V (simbolo). 9744.

 

1. Origine, en alfabeto, la litero V estis interpretata nur kiel vario de la vokalo U. Ekde la 17-a. jarcento, iniciate de la francoj, fiksiøis la konsonanta karaktero de V, kaj la vokalan de U.

 

2. En la romia numerado litero V estas simbolo de la araba numero 5. Tiuj du formoj restas ankoraý hodiaý.

 

3. En fiziko V funkcias kiel mallongigo de Volto.

 

4. Kiel gesto, per du fingroj imitantaj la literon V, tiu prezentado ofte estas uzata por signifi mallongige Venkon.

E. Pauli.

 


VAGABONDO, -ECO. 9745.

A: vagabond; vagabondage. F: vagabond; vagabondage. G: Umherstreicher; Umherstrechung. H: vagabundo; vagabundeo. I: vagabondo; vagabondàggio. P: vagabundo; vagabundagem. R:

 

1. Etimologie, vagabondo devenas, tra la franca vagabond, el la latina adjektivo vagabundus (= vagabonda, vaganta), siavice el la verbo vagor, -ari (= vagi), aö vago, -are (= vagi).

Substantiva radiko. Vortformoj: vagabondo, vagabondeco. Proksima radiko: vag-i (*), kun la vortformoj vaganto (= nomado), vagisto (= vagabondo).

 

2. Vagabondo estas homo sen difinita loûejo.

Nuance, almozulo (vd 0231) povas havi difinitan loûejon, dum vagabondo ne necese estas almozulo, sed estas principe senhejma.

 

3. En organizita socio îiu homo havas difinitan lokon, por loûi kun privateco. Malgraý la fundamenta homa rajto iri kaj veni ie ajn sur la terglobo, tiu rajto tamen estas regulata de la socio, kaj sekve la vagabondeco povas fariûi delikto.

 

4. Vagabondaj infanoj estas tiuj, kiu restas surstrate, sen la zorgo de la gepatroj.

Kutime, surstraj vagabondaj infanoj ne estas orfoj, sed fuûintoj el la familia medio. En varmaj regionoj tio okazas facile, îar la tranokto eblas fariûi en simplaj ejoj.

Sed pro manko de la eduko ricevenda enkadre de la familioj, tiuj vagabondaj infanoj praktikas frue krimojn, precipe de ïtelo.

Rekomendindas do socia servo de protekto al la vagabondaj infanoj, por ke ili ricevu adekvatan edukon kaj profesian preparon.

E. Pauli.

 

  


U-simboloV-indeksoj