La "Sistemo Internacia" de unuoj - SI


Plejmulto de la legantoj konas iom la metran sistemon de mezur-unuoj, sed povas esti, ke ekzistas mankoj en la kono. La metra sistemo estas bazita sur decimala skemo. Tio estas, la unuoj de la metra sistemo diferencas inter si per obloj kaj onoj de 10 kaj 1/10 respektive. Kontraŭe, la naciaj mezur-sistemoj ofte havas arbitrajn diferencojn inter la grandoj de la unuoj. La metra sistemo estas uzata en preskaŭ ĉiu industria lando hodiaŭ, escepte de Usono. TAmen eĉ en Usono ĝi estas uzata por scienca laboro.

La metra sistemo havas kelkajn variojn, depende de tio, kiuj estas la bazaj unuoj. Antaŭ 1960, la popularaj variaĵoj estis:
    1.) la CGS-sistemo, surbaze de la centimetro, gramo, kaj sekundo, kaj
    2.) la MKSA-sistemo, surbaze de la metro, kilogramo, sekundo, kaj ampero.

Sed depost 1960, pli moderna metra sistemo komencas anstataŭi tiujn: la sistemo SI. Ĝia plena nomo estas la Système International d'Unités en la franca lingvo, aŭ Sistemo Internacia de Unuoj (Unitoj) en Esperanto. Ĝi estas metra sistemo surbaze de la metro, kilogramo, sekundo, ampero, kelvino, candelo (kandelo), kaj molo. El tiuj unuoj oni povas derivi ĉiun alian bezonatan unuon. Menciindas, ke la "Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto" (PIV) listigas nur la (nun malmodernajn) sistemojn CGS kaj MKSA.

La ĉefaj ŝanĝoj, kiuj aperis sekve de SI, estas kvar:


Jen la sep fundamentaj unuoj de la sistemo SI:

Rimarkindas, ke "kilogramo" aspektas kiel derivita unuo, ĉar ĝi konsistas el kilo (mil) + gramo, 1000 gramoj. Sed oni decidis, ke la kilogramo estas pli oportuna unuo por manipulado. Notu, ke elektita estas la neologismo "candelo" anstataŭ la PIV-formo "kandelo" por konformi ĝin al ties internacia simbolo, cd, kaj distingi ĝin de la ordinara senco de "kandelo". La donitaj simboloj estas entute internaciaj, sed la nomoj de la atributoj povas varii de lingvo al lingvo. Atentu, ke oni ne uzu grad-simbolon kun K (kelvino), malkiel °C.

Oni povas almeti al tiuj unuoj diversajn internaciajn prefiksojn por onigi kaj obligi ilin:


Prefiksoj por onigo


Prefiksoj por obligo

Ekzemple, 1000 sekundoj estas 1 kilosekundo. Kaj 1000 000 kilogramoj estas 1 gigagramo. Male, 1/1000 de kilogramo estas 1 gramo, kaj 1/1000 000 000 000 de molo estas 1 pikomolo. La aŭtoritatuloj rekomendas ne uzi centi-, deci-, deka-, kaj hekto-, ĉar ili ne diferencas de la aliaj per ordo de 103. Sed centi- estas ofte uzata. Notu, ke unu mikrometro = unu mikrono (µ).

Unuoj derivitaj de la fundamentaj unuoj estas tre gravaj. Kelkaj havas specialajn nomojn. Jen kelke da ili:

Estas observeble, ke la simbolo ne ĉiam kongruas kun la nomo de la unuo. Ekzemple, vatto (vatio) havas la simbolon W anstataŭ V, ĉar ĝi estas derivita de angla "watt". Tiel estas en aliaj kazoj. Notu, ke frekvenco uzas "rivoluo", kiu estas senunita atributo. La rilato inter la skaloj Kelvin kaj Celsius estas, ke kelvina temperaturo (K) = gradoj Celsius (°C) + 273. (Pli precize: 273.15.) La plejmulto de tiuj ĉi atributoj estas registritaj en la vortara parto de ĉi verko.



Aliaj derivitaj unuoj ne havas apartajn nomojn:



Estas aliaj unuoj, kiuj estas popularaj, kvankam ili aŭ ne estas parto de SI aŭ estas eĉ ne-metra:

En la supra tabelo, ĉe la enskribo de maso/atoma mas-unuo, anstataŭ "u" oni ankaŭ uzas "amu" aŭ "daltono". Ambaŭ estas popularaj en Usono, kvankam almenaŭ "daltono" estas malaprobita de IUPAK.



La sekvaj unuoj, kvankam iam kaj eble eĉ nun popularaj, ne estas aprobitaj de SI:



Kelkaj fundamentaj konstantoj, esprimitaj laŭ SI


Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
            Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993

Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu