P (simbolo).
5893.
1. P estas alfabeta simbolo de konsonanto, surda senvoæa ploziva bilabialo, simila al b, m, u, ankaý bilabialoj.
Skribmaniero:
en la latina P (majuskla), p (minuskla);
en la greka,
A (majuskla), B (minuskla).
2. Krome, oftas litero P kiel simbolo en logiko (vd 5894), en kemio kaj en mallongigoj, sed akorde kun la lingvoj.
En kemio P estas simbolo de fosforo, siavice el la greka radikoj
N ä H (= lumo) N ` D @ H (= carregador).
P
(simbolo en logiko). 5894.
1. Vastiøis en logiko la uzo de litero P en teknikaj rimedoj, same kiel pluraj aliaj literoj, precipe en propoziciaj kaj silogismaj operacioj.
2. En skiza reprezentado de propozicioj, la klasika logiko simbolis per P la predikaton, kontraste al S (Subjekto).
Ekzemple, kelkaj S (subjekto) estas P (predikato).
Kompreneble, tiu uzo estis okazigata per influo de la unua litero de la vorto predikato, latine Praedicatum.
3. En konverto de la modoj de silogismo, unuj en aliajn, la minuskla litero p aperas interne en mnemoteknikaj vortoj. Ene de tiuj mnemoteknikaj vortoj, la minuskla litero p avertas, kiel fari tiun konverton, kiam la konverto farenda estas de la dua aý tria modoj en la unuan modon.
Kiel sciate, kompletiûas la esploro pri la figuroj de silogismo (vd 2190) per atento al la siglogismaj modoj (vd 5106), kiuj povas esti konvertataj unuj en aliajn. Sed, por fari tion, oni devas atenti la kvanton kaj la kvaliton de la premisoj. Tiu kvanto kaj kvalito rezultas el la enhavo de la premissoj, - laý la kvanto (universala, partikulara), kaj laý la kvalito (asertiva, neiva).
Unue oni rimarku, por ke korekte fariøu la conkverton, foje øi eblas per rekta reduktado, foje nur per malrekta reduktado. Jen operacio tre komplika, kaj kiu povas esti helpata de mnemonikaj vortoj.
Estas, tiurilate, du grupoj de mnemonikaj vortoj, karakterizataj per apartaj konsonantoj:
pri la rekta reduktado avertas la konsonantoj s, p, m;
pri la malrekta reduktado avertas la konsonanto c.
Cetere, s signifas, ke la propozicio indikata per la antaýa devas esti simple (simpliciter) konvertata.
Konsonanto p signifas, ke la propozicio indikata per la antaöa vokalo estas akcidence (per accidens) konvertata.
Konsonanto m, ke la premiso indikata de la antaýa vokalo devas esti ïanûata, tio estas per ïanûo, aý movo de loko.
Ankaý kiel sciate, por indiki la 4 modojn de la 1-a figuro, oni uzis la 4 unuajn konsonantojn de la latina alfabeto: B, C, D, F. Sekve la nomoj de la modoj de la unua figuro estas :
Barbara (vd 0731), Celarent (vd 0912), Darii (1040), Ferio (2163).
Konstateblas, ke en neniu el tiuj modoj de la unua figuro aperas, nek la konsonantoj s, p, m, nek la konsonanto c.
En la aliaj figuraj modoj, sisteme, oni konstatas, ke en kelkaj (ne en æiuj) aperas p kiel simbola litero:
en la 2-a figuro: Cesare, Camestres, Festino, Baroco;
en la 3-a figuro: Darapti (vd 1038), Felapton (vd 2145), Disamis, Datisi, Bocardo, Ferison.
La nomoj de modoj situintaj en la aliaj figuroj komenciûas ankaý per la 4 unuaj literoj de la latina alfabeto.
La mnemonika tekniko aranûis la aferon tiamaniere, ke tiuj modoj de la aliaj figuroj redukteblas al la koncernaj modoj de la unua figuro (la rekta), kiu komenciûas per la sama konsonanto.
Ekzemple, Cesare (de la 2-a figuro), reduktiûas, per rekta reduktado, al Celarent (1-a figuro); Darapti (de la 3-a figuro), per rekta reduktado, al Darii (1-a figuro), ktp.
La malrektaj modoj de la sama 1-a figuro estas: Baralipton (vd 0730), Celantes, Dabitis, Fapesmo (vd 2126), Friseso (morum). Oni rigardu la æeeston en tiuj malrektaj modoj la konsonantoj s, p, m.
Modernuloj, kiuj metas la 4-an figuron, anstataý la unua malrekta, nomas la korespondajn modojn per : Bamalip (vd 0721), Calemes, Dimatis, Fesapo (vd 2165), Fresison. Îi-kaze la unua vokalo normale indikas la Grandan premison, kaj la dua la malgrandan premison.
La æeesto de p avertas pri la neceso, konverti la universalan propozicion en partikularam, kiam fariøas la transformon en la unuan modon.
La litero p diras ke la propozicio koresponda al la vokalo antaýa konvertenda estas per accidens. Sekve, Felapto reduktiøas al Ferio. Jen do, la malgranda a en la konverto fariøas i, sen la sama kvanto havata antaýe.
Por havi antaý la okuloj la tutan aferon, jen la øenerala kadro de la modoj, kun la respektivaj propozicioj:
1-a figuro: la meza termino servas kiel subjekto en la granda premiso kaj kiel predikato en la malgranda premiso.
M = P - Homo estas racia;
S = M - Petro estas homo;
S = P - do, Petro estas racia.
2-a figuro: La meza termino servas kiel predikato en ambaö premisoj. Unu el ili estas negativa, kaj la konkludo nur povas esti negativa.
P = M - Îiu lozango estas kvarlatera (A);
S = M - Neniu triangulo estas kvarlatera (E);
S = P - do, neniu triangulo estas lozango.
3-a figuro: la meza termino servas kiel objekto en ambaö premisoj kaj la konkludo estas partikulara.
M = P - Îiuj homoj estas raciaj;
M = P - Îiuj homoj estas korpoj;
S = P - Do, kelkaj korpoj estas raciaj.
4-a figuro (la unua inversigita, aö galena): la meza termino servas kiel predikato en la granda premiso kaj kiel subjekto en la malgranda.
P = M - Îevalo havas hufon;
M= S - Havanta hufon estas vertebrulo;
S = P - do, kelkaj vertebruloj estas îevaloj.
4. La moderna logiko foje signifas per la litero P apartan kalkulon de propozicio; kaj per minuskla p (kaj la literoj en sinsekvo per alfabeta ordo q, r ktp) nur ununuran propozicion.
E. Pauli.
PACIENCO
(*). 5896.Gr:
6 " D J , D \ " ,-" H ; ß B @A: patience. F: patience. G: Geduld. H: paciencia. I: pacienza. P: paciência. R: (terpénie).
1. Etimologie, pacienco devenas el la latina patientia, siavice el pax, -cis.
Substantiva radiko. Vortformoj: pacienco, pacienca, pacienci (ntr), malpacienca, senpacienca, malpacienciûi. Proksima radiko: paciento (vd 5898).
2. Pacienco estas virto de aktiva rezignacio, sen tristeco kaj sen disfalo, per kiu homo eltenas malhelpan situacion, precipe en finfaro de malfacila elaborado, en atendo de io aý de iu, en sufero pro malbono.
Nuance, virto de forto (vd 2301) elstarigas energion, kapablon je grandaj efikoj, dum pacienco rilatas al kapablo de rezisto enkadre de malhelpa situacio. Kompreneble, tiu rezistemo de pacienco supozas forton.
Rilatas tamen pacienco al la virto de forto, kiel jam avertis Aristotelo (Etiko al N. 3, 11 ks).
Oni rimarku iom da diferenco inter la grekaj vortoj
6 " D J , D \ " (= forto de la animo, firmeco, konstanteco, kapablo suferi, pacienco), kaj ß B @ : @ < Z (= kapablo resti malantaýe, sindeteno, rezistemo, persisteco, pacienco).
3. Aparte elstarigis la virton de pacienco la filozofio de stoikistoj, kiel konstateblas en pluraj tekstoj de la verkistoj de tiu influa heleno-romia skolo:
- en Cicerono (Tusculanae, IV, 24, 73; De officiis, I, 20, 66, 67);
- en Seneko (De Providentia, 6,6, kaj en pluraj aliaj verkoj);
- en Epikteto (Disertacioj, II, 6; VI, 41-43; III, 5, 8-10; 26, 29-31);
- en Imperiestro Marko Aýrelio (Pensoj, IV, 23; VIII, 46).
- Krome, vidu fragmentojn (Stoicorum veterum fragmenta, I, 49, 128-129; III, 64. 69. 73. 171).
4. La kristanaj unuaj pensistoj, influe de la stoikistoj, parolis pri la pacienco, foje lige al martiriøo kaj persekutoj pro la kredo.
Sub la sama titolo De pacientia (= Pri pacienco) verkis Tertuliano, Cipriano, Aýgusteno.
La temo ripetiøas en Mezepoko, kun apartaj erudiciaj prikonsideroj fare de Tomaso el Akvino (Summa Theologica 2-2, 128; 2-2,136).
Antaýulo de la Renesanco kaj laý la kunteksto de stoikistoj, Francesco Petrarca (1304-1374) reprenis la temon en De remediis utriusque fortunae. En la sekvo, Justo Lipsio (De constantia, 1584) kaj pluraj aliaj.
5. Kompreneble, la malfortoj de la homa naturo, la devigo al laboro, la konstanta streso, la oftaj malsanoj, la mallonga vivo kaj morto kun sufero devigas la homojn al senpacienco.
