Antaŭparolo Terminoj A - K Terminoj L - Z Tabeloj


Meteologia terminaro

de Maurice Lewin 1961 - UEA

Terminoj A - K

Ĉi tiu terminaro estis eldonata de UEA en 1961 kiel dua parto de la jarlibro.
Ĝi estas uzenda zorgeme, konsideru ankaŭ PIV.

Fontoj: PV = Plena Vortaro, S = Scienca kaj Teknika Terminaro, N = neologismo
La tekstoj en angulaj krampoj [ ] estas aldonitaj.
PIV = Plenta Ilustrita Vortaro
 

 

abakokalkulhelpa instrumento
ablaciokonsumiĝo de glacisurfaco kaŭzita de vento kaj pluvo
adiabatatermoŝanĝa, sen ŝanĝo de kaloro kun la ekstera medio
pseŭdoadiabatakurblinia termoŝanĝo rilata al humido
advekciohorizontala alfluo de aeramaso tra reto da izotermoj (kp. konvekcio)
advekcia nebulonebulo kaŭzata pro interago de diversvarmaj aerfluoj
aero (PV)atmosfera gaso, ankaŭ pseŭda prefikso pri atomosfera tavolo
aerpremo normala1013 mb ĉe marnivelo, varia laŭalte
aerdensospecifa maso de la aero (en unuo de volumeno)
aerdenso balistikameza denso laŭlonge de trajektorio
aerograforegistrilo de pluraj meteoj
aerostato = balonogasplena ŝvebanta ŝtofa aŭ kaŭĉuka sako
aerolitometeorŝtono falinta teren el kosma spaco (A: meteorite)
aersolomikroskopaj solideroj kaj fluideroj en la atmosfero
aerkavomalvasta konvekcia aerspaco sentebla dum aviadila flugo
aerfluoregula, nenecese horizontala aermoviĝo
aerflua vojolinio de aerfluo
aerglisokliniĝa aerfluo
aera rezistokomplekso de aerfortoj (precipe frikcio) agantaj kontraŭ la movado
aeramasovasta, samdevena aerkvanto moviĝanta unudirekten
aeramasa analizodiagnozo de sinoptika aeramasa evoluo
aeramasa transformiĝoŝanĝiĝo de fizikaj kvalitoj de aeramaso
aeramasa klimatologiostudo pri ofteco kaj karaktero de aeramasoj
aeramasaj tipoj laŭdevenepolusmara (PM), poluskontinenta (PK), tropikmara (TM), tropikokontinenta (TK), sendifina (X), arkta (A), ekvatora (E)
aerodinamikobranĉo de mekaniko pri aerfluoj
aerodinamika turbulentoneregula aerfluo
aerologospertulo pri altaj aertavoloj; (aparato, S, ne rek.)
aerologiobranĉo de meteologio pri altaj aertavoloj
aerologia servoregula informservo pri veterprognozo
aerodroma meteaj minimumojlokaj statistikaj grandoj
aeronaŭtikoscienco pri aerveturado
aeronaŭtika klimatologiobranĉo de klimatologio aplikata al aviado
aeronaŭtika meteologiobranĉo de meteologia aplikata al aviado
agocentroregiono, kiu determinas la vetertipojn
agrokultivebla kampo
agrometeologiobranĉo de klimatologio aplikata al agrokulturo
agroklimatologiostudo pri klimata influo je agrokulturo
akrecio (N)alkresko de malmola depozito (A: accretion)
aktin-pseŭda prefikso pri sunluma radiado
aktinaj radiojkemiaktivaj sunaj radioj
aktinometro = pirheliometromezurilo por sunluma potenco
akustiko meteabranĉo de fiziko pri sonfenomenoj en atmosfero
akustikaj sondaĵojesploro de altaj tavoloj pere de sonondoj
akvo (PV)likvaĵo en maroj kaj riveroj
akva vaporoakvo gasiĝinta pro varmiĝo
akvozeco de nubojproporcio de akvoenhavo en nuboj
akvozeco de la atmosferoproporcio de akvoenhavo en la aero
akvokolekta terenopluvdrena baseno
akvodividiĝoaltaĵo inter najbaraj drenbasenoj (G: Wasserscheide)
albedo (S)lumreflekta koeficiento
alidado (S)turnebla parto de angulmezurilo
alto relativa (PV)vertikala distanco super iu baza nivelo
alto absolutavertikala distanco super la marnivelo
altapremo = alto permesata mallongigoregiono de anticiklono
alta maromaro kun ondiĝo de indico 6
altometro (S)mezurilo de aviadila alto super marnivelo
altoelektrografoaparato por studo de elektra ŝarĝo en nuboj
altokumulusoondaspekta rondnubeta ĉielkovraĵo (A:mackrel sky)
altostratusostria vuala, travidebla nubo
efika alto de anemometroekvivaltenta alto super tereno
altitudo (S)angulo de ĉiela aŭ anaera korpo super la horizonto
ambia (N)kompara kun la ĉirkaŭa medio (A: ambient)
ambosnubo = pseŭdocirusosupra disfluanta parto de kompakta kumulonimbusa nubo (L: incus) (A: anvil)
amplitudoĉiuflanka maksimuma devio de mezvaloro
ampolo (PV)likvujeto de termometro
nigrampola termometrosolariza termometro por mezuri sunradiadon
duampola termometro = psikrometrotermometro kun seka kaj malseka ampoloj
anabata vento (S)dekliva ascenda vento, pelata per malvarma fronto
analizo (S)diagnoza esplorado de observita veterstato
aeramasanalizo (S)diagnozo de probabla evoluo de aeramasoj
analobara areoregiono de kreskanta aerpremo
analogometododedukto de similaj situacioj (A: analogy)
anemo-pseŭda prefikso pri ventorapido
anemoskopoventoflageto aŭ ventomaniko
anemometro portebla (PV)ilo por mezuri ventoforton
anemografo (S)registrilo de ventorapido kaj direkto
anemologio (S)branĉo de meteologio pri vento
anemobiagrafo (S)registrilo de vertikala ventkomponento
anemometrio (S)branĉo de meteologio pri mezurado de ventorapido kaj direkto
anerojda barometro (S)ilo por mezuri aerpremon pere de elasta vakutubeto
anerojdografo = barograforegistrilo de aerpremo
anstromo (S)unuo de luma ondolongo. 1 A = 10**-7 mm
angulrapidoangula ŝanĝo de direkto en unu sekundo
anomalio (PV)devio de normaleco ĉe iu fenomeno
anomalia sonpropagoanomalia radiopropago: propagoj neegalaj diversdirekte
antarkto (PV)sudpolusa regiono de la terglobo
antarkta frontoantaŭa surfaco de sudpolusa aerfluo
antarkta aŭroro= aurora australis
antarktiko (S)sudpolusa kontinento
anti-prefikso pri kontraŭeco de pozicio aŭ movo (kp. kontraŭ)
anticiklono (S)regiono de alta premo rilate al ĉirkaŭaĵo
anticiklona baroobstaklo al ciklona cirkulado
antikrepuskopostkrepuska lumzono en eosta parto de la ĉielo
antipasatovento kontraŭdirekta al pasato k superfluanta ĝin (A: anti-trades)
antiheliokontraŭsuna lummakulo en la sama ĉiela altitudo
antiseleno (S)kontraŭluma lummakulo en la sama ĉiela altitudo
antitripta ventovento fluanta en direkto de la premgradiento
antropoklimatologio (S)scienco pri interrilato de homo kaj klimato
aplikata meteologiometea studo kun praktika celo
appleton-tavolo = E-tavoloparto je jonosfero 250 ĝis 400 km alta
arajometro (S)densometro por fluidaĵo (A: aerometer)
areolo (S)lumanta spaco ĉirkaŭ lumfonto
arido (N)akvomanko en atmosfero kaj grundo
absoluta ardosenpluva klimato
parta aridomalmultpluva klimato
arida zono = dezertosenplanta regiono
indeksoj de aridecoklasifikoj laŭ diversaj aŭtoroj
arĝenta jodidokemiaĵo ŝprucigata en nubon por instigi pluvon
arktonordpolusa regiono de la terglobo
arkta aerospeco de aeramaso, kiu venas rekte de la norda poluso
arkta aŭroro= aurora borealis
arkta marfluofrida marfluo devenanta de norpolusa regiono
arkta frontonekontinuo inter arkta kaj depolusa aerfluoj
arkokurbaspekta fenomeno; ekz.: ĉielarko, pluvarko, nebularko
arka skvaloskvalo karakterizata per nubarko
arkusokumulonimbusa rulnubo, nubarko (A: rollcloud)
ascendi (S)supreniĝi
ascenda aerosupreniĝanta aerfluo
ascenda ventoanabata vento k.a.
ascenddegelodegelo propagiĝanta supren laŭlonge de deklivo
aspiratoro = enspirilo (pref.)rotacianta parto de iu speco de psikrometro
atlaso klimatologiamaparo pri klimataj elementoj
atmometro (S)= vaporiĝometro: ilo por mezuri elvaporiĝan rapidon
atmosfero (PV)ĉirkaŭtera aertavolo
atmosfero adiabatahomogena, izoterma, politropaalta, meza, k.a.
normala atmosferoteoria atmosfero kun difinitaj valoroj
atmosfera elektrofenomeno, kiu kaŭzas tondron, fulmon kaj aŭroron
atmosfera malpuroeroj de polvo, fumo kaj planktono (kp. aerosolo)
atmosferaj tajdojmalfortaj dumdiurne variiĝantaj aerpremoj
atmosfera cirkuladotridimensia venta sistemo ĉirkaŭ kaj super la terglobo
atmosfera premo normalaaerpremo ĉe marnivelo, egala al 1013 mb
atmosferologio (S)scienco pri rilato de atmosfero al vetero
atmosferografio (S)scienco pri rilato de atmosfero al tera vivo
atmosferaĵoj (S, ne rek.)= atmosferaj radioperturboj (pref.) (A: atmospherics) (kp. sferikoj)
aŭdeblo anomalianeregula sonpropago diversdirekten zonoj de aŭdeblo aŭ silento
aŭguroantaŭsigno pri okazonta vetero, ekz. ĉielruĝo, ĉevalvostaj nuboj, k.a.
aŭroro (PV)ĉielluma radiado pro elektra ŝarĝo
aŭroro arktaaurora borealis (L)
aŭroro antarktaaurora australis (L)
aŭroro konstantanokta lumflagreto de ĉielo
aŭroro matenaapudhorizonta ĉielruĝo dum sunleviĝo (G: Morgenröte)
aŭroro vesperaapudhorizonta ĉielruĝo dum sunsubiro
aŭtokonvekciospontanea vertikala aerfluo
aŭtunojarsezono inter somero kaj vintro
averaĝomezvaloro
averto (PV)antaŭsciigo pri danĝero
aviada avertoprognozo pri danĝeraj flugkondiĉoj
ŝtormavertoavizo pri okazonta ŝtormo
aviadoflugarto
veteraviadilo (S)aeroplano kun meteografoj
azimuto (S)angulo inter aerflua direkto kaj meridiano
bagujoĉiklono en Filipina insularo
balistiko (PV)scienco pri trajektorioj de pafitaĵoj
balistikakonstanta ekvivalenta valoro de meteo laŭlonge de la trajektorio, ekz. aerdenso, vento, temperaturo
balono (PV)= aerostato: gasplena ŝvebanta sfera aŭ cilindra ŝtofa sako
libera balonobalono ne ankrigita al la tero
halta balono (S)= kajto: balono ankrigita al la tero
direktebla balonomotorhelice pelata cilindra balono
pilotbalonokaŭĉuka baloneto 50 cm diametre, uzata por ventesplorado
sondbalonokaŭĉuka balonoeto ĝis 2 metroj diametre kun radioaparatoj, uzata por esploro de supra atmosfero
bankizo (PV)vasta ĉepolusa glacikampo
baroaveraĝa tutatmosfera premo = 1013 mb = 705 mm Hg
milibaropraktika unuo de aerpremo, simb. 'mb'
baro-pseŭda prefikso pri aerpremo
barografo (PV)registranta barometro
baroskopo (PV)hejma montrilo de premŝanĝoj en atmosfero
baroklina kampoaeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj kliniĝas al la izobaroj
barotropa kampoaeramasa kampo en kiu la grafikaĵoj paralelas al la izobaroj
barometro (PV)mezurilo de aerpremo, hidrarga aŭ anerojda
barometra tendencotrihora vario de aerpremo
