2-a babilado
al komenco
antaua babiladosekva babilado

Inĝeniero Radiulo klarigas la transiron de elektronoj
en radio-lampo

Danke al la unua babilado la leganto akiris sufiĉajn sciojn pri la moderna elektronteorio, por nun pristudi la misterojn de l' elektrona lampo (ankaŭ nomata »Aŭdiono«, »trielektroda, katoda, vakua tubo, valvo, lampo«, »triodo«, aŭ simple »lampo«.).

Tiamaniere la amatoro estos kondukata pli kaj pli profunden en tiun belan branĉon de l' homa scio, kiun oni nomas radioscienco. Klariginte en venontaj babiladoj la rolon de la bobenoj kaj kondensatoroj, la aŭtoro komencos la studon de sendaj kaj ricevaj aparatoj. Ankaŭ galenriceviloj ne estos forgesitaj.

Eble la leganto jam rimarkis, ke la aŭtoro ne sekvas la kutiman vojon de l' popularigantoj?...

Sciemulo estas forbruligonta la radio-lampon de sia onklo, inĝeniero Radiulo

RAD.Mia knabo! Kion vi faras?...

SC.Nenion, onklo! Mi nur enmetas la elektran lampon, trovitan en via palto, por vidi, kiel ĝi lumas...

RAD.Kaj vi ĝin forbruligos, ĉar ĝi ne estas farita por elektra lumigado!

SC.Por kio do ĝi estas uzata?

RAD.Tiu lampo (fig. 6) estas ĉionfaranta servistino en Radio. Ĝi zorgas pri elektronoj, produktante altfrekvencan kurenton, plifortigante malfortajn kurentojn kaj direktante la elektronojn nur en unu direkton. Alivorte ĝi estas uzata por tri ĉefaj radio-procedoj: ĝi estas generatoro de altfrekvencaj kurentoj, ilia amplifikatoro kaj ilia detektoro.

Fig. 6. — 1. Ĝenerala aspekto de moderna radiolampo. — P, plato (aŭ anodo); G, krado (aŭ helpanodo); F, filamento (aŭ inkandeskanta katodo); B, kontaktiloj. La tri elektrodoj (plato, krado, filamento) estas entenataj en vitra ampolo sfero-, piro- aŭ cilindroforma, kiun subtenas metala aŭ izola cilindra ampolingo. Ĉe la malsupra parto de l' ampolingo elstaras ordinare kvar metalaj stangetoj, la kontaktiloj. Du estas interne konektitaj kun la ekstremaĵoj de la filamento, unu kun la krado, la alia kun la anoda plato. Ilia kutima lokigo estas montrita en II. La lampo estas en la skemoj reprezentata per la simbolo III.

SC.Kiaj vortoj!... Sed mi vidas en ĝi nur maldikan fadeneton, ĉirkaŭitan per alia kvazaŭ kork-tirila fadeno, kiu estas siavice ĉirkaŭita per metala tubeto.

Elektronoj libere dancantaj en la spaco

RAD.Supozu, ke la lampo havas nur la maldikan fadeneton, kiun oni nomas ordinare »filamento«. Mi konektas ĝiajn ekstremaĵojn kun la zinka kaj la kupra bastoneto de galvana elemento; kio okazos?

SC.Kurento pasos tra la filamento. Sed mi kredas, ke por la elektronoj estas tre malfacile moviĝi en tiom maldika fadeno.

RAD.Ĝuste. Estas kvazaŭ granda aro da knaboj kurantaj sur mallarĝa trotuaro. Ili ofte interpuŝiĝas, tio varmigas la filamenton kaj ĝi fariĝas inkandeska (t. e. varmega kaj lumanta).

SC.Malsaĝaj knaboj! Kiam estas tia tumulto, mi preferas, anstataŭ varmiĝi, kunpuŝigante kun aliaj, iri sur la mezan veturejon.

