O (simbolo). 5598.

1. O, en alfabeto, estas vokalo situanta ordinare inter la literoj n kaj p. Konsidere al la greka alfabeto, o signifas la ómikron, sed ûi rilatas ankaö al ómega ...

En lingvo, vokalo o estas ofta finaëo de masklaj vortoj, kiel a kaj i estas de inaj vortoj.

Koncerne al internacia lingvo Esperanto, finaëo -o identigas la substantivojn, kontraste al adjektivaj per -a, kaj la inaj per -ino.

 

2. O, en kemio, estas simbolo de oksigeno, kutime kontrasta al H de hidrogeno kaj C de karbono.

 

3. O, en geometrio, estas simbolo de nulo.

 

4. O, konsidere de la ronda formo de la litero, estas signo de aperturo (PIV) ...

 

5. O, en logiko, ludas kiel simbolo de pluraj operacioj.

 

0, en proposicioj, estas simbolo de la partikulara nea propozicio, - en la aristotela formala logiko, sed enkondukite nur mezepoke (vd 0001), - kontraste kun la simboloj A, E, I, laýjene:

A asertas, E neas, sed ambaö universalaj; I asertas, O neas, sed ambaö partikularaj. Ekzemploj:

A - Propozicio universala asertiva - îiu homo estas racia;

E - propozicio universala negativa - triangulo ne estas kvarlatera;

I - propozicio partikulara asertiva - Petro estas racia;

0 - propozicio partikulara negativa - Petro ne estas birdo.

O, en silogismoj, reaperas en mnemoteknikaj vortoj de figuroj (2190) kaj modoj (vd 5106), por kontroli la validecon kaj la konversion: Ferio, Fapesmo, Baroco, Felapton, Bocardo, Ferison, Fesapo, Fresison.

E. Pauli.

 


OB. (L: 5599).

Latina prepozitio, ofte ob ekvivalentas al por, kaýze de, antaý , kontraý . Krome, prepozicio ob estas ofte uzata kiel prefikso en vortformado.

E. Pauli.

 


OBEI, -O, -EMO. 5600.

L: obedio, ire (oboedio, -ire); obedientia -ae (oboedientia, -ae).

A: obey; obedience. F: obéir; obéiassance. G: gehorschen; Gehorsamkeit. H: obedecer; obediencia. I: obbedire; obbedienza.. P: obedecer; obediência. R:

L: obedientia, -ae.

1. Etimologie, obeo devenas el la lantina oboedientia, siavice el obedire (= obei), per la kunmeto de ob (= antaý, kontraý) kaj aýdire (= aýdi), tiu lasta enkadre de la hindeýropa radiko aus- (= orelo).

Verba radiko. Vorformoj: obei (tr), obeo, obeado, obeema, obeemo (vd), malobei (tr), neobeebla, neobeema.

 

2. Obeo estas konscia ago, operaciata konforme al tio, kion alia ordonas per unuflanka decido.

Nuance, interkonsento (vd) estas konscia ago plenumata per sindevigo libere elektata, dum obeo antaýsupozas unuflankan ordonon.

3. Obeemo, laýlitere, estas emo obei.

Nuance, la latina docilitas (vd) diriøas pri la emo akcepti lerni, kiu estas æefe intelekta afero, dum la obeemo diriøas æefe pri la volo. Nur per la kunteksto unu el la nomoj ekvivalentas al la alia.

4. Specoj de obeo. Laýforme, obeo povas esti perfekta kaj virta, aý malperfekta; pli konscia, malpli konscia; kritika, malpli kritika.

Obeo kaj obeemo estas perfektaj, kiam la obeanto kritike komprenas pro kio li devas obei, kaj kiam li ne povas obei.

La nura spontaneeco de la spontanea obeemulo ne estas la perfekta nivelo de la obeemo, kvankam nur tiu estas atingebla de multaj simplaj homoj (vd 6).

 

5. Laýmaterie, obeo diferenciøas per la karaktero de tio, pri kio okazas la obeo. En øenerala kadro, obeo fariøas al naturaj leøoj, kaj al pozitivaj leøoj, fine al personaj ordonoj de iu ajn supera instanco, kiel ekzemple, al ordonoj de la æefoj.

 

Aparte menciiøas la obeo al Dio, en la senco de la plej supera instanco de la naturo. Sed supozas tiu obeo, la kredon je Dio, aý je ia speco de supera metafizika instanco. Kredo je Dio kaj la koncerna obeo estas ligitaj inter si.

Citindas Spinozo, avertanto pri la rilato inter kredo (fides) kaj la obeo je Dio kaj obeo. Sen kredo je Dio mankas la obeo. Sed se okazas efektiva kredo, almetiøas la obeo (Tract. Theologico-politicus, æ. 14).

Cetere, tiu ligo inter kredo kaj obeo, reduktas la formon de la obeo, al la formo de la kredo ekzistanta en la kapo de la individuo, - foje naiva, foje strikte filozofia.

 

6. Kiel bono kaj virto. Obeo estas principe bona ago, æar akorda kun la øenerala ordo. Jam Platono avertis, ke la obeo al la leøoj kaj al ordonoj de la æefoj estigas la gloron kaj la dignecon. La obeo karakterizas la civitanon kaj la soldaton (Laches, 179 d).

Obeemo, krom esti emo obei, ankaý estas virto, per kiu la devigajn agojn estas plenumataj pro ties boneco.

Obeo kiel evangelia konsilo (vd), same kiel malriæeco kaj æasteco, elstarigas tiun agon kiel rilatan al homa perfekteco.

Estu tamen tiu obeo komprenata ne nur kiel spontaneeco, sed ankaý racia obeo, en la kritika senco laý kiu oni scias, pro kio estas bone obei.

 

7. Disciplina operacia obeemo estas postulata en kelkaj oficoj, ekzemple de polica trupo, en kiu la efikeco de la ordonplenumado tre gravas.

En tiaj kazoj, tamen, la obeemo fariøas kritika per antaýelekto de la ofico mem.

8. Pri la limoj de la obeo. Fundamente, æiu devas obei sian konsciencon. Eble, pro tio, la ordonoj de aliaj restas ne absolutaj. Jen la komenco de malfacila1/4oj de la devo obei.

Por obei al Dio, necesas unue atenti la koncepton de æiu pri Li.

Same por obei al naturaj leøoj, æiu estas en la dependo kompreni ilin.

 

Rilate la obeon al æefoj de la Ïtato, jen afero tre komplika.

Enkadre de la civilaj reøimoj, kiam ili estas absolutismaj reøimoj (vd 0032), oni konsideru, ke tiuj reøimoj ne estas per si mem malvalidaj; nur okazas troeco, pri kiu ne facile opinieblas kiel korekti øin.

E. Pauli.

 


OBJEKTECO, - IØO. 5603.

A: objectity. F: objectité. G: Objektitaet; Objektation. H: objetidad. I: Objetidà (?). P: objetidade; objetação (Abb.), objetização.. R:

 

1. Objekteco estas esprimado de la eco, per kiu la objekto objektiøinta antaýmetiøas al la mensa atento.

Tiu antaýmetiøo de la objekto povas esti konsiderata nur kiel io aperanta, tio estas, nur kiel montriøanta fenomeno.

 

Estas ja distingo inter objekto efektiva (ekstere reala) kaj objekto montriøanta. Tiu distingo povas esti nur mensa abstraktado (laý la senpera realismo). Tiam, laobjekto montriøanta estas samtempe la reala ekstera objekto.

Sed aliaj, la ideistoj kaj fenomenistoj, kaj ankaý la peraj realistoj (kiel Kartezio, D. Mercier) faras pli profundan distingon (vd). Kiam tiu distingo estas pli profunda, estas necese meti la pruvon, por garantii ke unu prezentas la alian.

 

2. Objektiøo, laývorte, estas fariøi objekto, en la senco de objekteco. Tio implicas "fariøi objekto de iu subjekto", laý difino de Nikolai Harmann (1852-1950).

Ankoraý pli detale, objektiøo estas fariøi objekto de kono (vd 5618). Ekzemple, kio absolute staras, kaj subite estas perceptata de alvenanta observanto, tio objektiøas.

Oni rimarku, ke la ïanøo de stato signifata de la sufikso -iø- ne precizigas, æu la kaýzo estas ekstera forto, æu interna, konscia aý nekonscia. Sekve la ïanøo de stato povas okazi, foje pasive, kiel okazas kun io objektiøinta, kiam rigardata de alia, foje aktive iras al standardo

.

Nikolai Hartmann, - post difini la objetiøon kiel io fariøanta objekto rilate al subjekto, - asertis, ke en tio konsistas la naturo mem de la kono.

