3-a babilado
al komenco
antaua babiladosekva babilado

Inĝeniero Radiulo klarigas al Sciemulo la funkciadon
de la trielektroda vakua tubo

En la dua babilado inĝeniero Radialo sukcesis klarigi al sia scivolema nevo la funkciadon de la »diodo«, t. e. duelektroda vakua tubo. Niaj legantoj memoras, ke en la diodo elektra kurento (elektronoj) fluas de la inkandeska filamento al la anoda plato, kiam la plato estas pozitivigita rilate al la filamento.

En la ĉi suba babilado la parolema onklo kiarigas al Sciemulo la rolon de la tria elektrodo »krado«. Kvankam la demando estas malfacile popularigebla, inĝeniero Radiulo ĝin facile komprenebligas, uzante siajn ofte sagacajn analogiojn.

Pri malutilo de tabako, pri intenseco kaj tensio

SC.Eble vi forgesis vian promeson, onklo?... Jam pli ol duonhoron vi parolas pri la malutilo de tabako (bone! mi plu ne fumos!), sed nenion vi diris ankoraŭ pri tiu mistera krado.

RAD.La krado servas por variigi la intensecon de l' kurento.

SC.Hm! Tio ne estas tro klara. Unue mi ne scias, kio estas intenseco.

RAD.La elektra kurento povas konsisti el transiro de pli aŭ malpli granda nombro da elektronoj dum la sama tempo. Ju pli multe da elektronoj transsaltas ĉiusekunde de unu atomo al la alia, des pli fortaj estas la diversaj fenomenoj estigataj de la kurento, des pli intensa estas la kurento.

SC.Nun mi komprenas. Do oni mezuras la intensecon de la kurento, kalkulante la nombron da moviĝantaj elektronoj?

RAD.Ĝenerale oni ne diras, ke la intenseco de la kurento egalas ekz. 1 000 000 elektronojn ĉiusekunde. Praktike oni mezuras la kurenton laŭ »amperoj« aŭ laŭ ĝiaj onoj: miliampero estas unu milono de ampero; mikroampero estas unu milionono de ampero. La mikroampero estas kurento de pli ol 6000 000 000 000 elektronoj.

SC.Sed kia kurento havas la intensecon de unu ampero?

RAD.Tio estas proksimume la kurento, kiu pasos tra kupra fadeno kvin metrojn longa, kies tratranĉa surfaco havas unu kvadratan milimetron, se ni konektos ĝin al la galvana elemento konstruita dum nia Unua babilado. La tensio de tiu elemento egalas proksimume 0,8 volton.

SC.Tensio??...

RAD.Ĉu vi ne konas tiun vorton? Sed tio estas facile klarigebla afero. Oni nomas tensio aŭ diferenco de potencialoj inter du elektre ŝargitaj punktoj la diferencon inter la nombroj de la elektronoj en iliaj atomoj.

SC.Do, ekzemple, en la atomoj de la borno de la zinka plato en la galvana elemento estas pli da elektronoj, ol en la atomoj de la borno de l' kupra plato. Do inter ili ekzistas potencialdiferenco?

RAD.Tute bone; vi komprenis. Tiu potencial-diferenco estas kvazaŭ elektra premo. Kiam vi kunigas la bornojn per fadeno, ĝi antaŭenpuŝas la elektronojn, estigas elektran kurenton. Kaj ju pli granda estas la potencialdiferenco...

SC.... des pli intensa estas la kurento.

RAD.Perfekte!

La unua maniero influi la intensecon de l' kurento en vakua tubo

SC.Ĉu oni povas ankaŭ en la katoda lampo pliintensigi la kurenton, pligrandigante la potencial-diferencon inter la anodo kaj la filamento?

RAD.Certe. Kiam la potencialdiferenco inter la anodo kaj la filamento de ordinara katoda lampo egalas 80 voltojn, la intenseco de l' kurento ĝin trapasanta estas proksimume 2 miliamperoj. Se ni pligrandigos tiun ĉi potencialdiferencon je 10 voltoj, t. e. egaligos ĝin al 90 voltoj, la intenseco de l' kurento kreskos ĝis 2,2 miliamperoj.

SC.Do ni povas senfine grandigi la intensecon de l' kurento, pligrandigante la potencialdiferencon?

RAD.Tute ne! Nur ĝis limo, nomata »kurento de l' saturiĝo«. Kaj kiam vi atingis tiun limon neniu pligrandigo de l' potencialdiferenco pligrandigos la intensecon de l' kurento.

SC.Kial?

RAD.Anstataŭ la ĉiama »kialado«, vi devus mem pripensi la aferon. La filamento povas ĉiusekunde elĵeti nur limigitan kvanton da elektronoj, sekve...

SC.Ne diru plue: mi jam komprenis. Estas tamen tute malbele, ke, por pligrandigi la kurenton je nur 0,2 miliampero, ni devas pligrandigi la potencial-diferencon je 10 voltoj. Ĉu ne ekzistas por tio alia metodo?

La dua maniero influi la intensecon de l' kurento en vakua tubo

RAD.Jes, ĝi ekzistas. Ĝuste por tio servas la krado aŭ, kiel oni ĝin iafoje nomas, la help-anodo. En 1907 la inventisto De Forest ekhavis la feliĉan ideon transformi la diodon (kiu estis inventita de Fleming; en 1905) en triodon, aldonante al ĝi ankoraŭ unu elektrodon en formo de truita plateto aŭ korktirilforma risorteto, kiu estas lokigita inter la filamento kaj la anodo (fig. 11).

Fig. 11. — La skemo de la trelektroda lampo. F, filamento; G, krado, P, anoda plato.Fig. 12. — La elektronoj iras de l' filamento al la anodo, trapasante la kradon.

SC.Kion do ĝi faras?

RAD.Estu pacienca. La elektronoj, por veni ĝis la anodo, devas trairi la kradon (fig. 12). Se ni pozitivigos la kradon rilate al la filamento...

SC.Ĝi altiros pli da elektronoj; la kurento estos pli intensa (fig. 13).

Fig. 13. — La krado estas pozitiva rilate al la filamento. La elektronoj libere trapasas ĝin. La kurento do pli-intensiĝas.

RAD.Kaj se ni negativigos la kradon...

SC.Ĝi forpuŝos la elektronojn (fig. 14).

RAD.Nun ne forgesu, ke la krado estas pli proksima al la filamento, ol la anodo. Tial ĝi pliforte influas per la ŝanĝo de sia potencialo la intensecon de l' kurento. Por pliintensigi la kurenton je 0,2 miliampero, ni devis pligrandigi je 10 voltoj la diferencon de la potencialoj inter la anodo kaj la filamento. Por la sama celo sufiĉas pligrandigi nur je unu volto la potencialdiferencon inter la krado kaj la filamento.

Fig. 14. — La krado estas negative ŝargita rilate al la filamento. Malgraŭ la energia alvoko de l' anodo, la elektronoj ne povas trapasi la kradon, kiu forpuŝas ilin.

SC.Mirinde! Do kiam la anodo vokas la elektronojn per tondra voĉo, aŭ la krado ilin ĝentile voketas apenaŭ aŭdeble, la rezultatoj estas la samaj?

RAD.Ĝuste! Ankaŭ mi povas doni al vi analogian ekzemplon. Kiam akva kurento trafluas tubon, por pligrandigi ĝian intensecon (t. e. la kvanton da akvo ĉiusekunde trafluantan), oni devas forte pligrandigi la premon, kiu fluigas la akvon. Sed ekzistas pli delikata metodo ... Ĉu vi divenas?

SC.Ho ve!...

RAD.Pli malfermi la kranon! La rolo de l' krado tute similas ja la rolon de l' krano. En ambaŭ okazoj apenaŭ videbla ŝanĝo en la stato de l' krado aŭ de l' krano forte variigas la intensecon de l' elektra aŭ akva kurento.

SC.Certe krado similas al krano. Nur el unu litero konsistas la diferenco...


al komenco
antaua babilado sekva babilado