30.
Ludoj kaj Okupoj
Ludoj: eksterdomaj ludoj, endomaj ludoj.
vasta ludo: sur granda tereno, en arbaro, aŭ en urba kvartalo.
sporto: konkursludo kun oficiale fiksitaj reguloj.
kim-ludo: por ekzerci la rimarkemon kaj memoron (Kim estas knabo en libro de Rudyard Kipling).
“vivo”: simbolo, ke oni partoprenas en la ludo. Kiu perdas aŭ malgajnas la “vivon”, ne plu rajtas partopreni.
Spuri: sekvi postsignojn de besto aŭ homo.
spuro: postsignaro.
natura spuro: de besto, piedsigno.
artefarita spuro: indikilo aŭ alia intence farita signo.
kaŝe sekvi bestojn: nerimarkite sekvi ilin, ofte por
pristudi ilin.
kamuflai: maski objektojn kaj personojn, ke ili estu
malfacile troveblaj aŭ videblaj.
Tendumi: loĝi en tendo.
tendaro: la tendoj kune.
tendejo: tereno, kie la tendoj estas.
tendumo: la ago tendumi. Ekzemple:
semajnfina tendumo: somera tendumo.
Oni loĝas dum la tendumo en la tendaro. |
bivaki: loĝi eksterdome, eĉ sen tendo.
vagista tendaro: kiu restas nur dum kelkaj noktoj
en la sama loko.
fiksa tendaro: kiu restas longe en la sama loko.
lokumi tendon: serĉi bonan lokon por ĝi, atentante
la terenon, la direkto de la vento, k.t.p.
konstrui tendon, malkonstrui ĝin.
tendeto: tendo por nur 1 aŭ 2 personoj, facile
portebla (B).
tendkabano: tendo kun vertikalaj vandoj (C).
tendkombinaĵo: granda tendo laŭ la klasika modelo,
el diversaj partoj (A).
loĝveturilo: rulanta domo, tirata de aŭtomobilo.
somerdometo: pli malpli fiksa dometo el ligno aŭ
tolo, en kiu urbano logas somere.
dutegmenta tendo: tendo kiu konsistas el subtendo
kaj aparta dua tegmento (la supertegmento).
tendotolo: materialo por tendoj. Ofte ĝi estas
putrorezista.
putrorezista: impregnita kun kontraŭputra materialo.
tertapiŝo: povas esti fiksa aŭ aparta, ĝi kovras la
teron sub la tendo.
profunda tendoj: havas superstarantajn randojn.
fermilo, por la pordoklapoj povas esti:
- tirfermilo aŭ zipo.
- prembutonoj.
- ŝnurbantoj.
|