Iom post iom la prospero de la teknikoj kaj de la scienco pri vivrimedoj povos kompensi la homan paciencon kaj premii la homaron per pli longa vivo kaj feliæo sur la tero.
E. Pauli.
PANTEISMO
(+). 5968.A: pantheism. F: panthéisme. G: Pantheismus. H: panteismo. I: panteismo. P: panteismo. R: (panteísm).
1. Erudicia nomo, panteismo estas kunmeto el
B ? H s B ? F " s B ? << /FONT> (= îio) kaj 1 , ` H (= Dio).Unue estis kreita de la irlandana deisto John Toland (1670-1722) la vorformo pantheist (Socinianismo ekzakte formulata - Socinianism truly stated, London, 1705
Poste, lia kontraýlo J. Fay uzis, en 1709, la korespondan doktrinan formon Pantheism (Boehmer, De pantheismi nominis origine, usu et notione, 2-a eld., 1851). Fine J. Toland publikigis Pantheisticon, 1720.
Oni rimarku tamen, ke la greka pan- jam oftis en pluraj aliaj kunmetoj, ekde la klasika helena lingvo.
2. Panteismo estas monisma doktrino, laý kiu estas samaj aferoj, Dio kaj la mondo, cele al racia klarigado de æio, kio ekzistas.
Nuance, teismo (vd 9141) simple asertas Dion kiel transcendan al mondo, dum panteismo asertas Dion, sed tuj kun la karaktero ke æio estas Dio kaj sekve ke nur existas Dio.
Fundamente, la solvoj estas du, aý monismo (vd 5155), al kiu apartenas panteismo, kaj dualismo (vd 1410), al kiu reduktiøas teismo.
3. Specoj. Multe varias la panteismaj doktrinoj, pro la pluraj manieroj per kiuj la sistemoj provas solvi kelkajn fundamentajn problemojn.
Ekzemple, pri la tutaža realo, unuj metas la îefan en transcenda Dio, la aliaj la îefan en la mondo
Jen pro kio, la distingo inter akosmismo (vd 0150), - Dio sen mondo, æar la mondo estas Dio mem, aý simple ne ekzistas - kaj pankosmismo (vd 5950), - mondo sen Dio, æar la mondo mem estas Dio.
4. La akosmisma panteismo, foje nomata spinozisma panteismo, de Spinozo (1632-1677) konceptis Dion kiel la unu nuran konstantan realon, de kiu la mondo estas nur manifestacio, sed per emano, do sen esti konstanta necesa realo, nek aparta distinga reala substanco.
Tiu spinozisma panteismo jam havis antaýulojn, precipe æe la helena neoplatonismo (vd 5424), æefe æe Ploteno (æ. 205-270).
Mezepoke aperis ankaý panteismaj tendencoj, en Bernardo el Tours (æ. 1150), Almeriko el Bène (+ æ. 1206); David el Dinant (æ. 1200).
Modernepoke, jam antaý Spinozo, panteisma estis la doktrino de la simpatia Giordano Bruno (1548-1600). Poste, de la ideistoj Fichte (1762-1814), Hegel (1770-1831), Schelling (1775-1854). Panteismo aý simples monismo fariøis kreskeme pli ofta en moderna filozofio.
Oni atentu ankaý ke panteismo estis ankaý la tendenco de gravaj orientaj religioj: bramanismo (vd 0877), Hinduismo (vd 2717), taoismo (vd 9105).
Okazas kelkaj alproksimiûoj inter la spinozisma panteismo kaj la skolastika doktrino pri la konstanta concursus Dei (vd L: 0986), aý konstanta dia kunkaýzo (vd ). Sed, enkadre de efika kaýzo, helpo de Dio tamen lasas la mondaj aferoj reale distingaj.
5. La naturalisma panteismo (aý monismo), karakteriza de d' Holbach (1723-1789), Diderot (1713-1784) kaj de la hegela maldekstro, metas la ununuran realon en la mondo, kaj Dio estas la sumo de îio ekzistanta.
Iamaniere tio estas materiisma panteismo, sed ne nur, îar en îi mondo estas ankaý la spirito, almenaý en senco de racio. Tio estas materiisma-spiritualisma panteismo.
Cetere, por ke la naturalisma panteismo estu proprasence panteisma, ûi devas almenaý enhavi la ideon, ke la naturo estu io unueca. Ne estas panteisma la koncepto de la mondo kiel amaso de atomoj inter si aýtonomaj.
6. Îu panteismo estas ateismo? Æu, do panteisto estas ateisto? Okazas iom da paradokso en tiu demando.
Panteismo ne asertas rekte, tion, kion la ateismo asertas. Aliflanke, ankaý panteismo asertas rekte tion, kion teismo asertas. Tio okazas, îar la konceptoj ne estas en îio rekte kontraöaj. Cetere, kelkaj respondoj dependas de tio, kion îiu difinas esti Dio.
Panteisto, kiel Spinozo, elstarigis Dion, pli ol la teistoj. Dum Spinozo kreskigas Dion per aldonado de la mondo, la teistoj malpliigas al la mondo, kiu restas reduktata al simpla dia manifestacio.
Ambaý konsentas pri la ekzisto de Dio, sed ne pri la interpreto donenda al la mondo.
Kontraste, la naturalisma panteísmo rekte neas la transcendan Dion, kaj îi-sence ûi alproksimiûas al ateismo. Sed, tamen naturalisma panteismo defendas la dian ekziston, sed kiel imanenta al mondo.
Principe la imanenteco ne signifas la malgrandigon de Dio, se oni ne malgrandigas la mondon. Efektive, la imanenteco grandigas la mondon, kiu ekzistas kun la grandeco digna al Dio.
Îu la mondo estas finita? Se oni povus empirie montri, ke la mondo iras nur ûis certa limo, - ûis tie antaö ni, ûis tie malantaö ni, ûis tie dekstre, ûis tie maldekstre, - oni povus objektive aserti, ke redukti Dio al la mondo estas malgrandigi Lin.
Îar oni ne havas tiajn informojn per empiria konstato, oni spekulacias malfacile pri la tuta afero de la naturalisma panteisma tezo.
7. Pragmate, îu por ni homoj multe ïanûiøas scii, îu Dio estas imanenta aý transcenda al mondo?
La malkovro pri la vero certo ûojus nin, îar scii estas îiam plaîo.
Sed kiaj aliaj avantaûoj okazus, en unu solvo, kaj en alia solvo? En ambaý kazoj ni estos parto de tiu tutažo, kvankam kun malsama titolo.
8. La tradicia teismo, precipe de la tradiciaj religioj, parolas la antropomorfisman linguažon, kaj pro tio ili ne sentas adekvate la problemojn pri la koncepto de transcenda Dio.
En teismo estas necese averti pri perfekta koncepto pri Dio (vd 1246) kaj koncerna dieco (vd 1204). Ne eblas, laý avertite, transporti ion ne transcendan al transcenda kampo. Ni el la mondo æiam restos ekster la transcenda kampo, æar ni estas esence parto de la mondo.
Sed îar ni homoj apartenas al la flanko de la mondo, ni restos en la mondo, en unu kaj en alia kazo; efektive ni ne estas en la mondo, sed estas parto de la mondo.
Jen malfacilaëo esplorenda en teismo: se Dio estas transcenda (esence ne imanenta al la mondo), ne eblas transporti ion ne transcendan al lia transcenda kampo; se tio eblus, revenus la antaýa problemo, îar Dio denove estus fariûinta imanenta al tiu transportita estaëo.
Se Dio estas transcenda al la mondo, Li kreis øin kaj Li estas la konstanta kunhelpanto.
9. Gravas ankaý la malfacilažoj de panteismo (aý monismo), - jen por la spinozisma, jen por la naturalisma.
La celo de la proponita problemo æiam restas fundamente la sama, - kiel racie klarigi la tutažon, do, de æio, kio efektive ekzistas.
Se Dio estas imanenta al mondo, la mondo mem devas esti la infinito (vd 3165), por ke estu sufiæe racia. Sed, kiel kompreni tion?.
E. Pauli.
PARABOLO
(+). 5986.Gr:
B " D " $ @ 8 Z H .A: parable. F: parabole. G: Parabol. H: parábola. I: parabola. L: parabola, -ae. P: parábola. R:
. 1. Etimologie, parabolo devenas el la greka
B " D " $ @ 8 Z (= parabolo, proksimeco, simileco), kaj estas kunmeto el B " D V (= æe) kaj < /FONT> $ V 8 8 T (= žeti, meti, faligi).Substantiva radiko. Vortformoj: parabolo, parabole, paraboloido.
2. Parabolo estas fikcia øenro, en formo de rakonteto, por argumenti, per analogio, moralajn veražojn, ofte ankaý religiajn.
Nuance, alegorio (vd 0192) komparas per atento al detaloj, kiuj ïanûiûas dum la daýro de la rakonto; kontraste, parabolo atentigas pri la tutaëo, kiu kutime estas elstarigata en la rezulto.
3. Teorie, jam Aristotelo pritraktis la parabolon (Ret., II,19. 1393b 4).
En Filozofia uzo Sokrato parabole asertis, ke oni ne lotu la guberniestrojn kiel oni lotas la atletojn por konkurso.
Same, Platono enmetis parabolajn, alegoriajn, mitajn rakontojn en siaj dialogoj.
4. Disvastiøis la uzo de paraboloj kaj de instruaj rakontoj jam antaý la skribita literaturo. Ili restis gravaj edukaj instrumentoj.
Paraboloj estis uzataj ankaý de la popularaj religioj, kaj fine restis en la oficialaj religiaj tekstoj.
En la juda biblio troveblas la paraboloj de Bileam (Nombroj 23,18; 24,5); de Natam posedanto de ununura ïafo (2 Sam 12,1-4), de la virino de Tekoa (2 Sam 14,5-7); de la profeto al reøo Akab (3 Reøoj 20,39), de Jesaja pri la vinberarbo (Jesaja 5,1-6). Oni asertis, ke Salomono kreis 3000 parabolojn (3 Reøoj 4,32).
La kristanoj aparte disvastigis la parabolojn atribuataj al Jesuo.
La pli multo estas moralaj, ekzemple: La du ïuldantoj (Lk 7,40-43).
Kelkaj estas dogmaj, ekzemple: la semanto (Mt 13,3-9); la semo kreskanta sekrete dum la nokto (Mk 4,26-29).
Kelkaj aliaj estas profetažoj pri la mondo fino kaj la dia regno. Tamen, la distingo ne estas granda, æar la moralaj kaj dogmaj paraboloj havas la saman øeneralan intencon.
5. La epistemologia averto pri la uzo de paraboloj estas, ke oni taksu adekvate la aplikon de la analogio.
Paraboloj helpas kiel ilustro, sed ne multe kiel argumentoj, pro la malforteco de la analogio mem. Pro analogioj ne bone esplorataj, oftas la misorientiûoj en filozofio kaj precipe la antropomorfismoj en abstraktaj aferoj de religio.
Rekomendindas al uzanto de parabolo, ke li estu atenta al nocio mem de analogio (vd 0290), kaj ke li æefe estu atenta al la pluraj specoj de analogio. En æiu speco de analogio, estas alia la nivelo de kapablo pruvi.
Neniam la pruvo per analogio estas rekte empiria; estas analogio racionalisma pruvo, æar analogio nur estas interpretebla per la racio.
Cetere, parabolo enhavas imagojn, kiuj ankaý influas per la poezia asociiøo (vd 567). Tiu aspekto ne estas esenca en parabolo, sed estas flanko tre alloga.
6. La didaktika avantaøo de la øenro parabolo konsistas en tio, ke, - krom la rimedo de pruvo per la analogio, - la imaga aspekto faciligas la atenton de la alparolataj homoj, precipe de granda aýdantaro. Retorikistoj spertas pri tio.
Kompreneble, paraboloj tre plaæas al simplaj homoj kaj estas facile inventeblaj de tiuj kiuj sperte alparolas ilin.
E. Pauli.
PAROLI
(*), -O. 6068.Gr:
8 X ( T s ( @ D , b T p Õ : " s -" J @ H ; 8 ` ( @ HA: speak, word. F: parler, parole. G schprechen; Wort. H: hablar, palabra. I: parolare, parola. P: falar, palavra. R: (govorit), (slóvo).
1. Etimologie, paroli devenas, tra vulgaraj formoj de la latina parábola, siavice el la greka
B " D " $ @ 8 Z (= parabolo, komparo, proksimeco, simileco), kaj estas kunmeto el B " D V (= æe) kaj $ V 8 8 T (= žeti, meti, faligi) (vd 5986).Verba radiko. Vortformoj: paroli (ntr), parolo, parola, paroladi (ntr), parolado, parolanto, parolem, parolarto, paroelemento, parolfiguro, parolturno, alparoli (tr), anta parolo, irka parolo, ekparoli (ntr), elparoli (tr), fuïparoli (tr), interparoli (ntr), interparolo, interparolado, kontraýparoli (ntr), kontraýparolo, kontraýparola, misparolo, postparolo, priparoli (tr), proparolanto, reparoli (ntr), senparole, kuracparolo, laýtparolilo, nazparoli (ntr), pikparolo, ïvelparolo, ventroparolisto.
2. Paroli estas esprimi sin per artikulado de buïaj sonoj.
Nuance, vorto (vd 9952) estas kombino de artikulaciitaj sonoj kaj portanta pli pasive la signifon, dum paroli kaj parolo elstarigas pli aktive la voîan eldiradon.
Cetere, vorto estas substantiva radiko, dum parolo estas verba radiko, signifanta la rezulton de ago paroli.
3. Parolo, substantive, estas buïa sono portanta signifon, per konvencia ekvivalenteco. Sono sen signifo ne estas parolo.
Kutime, parolo estas nur ero de tuta frazo (vd 2314), aý de propozicio (vd 6784).
Parolado (vd 6066), kiel konstanta agado, implicas plurajn parolojn, kaj povas signifi vastan sinsekvon, kiu siavice postulas iom da ordo, kaj sekve ekvivalentas al diskurso.
Lingvo estas tuta sistemo de vortoj, dum parolo (aý parolado) rekte rilatas la vortan esprimon, kaj kiu povas inkluzivi ankaý la vortojn dum ili iras en sinsekvo.
Nuance, idiomo (vd 2910) estas dirata precipe de naciaj lingvoj, kaj elstarigas la diferencan karakteron kiun lingvo povas alpreni, dum lingvo estas sistemo, en kiu parolo estas nur ero..
Pro la pligranda komplekseco, lingvo estas pli karakterize socia, kaj la parolo pli individua.
Saussure troigis tiun distingon, kiam li asertis, ke la parolo estas "la individua ago de la volo kaj de la inteligenteco, en kiu estas konvena distingi: unue, la kombinojn en kiuj la parolanta subjekto utiligas la kodon de la lingvo por esprimi sian personan penson; due, la psikan mekanismon, kiu ebligas al li ekstere manifestacii tiujn kombinojn" (Cours de Lingvistique générale, 1916, p. 31).
Fakte, ankaý la parolo, tiel kiel la tuta lingvo, estas socia, rezultinta el la konvencio inter la homoj. Certe eblas pli facile krei parolon, kiu estas nur ero de la lingvo, ol tuta lingvo. Sed la parolo nur fariøas parolo en la momento mem, per kiu øi integriøas kiel lingva ero.
4. Parolo materie kaj parolo formale. Per abstraktado oni distingas en la sama parolo la materian aspekton de la parolo, dirata signifanto, aý portanto; kaj la formalan aspekton, aý esencan, dirata signifato (vd 7988), aý signifo portata.
Paroli esence konsistas en la samtempa ago de enmeto de signifo en la materian parolon, kiuj estas inteligente interpretata.
Do, kiel æiu arto, la parolo supozas la kompetentecon de interpreto. Kiam animalo funkcias per la kondiæita reflekso, ankoraý ne okazas la kompetenteco.
Ni homoj reagas per kondiîita refleksoj, sed samtempe per la kapablo de inteligenta interpreto.
Infanoj jam komencas reagi al sonoj materiale, kiel per kondiîitaj refleksoj; post kelka tempo tiuj sonoj povas aldone fariûi ekvivalentoj de signifoj, kaj ekde tiam ili estas samtempe formale aý esence parolo.
5. Parolo kiel komunikado. Krom esti esprimo, parolo estas aldone instrumento de komunikado (vd). Fundamente, îiu arto unue estas esence esprimo; post kiam okazas la esprimo, ûi kapablas ankaö fariûi rimedo de esprimo.
Pro la homa kapablo spontanee krei grandnombrajn voæspecojn, la parolesprimo fariøis la plej grava sistemo de komunikado. Malgraö la pli granda precizeco de la pentraëo kaj de la elektronikaj rimedoj dissendi imagojn, la parolesprimo restas ankoraö la plej ofta esprimrimedo de la homoj.
Sed la artoj povas kune esprimi, ekzemple, parolo akompanata de gesto, pentro kun subskriba klarigo, televidelsendo de imago samtempe kun la parolo. Jen sumo de la arto-esprimoj, per kiu la esprimo mem fariûas multe pli esprimiva.
6. Kreo de la konvencio. Naskiûas la parolo en la momento, kiam ûi estas akceptata kiel ekvivalento de la nocio signifikata. Malgraý la granda avantaøo de la refleksoj, ili ne estas esence la parolo, nek la lingvo.
Principe, parolo povas esti elektata tute arbitracie. Foje fakte tio okazas, en tute apartaj konvencioj. Sed kutime la elektita parolo ;jam ekzistas materie funkcianta antaý la elekto por esti esprimo.
Homo estas ne nur racia estulo. Laö îiu besto, homo agas kaj reagas per refleksoj (nekondiîitaj refleksoj) kaj per kondiîitaj refleksoj; tio okazas precipe infane, sed dum la tuta vivo.
Same kiel besto, homo, precipe infano, reagas al sonoj nur kiel kondiîitaj refleksoj.
Poste, iom post iom, homo akceptas la samajn sonojn de la kondiîitaj refleksoj kiel konvenciaj ekvivalentojn de la objektoj, kaj tiam komenciûas la uzo de parolo kiel esprimo.
Post kiam aperis la vera lingvaëo kiel esprimo, daöras la kondiîitaj refleksoj, kiuj samtempe helpas la komprenadon de la paroloj. Per tiuj kondiîitaj rleksoj facilas precipe la spontanea uzo de la vortoj.
Jen antropologia aspekto de la lingvo, sed kiu ne povas esti konfuzata kun la esenco mem de la lingvo kiel esprimo per ekvivalenteco. Paroloj estas helpataj de la kondiîitaj refleksoj, sed ne reduktiûas al ili, îar la esenco mem situas en la esprimo inteligente interpretita.
Behaviorismaj teorioj multe esploris la lingvon kiel kondiîita reflekso; sed estas eraro redukti la esencon mem de la lingvo al refleksoj. La menso, kiel interpretisto, estas la centro en îiu arto-esprimo. Kelkaj artoj esprimas per la natura mimezo, kaj tiam la menso estas la kapablo por interpreti tiun mimezon de la esprimo, kiu sendas la atenton al signifata objekto; aliaj arto esprimas per la ekvivalenteco (kiu estas konvencia mimezo), kaj tiam denove la menso estas la kapablo por interpreti tiun konvenciitan esprimon, sedanta la atenton al objetoj esprimataj.
Cetere, la menso, per sia inteligenteco, kapablas kompetente juûi pri la esprimo, îu ûi estas korekta, îu ûi ne estas korekta, fine, îu eblas plibonigi ûin.
7. Diverseco de la lingvoj kaj ebleco de perfektigo. Kiom da paroloj ekzistas? Principe îiu malsama objekto povas ricevi apartan parolon. Alidire, eblas lingvo nur per propraj nomoj, ne nur por indivduoj, ser por îiu ajn alia aspekto.
Tamen, homo estas racia kaj malkovras preskaö spontanee, ke grupoj de temoj povas esti signifataj ekde kolektiva radiko, kiu per sufiksoj kaj sufiksoj por krei subgrupojn de vortoj, laý gramatikaj kategorioj. Cetere, ankoraö eblas influi la signifojn pere de prepozicioj, kaj ankoraö per aliaj rimedoj.
Fine, tiu racia homo, per planado de finaëoj por esti distribuataj por substantivoj, adjektivoj, verboj, pronomoj, inventas tute novan lingvon. Jen, kiel aperis en 1887 la Internacia Lingvo Esperanto, kun perfekta ordo de la paroloj.
Estas necese, ke oni ne konfuzu la efektivan parolon kun la perfekta tekniko formi ûin. Fundamente, îiu parolo estas individua fenomeno, sendepende de la vortformado, îu ûia materia aspekto estas distingebla nur per eventuala kunteksto (kiel en la kazo de ekstere egalaj paroloj), îu ûi estas pere de sufikso aö prefikso, îu pere de finaëo, îu per iu ajn alia formo eventuala aý science elektata.
Estas necese averti pri tio, por ke la îefa en vorto ne estu konfuzata kun komplikaj gramatikaj arranûoj de la eventualaj lingvoj. Pro la neatento al la esenco en parolo, kutime lingvistiko (vd) de pluraj estas epistemologie fuïa afero.
E. Pauli.
PAROLO. Interna
... 6070.A: inner speech. F: parole intérieure. G: innere Rede. H: palabra interior. I: discorso interiore. P: palavra interior. R:
1. Pro la sinsekvo de la procezoj, per kiuj la sensoj kreas la internajn imagojn, tiuj la mensajn ideojn, krom la diversajn motorajn prcezojn kaj kondiîitajn reflksojn, okazas ke ofte silente nur funkcias la internaj procezoj, kaj oni nomas tion interna parolo. Por unuj tiu fenomeno estas pli forta, por aliaj malpli.
La eksteraj vortoj estas ligitaj al interna imagoj kaj kondiæitaj refleksoj. Pro tio eblas la interna elvortigo antaý fariøi la ekstera.
Foje restas nur la interna elvortigo. Jen kiam elstaras la interna parolo. Sed fakte, la interna parolo ankaý okazas dum iu ekstera parolo, æar la ekstera supozas la internan lingvistikan kompetentecon (vd) por elekti la eksteran kaj intelekte interpreti la signifon.
2. La amplekseco de la interna esprimo estas fenomeno ordinare limigita al vortoj kaj frazoj, sed povas disvolviøi laý la formo de longaj diskursoj. Jen kiam la interna parolo fakte fariøas interna lingvažo.
Ankoraý pli amplekse, okazas la interna esprimo, en la senco de æiuj artesprimoj, - interna esprimo per muziko, interna esprimo per skulkptaj formoj, interna esprimo per koloroj, - same kiel interna esprimo per lingva parolo.
Pro ia facileco, la interna parolo estus nur la speco plej ofta, sed æiuj internaj esprimoj okazas, kaj varias laý individuaj tendencoj.
Komuna al æiuj normalaj homoj, la interna esprimo de la individuoj povas esti disvolvigata per la konstanta meditado (vd).
E. Pauli.
PERSONO
(*). 6270.Gr:
B D ` F T B @ < s -@ L ; ß B< FONT FACE="Esp_aria Eo"> ` F J " F 4 H s -, T H . L: persona, -ae.A: person. F: personne. G: Person, Persoenlichkeit. H: persona. I: persona. P: pessoa. R:
1. Etimologie, persono devenas el la latina persona, kunmeto el per (= per) kaj sonare (sonori). Origine estes rolulo en dramo, karakterizata per la uzo de masko.
Substantiva radiko. Vortformoj: persono, persona, persone, personaëoj, personaro, personeco (vd), personecigi, personeto, personigi, personigo, personismo (vd), personulo, enpersonigi, krompersono, senpersona.
2. La semantika aspekto de la vorto persono evoluis tra la tempo, kaj oni estu atentaj pri la vortsignifo en cititaj tekstoj.
Komence, persono havis nur la signifon de teatra masko (Gell., 5,7,1), kaj tuj per analogio signifis ankaö la homan individuon mem kaj la koncernan karakteron (Cicerono,De or. 2, 234).
En diversaj kampoj -teatra, religia, jura, psikologia, morala, eduka - la koncepto de persono prezentis malsamajn flankojn de intereso, kiuj influis la kuntekston mem de la nomo.
Naskiøis la vorto, kiel jam dirite, en la teatra medio, pro la uzo de masko, kiel laýlitere diras la greka
B D ` F T B @ < (= faco, figuro, masko) kaj la latina persona. Pri tiu origino de persono fariøis fakaj studoj (inter alie Trendelenburg Zur Geschichte des Wortes Person, en Kant studien, 1908).
Jam figure, ekde la teatro, la vorto persono eniris la æiutagan vivon. Tiusence, persono aperas en stoikaj skribažoj.
Avertis Epikteto:
"Memoru, ke vi ne estas tie æi se ne aktoro de dramo, kiu estos nedaýra aý longa laý la volo de la poeto. Kaj se plaæus al li, ke vi prezentu la personon de almozpetanto, strebu por reprezenti lin øuste. Same, se estos alsignita la persono de kriplulo, de juøisto, de vulgara homo. Koncernas al vi nur roli bone tiun iun ajn persono, kiu estis destinata al vi: al alia apartenas elekti øin" (Manlibro, 17); vd. ankaý Omilioj, 1,29).
Hipostazo, el la greka
ß B ` (= sub) kaj Ç F J 0 : 4 (= stari) ekvivalentas, laýlitere, al la latina substantia (= substanco), el sub (= sub) kaj stare (= estiKelkaj uzis la vorton hipostazo kiel samsenca al substanco.
Sed, laste hipostazo fariøis ekvivalenta al persono (greke
ß B ` F J " F 4 H ). Oni avertu ke, kiam hipostazo tradukas etimologie la vorton subjekton. Tamen etimologie hipostazo nur significas substanco (io estanta sub), ne rekte racia substanco. Nur per la semantika ïanûo de signifo hipostazo pasis al senco de persono.
3. Persono estas individuo havanta racian kapablon.
Tiu difino aperas en Boecio (æ. 470-520), kiu diris, okaze de la diskutoj pri la Triunuo:
"Persona proprie dicitur naturae rationalis individua substantia - Persono propre estas dirata pri individua racia substanco" (De duabis naturis et una persona Christi, æ. 3, en Patrol.. Lat., 64,1343).
La genra aspekto de persono estas la individueco; la specifa diferenco, per kiu persono fariøas speco inter aliaj ne personaj individuoj, estas la racieco.
Laý tiu difino, homo estas persono, æar li estas individuo kaj samtempe racia; bestoj kaj aliaj estažoj, kvankam individuaj, ne estas diritaj personoj.
En la sekvo oni insistu pri tiu du konsistigaj elementoj de la persono.
4. La nocio de individuo, kiu unue, kiel genro, konsistigas la personon, ne nur signifas esti distinga de aliaj individuoj laýnombre, sed ankaý enhavas la karakteron de subjekto, per kiu okazas la rilato de posedo de io kiel propra naturo. Esti subjekto kontrastas al io, posedata de la subjekto. Ne ekzistas individuo, kaj sekve ne ekzistas individua persono, sen ke okazu iu rilato inter du terminoj.
Oni kutime konas la personon nur materie, per tio, kio ûi posedas. Tio posedata kutime estas nomata naturo.
La pli detala pritrakto pri la genra aspekto de la persono postulas do atentigi pri la nuancaj diferencoj kaj identecoj inter la persono mem kaj la proksimaj nocioj de individuo (vd), subjekto (vd), hipostazo (vd), pri kiuj oni jam analisis semantike. Îiuj tiuj æi nocioj estas difinitaj pere de la rilatoj kun io ekstere posedata.
Subjekto akcentas rekte la rilaton de posedo inter unuj kaj aliaj. Tre amplekse signifa vorto, subjekto uzeblas ankaý en mensoperacioj, por nomi la terminon al kiu estas atribuata predikato; tiukaze, la predikato estas nomata objekto. Por karakterizi la sendependecon de la persono, oni asertas, ke øi ne povas esti objekto posedata de alia.
Tamen, subjekto estas multe pli vasta ol persono. Æiuj aferoj estas subjekto de siaj akcidencoj, de siaj propražoj, de sia speca kaj genra naturo.
5. Esti racia, jen la dua konsistiga elemento de la persono, kaj nun kiel specifa.
Okazas objektoj ne raciaj, kiel bestoj, arboj, materiaj aferoj; tiuj objektoj estas ankaý individuaj, kaj oni konsideras ilin kiel subjektoj havantaj sian naturon.
Sed granda estas la diferenco inter racia subjekto kaj ne racia. Semantike, individuo direblas de ambaý subjektoj, sed nur la raciaj estas personoj. Pro tio okazas iom da diferenco inter individuo, subjekto, persono.
La diferenco inter individuo kaj persono estas do precipe en tio, ke la individuo posedas tute øenerale la naturon de la speco; ekzemple, bovoj estas individuoj de la speco bovo, samsence kiel homoj estas individuoj de la speco homo.
Kontraste kun individuo, persono estas dirite malpli øenerale pri la individuoj kiuj posedas racian naturon. Pro tiu diferenco de nobleco favore de la naturo apartenanta al persono, okazas en kelkaj kuntekstoj ke individuo ricevas malïatan sencon.
La persono racie akceptas la kolektivon, la individuo tendencas egoisme al si mem. Sekve, individuismon kaj egoismo interrilatas.
6. La persono havas propražojn, per kiuj øi estas rekonata. Aldone okazas ankaý akcidencaj karakteroj, rezultintaj eventuale el cirkonstancoj, ekzemple, de naskiøo kaj eduko.
Esprimoj kiel morala persono, jura persono (vd 6271), libera persono rilatas al propraëoj rezultintaj el la esence specifaj elementoj.
Altranga persono, øentila persono, sindediæa persono nur rilatas al akcidencaj aspektoj. Pro tiuj multaj aliaj elementoj, per kiuj eblas paroli pri la persono, øi fariøas komplika studobjekto.
7. La kristana teologio pri Triunuo (vd 9630) tre esploris la nocion de persono por klarigi la eblecon esti tri personoj en Dio, konservante tamen la unuecon de la naturo, aý substanco, de ili posedata.
Nun la intereso direktiøis sur la rilato inter la subjekto kaj la posedata naturo. Laý oficiale difinita doktrino, tri estus la personoj, tio estas, tri la subjektoj, kiuj individue posedus la dian naturon; sed tiu dia naturo estus tamen nur unu.
Rilate Jesuon, li estus la dua persono, kiu havas samtempe du naturojn, la dian, kaj la homan, kiun li poste, per la enkarniøo, alpropriigis al si. Jen polemika dogmo. Dum la oficiala difino iom post iom estis determinata, per voædonado de la episkopoj, enkadre de la Koncilioj, la kontraýaj opinioj estis iom post iom perforte silentigitaj.
Se ne eblus akcepti pli ol unu naturo en Dio, restis tamen la problemo, kiel akcepti tri personojn. Por solvi tiun problemon, la teologoj provis redukti la personecon nur al rilatoj de posedo:
la dia Patro posedas la naturon kiel ne ricevitan;
la dia Filo (Jesuo) kiel ricevitan el la Patro;
la Sankta Spirito, kiel ricevitan el ambaý (katolikoj asertos kiel el ambaý samtempe, ortodoksoj kiel el la Patro tra la Filo).
Restas do klarigi, kial eblas akcepti internajn rilatojn ene de Dio. Sendepende de la rezultoj kaj de la praveco, la fakto estas ke, pro tiuj diskutadoj, la nocio de persono estis tre diskutata kaj disvolviøis.
8. En juraj instancoj la intereso de la konceptoj pri jura persono (vd 6271) rilatas la kapablon de la homa individuo konscie kaj libere agi, kun samtempa kapablo rajti, tio estas, esti subjekto de la tiel nomitaj personaj rajtoj.
Nun la diskutado jam ne centriøas en la esencaj elementoj de la persono, kiel en la diskutado pri la kristana Triunuo. La aferoj interesaj al juristo rilatas la propražojn de la persono.
9. Psikologio rigardas la psikan kapablon de la personeco, kiu formadas iom post iom, kaj atingas en æiu individuo apartajn karakterizojn. Pro tiu elstarigo de la kvalitaj aspektoj fare de la psikologio, oftiøis la abstrakta vortformo "personeco" (vd 6264). Tiel same okazas en la morala uzo kaj en la eduka.
10. Oni distingas inter fizika persono kaj morala persono (vd 6271). Principe, persono estas fizika. Analogie, morala persono estas io racie organizita, kiel ekzemple la politika socio, sed tamen ne estas rekte fizika.
Koncerna al jura persono (vd 6271), øi estas propražo akirata de fizika persono enkadre de la socia kontrakto.
E. Pauli.
POEZIO
. 6373.Gr:
B @ \ 0 F 4 H , -, T H . L: poesis, -is.A: poetry. F: poésie. G: Dichtung. H: poesia. I: poesia. P: poesia. R: (poesija).
1. Etimologie, poezio devenas, tra la latina, el la greka
B @ \ 0 F 4 H (= kreažo, poezio), siavice el B @ 4 X T (= fari, fabriki).Substantiva radiko. Vortformoj: poezio, poezia, poeziažo, poezieco, senpoezia. Proksimaj radikoj: poemo, poeto.
2. Poezio estas formo de esprimo pere de asociiøo de imagoj (vd 0567). Ekzemple: bela vivo, bela kiel ûardeno plena el floroj, en kiu tamen abundas tiuj akompanataj el spinoj, - la rozoj!
Por esplori la poezion sisteme, unue oni atentu, ke ûi estas formo de arta esprimo kontrasta al tiu de prozo (vd 6896). En la sekvo estas esplorataj la poeziaj ûenroj (vd 6375); fine la poeziaj stiloj (vd 6376).
3. La poezia dutempeco estas karakterizo de æiu poezio kiel formo de esprimo kontrasta al prozo. Jen la dua tempoj de la poezia operacio:
- en la unua tempo, pere de la proza procedo, estas rekte prezentata objekto;
- en la dua tempo la objekto, post ties prezentado per la prozo, asociigas imagon, kiam fariøas la fina celo de la tuta procezo.
Ekzemple, se oni esprimas la floron, sed per la floro oni iras al aliaj imagoj ligitaj al la floro, - tiu alveno al novaj imagoj konsistigas la finan mesaøon, kaj kiu estas la poezio. Estas do poezio esprimo per asociiøo, kiel jam difinite.
Ekvivalenta al asociiøo estas la vorto elvokiveco; do, poezio estas elvokiva esprimo, tiel same kiel asociiøa esprimo.
Eblas uzi ankaý la vorton sugesto: do, poezio estas esprimo per sugesto, aý, sugestiva esprimo.
Tamen, pli teknika vorto estas asociiøo, æar vorto per kiu la psikologio pritraktas la fenomenon, per kiu la imagoj restas inter si ligitaj, kaj per kiu, post la alvoko de unu, per prezentado de la koncerna objekto, alvenas ankaý la aliajn.
4. Pro ties unua tempo de operaciado, estas do poezio esence dependa de la prozo, æar per la prozo estas prezentata la objekto kiu ekscitas la aldonitajn imagojn; sed tiu proza momento ne estas rekte la poezio mem, kiu nur efektiviøas kiam alvenas la asociiøintaj imagoj
Tiu, kiu atentas al poezia verko, sed nur al la unua momento, kiu prezentas la ekscitantan objekton, kiu ne estas sufiæe ekscitata por ekpercepti imagojn, tiu simple ne kaptis la poezion.
Ankaý tiu, kiu nomas sin poeto, sed ne prezentas esprimojn kapablajn eksciti imagojn, tiu fakte ne estas poeto.
Kelkaj poemoj parte estas nur prozaj, kun nur kelkaj partoj vere poeziaj; tiuj prozaj partoj nur rekte esprimas, la aliaj rekte, sed æefe pere de la asociiøintaj imagoj.
Ekzemple, kiam Dante enmetas teologiajn argumentojn, - dum li tiel argumentas, li ne estas poeto.
Teologiaj temoj povas esti esprimataj rekte kiel asociiûintaj imagoj, antaý kaj post la argumentado. Kutime poezia teksto estas ne nur poezio; pere de la prozaj temoj oni organizas la elvokitajn poeziajn imagojn.
La proza momento de la poezio ne bezonas esti pri grava afero. Tiu unua momento de la esprimo povas esti banala, kondiæe ke øi kapablu eksciti imagojn sufiæe valorajn.
Foje oni miras kiel grandaj estas la mesaøoj, kiujn la poetoj kapablas prezenti pere de la banalaj okazažoj de la vivo.
Tamen ankaý gravaj temoj povas farûi evokiva. Tio povas okazi rilate grandajn farojn, kiel tiuj de la herooj kaj de gravaj momentoj de la historio.
Atentaj al la difino mem de prozo (rekta esprimo) kaj de poezio (esprimo pere de asociiûo aö elvokiveco), oni distingu ankaý inter poezia prozo kaj proza poezio
Okazas la poezia prozo, kiam la æefa temo estas tiu de la prozo, sed aldoniøas iom da asociiøo de imagoj; tiam estas pli da prozo ol poezio.
Inverse, okazas la proza poezio, kiam la îefa mesaûo fariûas per la elvokiveco, sed tamen restas interesa la proza informo.
5. Historie, la interpretoj pri la poezio ne estas en îio akordaj. Tiu malakordo okazas precipe, pro tio ke ili ne rekte avertas pri la asociiøo de la imagoj, sed pri la temoj mem. Efektive la temoj mem rilatas nur al la øenroj.
Sekve, la difinoj pri la poezio restas nur supraëe priskribaj.
Poetoj mem povas krei poezion, sen kapablo de mem kritiko; sen kapablo kompreni tion, kio la poezio mem esence estas. Paradokse, ili malbone difinas la poezion, kiun tamen ili bone kreas.