Li ankoraý nuance distingis inter objektiøo (Objektation) kaj objektivigo . Dum per objektiøo la objekto, sendepende de la subjekto, eniras la staton de objekto de kono, objetivigo konsistas en la transformo de io subjektiva en objektivan formon (Systematische Philosophie, ' ll).

3. Fenomenismo aý realismo. En la fenomenisma kunkteksto de Schopenhaýer, - laý kiu la volo havas gnoziologian interpreton, - la korpo kaj la naturaj aferoj estas nur "la objekteco (Objektitaet, kiel li uzis la vorton) de la volo".

Ekzistas nur la subjekto kaj la objekteco, sed tiu objekteco restas nur pura objeteco, kvankam distinge konsiderata de la subjekto.

"Æio, kio ekzistas por la kono, kaj sekve, la tuta mondo estas ne pli la objekto rilate al subjekto, intuo de tiu kiu intuas, en unu vorto, objekto" (Alles, was fuer die Erkenntniss da ist, also die ganze Welt, ist nur Objekt in Bezihung auf das Subjekt, Anschauung des Anschauenden, mit einem Wort, Vorstellung (Die Welt, I, ' 1).

Kontraste, la gnozeologia realismo akceptas ke en la ekstero de la mensa bildo estas io efektive sendependa, nomata la realo.

E. Pauli.

 


OBJEKTIVA, -ECO, -ISMO (+). 5606.

 

A: objective; objectivity; objectivism. F: objectiv; objectivité; objectivisme. G: objektiv; Objektivitaet; Objektvismus. H: objetivo; objetividad; objetivismo. I: obbietivo; obbietività; obiettivismo. P: objetivo; objetividade; objetivismo.. R:

 

1. Kiel vorto, objektiva devenas el la latina objectum, -i (= objekto) kaj la sufikso -iv-a....

Adjektiva radiko. Vortformoj: objektiva, objektive, objektiveco, objektivismo (vd). Samfamilia radiko: objekto (vd 5618).

 

2. Objektiva estas io, kontraste al subjektiva (vd).

Nuance, reala estas pli emfaze efektiva kaj kontraste kun potenciala, dum objektiva emfazas la rektecon de la konkapablo kiel ne estanta io subjektiva.

Ambaý direblas pri io ne dependa de la menso; do, objektiva kaj reala estas tio, kio subsistas sendepende de la menso. La objektiveco emfazas ankoraý, ke io estas valida por æiuj; tiu kvalito estas forma sekvo de la kontrasto mem, per kiu objektiva estas tio, kio ne estas subjektiva.

Objektiveco estas la eco de tio, kio estas objektiva.

 

Objektivismo estas objektiva kaj objektiveco rigardataj kiel movado, sistemo, doktrino, administra sinteno (vd 6).

Tre varias la semantikaj sencoj de objektiva, kaj same de objektiveco kaj objektivismo. Oni miru ekzemple la sencon de objetiva ideismo (vd 5608). Same, oni miru, ke historie la vorto mem signifis malsame je la komenco kaj poste.

 

3. Historia pasinta senco de objektiva. Pro la atento al alia vidpunkto, objektiva signifis Mezepoke, ekde Duns la Skota (De an., 17, 14) kaj aliaj postaj skolastikistoj, la ideojn dum ili estis esprimo de io kiel objekto.

Tiu uzo restis ankoraý en Kartezio, Spinozo, Berkeley. Jen teksto de Kartezio:

"Malgraý la neperfekteco de tiu maniero de enteco, laý kiu afero estadas objektive, aý per bildigo en la menso, per sia ideo, oni ne povas diri tamen, ke tiu modo aý maniero esti estu nenio" (Medit., III, 11).

La nova uzo de objektiva kiel io efektive ekzistanta en la ekstera mensa realo, kaj kontraste al subjektiva, okazis ekde Alexander Baumgarten (1714-1862) kaj Emmanuel Kant (1724-1804).

Tamen la antaýa uzo de objektiva kiel mensa objektivado restis, almenaý parte, en kelkaj formoj de penso nomataj nomataj objektivaj ideismoj (vd 5608).

 

4. Specoj. Laýfomre, objektiva, objektiveco, objektivismo direblas, foje kiel psikologia kvalito de la individuo, kapabla juøi akorde kun la objekto pri kiu estas la afero; foje direblas kiel moralo kaj virto; foje direblas gnozeologie pri la afero mem, kies objektiveco estas akceptata, preskaý same, kiel realismo, nomata nun per alia nomo, - objektivismo (vd 5616).

Laýmaterie, eblas redividi la specojn laý la temoj atingataj.

5. Objektiveco, kiel virto, estas la persona kvalito, per kiu la individuo emas rigardi la aferojn, kiel ili estas. Ankaý kial la individuo opinias sen subjektivaj interesoj, li estas dirata objektiva.

Figure, manko de objektiveco diriøas streæeco de spirito; ne kapablo taksi per multaj elpensoj, do per larøa menso, tiu individuo juøas per malmultaj principoj.

Per la instruado kaj eduko eblas kreskigi la objektivecon. Same, longa sperto larøigas la menson per pliaj informoj kaj prudenteco.

 

6. Objektivismo, laývorte, estas movado, sistemo, doktrino rilata al la objektiveco, kontraste al æio subjektiva.

Nuance, realismo (vd) estas dirata pli absolute, dum objektivismo avertas oku enfaze kontraý la subjektivaj interesoj. Ekzemple, esploro pri problemoj, valoroj, kredoj, sistemoj, sendepende de la opinioj de la individuoj.

Objektivismo avertas pri la objektiveco, en ls senco ke io estas valida por æiuj.

Eblas distingi diversaj diversaj specoj de objektivecoj, - gnozeologiaj, psikologiaj, moralaj, - kontraste al paralelaj subjektivismo gnozeologiaj, psikologiaj, moralaj, administraciaj, ktp.

Aparta intereso okazas pri la gnozeologia objektivismo (vd 5616).

E. Pauli.

 


OBJEKTIVA IDEISMO. 5608.

A: objective idealism. F: idéalisme objective. G: objektiver Iidealismus. H: I: P: idealismo objetivo. R:

 

1. Objektiva ideismo elstarigas, ke subjekto kaj objekto estas la samaj, kontraste al subjektiva ideismo, laý kiu el la subjekto eliras la objekto.

Ordinare, objektiva ideismo estas monisma (vd), kaj pro tio nomata absoluta ideismo (vd), dum la subjektivaj ideismoj kutimas esti pluralismaj.

 

2. Filozofoj de objektiva ideismo estis, en Germanio æefe Georg Hegel (1770-1831) kaj Schelling (1775-1854), en Britio Thomas Hill Green (1836-1882), Francis Herbert Bradley (1846-1924), Bernard Bosanquet (1848-1923).

Kontraste estis nomataj subjektivaj ideismoj, tiuj de Kant kaj Fichte.

E. Pauli.

 


OBJEKTIVIGO (de la internaj imagoj). 5612.

A: objectivation. F: objectivation. G: Objektivation. H: objetivación. I: obbiettivazione. P: objetivação. R:

 

1. Objetivigo estas tiu fenomeno per kiu subjektivaj imagoj estas metataj en la eksteron, kiel se ili estas efektive sendependaj objektoj.

Se, ekzemple, koloroj ne ekzistas en la eksteraj aferoj, ili tamen nur eblas esti rigardataj kiel estantaj tie. Same, okazas al doloroj, odoroj, gustoj.

2. Arto-esprimo estas tipa objektivigo. Jen universa tendenco de la homoj. Se infano sentas doloron, la ploro estas elvortigo de tio. Same, por æiuj homoj, la elvortigo restas kiel malpremo de tio, kio okazas.

Kvankam ne æio pensata kaj imagata estas objektiva, la objektivigo estas ebla per ekstera nova esprimo en artoverko (lingvo, muziko, pentra1/4o, skulpto, gestoj kaj aliaj formoj de esprimo) kaj per faro gvide de la mensaj prezentadoj.

 

3. Okazas ankaý la falsaj objektivigoj, per kiuj malsanulo rigardas viziojn kiel realajn aferojn. Ordinare, vizioj estas fakte nur ïajna1/4oj elirantaj el la subkonscio.

Same, simpluloj kredas je viziuloj, kies viziojn ili akceptas kiel efektivan kontakton kun iu alia supernatura mondo.

Oni tamen forigu la falsajn objektivigojn, per kiuj fariøis tiom da rakontoj pri dia1/4oj kaj revelacioj, kun la koncernaj sanktaj tekstoj.

E. Pauli.

 


OBJEKTIVISMO (Gnozeologia). 5616.

A: objectivism. F: objectivisme. G: Objektvismus. H: objetivismo. I: obiettivismo. P: objetivismo. R:

 

1. Objektivismo, striktasence, estas doktrino pri la efektiva ekzisto, sendepende de la subjekto, de la ekstermensa reala mondo kaj ties faktoj.

En tiu strikta senco, objektivismo ekvivalentas al realismo (vd). Kaj ne estas objektivismaj ideismo (vd 2865), nek fenomenismo (vd 2153).

 

2. Vastasence, kaj aldone, objektivismo estas ankaý la gnoziologia doktrino pri la efektiva valideco de la universalaj konceptoj kaj principoj, pere de kiuj racionalisme progresas la filozofion.

Nun, jam ne estas objektivismaj doktrinoj æiuj specoj de empiriismo (vd 1766), pozitivismo (vd), pragmatismo (vd). Kvankam kutime realismaj rilate la ekstera mondo, tiuj doktrinoj ne akceptas la menciitajn objektivajn konceptojn kaj principojn, kaj do nek la metafizikon, kiu eliras el tiuj antaýsupozoj. Sekve, rilate pluraj aferoj, ili restas agnostikismaj, relativismaj, subjektivismaj.

En la plej vasta senco estas objektivismaj la doktrinoj akceptantaj la valorojn, æefe la moralajn kaj jurajn.

E. Pauli.

 


OBJEKTO. 5618.

L: objectum, -i.

A: object. F: objet. G: Objekt, Gegenstand. H: objeto. I: obbietto, oggetto. P: objeto. R: (obekt).

1. Etimologie, objekto devenas el la latina objectum, siavice el objacere (= kuïi antaý), kunmeto el ob (= antaý , kontraý) kaj jacere (= kuïi, sterni).

Substantiva radiko. Vortformoj: objekto, objekta, objektiøo (vd), objektiveco (vd), artobjekto, celobjekto, ïercobjekto. Samfamiliaj vortoj: objektiva (vd 5606), objektivo (lenso), objeti (5622) .

 

2. Objekto, en gnoziologia difino, estas æio, kio prezentiøas al percepto kun aspekto esti ekstera al la intencionala marïo de la percepto mem. Tiusence, objekto estas la kontraýo de subjekto.

Nuance, afero (vd 0096), a1/4o (vd 0132), esta1/4o diriøas pri tio, kio iamaniere ekzistas, dum objekto almetas la rilaton kun la kono.

 

Kutime, en vulgara senco, objekto estas dirite unue pri la konkretaj aferoj antaý niaj okuloj, precipe la ne vivaj. Sed laý la difino de objekto, kiel io atingata de la intencionala marïo de la percepto, ankaý la vivuloj estas objektoj.

 

3. Specoj de objekto varias laýforme kaj laýmaterie.

 

Pro la universaleco de objekto, en logiko la klasifikado de konceptoj fariøas, unue per la diverseco de la objektoj, jen laýforme, jen laýmaterie.

Laýforme, ekzemple, konceptoj povas esti universalaj aý partikularaj, abstraktaj aý konkretaj. Tiuj diferencoj okazas, æar la menso povas atenti la objektojn, foje parte, foje tuta1/4e.

Laýmaterie, ekzemple, konceptoj povas esti foje transcendaj (aý analogiaj), foje univokaj. Siavice, tiuj univokaj estas distribuataj en kategoriojn (entute dek, en la klasifikado de Aristotelo).

 

Kiel konstatite, la varieco de la objektoj influas la konceptojn, sed ne inverse. La formo de la objektoj estas transdonata al konceptoj, kaj same la materio de la objektoj influas materie la konceptojn.

E. Pauli.

 


OBJEKTO. Cel-... 5620.

A: objective. F: objectif. G: Objektiv. H: objectivo. I: obbiettivo, oggettivo. P: objetivo. R:

 

1. Celobjekto estas objekto metata kiel celo atingenda.

Okazas proksimeco inter celo kaj objekto, æar la afero metata kiel celo estas ordinare unue konata, kaj do fariøinta objekto.

Same okazas iom da proksimeco inter celo kaj objektivo, æar la afero metata kiel celo restas iamaniere kontrasta kun la subjekto.

2. Æar la celo estas antaýkonata kiel objekto, tiu latina vorto ricevis la aldonan signifon de celo, kiel en objectum electionis (= objekto, aý celo, de la elekto).