Fortin barometrobarometro kun konstantnivela ujo kaj ĝustigebla nulo
anerojda barometrobarometro kun elasta vakutubeto
fiduca temperaturo de barometro (N)senekarta temperaturo ĉe iu difinita alto
barometra karakterizoindekso pri ŝanĝoj de aerpremo
barotermograforegistrilo de temperaturo kaj premo
benard-ĉelokonvekcia ĉelo okazanta dum surfaca fridiĝo aŭ varmiĝo de likvaĵo
bildo de veterstato= vetermapo: ĝenerala inferenco pri vetera stato
bio-prefikso pri vivaĵoj, ankaŭ bionto-
biometeologio= bioklimatologio (pref.): scienco pri klimata influo je vivkondiĉoj
biro (N)laŭangula serĉo pri pozicio (A:bearing) (G: Peilung)
ŝtormbiradolaŭangula lokalizo de ŝtormo pere de radio
birometroradiobirilo = radaro: aparato por esplori la direkton kaj distancon de objekto
biŝopringoĉirkaŭsuna korono
bizo (S)malvarma vento en la Meditraneo
blinko (N)ennuba respeguliĝo de glacio
blizardo (N)forta neĝoŝtormo en Ameriko kaj Antarktiko
blokago = kontraŭagoobstaklo al ciklona cirkulado
blokaga anticiklonoobstaklo al disvolviĝo de serio da ciklonoj
bloksamo (N)statistika kurbadaptiga metodo laŭ Bloxam
boforto = Beaufortfamilia nomo
boforta veterindeksolitera signaro por veterelementoj
boforta ventindeksonumera difino de ventoforto, kun indicoj 0 ĝis 12
bolido (PV)meteoro postlasanta en la aero luman trenaĵon (kp. aerolito) (A: shooting star)
bolpunkto de akvo100 gradoj C ĉe normal premo
boleometromezurilo de etaj altfrekvencaj kurentoj pere de temperaturaj ŝanĝoj (A: bolometer)
borao (N)frida dekliva ventego en Suda Eŭropo (A: Bora)
borasko (S)ventega vetero kun pluvo kaj neĝo (F: Bourasque)
borealofrida vetero en moderaj zonoj
Bouguer (buge)-halooekstera blanka ringo de Brocken-fantomo
Boys-kamerofulmofotografilo laŭ Boys
bravaj ventojvetraj ventoj en moderaj latitudoj (G: Brave Winde) (A: Brave west winds kaj Roaring Forties)
briloforta lumelsendo
trembriloŝajntremo de surtere vidataj objektoj
verda ekbrilosubita verdiĝo de la supra sunrando en tropikaj landoj
Brita Somera Tempo (B.S.T.)horloĝa tempo 1 horon antaŭenigit de Grinviĉa Meza Tempo (G.M.T.)
brizo (N)regule okazanta milda konvekcia vento,
ekz. marbrizo, marborda brizo, gleĉera brizo, k.a.
dekliva brizovento ĉe montflanko, anabata aŭ katabata
Brocken-fantomoennebula miraĝo de propra ombro
bronto-pseŭda prefikso pri fulmotondro
brontologioscienco pri burkoj
brontometromezurilo de fulmotondraj fenomenoj
Brückner-ciklo35-jara humidvetera ciklo
brumo (S)malseka nebuleto, videblo 1000-2000 metroj (F: brume) (A: mist)
bulteno meteaperioda veteravizo, skriba, parola, grafika
burano (N)malvarma ventego en Azio
burko (N)ŝtormo kun fulmo kaj tondro
burstero (N)ventego en Aŭstralio
Buys Ballot-leĝoregulo pri ventodirekto en la suda kaj norda hemisferoj
celio (N)superterena alto de nubbazo (A: ceiling)
celimetr-o (N)ilo por mezuri nubbazan alton (A: ceilometer)
celsiusa termoskalokutima skalo ĉe termometro
centro de efiko= agocentro: regiono kiu determinas vetertipon
cianometromezurilo de ĉielkoloroj
ciklo (PV)periodo de kompletiĝo de serio da fenomenoj
ciklostrofa vento = gradienta ventokomponento devenanta de vojkurbiĝo de aeramaso
ciklono (PV)regiona malaltaprema sistemo kun maldekstruma aercirkulado en la norda hemisfero
anticiklonoregiona malaltaprema sistemo kun dekstruma aercirkulado en la norda hemisfero
ciklongenezo = ciklondeveno (S)origino de ciklono
ciklonolizodissolviĝo de ciklono (ciklolizo, S, ne rek.)
ciklona pluvopluvo kaŭzita de pasanta malaltaprema regiono
interciklona seloregiono inter 2 altoj aŭ 2 malaltoj (A: col)
cirulado (PV)rondira fluo
atmosfera cirkuladosistemo de aeramasa moviĝo sur tuta terglobo
cirkulada indeksopolusa, subtropika, meridiana, ciklona, anticiklona, tutgloba, k.a.
cirkum-pseŭda prefikso pri ĉirkaŭigo, ekz. cirkumhorizonta, cirkumĉiela, k.a.
cirkumzenita arkomalvasta difrakta lumringo ĉirkaŭ zenito
cirostratusohela vuala nubo, simb. "Cs"
cirokumulusohela kompakta nubo, simb. "Cc"
ciruso (PV)hela maldensa nubo, simb. "Ci"
Coriolisfamilia nomo, vd. koriolaj fenomenoj
cunamo (N)postsisma altega marondiĝo (A: tidal wave) (Japane: tsunami)
ĉapnubo = pileuso (N)kapuĉoforma nubo super kumuluso (L: pileus)
ĉelovastvolumena aeramaso komune influata
ĉevalvostaj nubojplumformaj cirusoj
ĉielo (PV)supertera spaco
ĉiela lazuroblua koloro de ĉielo
ĉielarkoarko kolorata pro lumrefrakto
ĉielokonofrakcia indico uzata por difini nubkovriĝon de la ĉielo
ĉielstata indeksoklasifiko de nubozeco kun frakciaj indicoj 1/8 ĝis 8/8
klara ĉieloĉielo nubkovrita ĝis indico 2/8
tutnuba ĉieloĉielo nubkovrita kun indico pli ol 6/8
rondnubeta ĉieloĉielo kun ondaspektaj kumulusoj (A: mackrel sky)
ĉifrarokonsentita signaro precipe telekomunika
ĉiklono (N) [PIV: ciklono]ensuĉa malgranddiametra fortega ciklono en tropika zono (A: whirlwind)
ĉiklonaj ŝtormojtifono, bagujo, tornado, k.a.
