Sciencaj nombroj

Aldone al la Esperantaj nombroj estas paralelaj aroj de sciencaj nombroj, kiu estas aŭ nur prefiksoj de uzataj, aŭ en sciencaj kunmetaĵoj. Ili posedas multiplikan sencon.

ciferoesp-a nombrosimpla nombroringosistema nombrokompleksa nombro
  0nulnil-
  1unumon(o)-
unu kaj duonoseskvi-
2dudi-bi-bis-
3tritri-, tres*-ter-tris-
4kvartetra-kvarter-tetrakis-
5kvinpenta-kvinkve-pentakis-
6sesheksa-heksi-heksakis-
7sephepta-hepti-heptakis-
8okokta-okti-oktakis-
9naŭnona-noni-nonakis-
10dekdeka-deki-dekakis-
11dek unuundeka-
12dek dudodeka-
13dek tritrideka-
14dek kvartetradeka-
15dek kvinpentadeka-
16dek sesheksadeka-
17dek sepheptadeka-
18dek okoktadeka-
19dek naŭnonadeka-
20dudekejkozana-
21dudek unuhenikozana-
22dudek dudokozana-
23dudek tritrikozana-
30tridektriakontana-
31tridek unuhentriakontana
32tridek dudotriakontana-
33tridek tritritriakontana-
40kvardektetrakontana-
50kvindekpentakontana-
60sesdekheksakontana-
70sepdekheptakontana-
80okdekoktakontana-
90naŭdeknonakontana-
100centhekta-


KOMENTARIO

  1. La prefiksojdoj por la simplaj sciencaj nombroj estas la plej ĝenerale uzataj, kiel oni povas diveni de ilia kompleteco en la supra tabelo. Ili multobligas la atomon, al kiuj ili estas ligitaj. Ekzemple, triklormetano (CHCl3) signas kombinaĵon kun tri klor-atomoj. Ili ankaŭ kombiniĝas kun la kemia sufiksojdo -an/ por produkti la serion de senbranĉaj hidrokarbonoj. Ekzemple: dodekano (C12H26). En tiuj kazoj, unu litero 'a' forfalas. Tamen, por la unuaj kvar hidrokarbonoj oni ĉiam preferas nesistemajn nomojn: metano (CH4), etano (C2H6), propano (C3H8), kaj butano (C4H10).
  2. La litero 'o' en mon(o)- forfalas antaŭ vokalo: karbona monoksido.
  3. Ni proponis la latin-devenan 'tres' anstataŭ 'tri' por eviti la konfuzon de ordinara 'tri' kun scienca 'tri'. Eblas konfuzo do, se oni elparolas: 1,2,3-triklorpropano (unu-du-tri-tri...). Tiel eble preferu: 1,2,3-tresklorpropano.
  4. Super 23 estas nur elektitaj nombroj prezentitaj, ĉar la informoj en la tabelo sufíĉas por konstrui la mankantajn. Ekzemple, oni povas diveni, ke 65 estas pentaheksakontana-.
  5. Estas malfacile decidi, kiel trakti la prefiksojdojn en la tabelo. Ĉu kiel novaj radikoj aŭ ne? Ni preferas, ke ne, ĉar alie oni devus registri ĉion aparte en vortaro. Tiel, ŝajnas pliŝatinde registri 'hepta-' kaj 'kontana-' aparte, kaj ne kombinita kiel 'heptakontana.' Ni ĝenerale registras la plej oftajn de ili en tiu ĉi vortaro.
  6. La prefiksojdoj por la ringosistemaj nombroj estas nur aplikataj al aroj de identaj nekondensitaj ringoj. Ekzemple: p-terfenilo, tri feniloj kunigitaj tra unuoblaj ligoj.
  7. La prefiksojdoj por la kompleksaj sciencaj nombroj estas nur aplikataj al aroj de identaj atomgrupoj. Tiel: 5, 5-bis-(1,1-dimetilbutil)-2-metildekano.

Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
            Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993

Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu