MAKRO- 4703.

 

1. Makro- estas vortkomenco en sciencaj nomoj, el greka adjektivo : " 6 D ` H , kaj ekvivalentas al granda, longa, alta, kontraste al mikro-, tiu æi el la greka adjektivo : 4 6 D ` H (= malgranda).

Ekzemple, makroekonomio (vd 4704), makrogameto, makrokosmo (vd 4705), makromolekulo (vd 4707), makrosistemo, makrostrukturo.

Kiel pseýdosufikso: makrocefalo (Z), makrometra, makropo, makroskopo (vd 4708).

Proksimaj vortformoj: mikrofono (*), mikroskopo (*), ktp.

2. La aferoj en makrosistemo entenas tiom da varieco, ke la mikroelementoj el kiuj ili konsistas, restas preskaý sensignifaj. Oni konsideru ekzemple makroekonomio de lando, kies sumoj klarigas sen atento al detaloj. Same, en makrokosmo la graviteco de astroj funkcias kiel tutažoj, sendepende æu la homoj dormas, aý ne dormas.

Krome, partoj organizitaj en pli grandajn organismojn kapablas krei la fenomenon de emerøo (vd 1740) de specife novaj rezultoj. Do, makrosistemo ne estas nur sumo de individuaj elementoj.

Kompreneneble mikroelementoj havas iom da influo, sed sensignifa kompare al kelkaj apartaj grandaj sumoj.

 

3. Enkadre de mikrosistemo povas okazi la relativa malgrandeco nur rilate al ni, kaj ne rilate al la objektiva realo. Ekzemple, makromolekulo de proteino (vd) estas gigante granda rilate la aliajn molekulojn, sed tamen estas tre malgranda rilate al la ebleco de la homaj okuloj.

E. Pauli.

 


MAKROKOSMO. 4705.

A: macrocosm. F: macrocosme. G: Macrocosmus. H: macrocosmo. I: macrocosmo. P: macrocosmo. R: (makrokósm).

 

1. Kiel vorto, makrokosmo estas erudicia formado, per kunmeto de la internacia makro- (vd 4703), el la greka : " 6 D ` H (= granda), kaj kosmo (vd 42198), siavice el la greka 6 ` F : @ H (= ordo, universo).

Tiu vortformado jam okazas en klasikaj grekaj tekstoj, kaj jam tiam kontraste al mikrokosmo.

2. Makrokosmo estas la vasta mondo rigardata kiel mirinda ordo, same kiel okazas la interna ordo de la malgranda mondo, kontraste nomata mikrokosmo.

Nuance, universo (vd) diriøas pri la tutažo de æio, kio ekzistas, dum makrokosmo emfazas la ordon de la vasteco.

 

3. Ekde antikva tempo la kosma ordo jam estis notata de la astronomoj, kaj pri tio ankaý racie parolis filozofoj.

Aristotelo (384-322 a. K.) atentigis:

"Se eblas, ke tio okazu en animalo, - kio malhelpus, ke la sama afero okazu en la grando? Se tio ja okazas en la malgranda mondo, produktiøas ankaý en la granda - , Æ (  D Ķ < : 4 6 D è 6 ` F : å ( \ < , J " 4 6 " Â Ķ < : , ( V 8 å " (Fiziko, 252b 25).

 

Cetere la klasika greka filozofio imagis, ke ordo havas racian principon de ordo, kaj kiu estis nomata 7 ` ( @ H (Logoso = vorto, latine verbum, scienco, racio, inteligenteco) (vd).

Jen personigo de la natura leøo, kiel unueciga principo, laý kiu la samaj aferoj, egale agas.

Kiel sciate, ekde tiu Logoso evoluis la nocio de dua dia persono, en la doktrino pri Triunuo (vd), disvastigata de neoplatonanoj kaj kristanoj.

Modernepoke, oni faris la aldonan konstaton, ke en æiu loko de la makrokosmo funkcias la samaj fizikaj kaj kemiaj leøoj, kiuj funkcias en la mikrokosmo.

Sekve, æie ajn povas ripetiøi la sama historio de la surtera naturo.

 

4. Koncerne al interna ordo de la vivantaj estažoj, precipe de homo, - mirindas tiu organizažo, kaj estis nomata mikrokosmo (vd), kontraste al makrokosmo.

Same kiel sendependaj astroj inter si organiziøas, la granda nombro de æeloj de la homa korpo estas sendependaj vivaj organizažoj kaj samtempe vivas kune per mirinda ordo.

5. Mistikaj interpretoj imagis interrilaton inter la universo, kiel makrokosmo, kaj la homa korpo, kiel mikrokosmo. Foje bildoj montras kelkajn interrilatojn de la homa figuro kaj de la pluraj direktoj de la universo. Tiu kultura kredo havas historion, kaj rilatojn kun magio, horoskopo kaj similaj praktikoj.

Mistika estas la kunteksto de libro de Fludd - Historio metafizika, fizika kaj teknika de la mondoj, la granda kaj la malgranda (Utriusque cosmi, majoris scilicet et minoris, metaphysica, physica atque technica historia, 1617).

Takse, tamen, okazas almenaý la unueco de la natura leøo, per kiuj la aferoj de ambaý la mondoj, - la mikrokosmo kaj makrokosmo, - estas gvidataj.

E. Pauli.

 


MAKROMOLEKULO. 4707.

1. Øis certa punkto okazas strikta organizado de la materiaj partikloj per atomoj kaj molekuloj. Post tiu grado de strikta organizado fariøas la malordaj miksažoj.

Enkadre de la strikte organizitaj materiaj partikloj, tiu organizado fariøas en sinsekvo, per la du cititaj sistemoj, - atomo (vd 0605), konsistigata el elektronoj kaj nukleo (aro de subatomaj partikloj), kaj molekulo (vd), konsistigata el atomoj.

 

2. Kelkaj molekuloj, ekzemple proteinoj kaj celulozoj, estas mirinde grandaj molekuloj. Jen la makromolekuloj. Ili estas molekuloj, sed tre grandaj kompare al la plej simplaj.

 

3. Eble la vivo ekzistas en æiu materia partiklo, sed sen ekstera manifestiøo. Øis la nunaj konstatoj la vivo, emerøas (vd) nur enkadre de makromolekuloj, - la animala vivo en proteinoj (vd), la vegetala vivo en celulozo (vd).

Jen konstatoj kiuj devas esti en la atento de la filozofo, kiam li rezonas pri la emerøo (vd 1740) de la vivo. Kvankam eble la vivo ekzistas interne de æiu partiklo, la eksteraj manifestiøoj povas tamen nur aperi en certaj makrostrukturoj, kaj kiuj povas esti la molekuloj de proteino kaj de celulozo.

E. Pauli.

 


MAKROSKOPO, -A, -IO. 4708.

A: macroscope; macroscopic. F: macroscope; macroscopique. G: Makroskop; makroskopisch. H: macroscopio; macroscópico. I: macroscòpio; macroscòpico. P: macroscópio; macroscópico. R:

 

1. Vortformado el la grekra : " 6 D ` H (= malgranda) kaj F 6 @ B , b T (rigardi atente). Oni rimarku, ke -skop/o uzeblas kiel grekdevena vortfino, en sciencterminaro, kiam finažo -o signifas la aparaton, finažo -a la koncernan adjektivon, finažo -io la arton uzi tian ilon.

 

2. Makroskopa estas estas io sufiæe granda, por fariøi videbla de la nuda okulo, sen apartaj rimedoj.

Kontraste, mikroskopa (vd) estas tio, kio nur estas rigardebla per instrumentoj, aý simple nur konstateblas per aliaj malrektaj rimedoj.

Principe, la mikroskopaj aferoj ne estas videblaj, pro tio ke la homa okulo ne havas biologian rimedon por atingi ilin.

Sed, se la scienco iutage kapablos plibonigi la nervajn histojn por percepti aliajn elektromagnetikajn ondojn, pluraj mikroskopaj objektoj povos fariøi makroskopaj.

 

3. Epistemologie, makroskopaj aferoj restas percepteblaj per senpera evidenteco, dum la mikroskopaj restas en dependo de la makroskopaj.

 

Eventuale povas okazi aliaj epistemologiaj difererencoj inter makroskopio kaj mikroskopio.