Platono elstarigis la emocian karakteron de la poezio, temanta pri malbonaj rezultoj kaj heroažoj (Respubliko,606 a-d)....
Aliaj, kiel Aristotelo (Poetiko 6, 1448b 5-14) rigardas la poezion kiel al iro al la øenerala vero, kontraste al la historia vero pri difinitaj faktoj. Same opinias Schiller (Pri la naiva poezio, 1795), avertanta ke la poezio seræas la naturon. kono avertas pri la vero en la poezio, kiun li karakterizas øin kiel imitado ....
(Abb, idem 2).
Oftas modernepoke la funkcia interpreto de la poezio, kiel aparta speco de esprimo, same kiel por aliaj estas retoriko aparta kapablo diri ion.
Tiu funkcia interpreto de la poezio alproksimiøas al la simpla interpreto de poezio nur kiel uzo de la asociiøo de imagoj.
Oni forigu æiun apartan hipotezon pri specifa fakulto de poezia esprimo. Imagoj asociiøas, kaj la intelekto simple komprenas ilin per la sama kompreno per kiuj fariøas aliaj komprenoj pri imagoj.
6. Kiel esprimo, poezio okazas en îiuj artoj, sed en îiu tre diverse, pro la diverseco de materialoj uzataj. Kompreneble, la elvokiveco ne estas la sama en la koloroj de pentro, en formoj de skulpto, en la sonoj de muziko, en la sistemo per ekvivalentoj uzata de lingvo.
Historie tamen la vorto poezio aperis unue en la kampo de la lingvo poezio; precipe en lingvo ofte apartiûas prozo kaj poezio per aýtonomaj tekstoj. En la aliaj artoj tiu divido ne okazas tiel ofte, kaj estas uzataj foje aliaj nomoj por diri la samon pri la poezio, ekzemple, asociiûo de imagoj, sugesto, elvokiveco.
7. Specoj. Laýforme, poezio varias laý la manieroj per kiuj fariûas la elvokiveco. Ekzemple, per privivado, per simileco, per kontrasto, per stilo, per la propraëoj de vero, certeco, sento, ktp.
La ofta praktikado de la versa poezio havas sian originon en la kutima uzo de la poezio por kanti, îar kanto uzas precipe la harmonian sinsekvon de la sonoj.
8. Laýmaterie, la poezio diferenciûas per la portanta materialo kaj per la temo pritraktata.
a). La artoj dividiûas, laýmaterie, en specojn, antaý îio pere de la portanta materio, en skulpturon, pentron, muzikon, lingvon.
Do, laýmaterie kaj laý la portanta materio, okazas pluraj specoj de poezio: poezio per plastaj formoj (poezio per skulptaj formoj), poezio per koloroj (poezio per pentraëo), muzika poezio, kaj fine miksa poezio per kunmeto de pluraj artoj.
b) Ankaö dividiûas la artoj, kaj sekve la poezioj, per la temo pritraktata. En îi kampo la dividoj diriûas ûenroj de arto (vd 2570).
La diferenciûo okazigata de la temoj estas profunda, pro tio ke, îiu objekto temata influas en la formon de esprimo, kaj sekve okazas la ûenroj de prozo (vd 6897) kaj ûenroj de poezio (vd 6376).
9. La poezia stilo, aý stilo de poezio (vd 6377) restas kiel la lasta esplorenda en la tuta afero, kaj pro tio post la poezio kiel formo de esprimeo kaj kiel havanta plurajn ûenrojn. Tamen, stilo estas io tre alloga en arto, kaj precipe estas kultivata en poezio.
E. Pauli.
POMPO
(+). 6432.L: pompa, -ae.
A: pomp. F: pompe. G: Pracht. H: pompa. I: pompa. P: pompa. R:
1. Etimologie, pompo devenas tra la latina pompa (irado kun luksa akompano), el la greka
B ` : B , L F 4 H (= iri kun akompanantaro).Substantiva radiko. Vortformoj: pompo, pompa, pompi (ntr).
2. Pompo estas prezentado kun impona aspekto de gravaj ceremonioj, kun solemno de la gestoj, elstaro de la koloroj, altesoneco de ritmoj, kutime en formo de parado.
3. Pompaj, laý la kapablo, kutime estas festoj de naskiøo, de bapto solemnažo, de geedziøo, de jariøo, de îefaj naciaj rememoražoj, de popularaj festoj (ekzemple karnavalo), de elstaraj rezultoj de societoj (ekzemple de sporto, de akademioj).
4. En arto pompo estas ûenro de esprimo, îar la temo influas la formon de la prezentado. Precipe en muziko la pompa øenro fariøis tre ofta kaj sukcesa.
5. Takse, pompo estas rekomendinda kiel perfekteco de îiu grava ceremonio, - individua, socia, religia.
Kiam ûi okazas en la nura individua prezentado meze de aliaj egalaj homoj, -tamen malpliriîaj, - pompo aspektas vanta luksa parado. Kiam tio ne okazas, la rafiniteca multekosta elspeza pompo estas bonvena.
E. Pauli.
PROFANO, -A
(+). 6697.L: profanus, -a, -um.
A: a profane; profane (adj). F: une profane; profane (adj). G: Profaner; profane. H: profano (adj). I: profano (adj). P: o profano; profano (adj). R: (profán).
1. Etimologie, profano devenas el la latina profanus (= ne konsekrita, ekstertempla), kunmeto el pro (= antaö, kaýze de) kaj fanum (= sankta spaco, sanktejo, templo), siavice kunmeto el fas (radiko kun signifo de sankta) kaj num (= loko?).
Substantiva radiko. Vortformoj: profano, profana, profani (tr), profanado, profananto.
2. Profano estas tio ekster la îirklo de tio, kio estas sankta. Kiel kontraýa nocio, profano estas la neiva flanko de la polareco, en kiu la sankteco havas la pozitivan rolon.
Nuance, laiko (vd) estas la individuo kontraste el kleriko, dum profano mem povas signifi plivaste, ampleksante ankaý afero ne sankta.
Îe pitagoranoj, framasonoj, rozakrucanoj kaj similaj organizažoj profanoj estas la individuoj ne inicitaj en la koncernaj misteroj. En kristana eklezio profano estas en kontrasto kun la klerikoj.
Kutime al profanoj estas malpermesate eniri la tiel nomatajn sanktajn lokojn kaj ne tuïi kelkajn objektojn. En la socio ili ne havas la saman rangon nek la saman honoron.
3. Doktrino. Principe la distingo inter sankto kaj profano, - kiam la distingo estas nur de rango de sankteco, - estas falsa, kaj akcepteblas nur kiel antropomorfisma kaj kultura. Enkadre de teisma doktrino la îeesto de Dio estas universala.
Se îiu estaëo estas rekte dependa de Dio kaj rekte tuïas Dion, - konstante agas per la konstanta kreo, aý creatio continua (L: 0994), restas la konkludo, ke îio estas tutaže sankta, kaj nenio estas pli sankta ol io alia.
Nur morale oni povas distingi inter la intencoj de la homoj kaj de eventualaj aliaj apartaj spiritoj (pri kiuj kredas pluraj religioj).
Oni transdonas al tiuj aferoj la efikon de la moralaj diferencoj, per kiu unuj estas nomataj sanktaj, aliaj profanaj; per kiuj certaj lokoj kaj objektoj de kulto estas sanktaj, la aliaj profanaj
Sed simple kiel estaëoj kreitaj de Dio kaj estantaj en konstanta kontakto kun Dio, egale estas sanktaj îiuj homoj, îiuj spiritoj (inkluzive diabloj), îiuj lokoj kaj îiuj objektoj.
Absolute, la profanoj restas almenaý nature sanktaj, dum la aliaj diriûas supernature sanktaj.
Oni atentu, kaj ne forgesu, ke la natura sankteco estas tiel alta, kiel la supernatura. La fakto mem, per kiu unu estas natura kaj ordinara, dum la alia estas supernatura kaj eksterordinara, ne ïanûas la sanktecon en si mem. Do profano kaj sankto ne distingiûas enhave, sed nur laýforme, akcidence.
3. Historie, la emfazo per kiu distingiûas profano kaj sankto, laiko kaj kleriko, inicito kaj ne-inicitoj kaj profanoj rilatas al primitivaj neevoluintaj konceptoj pri la sankteco.
Estas konate, ke îiuj primitivaj popoloj facile kredas je supernatura karaktero de pluraj fenomenoj, kiuj tamen estas naturaj.
Per la scienca disvolviûo kaj filozofio, kiuj klarigis plibone pri tiuj fenomenoj, malkreskis la polareco de la kontraýoj inter sankto kaj profano.
La restantaj tradiciaj religioj kredas je revelacioj, kaj kiuj ili spekulacie disvolvas per sistema teologio. Sed ne îiuj daýre insistas pri la diferenco inter profano kaj laiko.
E. Pauli.
PROPRA, -ECO
(*). 6806.Gr:
Ç * 4 @ H s -" s -@ < . L: proprietas, -atis; proprius, -a, -um.A: proper, own (one's own)property. F: propre (a soi); proprieté. G: eigent; eigen; Eigenart. H: propio; propiedad. I: proprietà; pròprio. P: propriedade; próprio. R:
1. Etimologie, propra devenas el la latina proprium, siavice mallongigo el proprivo (= kiel aparta), en pro-prius, kunmeto el pro (=antaö, pro) kaj privus (= prenita izole, partikulare).
Adjektiva radiko. Vortformoj: propra, propražo (vd), propre, propreco (vd), proprigi, proprulo, malpropra.
