U (simbolo).
9667.
1. U estas simbolo de la lasta alfabeta vokalo, post a, e, i, o.
2. En kemio U estas simbolo de Uranio.
3. En gramatiko de la planita internacia lingvo Esperanto, -u estas finažo de la verba modo nomata volitivo, per kiu oni esprimas la øeneralan ideon de volo. Ekzemple, venu! foriru!
2. En logiko, per starigo de la mezepoka skolastiko, U (kontraste al A, E, I) estas uzata en mnemonikaj vortoj - Purpurea, amabimus, edentuli -, kiel simbolo de la modala propozicio, en kiu la modo (vd 5106) kaj la dirito estas neataj. Ekzemple, ne estas ebla, ke ne p (Arnauld, Log., II, 8).
En la notacio de W. Thomson (Laws of Thought, 1842) por la kvantigo de la predikatoj de la propozicioj, U estas simbolo de la propozicio tut-totala (vd) asertiva (AfA) de Hamilton, en kiu subjekto kaj predikato ambaö estas universalaj, kontraste al tut-parta (vd), en kiu la predikato ne estas universala.
E. Pauli.