Propražoj de grandaj kvantoj kun internaj varieco de la kunmetitaj elementoj ne estas simpla sumo de la propražoj de tiuj elementoj.

 

En fizika kampo kelkaj strukturoj generas movojn, kiujn la kunmetitaj partoj ne ludas kiam ili restas unu æe la aliaj.

Jen la ekzemplo de motoro, kies partoj izole ne agas, sed kiam ili estas adekvate strukturigataj, emerøas la movo.

Psikologio de la formo atentas al psikaj strukturoj, kies makro malsamas al la individua agado de la entenataj mikroj.

Same, okazas en sociologio, kun la konsekvenca fenomeno de la makrosociologio (vd 4710).

E. Pauli.

 


MAKROSOCIOLOGIO. 4710.

A: macrosociology. F: macrosociologie. G: Makrosociologie. H: macrosociología. I: macrosociologìa. P: macrossociologia. R: (makrosociológija).

 

1. Makrosociologio estas branæo de sociologio (vd) pri la plej kompleksaj fenomenoj ene de la socio.

Tiu makrosociologio estas atenta al la fenomenoj karakterizaj de la grandaj strukturoj, kaj kiu ne estas simpla sumo de individuaj fenomenoj. Izolaj faktoroj ne agas. Sed kiam ili estas certamaniere strukturigataj, emerøas specifan novan socian fenomenon.

 

2. Estas tipa temo de makrociologio la organizado de homa socio en sinsekvajn cirklojn, inter kiuj unu el la plej signifa estas la divido en naciojn kaj sendependaj Ïtatojn.

Grava alia temo de makrosociologio estas la ekonomika disvolviøo de la socio, æar principe homoj bezonas vivrimedojn.

 

Komunikado, jen alia grava fenomeno de makrosociologio. Pli granda grado de komunikado okazigas la formadon de apartaj etnoj. Inverse, facila komunikado povas remiksi la etnojn, kaj tio estas plibone por la homaro (vd)..

Fine, restas makrosociologia temo la interrilato de kulturoj. En tiu kampo situas la problemo de malsamaj lingvoj, moroj, ideologioj, religioj.

E. Pauli.

 


MAKSIMO. 4711.

A: maxim. F: maxime. G: Maxime. H: máxima. I: màssima. P. máxima. R: (máksima).

 

1. Etimologie, maksino devenas el la latina maxima, supera grada adjektivo de magnus (= granda).

Substantiva radiko.

 

2. Maksimo estas koncize esprimata principo pri la vivo kaj konduto.

Nuance estas maksimo simila al aforismo (vd), sentenco (vd), proverbo (vd), devizo (vd), moto (vd).

 

3. Historie, la vortuzo de maksimo por kondutesprimoj komenciøis æe la francaj moralistoj de la 17-a jarcento. Tiam elstaris François de La Rochefoucauld (1613-1680), kiu publikigis siajn pensojn sub la titolo Reflektiøoj aý sentecoj kaj moralaj maksimoj (Reflexions ou sentences et maximes moreales, (1665).

Antaýe maksimoj estis nomataj per ekvivalentaj aliaj terminoj.

 

4. En aparta antikva adjektiva senco, la latina maximus (= la plej granda) signifis nur gramatike la superan gradon de la adjektivo granda. Ekzemple, esti la plej alta (Cicerono), esti la plej aøa (Livio), esti la plej kapabla militisto (Vergilio).

 

En tiu senco, en mezepoka skolastiko la latina maxima estis dirata pri evidenta propozio.

Æe Boetio "maxima propositio" estas la nedemonstrebla propozicio, tamen evidenta (In top. Cicer., I; De diff. topicis, II; en P. L., 64, col. 1151, 1185).

Æe Petro Hispano maxima estas la propozicio, rilate kiun nur okazas alia pli konata aý pli fundamenta. Ekzemple "æiu tutažo estas pli granda ol la koncerna parto" (Summ. Log., 5.07).

 

Je la komenco de la moderna epoko, precipe æe Jungius, estis nomata maxima, sed ankoraý latine, la plej probabla: "universala proposicio maxime probabla" (Log. hamburgensis, 1638, V, 3, 5).

