoj havantaj komunan feran kernon. Sufiĉas, ke mi rememorigu vin, ke fera kerno pligrandigas la induktancon de bobenoj. Por altfrekvenca amplifo oni ankaŭ iafoje uzas transformatoron kun tre maldikfera kerno. Sed ili funkcias sufiĉe malbone, kaj vi poste ekscios, ke ĝuste pro la malboneco de ilia funkciado, oni ilin uzas.

SC.Strangege!

RAD.Ne miru. Cetere, plej ofte oni uzas por altfrekvenca amplifo transformatorojn kun agordita sekundario (fig. 78) aŭ kun agordita primario, aŭ eĉ kun agorditaj primario kaj sekundario. Tiaj agorditaj transformatoroj funkcias pli bone, kion vi facile komprenos, rememorinte ĉion diritan pri rezonanco. Ili tre selektivigas la ricevilon.

Fig. 78. — altfrekvenca transformatora amplifikatoro kun agordita sekundario; b) kun primario agordita; c) kun agorditaj primario kaj sekundario.

SC. Sed, kia amplifikatoro estas la plej bona?

RAD.Ni tro babilis hodiaŭ, Sciemuĉjo. Ĉu ne estus preferinde, ke vi iom digestu ĉion?


al komenco
antaua babilado sekva babilado