Tiu uzo de objekto kiel celo restis ankaý en latinidaj lingvoj. Same uzeblas la latina objectivus por signifi celon.

Per la sintakso, aý kunteksto, estas do necese konstati, kiam objectum estas nur objekto, kaj kiam aldone estas ankaý celo. Same, kiam objectivus estas nur objektivo, kaj kiam aldone ankaý celo.

E. Pauli.

 


OBJEKTOJ. Teorio de la... 5622.

1. La esploro pri la objekto kreskeme gravis æe la filozofoj. Principe la demando apartenas al la metafiziko, kiu komenciøas per la gnozeologiaj demandoj pri la efektiva konsisto de la objekto.

 

2. Alexius von Meinong (1853-1921) nomis per teorio de la objektoj al la scienco pri la objektoj kiel objekto, sendepende de iliaj specifecoj, inter alie, æu ili estas realaj aý nerealaj.

Tiu scienco okupiøus pri æiuj eblaj objektoj, kaj fariøus pli vasta ol la tradicia metafiziko temanta nur pri la ekzistantaj objektoj (Ueber Annahmen, 1902; Gegenstandstheorie, 1903; Zur Grundlegund der Allgemeinen Werththeorie, 1923).

E. Pauli.

 


OBJETI, -O (metodo de diskutado). 5623.

A: object; objection. F: objecter; objection. G: Entgegenhalten; Einwurf. H: objetar; objeción. I: obbietare; obbiezione. P: objetar; objeção. R:

 

1. Etimologie, objeti devenas el la latina prepozicio ob (= antaý, kontraý) kaj jacere (= kuïi, sterni).

Verba radiko.

 

2. Objeti estas meti argumenton kontraý tezo antaýe proponita kaj argumentita.

Nuance, kontesto simple rifuzasas, foje emocie, dum objeto pli teorie kontraýmetas alian vidpunkton.

 

3. Enhavas objeto karakteron de metodo, cele al kritika penso . Pli analize, estas kritika penso strikta atento al æiuj alternativoj en la rezultoj de mensaj operacioj. Por atingi tiun celon de la kritika penso, unu el la metodoj estas tiu de objeto. Estas do objeto certamaniere rekomendinda.

Estas ja objeto unu el la æefaj elementoj de diskutado en seminarioj, simpozioj, kongresoj, kiam estas proponataj opinioj kaj ekzamenataj alternativojn. La skolastika diskutado estas karakterizata per uzo de objetoj kaj koncerna respondo per distingoj kaj subdistingoj.

 

Povas okazi, ke objeto fariøu la efektiva seræata vero. Kiu unue asertas tezon kaj argumentas povas ne esti sur la rekta vojo. Samrajte, alia povas prezenti objeton, kun la koncernaj pruvoj.

Avertis Leibniz:

"Estas necese æiam cedi al demonstroj, estu al tiuj proponataj por aserti, estu tiuj havantaj la formon de objetoj.

Estas maljusta kaj senutila voli malfortigi la pruvojn de la kontraýuloj simple pro tio ke ili estas objetoj, æar la kontraýulo havas la saman rajton kaj povas inversigi la nomojn, honorigante siajn argumentojn per la nomo de pruvoj, kaj malaltigante la niajn per la malïato de objetoj" (Theodiceo, Discurso, ' 25)

3. Specoj de objeto. Laýforme, objetoj estas en dependo de la mensaj operacioj de juøo kaj rezono, unu kaj ali foje sinteze, foje analize.

 

Kritika penso, ekde la unua momento de plej evidentaj eksplicitaj asertataj konstatoj, jam povas kontraýmeti la fikcian dubon. Kiam la unuaj aserto estas rekonetaj kiel ne kontesteblaj, tiuj tezoj restas firmaj.

 

La dua païo estas la implicitaj asertoj, kies evidenteco estas pera, æar antaýsu-pozas la antaýaj. Nun la kontraýmeto de aliaj asertoj estas pli signifaj.

Sed la plej grandaj problemoj okazas, kiam aserto dependas de argumento, surbaze de premisoj, kiuj pruvas per dedukto, aý surbaze de donita1/4oj, el kiuj la pruvo. fariøas per indukto. En dedukto kaj indukto la konkludo fariøas kiel efiko de la antecedento, kaj tiu nova tezo restas nur kiel virtuala evidenteco. Kompreneble, en tiu kazo la ebleco fari objetojn estas multe pli facila.