RAD.Ankaŭ la knaboj-elektronoj tion faras. Ili elsaltas el la trotuaro-filamento en la veturejan spacon (fig. 7). Oni diras, ke inkandeska filamento elsendas elektronojn. Sed, ĉar la filamento estas enfermita en la vitra ampolo de la lampo, la interna spaco baldaŭ saturiĝas per elektronoj kaj la filamento ne povas plu disŝprucigi aliajn.

Fig. 7. — La elektronoj elsaltas el inkandeskanta filamento. Kvankam ili estas absolute nevideblaj, ni prezentis ilin ĉi tie per kvazaŭ-fiŝetoj, kun kapo kaj vosto, por montri la direkton de ilia movo.

SC.Kio do estas farebla?

RAD.Oni metas en la lampon metalan platon, nomatan »anodo«, konektas ĝin kun la pozitiva borno de galvana baterio (aro de galvanaj elementoj), kies negativa borno estas konektita kun la filamento (fig. 8).

Fig. 8. — Kiamaniere la filamento F, kaj la anoda plato P de radiolampo estas konektitaj kun siaj respektivaj baterioj: A, filamenta, aŭ varmiga baterio; B, anoda, aŭ plata baterio. La galvanometro M ebligas konstati, ke kurento fluas en la cirkvito: plato, anoda baterio, galvanometro, filamento kaj spaco inter la filamento kaj la anoda plato.

SC.Tiam la anoda plato pozitiviĝas, ĉar la galvana baterio elpuŝos ĝiajn elektronojn al la filamento.

Elektrona kurento en la spaco

RAD.Do sur la anoda plato estos multaj liberaj protonoj. Kion ili faru?

SC.Ha, mi komprenas! La liberaj protonoj sur la plato altiros la elektronojn, dissenditajn de l' filamento (fig. 9); tiuj elektronoj, dank' al la anoda baterio denove revenos al la filamento tra la cirkvito: anodo, anoda baterio kaj filamento (fig. 8), k.t.p.

RAD.Bonege! Sekve ni havas elektronan kurenton, kiu iras de l' negativa borno de la anoda baterio al la filamento, poste trairas la spacon inter la filamento kaj la anoda plato, kaj de l' anoda plato revenas al la pozitiva borno de l' baterio. La ekziston de tiu kurenta ni povas cetere konstati per speciala mezurinstrumento, »galvanometro«, interkonektita sur la vojo de ĝia pasado (M sur fig. 8).

SC.Kaj se ni erare konektus la anodan baterion, negativigante la anodan platon?

RAD.Vi ja scias, ke elektronoj ne amas elektronojn!

Fig. 9. — La elektronoj dissenditaj de la filamento estas altirataj de la pozitiva anoda plato. Inter la filamento kaj la anodo ekzistas do efektiva elektra kurento tra la libera spaco.

SC.Do la elektronoj elŝprucigitaj del' filamento estos forpuŝataj de l' negativa plato (fig. 10).

Fig. 10. — Se distrita amatoro erare negativigos la anodan platon, ĝi forpuŝos la elektronojn, kaj neniu kurento ekzistos inter la filamento kaj la anoda plato.

RAD.Vi estas ne nur sciema, sed ankaŭ divenema, Sciemuĉjo. La sekvantan fojon mi rakontos al vi pri la rolo, kiun ludas en la valvo tiu fadeno, »kvazaŭ korktirila«, nomata »krado«.

SC.Atendu! Kial vi ĵus nomis la lampon »valvo«?

RAD.Diru al mi, ĉu la kurento povas pasi de 1' anoda plato al la filamento?

SC.Certe ne! La plato ja ne estas inkandeska; do ĝi ne elsendas elektronojn.

RAD.Vi vidas, ke la lampo lasas la elektronan kurenton nur en unu direkton: de l' filamento al la anodo. Sekve ĝi efikas, kiel klapo, kaj tial ĝi estas nomata elektrona valvo. Sed kion vi denove faris?...

SC.Mi nur rompis ĝin, por pli bone vidi la internaĵon...


al komenco
antaua babilado sekva babilado