Ĉinukovarma vento en Roka Montaro
ĉionografo (S)registrilo de neĝokvantoj
degelo (PV)reakviĝo de glacio sur rivero kaj grundo pro varmo (A: thaw)
dekliniĝo magneta (S)angulo inter magneta kaj geografia meridiano
deklivo (PV)klinita tereno
dekliva vento (S)anabata aŭ katabata vento kaŭze de varmiĝo de deklivo
dekliva degelomalglaciĝo propagiĝanta malsupren
dekstruma ventoŝanĝo = ĵiro (N)(A: veering)
denso (PV)maso en unuo da volumeno
aerdensomaso en unuo da aera volumeno
densometro (S)mezurilo de specifa pezo de neĝo
depozito (N)kondensita tavolo de amasiĝintaj solideroj
depresio (PV)regiona malalta premo
branĉa depresioneĉefa depresio sekvanta la ĉefan
descenda aerfluo = aerglisoklina malsupreniĝo de aeramaso
devio (PV)devojiĝo el normala pozicio aŭ direkto
devio de ventodiferenco inter direkto de surfaca vento kaj izobaro
devio probablaofte okazanta devio
dezerto (PV)arida senplanta regiono
diafana (PV)tralumigebla, sed ne travidebla
diagnozo (S)konkludo farata el observitaĵoj
diagramo (PV)grafika desegno montranta interrilaton de valoroj (A:chart)
aerologia diagramografiko pri supraj aertavoloj
mapdiagramomapo kun surdesegnitaj linioj de egalvaloroj
diatermancotravarmeblo (A: diatermancy) (kp. diatermo, S)
difrakto (PV)deviiĝo de lumradioj, pasantaj el unu medio en alian (G: Beugung)
difraktaj fenomenojkorono, Biŝopringo, k.a.
difuzo metea (PV)ĉiudirekta propago (A: scattering)
difuzoluma, radia, gasa, fronta, k.a.
dilatiĝo (PV)linia aŭ volumena plivastiĝo de substanco
diluvodegelo dum glaciara praepoko (biblia iundego) (A: flood)
dino (S)fizika unuo de forto
dinamiko (PV)branĉo de mekaniko pro fortoj kaj movoj
dinamika meteologoscienco pri atmosferaj movadoj
dinamika fridiĝofridiĝo kaŭzata per eskpansio de la aero
direkto (PV)alcela linio aŭ vektoro
direktoskopo = birilo (kp. radaro)
laŭkompasa direktiĝoorientiĝo pere de kompaso (A: orientation)
disfluodiverĝo de izolinioj, ekz. izobaroj aŭ izohipsoj
disglaciiĝoprintempa dispeciĝo de glacitavolo (F: débâcle)
diurno (PV)24-hora periodo
diurnaj varioj kaj interdiurnaj variojofte uzataj periodoj por statistikaj komparoj
diverĝo (S)horizontala larĝiĝo de aerfluo, malproksimiĝo de izolinioj (kp. konverĝo)
do-faktorodiferenco inter la ekzakta kaj observita altoj de aviadilo
doktoro = harmatanovento malhumida en subtropika Nordafriko
doldrumo (N)zono de ekvatora kalmo kun oftaj ŝtormoj inter la 2 pasataj zonoj (A: doldrums)
dreni (PV)forigi akvon el grundo per subteraj tuboj
drenbasenoregiono kolektanta precipitakvon
drendividiĝoterena altaĵo inter drenbasenoj (A: watershed)
drizelo (N) = nebulpluvodensa precipito de etaj gutoj (A: drizzle) (G: Rieseln)
drizeleto = montara drizelonebulo portanta nedensajn gutetojn (A: Scotch mist)
drivi (PV)flosi laŭ puŝo de akva aŭ aera fluo (A: drift)
neĝdrivaĵoamasiĝo de kunblovita neĝo (A: snowdrift)
neĝdrivoaero plena de ŝvebantaj neĝeroj (A: drifting snow)
drosometro (S)rosometro (pref.)
ekarto (PV)diferenco inter la ekzakta kaj observita grandoj
ekartologioscienco pri probablo de neekzaktecoj
persona ekartokutima neekzakteco farata de observisto
ekartoleĝo = leĝo de Gaŭsa distribuoreguleco en distribuo
eĥo (PV)reflekto de sono aŭ radia impulso de distanca objekto
eklipso (PV)ŝajna malapero de astro
eklipsa veterosubita fridiĝo pro foriĝo de sunradioj
eklipsaj influojdumeklipsaj varioj optikaj, aerpremaj, k.a.
suneklipsokovro de sunfaco per la malhela lundisko
luneklipsoeniro de luno en la terombron
eksikatoro (S)sekigujo kun higroskopaĵoj
ekzosferoekstrema supra atmosfera tavolo, pli ol 800 km alta
ekspansio (PV)plivastiĝo de gaso pro malpremiĝo
linia ekspansiounudirekta plilongiĝo
volumena ekspansiospaca pligrandiĝo
eksponi (PV)elmeti al influo de eksteraj fortoj
ekstremoj (PV)maksimumaj kaj minimumaj grandoj de meteoj
lokaj ekstremojekstremaj observitaĵoj en iu regiono
aerodromaj ekstremojekstremaj observitaĵoj karakterizaj al iu aviadejo
absolutaj ekstremojlongperiode okazantaj ekstremoj
ekvatoro (PV)tergloba cirklo egaldistanca inter la polusoj
ekvatora aero = tropika aerovenanta el malaltaj latitudoj
ekvatora kalmo = doldrumo (N)zono de ventostagno inter la pasataj zonoj
ekvi-prefikso pri egaleco
ekvinokso (PV)dato de taga kaj nokta egaldaŭro
ekvivalento (PV)anstataŭebla egalvaloro
ekvivalenta konstanta ventobalistika meza ventrapido laŭlonge de la trajektorio
ekvivalenta potenciala temperaturobalistika meza temperaturo laŭlonge de la trajektorio
elektro (PV)formo de fizika energio
atmosfera elektroelektra ŝarĝo en nuboj aŭ atmosferaj tavoloj
precipita elektroelektra ŝarxgo en falantaj pluveroj
elektrometroilo por mezuri otencialan diferencon
elektroskopomontrilo de ekzisto de potenciala diferenco
altoelektrograforegistrilo de nuba elektra ŝarĝo
elektrometeofulmo, tondro, k.a.
elementoj de meteologio = meteojtemperaturo, aerpremo, vento, precipito, humido, nebulo, nubo, k.a.
elma fajrointermita senfulma nublumiĝo (A: Et Elm's fire)
Emagramotermodinamika diagramo pri supraj aertavoloj
energio (PV)fizika forto kapabla je laboro
energia balancotransformiĝo, distribuo, ekvacio, k.a.
entropio (S)termodinamika grando pri energio
eosto (N)kompasa direkto, (kp. oriento); (G: Osten); (A: east)
erozio (PV)forfrotado de tersurfaco kaŭzata per meteoj
eteziojsomeraj nordaj ventoj ĉe la eosta Mediteraneo
etrioskopo (S)termometro por spacradioj, (kp. pirheliometro)
Eŭler-transformigociklostrofa vento kaŭzata de aera ekceliĝo
evagramotermodinamika diagramo
evaporadoelvaporiĝo (pref.)
evapotranspiradovaporiĝo de akvo el la tero kaj la vegetacio kune
factavoloaerpartoj en kontakto kun korposurfaco
Fahrenheit-termoskalone estas ofte uzata por scienco
faliakcepti pli malgranda valoron
falperiodo de barometroĝustiga daŭro dum ŝanĝo el klina al vertikala pozicio
fatamorgano (N)multobla miraĝo videbla en dezerto
fazomomenta stato de iu perioda fenomeno, ekz. de angulo, de pozicio
fazo lunaperioda aspektoŝanĝo de la luno (A: phase)
fenologio (N)scienco pri sezonaj influoj je vivaĵoj (A: phenology)
fenomeno (PV)neofte okazanta meteo
fiduca (N) punktoreferpunkto ĉe iu skalo, ekz. 100 gradoj C, 760 mm premo, k.a.
fiduca temperaturo de barometro (N)kompensa senekarta temperaturo ĉe iu difinita premo
filtri (PV)trafluigi likvon por purigi ĝin
trafiltriĝovd. perkolato
firno (N)neĝo firmiginta al glacikernoj (F:névé) (A: firn)
flagnubosenmova nubo super montpinto, ekz. helmnubo
floti (S)resti sur akvo ne mergiĝante (A: to float)
flotforto (S)vertikala premo de fluidaĵo al objekto (A: buoyancy) (G: Auftrieb)
flui (PV)samdirekte moviĝi (nur pri fluidaĵoj)
flurapidofludistando en unuo de tempo
flukirlorotacianta parto de fluo, turbulento
fluvojosamdirekta propago de aera aŭ akva amaso, (kp. trajektorio)
fluegokonstanta telefluo en maro aŭ oceano, ekz. Kuroŝivo, Galfa fluo
flulina movo (S)= lamena fluformo: regula fluvojo flanke de obstako (A: streamline)
forfluodreniĝa volumeno de precipito (A: run off)
fluida (PV)malsolida, facile fluanta
fluoreski (PV)kolore lumi dum ekspono al malpli longaj ondoj
flusoperiodo de tajdo kiam la maro altiĝas (A: flow)
malflusoperiodo de tajdo kiam la maro malaltiĝas (A: ebb)
foenovarma deglisa vento (Feno, PV, ne rek.) (G: Föhn)
foenefikofenomeno kiu kaŭzas sekiĝon de la aero kaj sennubiĝon de la ĉielo
fortin-barometrohidrarga barometro kun ĝustigebla nulpunkto
fosforesko (PV)postlumiga senkalora elsendo de lumradioj (kp. luminesko)
foto-pseŭda prefikso pri lumo aŭ ekspono al lumo
fotometro (PV)mezurilo de luma intenso
fototelegrafio (PV)elektraonda bildigo de meteoj kaj fenomenoj
fotometeooptika atmosfera fenomeno
Fourier-seriomatemaika prezento de serio de trigonometriaj funkcioj
frakto-pseŭda prefikso pri nubdispeciĝo
fraktostratuso, ~kumuluso, ~nimbuso(vidu skudoj) (A: scuds)
frekvenco (PV)nombro de fenomenaj cikloj en unu sekundo
frido (S)fizika stato de subnula temperaturo ĉe normala aerpremo
frida punktotemperaturo de akva glaciiĝo (A: freezing point)
dinamika fridiĝofridiĝo pro aera ekspansio aŭ malpremiĝo
frida frontosurfaco de atako de malpli varma aera ondo
frida ondosubita termofalo pro frida aeratako
frida sektoroparto de ciklono okupata de frida aerfluo
fridaj zonojterpartoj ĉirkaŭataj de la arktaj cirkloj
subfridiĝinta pluvopluvo kun neglaciiĝintaj gutoj de subnula temperaturo
postflua frida frontoneĉefa sekvanta aerfluo
frikciofrotforto inter aerfluo kaj tersurfaco, aŭ inter diversaj aerfluoj
frikciaalto, forto, koeficiento, spiralo, rezisto, tkp.
fronto (S)surtera linio de disiĝo inter diverstermaj aeramasoj
varma frontoantaŭa surfaco de varma aerfluo
malvarma frontoantaŭa surfaco de malvarma aerfluo
pasata frontofronto inter du subtropikaj anticiklonoj
maskita frontofronto ne montrebla en la terma mapdiagramo
skvalfrontolonga linio de skvaloj
branĉa frontofronto sekvanta la ĉefan fronton
intertropika frontofronto inter tropika kaj ekvatora aeramasoj (disigas musonon de harmatano en Afriko)
frontogenezoprocedo de formiĝo de du diverstermaj aeramasoj
frontolizoprocedo de nuliĝo de fronto
frosto (PV)vetero kun subnula temperaturo
frosta tagotago kun maksimuma temperaturo de 0 gradoj C
kontraŭfrosta ŝirmorimedo por protekti rikoltojn kontraŭ frosto (hejtado, kovranta fumo k.a.)
disradia frosto (S)frosto kaŭzata de tera fridiĝo (A: radiation frost)
terfrostogrunda glaciiĝo
permafrosto (N)konstanta frideco de grundo den tundro
permasanktulojSt. Bonifacius, St. Gervasius, St. Mameritius, St. Pankratius
permopunktosaturiĝa temperaturo de humida aero en kontakto kun glacio (A: frostpoint)
fulmo (PV)fenomeno de elektra malŝarĝo internuba aŭ inter nubo kaj tero
zigzaga fulmorompata lumlinio inter nubo kaj tero
stria fulmorubandaspekta lumlinio
globa fulmolumanta sfero ŝvebanta en aerfluo
raketfulmoraketforma fulmo
tavola fulmosenlinia interna lumiĝo de nuboj (A: sheet lightning)
telefulmadosentondra distanca lumiĝo de nuboj kaj de ĉielo apud horizonto (A: heat lightning)
gvida fulmofrapoelnuba fulmgivda linio (A: leader stroke)
fulmaĵofulmoŝtono (A: thunderbolt)
fulmsuĉilopinta kondukilo de atmosfera elektro teren
fumo (PV)speco de vapora nebulo kun nebruligita karbopolvo
arkta marfumoadvekcia supermara nebulo
funeloparto de tromba kolono
funelnubonubo ĉe mezo de tornado
fuzo (N)intermeridiana segmento de 15 gradoj da longitudo rilate al najbaraj fuzoj (F: fuseau)
gaso (PV)aersimila fluida ŝtofo
gasospacoenhava volumeno de balono
gaŭso (S)unuo de magneta indukto
gaŭsa distribuoplej ofta, simetria ekartoleĝo
geo-pseŭda prefikso pri la tergloba krusto
geodinamika metrounuo por mezuri geopotencialon (1 gd.m. = 10**5 ergoj)
geoterma profundo:grunda profundo de kie temperaturo komencas altiĝi je 1 grado Celsius
geofizikobranĉo de fizika scienco pri la terkrusto kaj atmosfero
geosferokompleta terkrusto
geomagnetismomagnetismo kaŭzata de la tera rotacio
geostrofa ventoventkomponento kaŭzata de la tera rotacio
negeostrofa ventoventkomponento influata de gravito
geopotencialopotencialo de pezpovo rilata al marnivelo
geopotenciala metrounuo por mezuri geopotencialon (1 gp.m = 0.98 gd. m.
genezopseŭda sufikso pri deveno kaj evoluo, ekz. frontogenezo, ŝtormogenezo, ciklongenezo, k.a.
glacio (PV)akvo solidiĝinta pro frido
glacia praepokogeologia epoko de malalta temperaturo
glacia kovromaldika galacitavolo sur grundo (A: icecover)
glacitegmentodika tutakovraĵo de kontinento (A: icesheet)
glacikernoeta glacikristalo
glaciflosovasta flotanta glacikoampo (A: floe) kp. (bankizo)
gruzglacio (N)dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice)
disglaciiĝo (N)glacikreviĝo: printempa dispeciĝo de glacitavolo (A: débacle)
glaciblinko (N)= blinko(N) (pref.): ennuba respeguliĝo de glacio
glacimontovasta flotanta glacibloko (A: iceberg)
glaciumoglacitavolo super aviadila surfaco (A: icing)
deglaciumigoforigo de glacitavolo de aviadila surfaco (A: deicing)
glaciiĝinta neĝo= firno (N) (A: firn)
glaciiĝinta roso= rejfo (N) (A: rime) (G: Reif)
glaciiĝinta nebulo= prujno (PV) (A: hoar frost)
glacinebuloaero plena de ŝvebantaj glacieretoj (A: icemist)
glaciprismoj (N)precipito de etaj glacieroj ne disbranĉigitaj (A: ice needles)
glatiso (N)superglaciiĝo de grundo (A: glazed frost) (G: Glatteis)
Glaisher-stativostativo por eksponi termometron
gleĉero (N) [PIV: glaĉero]konstanta glacitavolo en valoj inter montoj (G: Gletscher)
gleĉera brizomalvarma vento sur gleĉera deklivo
gliso (N)senfrikcia movo de la korpo (aeramaso) sur surfaco de alia korpo (aeramaso)
aeroglisoklinita fluo de aeramaso supren aŭ malsupren
glisa surfacosurfaco de klinita intermovo de aeramasoj
glitkalkulilo pilotbalona= kalkulstango: aparato por kalkulado de altaj ventrapidoj
glitskalo de Goldskalo de termometro fiksita al marnivela barometro
globfulmosferforma koncentriĝo de elektra energio
golfa fluotransatlantika marfluego
goniometro (S)ilo por mezuri klinangulon inter du surfacoj
grado (PV)dividero de iu aparata skalo
termogradolaŭ Celsius, Réaumur, Fahrenheit, Kelvin
gradotagounuo por komparo de ĉiutaga temperatura variado (A: degree day)
gradiento (S)(ĝenerala nocio): vario de iu elemento laŭ unuo de longo en difinita direkto
gradienta ventovento kiu komplementas la aerpreman venton
vertikala termogradientotemperatura falo per unuo de alto
aerprema gradientoprema falo je 100 km de horizontala distanco
grafiko (PV)arto reprezenti rilatojn inter grandoj per kurbaj linioj
grafikaĵo (PV)= diagramo: kurblinio esprimanta rilaton inter fenomenaj ŝanĝoj
grajlo (PV)maldikgrajna hajlo (G: Frostgraupel)
-grafopseŭda sufikso pri registrilo, ekz. telegrafo, anemografo
gramounuo de maso
gramokaloriounuo de kaloro
-gramopseŭda sufikso pri diagramo aŭ registrilfolio, ekz. telegramo, radiogramo, emagramo, nomogramo
gravito (PV)tirforto inter materiaj korpoj specife al tera centro aŭ al aliaj ĉielkorpoj
gravitaenergio, ĝustigo, ondo, potencialo, ktp.
gregalovento de la Mediteraneo
grundo (PV)supra tertavolo laŭ ĝiaj kvalitoj por agrokulturo
frida grundotersurfaco kun subnula temperaturo
surgrunda frostofalo de temperaturo al 0 gradoj C
grundostata indeksoindekso kun 10 numeraj indicoj por diversaj statoj de grundo
gruzglacio (N)dispeciĝinta glacio (A: frazzle ice)
ĝenerala (PV)tutampleksa
ĝenerala bildoklimata bildo laŭ vastareaj observaĵoj
ĝenerala inferencodedukto pri probabla vetera evoluo
ĝenerala prognozovastarea antaŭdiro pri vetero
ĝenerala premŝanĝovastarea kresko aŭ falo de premo (A: surge)
ĝustigonormigo de aparato
haaromarborda nebulo en Skotlando
habubopolvovento den Sudano
hajlo (PV)precipito de glacieretoj (A: hail)
hajleropeco de hajlo (A: hailstone)
hajlneĝo (PV)= krupio (N): mola hajlo (G: Graupel) (A: soft hail)
haloo (PV)lumringo kaŭzata de refrakto de radioj
suna halookolora ĉirkaŭsuna lumringo
luna halooblanka ĉirkaŭluna lumringo
harmatanomalhumida vento en Mezafriko
harmona analizoesplorado de vetermapa grafikaĵo laŭ Fourier
hazo (N)polva nebulo kun videblo ĝis malpli ol 1000 metroj (A: haze)
helio-pseŭda prefikso pri sunluma radiado
heliografo (S)= sunografo: registrilo de ĉiutaga sunhela daŭro
heliografio (S)telekomunika metodo prere de lumsignalo
helmofrida eosta vento en Kumberlando
heterosferoatmosfera tavolo 100 ĝis 800 km alta
Heaviside (hevisajd) -tavolo= E-tavolo: parto de jonosfero 100 ĝis 225 km alta
hidro-pseŭda sufikso pri fluidaĵo
hidrometroilo por mezuri denson de fluidaĵoj
hidrometrio (PV)scienco pri mezurado de kvanto de fluidaĵoj
hidroskopo (S)observilo de mara fundo
hidrografio (S)scienco pri stato de maroj
hidrodinamiko (S)branĉo de fiziko pri fluo de likvaĵoj
hidrometeovetera elemento kaŭzata de aerhumido, ekz. nebulo, pluvo, roso
hidrosferoekvivalenta akvotavolo en la terkrusto
hidrarga oscilo de barometro= piŝtonado (A: pumping)
hieto-pseŭda prefikso pri precipitaĵoj
hietograforegistrilo de ĉiutaga pluvokvanto
higro-pseŭda prefikso pri humido
higrografo (S)registrilo de aera humido
higrometro (PV)ilo por mezuri aeran rosopunkton kaj humidon
higroskopo (PV)indikilo de aerhumido
higroskopia akvogrunda humido ensorbita el la aero
harhigrometromezurilo de humido pere de ensorba harfasko
higrotermometro= Lambrecht polimetro
hipso-pseŭda prefikso pri alteco
hipsometro (S)ilo por mezuri alton pere de bolgrado de akvo
homosferoatmosfera tavolo ĝis 100 km alta kun homogena aera konsisto
horo (PV)unuo de tempo
horkorekto= horĝustigo (A: equation of time)
sidera horsistemopreciza horsistemo laŭ stela tempo
fuza horsistemosistemo de loka tempo inter ĉiuj 15 grado meridianoj
horizonto (PV)cirkla limo de videbla tersurfaco
videbla horizontohorizonto observebla de surmara ŝipo
horizonta subiĝo (S)optika fenomeno; angulo inter horizontalo kaj videbla horizonto (A: dip)
horizonta ŝajnleviĝooptika fenomeno (A: looming)
humida (PV)vaporoza aŭ vaporkovrita (kp. seka)
absoluta humidomaso de akvovaporo en unuo de aervolumeno
relativa humidogrado de aera humideco
humida aeroaero kun pli ol 85 % de relativa humido
malhumida aeroaero kun malpli ol 60 % da humido
humidmiksa proporcio = humidozoproporcio de akvovaporo al seka aero
incido (PV)falo de lumradio al korpa surfaco
incida anguloangulo inter lumradio kaj surfaco
indekso (PV)laŭorda listo aŭ tabelo, detalanta klasifikon
boforta veterindeksoindekso kun indicoj de majuskloj kaj minuskloj
boforta ventindeksoindekso kun numeraj indicoj 0 ĝis 12
indeksojkonvenciaj de arideco, marondiĝo, geomagnetismo, nebulozeco, aera cirkulado, k.a.
indicodetalo de indekso, signero
indiki (PV)precize montri
indikiloparto de aparato movebla rilate al skalo
indikila ekartodevio de ĝusta valoro pro malpreciza observo
indikila korektoĝustigo de la observita valoro
infraruĝalongonda nevidebla parto de lumspektro
inkremento (N)valorkresko, aldonaĵo
interfero (S)interago de lumfaskoj
intermita (PV)periode interrompata
interpolo (PV)takso de grando inter donitaj grandoj laŭ kalkulo, grafikĵo aŭ tabelo
intervalo (PV)intertempo aŭ interspaco
inversa (PV)kontraŭa
inversio (S)ŝanĝo de direkto al kontraŭa
sufaca inversio (S)ĉegrunda renversiĝo de temperaturo (A: ground inversion)
ventinversio (N)pli ol 90 gradoj ŝanĝo de fludirekto inter ĉegrunda vento kaj supra aerfluo
inundo (PV)subakviĝo de grundo per alta tajdo aŭ rivera superpleniĝo (A: flood)
irigacio (PV)konduko de akvo al agrokultura kampo
irizo (PV)delikata koloriĝo pro refrakto de lumo
irizaj nubojnuboj kun diversforma koloriĝo de la randoj
izalobaroegala vario de prema gradiento
izalobara ventoventkomponento kaŭzata de premŝanĝo
izalotermoegala vario de temperaturo
izo-prefikso pri egaleco
izola nubonubo sen kontakto kun alia
Izogramoj ofte uzataj:
izo anemonosama meza ventrapido
izo anomalosama devio el la mezvaloro
izo barosama aerpremo
izo brontosama ektondra tempo
izo entroposama entropio
izo fenosama ekesto de sezonoj
izo fotosama lumhela potenco
izo geotermosama surfaca temperaturo
izo gonosama ventodirekto aŭ magneta dekliniĝo
izo helosama daŭro de sunhelo
izo hietosama precipito
izo hipsosama geopotencialo
izo humidosama humido
izo kasmosama ofteco de aŭroroj
izo keranikosama ofteco de ŝtormoj
izo kimenosama dumvintra martemperaturo
izo kionosama nombro de neĝotagoj
izo klinosama magneta subkliniĝo
izo marosama pluvkvanto
izo morfosama formo de kristaloj
izo nefosama nubozeco
izo ombrosama akvovaporiĝo
izo pektosama glaciiĝo
izo piknosama denso
izo pletosama D-faktoro
izo rosotermosama rosopunkto
izo sterosama aerspaco
izo terosama dumsomera martemperaturo
izo takosama malglaciiĝo
izo talantosama temperatura diferenco ĉiumonate
izo termosama meztemperaturo
izo tonosama osmoza tensio
izo troposama eco en ĉiu direkto
izo velosama ventrapido
jaro (PV)periodo de ĉirkaŭsuna cirkulado de la tero
kalendara jaroplennombro da tagoj, 365 aŭ 366
sidera jaropreciza laŭŝtela daŭro de tera ĉirkaŭsuna cirkulado
jarlibro metealisto de tutmonda staciaro (F: réseau mondial)
jono (PV)rapidmova atomparo kun elektra ŝarĝo dum elektra kurento
jonosferoplej supra atmosfera tavolo, 100 ĝis 500 km alta
ĵiro (N)dekstruma ventoturno (F: Detrogyre) (A: veereing)
malĵiromaldekstruma ventoturno (F: Levogyre) (A: backing)
ĵulounuo de elektra energio
kajto (S)halta senmotora aerodino
kajtbalonoankrigita gasplena aerostato kun stabiligiloj
kalendaro (PV)sistema divido de la tempo
kalendarogregoria, julia
rikolta kalendaro, precipita kalendarospecialaj kalendaroj por agronomoj
kalkulstango pilotbalonaglitkalkulilo por altaj ventoj
kalibrigi = laŭnormigiĝustigi al preciza diametro
kalino (S)varma nebulo (A: heat mist) (H: calina)
kalmo (S)kompleta senmoviĝo de aeramasoj (A: calm)
ekvatora kalmo= doldrumo (N)
kaloro (N)varmoenergio kaŭzata per movoj de molekuloj (F: chaleur)
kalorbalancotermobalanco de kaloro pro advekcio, ekz. ekvilibro de varmo devena el suno kaj tero
latenta kaloroensorba aŭ ellasata dum ŝanĝo de stato
latenta fridiĝa kalorokalorkvanto ensorbata dum fandiĝo de glacio
kalormetro (S)mezurilo por la specifa kaloro necesa por altigi la temperaturon de likvaĵo je 1 grado C
kaloriomezurunuo de kaloro
kamsinovarma vento en Egiptujo
katabata ventodekliva descenda vento kaŭzata de konvekcio
katatermometro (S)mezurilo de kalorperdo kaj ĝia influo je homa sano
kaŭlo (N)montpinto kun konstanta glacitegmento (A: cowl)
kernarkocirkumzenita haloo, malofte observata
kew-barometroportebla barometro
kinematografio meteanubobservado pere de malrapida filmado
kirlo (PV)= flukirlo: rotacia fluo (A: eddy)
kirlofluolinio de flukirloj
kirloventomalvasta aerkirliĝo (A: whirlwind)
kirla viskecokinetika eco de kirloflua aero
klimato (PV)regiona sumo de veteraj elementoj, laŭ longtempa vidpunkto
klimatogramografika prezentado de regiona klimato
klimataj zonojekvatora, tropika, moderaj, borealaj, polusaj
alklimatiĝo (PV)kutimiĝo kaj adaptiĝo al klimataj kondiĉoj
klimatoterapiokuracado per klimata influo
klimataj indeksojklasifikoj de klimato laŭ diversaj aŭtoroj
klimatologiobranĉo de meteologio, studo pri klimatoj
matematika klimatologiostudo bazita sur tera solarizo
aeramasa klimatologiostudo de vastaj aeramasoj
megaterma klimatologioscienco pri longperiodaj devioj de klimato
klimatologia atlasomaparo pri distribuo de klimataj elementoj
kodo = leĝaroleĝa terminaro (ne rek.)
kojno de altapremolangforma alto inter du proksimaj depresioj (A: ridge)
kolono (PV)longa vertikala formo de iu substanco
akvokolonoakvo levita el marsurfaco per trombo
sablokolonosablo levita el dezerto per kirlovento
kompaso (PV)aparato kun magneta indikilo direktita norden
kompasaj direktojnorda (N), suda (S), eosta (E), vestra (V)
kompensigo (PV)ĝustigo de aparato aŭ de grando al normo
konaokirla polvovento en Havaja insularo
kondensoŝanĝo el vapora al likva stato
kondesaĵoj nevideblaj(A: occult precipitation) (vd. spurpluvo)
kondensa kernohumidokolekta polvero aŭ glaciero
kondensiĝnivelo = kondensiĝpunktotempertaturo de kondensiĝo dum adiabata ekspansio
konstelacio (PV)grupo da steloj
kontinentecostabila mezkontinenta klimato pro malproksimeco al la maro
konteso (N)kirliĝa nubo super la Etna deklivo (I: Contessa di vento)
kontraŭ-prefikso pri kontraŭa agado aŭ influo, ekz. kontraŭfrosta. kontraŭventa, k.a. (kp. anti-)
konvekcio (S)vertikale ascenda aerfluo pro varmiĝo de la suba tersurfaco (kp. advekcio)
konvekcia pluvopluvo kaŭzata de ascenda aerfluo
aŭtokonvekciospontana vertikala aerfluo
konvekto (S)propago de kaloro tra likva medio
konverĝo meteahorizontala interproksimiĝo de aerfluoj aŭ izolinioj (kp. diverĝo)
konverto (N)transkalkulo de valoro al aliaj unuoj
korelativointerrilato de kvantoj kaj observaĵoj
koriolaj fenomenojfenomenoj kaŭzataj de terrotacio, ekz. koriola akcelo, forto, devio, parametro, k. a.
korodo (PV)kemia difektado de metala surfaco
korono (N)koloraj ringoj pro difraktaj lumradioj (kp. krono)
korona radiadoenergio venanta el apudsuna spaco
korona polvoetaj solideroj ŝvebantaj en kosma spaco
kosma radiadoradiado ricevata el ekstere de nia planedaro
krepusko (PV)vespera lumŝanĝa periodo (A: twilight)
krepuskaj radiojdiverĝaj lumradioj el sub la horizonto
krepuska lumo= ĉiela postlumo
krespuska arkoarko aperanta dum sunleviĝo je altitudo de 3 gradoj aŭ 4 gradoj
krepuskaj kolorojrefraktaj koloroj de ĉielo aŭ montpintoj
kresto = vertekso (N)akso de kojno de altaprema regiono en ciklona fronto
kriologioscienco pri fridiĝo de likvoj
krono (PV)ĉirkaŭkapa florringo (ne rek.) (G: Kranz) (kp. korono)
glorkronoaŭreolo de sanktuloj (ne rek.) (A: glory) (nimbo pref.)
krono-pseŭda prefikso pri tempo kaj datoj
kronometropreciza tempomezurilo (A:chronometer)
krupio (N) = hajlneĝo (PV)mola hajlo (G: Graupel)
kumuluso (PV)kompakta nubo
kumulonimbusotondra nubo
kurbo (PV)nerekta linio
kurbadaptigoglatigo de grafikaĵo
ŝtormkurbiĝo (N)ŝanĝo de direkto de ĉiklona vojo
kurento (PV)elektrofluo tra kondukilo
teraj kurentojkurentoj en la terkrusto dum magnetaj ŝtormoj
kuroŝivomarfluego en la japana maro
kvieto (PV)= kalmo: senmoveco de aeramaso
kvieta veterosenvento, ventostagno


Fonto: Meteologia terminaro. Aperis en la dua parto de la jarlibro de UEA en 1961.
Enkomputiligita de Detlef Meier
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu/steb/