2. Propra estas io ekskluzive apartenanta al io, sed ne esence. Alidire, propra estas predikato, kies predikatmaniero estas aparteni al io kiel ne esenca, sed tamen îiam nur al ûi, kaj sekve fariûinta ties ekskluziva karakterizo. Jen la rilato inter forma kaýzo kaj forma efiko (vd).
Principe, propreco supozas, ke io antaöe jam estas determinita. Îar tiu antaýaëo, kiam ûi estas la unua determino, apartenas al la konsisto mem de la ento, do al la fundamenta esenco. Ekzemple, la libereco estas propra al homo, îar ûi jam supozas la raciecon, kiel antaýan determinon.
Nuance, proprieto (vd) kaj proprietaëo diriûas pri aëo; same, posedo (vd) kaj posedaëo (vd) estas pri aëo, dum propreco estas eco karakterizanta ion. Kontraste, akcidenco ne atribuiûas al subjekto necese, dum propra diriøas îiam pri io necese.
Propreco, vorformita per la sama radiko, estas io propra, kiam konsiderata abstrakte. Ekzemple, racio estas propreco de îiu homo; propreco de metaloj estas facile kondukti elekton kaj varmon, kombini kun oksigeno por produkti bazojn; propreco de metalojdoj estas ne kondukti elektron kaj varmon, kombini kun oksigeno por produkti aö neýtrajn, aý acidajn oksidojn.
Propraëo estas tio, kio estas propra, kiam rigardata nur en si mem materie. Ekzemple, libereco en si mem estas propraëo malfacile klarigebla, kvankam facile konstatebla; la plej valoraj propraëoj de la menso taksataj en si mem; propraëoj de granda spirito ne forigeblas, tiel kiel forigeblas akidencoj.
3. Plurajn aliajn karakterojn havas ankoraý la propreco, el kiuj kelkaj estas tre signifaj.
a) El la karaktero de necesa determino almetita al subjekto, okazas inverse, ke la subjekto fariûas posedanto kaj proprietulo, kun rajto al dispono; sekve propreco kaj propraëo fariûas posedo kaj posedaëo, proprieto kaj proprietaëo.
Por ne konfuzi la signifon de la terminoj, oni atentu pri la nuancoj: propreco kaj propraëo rilatas nociojn, kiuj estas karakterizoj de la esenco, dum posedo kaj posedaëo, proprieto kaj proprietaëo rilatas al aëo pri kiuj okazas la rajto al dispono.
Tiu rajto al dispono okazas enkadre de la propreco kaj propraëo nur kiel sekvoj de la necesa karaktero.
Kiel dirite, la necesa determino almetita al subjekto okazigas inverse, ke la subjekto fariûu posedanto kaj proprieto.
b) Okazas riciprokeco de kono inter subjekto de la propreco rilate la proprecon, kaj inverse inter propreco kaj la subjeto de la propreco.
Sekve, per analizo oni iras el la subjekto al kono de la propraëo, kaj inverse el la propraëo al la kono de la subjekto. Efektive, raciulo estas libera - liberulo estas racia. Se oni nomas la subjekton naturo, tio rezultas en la ofta eldiro, ke per la propraëoj oni konas la naturon.
Jam asertis Aristotelo: "La propreco estas predikato, kiu signifas ne la esencon de io, tamen apartenas nur al ûi kaj reciproke. Ekzemple, estas propraëo de homo esti kapabla lerni gramatikon: îar se A estas homo, li estas kapabla lerni gramatikon, kaj se li estas kapabla lerni gramatikon, li estas homo" (Topoj 1, 5. 102a 18).
Kontraste, akcidenco ne prezentas reciprokecon. Tamen, kelkaj akcidencoj estas stabilaj, kaj sekve ofte prezentas iom da reciprokeco, sed kiu povas foje ne okazi.
Ordinare, oni ne konas la aferojn per la esenco, almenaý ne tute specife. Oni konas la homon kiel raciecan kaj liberan enton. Same la korpoj oni konas nur per propraëoj kaj stabilaj akcidencoj. Kio estas korpo esence? Kutime oni parolas pri atomoj, sed pri tiaj atomoj oni nur scias, ke ili manifestiûas enkadre de kelkaj leûoj.
c) Kiam el la konata naturo oni iras al la propreco, la operacio aspektas anticipo (vd 0343), aö prolepso (vd 6738), pro la aspekto de antaýkono. Ekzemple, se mi scias, ke venas homo, mi jam antaöscias, ke venas kiu estas racia, libera, ktp.
d) Ûenerale, la propreco aperas kiel rezulto. Ekzemple, la libereco estas rezulto de la racieco; lerni gramatikon estas rezulto de inteligenteco; povi ridi estas rezulto de la kapablo rezoni pri eraroj de aliaj; esti sociaj estas rezulto de homa kapablo kunlabori.
Ordinare, la rezultoj estas konataj antaý la kaýzo. Sekve, pere de la propraëoj oni studas la naturon.
4. Inter la plej gravaj karakterizoj de propreco, kaj aparte priskribenda, estas tiu, per kiu ûi situas en la kadro de la superaj predikatmanieroj, estu en la ûeneralaj modoj de ento, - la transcendoj (vd 9518), - estu en la specialaj modoj de ento, - la kategorioj (vd 3790).
En îi lasta kazo, propreco situas kiel unu el la predikatmanieroj (genro, diferenco, speco, propreco, akcidenco), en la kvara loko (inter speco kaj akcidenco).
a) En la kampo de transcendaj nocioj, - ento, kaj ûeneralaj modoj de la ento, - oni rimarkas, ke okazas transcendaj propraëoj (de la ento kaj de la ûeneralaj modoj). Ekzemple, estas propraëo de ento esti unu; estas propraëo de vero, esti bela.
Oni diskutas, îu kelkaj transcendaj nocioj estas transcendaj modoj, îu esta nur transcendaj propraëoj.
b) Vaste esplorataj estas la proprecoj de la specialaj modoj de la ento, nomataj ankaý kategorioj.
Jen la kategorioj, laý klasika liste de Aristotelo: substanco, kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, pozicio, ago, pasivo, havo (listo de Aristotelo).
Îu tiuj kategorioj havas proprecojn? Tiaj proprecoj, - se ili okazas, - estas laöforme, atribuataj per la univoka predikatado (kontraste al analogia predikatado).
Tiuj gnozeologiaj problemoj ne devas fandiûi kun la logikaj aspektoj. Pro tio, la formalisma logiko ne pritraktas la proprecojn kiel efektive veraj, sed simple kiel asertoj.
Enkadre de la kategorioj, kelkaj propraëoj ne estas tute propraj. Porfirio nombris tri specojn de tiuj propraëoj, kaj fine li nombris kiel kvaran specon la tri striktan, sed îion kun bazo sur Aristotelo, laýjene:
1- tio, kio apartenas al unika speco, sed ne al îiuj individuoj, ekzemple esti medicinisto;
2 - tio, kio apartenas al la tuta speco, sed ne ekskluzive, ekzemple, esti dupiedulo;
3 - tio, kio apartenas al unu speco, sed nur en determinata momento, ekzemple, griziûi en la maljuneco;
4 - tio, kio apartenas al unu sola speco, al îiuj kaj îiam, ekzemple la fakulto ridi" (Eisagogé, 12, 12).
Sisteme, Aristotelo, kun plibonigoj de Porfirio, listigis la proprecon kun aliaj manieroj de predikatado, laý la jena sekvo: ûenro, speco, diferenco, propreco, akcidenco. Æiu maniera estas
6 " J 0 ( ` D 0 : " (= atributo). Kune tiuj atributoj estis nomataj kategoremoj, aý per la latina formo praedikabilia (predikatmanieroj); kaj ankaý quinque voces (= kvin vocoj) (L: 7068).Tio signifas. ke îiuj univokaj konceptoj kunordigataj de la kategorioj de la ento (ekzemple, substanco, kvanto, kvalito, riltato, ktp) estas atribuataj, - aý kiel genro, aý kiel speco, aý kiel diferenco, aý kiel propreco, aý kiel akcidenco. Ekzemple: tiu estas animala (genro), racia (diferenco), homo (speco), libera (propreco), nigra (akcidenco).
Kompare, okazas komunaj karakteroj kaj diferencoj inter la predikatmanieroj, kaj kiuj Porfirio esploris. Rilate al propreco: komunaj karakteroj inter genro kaj propreco; inter diferenco kaj propreco; inter speco kaj propreco; inter akcidenco kaj propreco.
Same pri la diferencoj, - diferenco inter genro kaj propreco, diferenco inter
propreco kaj diferenco; diferenco inter speco kaj propreco; diferenco inter akcidenco kaj propreco (Eisagogé, î. 6-17).
5. Specoj. Laýforme, proprecoj povas predikatiûi, - aý per la transcenda maniero, îiam analogie, aý per la kategoria maniero, îiam per univoka predikatmaniero
Sekve, ekzistas tiuj du fundamentaj specoj de propreco: transcendaj proprecoj, kategoriaj proprecoj.
Sed se oni konsideras tiuj proprecoj nur en si mem, okazas la laýmateria divido.
Enkadre de îiu kategorio okazas apartaj specoj de proprecoj: - proprecoj de la substanco; proprecoj de la kvanto; proprecoj de la kvalito; proprecoj de la rilato; proprecoj de la tempo;
proprecoj de la loko; proprecoj de la pozicio; proprecoj de la ago; proprecoj de la pasivo; proprecoj de la havo.