E. Pauli.

 


OBLIGACIO (en juro). 5625.

 

A. obligation. F: obligation. G: Obligation,Verflichtung. H: obligación. I: obbligazione. P: obrigação. R: (obligatcija).

 

1. Etimologio, obligacio devenas el la latina obligatio, kunmeto el la prepozicio ob (= antaý, kontraý) kaj ligare (= ligi). La jura obligacio estis la plej antikva uzo de la vorto, kiu semantike disvastiøis al pluraj analogaj signifoj.

Substantiva radiko. Vortformoj: obligacio, obligacia.

 

2. Obligacio, en morala kaj jura kunteksto, estas devo doni, fari aý ne fari ion.

Nuance, devo (vd 1173), vastasence, estas ne povi lasi la faron de io, aý pro necesaj, aý pro liberaj kaýzoj ligitaj al iu interna motivo de la farenda afero, dum obligacio rilatas al jura ligo inter personoj, en kiu unu estas kreditora kaj la alia estas ïuldanta.

Tiusence, valora papero estas simbolo de obligacio, dum devo rilatas al interna valoro de io ne forlasenda. Kompreneble, obligacio estas certa speco de devo, elstarigata per aparta nomo.

La jura obligacio, laý la romia kodo, "estas jura ligo, per kiu oni estas devigata necese plenumi ion (Vinculum juris quo necessitate adstringirmur alicujus rei solvendae" (Institutas, III, 13)

4. Specoj de obligacio. Laýforme, obligacio povas esti pli strikta, aý malpli strikta, dumtempa aý æiutempa.

Reduktiøas al formo, la simboloj per kiuj estas formulataj la obligacioj. Ekzemple, en ekonomio kaj financo, obligacio estas devo esprimata per valorpapero pri prunteprenita mono repagebla kun rentumo je fiksita dato.

 

Laýmaterie, specoj de obligacio estas determinataj de la objektoj atingataj de jura ligo. Rezulte de la publika juro (vd) okazas la civitanaj obligacioj, kaj rezulte de la civila juro (vd) la obligacioj inter individuaj civitanoj.

E. Pauli.

 


OBLIGATIO (en terminisma logiko) (L: 5626).

 

1. Latina esprimo, ekvivalenta al obligacio (vd 5625), utiligata de William Ockam (æ. 1280-1349), en Summa Logic., III, 38) por nomi la formalisman sintenon en diskutado, per kiu la diskutanto akceptas strikte difinitajn sencojn de la terminoj, sendepende de tio, kion li antaýe akceptis.

 

2. Ses estas la specoj de obligacioj, laý Ockam:

- institutio (= institucio), per kiu estas donata nova senco al vorto, dum la diskutado);

- petitio (= peto), per kiu estas petata al diskutanto, ke li akceptu ian propozicion;

- positio (= meto), ke la diskutanto metu propozicion;

- depositio (= formeto), ke la diskutanto defendu propozicion kiel falsan;

- dubitatio (= dubo), ke metu kiel duban ian aferon:

- sit verum (= verdade), ke respondu pri la sama propozicio, kiel supoze veran, kiel supoze malveran, kiel supozu duban.

E. Pauli.

 


OBREPTIO, -ONIS; OBREPTIUS. (L: 5627).

A: obreption; obreptice. F: obreption; obreptice. G: Obreption; obreptisch. H: obreption; obrepticio. I: P: obrepção; obreptício.

 

1.. Latina esprimo, obreptio ekvivalentas al trompoïtelo, aý fraýdo.

Kiel vorto, la latina obreptio estas kunmeto el ob (= antaý, kontraý) kaj reptatio (= rampado), siavice el reptare (= rampi).

La adjektiva formo estas obreptitius.

Esperantigeblaj, per obrepcio kaj obrepcia.

2. Obreptio estas akiro de io pere de trompoj kaj fraýdaj rimedoj.

Nuance la latina subrepticio (vd) estas kaïa surpriza ïtelado, dum obreptio elstarigas la 1/4aluzan fraýdon de la ne lojalaj rimedoj uzataj por akiri tion, kio ne eblis akiri per normalaj.

Tamen, foje obreptius ekvivalentas al subreptitius.

 

3. En la aparta kunteksto de la logiko, la obreptio okazas per la falsigita argumentado. Ekzemple pere de la petitio principii (vd).

E. Pauli.

 

 


NATURAO-indeksoj