Instruilo por la programlingvo Pitono

Bonvolu sendi korektojn, proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org

Celo

Kopirajta Avizo

La celo de ĉi tiu instruilo estas enkonduki la programlingvon 'Pitono' al interesatoj.

Supozeble, la leganto ne estas tuta komencanto pri programado. Do, la bazaj konceptoj de programado ne estas klarigitaj.

La eklernilo enkondukas la leganton neformale al al la bazaj konceptoj kaj traijtoj de la Pitona lingvo kaj sistemo. Estus helpema havi Pitonan interpretilon ĉemane por rekta sperto, sed oni ankaŭ povas simple legi la eklernilon kaj rigardi la ekzemplojn.

La eklernilo ne provas inkludi aŭ kovri ĉiun trajton, aŭ eĉ ĉiun oftuzitan trajton. Anstataŭe, ĝi enkondukas multajn el la plej rimarkindaj trajtoj de Pitono, kaj donos bonan ideon de la gusto kaj stilo de la lingvo. Post vi legas gin, vi povas legi kaj skribi Pitonaj modulojn kaj programojn, kaj vi pretiĝos lerni plu pri la diversaj moduloj en la Pitona modularo priskribita en la ĝenerala Pitona dokumentaro.

Kopirajta Avizo

Pitono estas kopirajtita sed senkosta, eĉ kiam vi uzas ĝin komerce.

Kopirajto 2001, 2002, 2003 Python Software Foundation. Ĉiu rajto reservita.

Kopirajto 2000 BeOpen.com. Ĉiu rajto reservita.

Kopirajto 1995-2000 Corporation for National Research Initiatives. Ĉiu rajto reservita.

Kopirajto 1991-1995 Stichting Mathematisch Centrum. Ĉiu rajto reservita.

Supren