Per detaligo de la proprecoj evoluas la sciencoj. Ekzemple, komuta propreco, aý leûo de komuto, estas bazo kaj deirpunkto de la aritmetiko, per kiu fariûas sumo kaj subtraho (Abb. Comutativo 150).
6. Gnozeologie la propraëo malfacile pruveblas kiel tia, îar ûi estas asertata absolute ekskluziva. Tiu ekskluziveco estas la linio de diferenco kun la akcidenco.
Dum oni ne povas gnozeologie garantii la ekskluzivecon, restas la propraëo nur kiel hipotezo. Se la hipotezo ne atingas solvon, la nivelo de tiu hipoteza propreco restas tamen pli alta ol de akcidenco, kiam tiu æi jam estas pruvita kiel efektive akcidenca.
E. Pauli.
PROVERBO
(*). 6878.L: proverbium, -ii.
A: proverb. F: proverbe. G: Sprichwort. H: proverbio. I: provèrbio. P: provérbio. R:
1. Etimologio, proverbo devenas el la latina proverbium, kunmeto el pro (= antaý, kaýze de) kaj verbum (= parolo, vorto).
Substantiva radiko. Vortformoj: provervo, proverba, proverbaro.
2. Proverbo estas saøa esprimo avertanta pri øenerala veražo pri io praktike konstatita en psikologia kaj morala kampo de la vivo. Ekzemple, ne æio brila estas oro.
Nuance, maksimo (vd 4711) situas en la kampo de la konduto, dum proverbo elstarigas la saøecon pri la vivo. Nuancoj okazas ankaý inter proverbo kaj la similaj aforismo (vd 0101), sentenco (vd 7923), devizo, moto.
3. Kiel arta øenro, proverbo, pro ties karaktero de saøa averto, esprimiøas emfaze per malmultaj vortoj.
Figura lingvažo, kadenco kaj rimo de samsonecaj finažoj kontribuas al tiu aparta stilo.
Zamenhof esperantigis tiamanere amasan kvanton el konataj proverboj. Ekzemple: fajro provas la oron, mizero la koron (Zamenhof).
4. Per proverboj komenciøas la æiutaga filozofio pri la vivo de la plej simplaj homoj.
Kutime tradiciaj religioj resumas siajn moralajn principojn per asertoj, kiuj ïajnas proverboj kaj maksimoj, kaj kun kelkaj komentarioj, precipe ekzemploj, per kiuj tiaj asertoj estas induktive pruvataj.
Kvankam pli sistemaj, ankaý la moralaj doktrinoj de grandaj filozofoj entenas multe el la popularaj proverboj. Ili aperas laýlonge de la sistemoj.
E. Pauli.
PUDORO
. 7023.L: pudor, -oris.
A: pudor. F: pudeur. G: Schamhaftigkeit. H: pudor. I: pudore. P: pudor. R:
1. Etimologie, pudoro devenas el la latina pudor (= honto), siavice el la verbo pudere (= honti).
Substantiva radiko. Vortformoj: pudoro, pudora, senpudora.
2. Pudoro estas fuûo al privateco, pro timosento pri si mem, precipe rilate al sekso. Ekzemple, pudoro de longevestitaj edzinoj, senpudoro de la dancistinoj, senpudora modo, okuloj pudore mallevitaj.
Nuance, îasteco (vd 1002) estas virto de sindeteno je ne permesataj agoj rilate la sekson, dum pudoro estas en la inversa direkto, kun aspekto de malvigleco kaj sindefendo.
Pureco (vd 7034) estas ne miksaëo kun fremdaj elementoj al virto, dum pudoro estas timema kaïo de îio rilata al sekso.
Ordinare, vestoj (vd 9864) estas uzataj pro pudoro, sed ankaý por protekto de la korpo kontraý malvarmo kaj radioj de la Suno, aldone ankaý kiel ornamo kaj kiel deremonio.
En la pasinto estis pudoro tre grava motivo de la uzado de vestoj. Dum la 20-a jarcento malkreskis la troigo de pudoro kaj sekve fariøis malpli signifa kiel faktoro influanta la vestadon.
3. Psikologie, îiu montras sentime tion, kio estas de li konsiderata bela; tio akordas pri la estetika konstato, ke belo estas prefera.
Ekde la momento, ke en io okazas difekto, la emo fariûas ne montri tion. Same okazas en seksaj aferoj, îar oni rigardas ilin kun iom da difekto. En seksumado kaj masturbo okazas tiom da strangaëoj, ke îiu faras tion prefere private, ol antaö la scivolema publiko.
Por rompi la cirklon de protektoj el kiu konsistas la pudoro, estas necese iom da forto. Pro tio, timemaj homoj estas pli pudoraj ol homoj spirite viglaj.
4. Morale, pudoro en si mem ne estas virto. Jen sekvo de la tezo ke pudoro estas nur psika tendenco kaïi sin rilate al seksaj aspektoj kaj agoj.
Tiel same kiel en la naturo ekzistas malbelaj aferoj kaj principe oni povas montri kaj rigardi ilin, same principe oni povas montri kaj rigardi îion, kio oni en si mem kaj en siaj agoj konsideras malbela.
Histrionoj estas kapablaj esplori kelkajn aspektojn de la seksa privateco kiuj estas ridindigaj; pudoraj homoj ne montras tion, sed histrionoj sen perdo de virto kapablas montri.
5. Eduko povas influi la pudoran tendencon al pli, - aý al malpli, - da sento. Kiel idealo rilate al pudoro, rekomendindas ekvilibro inter la privateco kaj la publiko. Principe, per la eduko eblas malgrandigi la troan senton de pudoro.
Îar pudoro ne estas virto, la idealo estas, per eduko, kiom eble forigi ûin, malgraý tio ne eblas sen iom da kuraûo kaj stoikisma strebo.
Rimedoj de eduko estas operacioj per klarigado kaj per praktikado.
6. Per la eduka klarigado, oni lernigas pri la korpaj formoj kiel enhavantaj belecon, kiu tamen estas ne samgrada en æiuj.
La viroj prezentas iom da estetika rekta liniareco.
En virinoj elstaras iom da estetika kurba liniareco.
Cetere, viva korpo estas pli signifa ol la morta vesto; pro tio, oftas la kombino de parte nuda korpo kun parte vestita. Jen pro kio la virinoj, - ordinare tre atentaj al la beleco kaj estetikeco, - uzas dekoltitajn vestojn, tiel ke kolo, ïultroj, parto de brusto, de brakoj, de femuroj montriøu elegantece.
Per la eduko de klarigo tiaj aspektoj povas esti elstarigataj, por ke ili estu pozitive rigardataj, anstataý resti kaïitaj pro pudoro.
8. Per la eduka praktikado estiøas la virto de la memestimo pri si mem, inkluzive pri la korpo, anstataý la pudora honto.
Tro da pudoro malhelpas la memestimon de la individuoj, tiel same kiel maltroa pudoro eventuale banaligas la individuecon.
Principe ne estas necese pudoro por bani sin, por ricevi sunon sur la tuta haýto, por prezenti sin al kuracisto, por amindumi, por naski filon, por fari gimnastikon, por permana masaûo fare de alia, por seksumi, - kondiîe ke îiuj tiaj iniciatoj ne kreu malrekte aliajn problemojn koncerne al socia ceremonio, protekto kontraý la klimitato, eventualaj modoj, estetikeco kaj beleco.
En æio estu saøa ekvilibro. Flanke de la filozofio rekomendindas tiu ekvilibro, sed estas kompetenteco de la empiria psikologio kaj proksimaj sciencoj determini la gradojn de tio.
6. Rilate pudoron, oni pensu ankaý pri la spontanea nudeco de praktikantoj de naturismo (vd 5324) kaj nudismo (vd 5576). Pri la sovaûa nudeco de pluraj indianoj. Pri la paradiza nudeco de Adamo kaj Eva. Pri la nudeco de la homoj dum miljono da jaroj, ûis atingi la historian tempon.
Kia estos la kunteksto en la religia kredo, laý kiu okazas la resurekto? Æu okazas la nudeco de la reviviûintoj? Æu nudas la reviviûinta Jesuo? La reviviûinta patrino de Jesuo? La estontaj reviviûintaj beatuloj?
Pensante pri tiu æiela spektaklo de nudeco, tre pudoraj homoj povas preferi ne reviviûi, por ne resti eterne en nudaj korpoj îe la amaso de partoprenantoj de la dia regno.
Sed, se pudoro okazas pro malbelo, oni imagu ke en la îiela kunteksto ne povas okazi motivo de pudoro, îar tie certe îio estas bela, kiel la belaj nudaj infanetoj pentritaj de la renesancaj artistoj.
7. La rajto pri la privateco atingas notinde la pudoron de æiu havanta øin. Pro tio ke la afero pri pudoro atingas la rilatojn inter homoj, la afero fariøas temo de la civilaj instancoj, al kiu apartenas protekti al æiu la rajton pri la privateco.
Restas do malpermesata la atenco al pudoro, jen de tiuj kiuj estas kulture pudoraj, jen de tiuj kiuj estas pudoraj pro manko de forto por estimi sin mem.
Oni avertu, ke atenco al pudoro foje estas dirata eýfemisme pri atenco al sekso. Tamen la aferoj estas distingaj.
. Same kiel la rajto de sindeferendo per armilo, la aferoj pri pudoro malfacilas. Neniu rajto ne povas esti garantiita per forigo de aliaj rajtoj. Malbono ne forigeblas per alia malbono. Sed tamen io estas farenda. Ne estas do facile difini kiel protekti la privatecon rilate la individuan pudoron, sen perforti aliajn rajtojn de la individuoj en la socio
E. Pauli.