Instruilo por la programlingvo Pitono

Bonvolu sendi korektojn, proponojn, kaj sugestojn al vilcxjo ĉe esperanto-me.org

Kio estas Pitono ?

Pitono estas facile lernebla, pova programlingvo. Ĝi havas efikajn altnivelajn datumstrukturojn kaj simplan sed efektivan aliron al objektema programado. La eleganta sintakso kaj dinamika datumtipado de Pitono, aldonita al ĝia interpretila naturo, resultas en ideala lingvo por skriptfarado kaj rapida prilaborado de aplikaj programoj en multaj fakoj ĉe la plejparto de komputilaj platformoj.

Pitono estas kopirajtita sed senkosta, eĉ kiam vi uzas ĝin komerce. La tuta fontkodo estas ankaŭ havebla senkoste (vizitu repaĝaron www.python.org).

Pitono estas havebla por ĉiu grava komputila medio (ekz. *NIX, Vindozo, Makintoŝo).

Pitono estas facile uzebla, kaj estas tre altnivela, enhavante primativajn datumajn tipojn, ekz. vortarojn kaj matricojn flekseblajn. Ĝi havas fortan kapablecon por trakti erarojn.

Pitono estas objektigema. Objekto, klaso, heredado, kaj polimorfismo estas esencaj Pitonaj konceptoj.

Pitono estas modulema. Vi povas dividi vian programon en modulojn, kiuj estas reuzeblaj en aliaj Pitonoj programoj. Vi ricevas kun Pitono grandan aron de moduloj, kiu vi povas uzi kiel bazon por via programoj, aŭ ekzemplojn por la programado de la lingvo.

Pitono estas interpretita lingvo; ĝi povas ŝpari al vi signifan kvanton de tempo dum program-konstruado, ĉar ne necesas kompili aŭ kupli program(er)ojn. Vi povas uzi la interpretilon interaktive, do vi povas facile eksperimenti kun trajtoj de la lingvo, skribi provizorajn programojn, aŭ testi funkciojn dum programa evoluo.

Pitono estas kompakta. Vi povas skribi tre kompaktajn kaj legeblajn programojn per Pitono. Pitonaj programoj estas plejofte pli mallongaj ol C programoj kun la samaj kapablecoj, pro kelkaj kialoj:

Pitono estas pliampleksema: Se vi povas programi en la lingvo C, vi povas facile aldoni novan prafunkcion aŭ pramodulon al Pitono, aŭ por plenumi programeron je maksimuma rapideco, aŭ por kupli Pitonajn programojn al duumaj program-bibliotekoj(ekz. grafika program-biblioteko). Plue, vi povas kupli la Pitonon kodon al aplikado skribita en la lingvo C kaj uzi Pitonon kiel komand-lingvon por tiu aplikado.

Parenteze, la lingvo nomiĝis Pitonon honore al la televidila programo ``Monty Python's Flying Circus''. Referenci "Monty Python"-ajn skeĉojn en la dokumentoj estas kutima afero.

Supren