Tiel same æe Locke (Eseo, IV,12,1) kaj æe Leibniz (N. Eseoj, IV,12,6).

5. La nova uzo de maksimo jam aperis en Kant. Maksimo estis uzata de li kiel morala sentenco pri la vivo kaj konduto.

 

Koncerne al la gnozeologia enhavo, atribuis Kant al maksimo la apartan kuntekston de la apriorisma filozofio.

Maksimo estas "subjektiva principo de la volo", distinga de la leøo, kiu estas objektiva principo, tio estas universala, de la konduto.

La individuo, pro la subjektiveca karaktero de la maksimo, povas alpreni kiel sian maksimon, la leøon mem, aý alian regulon, aý eî lasi la leøon (Grundlegung zur Metaphysik der Sitten, 1,1 noto; Kritiko de la p. r., § 1, Def.; Religion, I, Obs.).

E. Pauli.

 


MAL- (*). 4712.

1. Mal estas prefikso montranta la kontraýon indikata de la radiko, al kiu ûi almetiûas. Ekzemple, malamo (= kontraýo de amo), malbono (= kontraýo de bono), malsano (= kontraýo de sano).

Memstaraj vortformoj: malo, mala, male.

 

2. Elstariøas la abstrakta precizeco de la prefiksa uzo de mal- kaj de la koncernaj memstaraj vortformoj.

Rimarku ekzemple, pri la memstaraj vortformoj:

- deziri la malon de aliaj;

- antonimo estas la mala vorto;

- vian opinion mi ne forëetas, tute male.

Same, tute precizaj estas la vortformoj. Ekzemple: esti - malesti; esto - malesto; bono - malbono, ktp.

E. Pauli.

 


MALAJZIO. Filozofio en... (en suda Azio). 4713.

Ûeneralaëoj (vd 4713-000).

Filozofoj de Malajzio (vd 4713-002).

Resumo de filozofio em Malajzio (vd 4713-005).


MALAMO. 4714.

Gr: § P 2 @ H , -, @ H ; : \ F @ H , -, @ H . L: odium, -ii.

A: hate, odious. F: haine, odieux (adj). G: Hass. H: odio. I: òdio. P: ódio.

 

1. Laývorte, malamo estas la malo de amo, kaj do ekvivalentas al kontraýo de amo.

La latina ekvivalento de malamo estas odium. El tiu la latina radiko odi- devenas la plej multo de vortoj de latinidaj vorformoj rilataj al tiu senco.

El la hindeýropa radiko kad- kun senco de æagreno devenas la angla hate, la franca haine, la germana Haz.

En la latina, aperas tiu radiko kad- en acedia (= enuo, anksieco), kies signifo estas proksima.

Kun sama iom da proksimeco denove aperas en la greka 6 ­ * @ H (= zorgo, tristeco), • 6 0 * \ " (= senzorgo, enuo, tedo, acedo) (vd 0065).

 

2. Malamo, estas speco de afekcio, inversa al tiu de amo (0251).

Æiu kvalito havas kiel propražon havi kontraýon, krom havi gradojn kaj similon.

Kiel temo, malamo estas ïajne simpla, same kiel amo, kiu estas konkreta îiutaga fenomeno, kun ofta inversiøo.

Sed amo kaj malamo okazigas apartajn studojn en pluraj kampoj: psikologia, metafizika kaj religia (vd 0256), morala kaj eduka (vd 0254), sociologia, arto, precipe poesia.

Nun oni klarigu malamon koncerne al psikologia speco de afekcio kaj koncerne al la psika kapablo, aý fakulto.

 

3. Kiel speco de afekcio. Laýforme pluras la specoj de afekcioj, kaj oni montru en tiu kadro, kie situas amo kaj la koresponda malamo.

Oni rimarku, ke laýforme okazas granda kadro, per kiu klasifikiøas la afekcioj (vd 0251), aý sentoj (vd).

 

Okazas, laýforme, øenroj de afekcioj, subgenroj, fine specoj:

- øenerale, amo kaj malamo estas en la genro de afekcioj kun æiuj aliaj;

- poste, amo kaj malamo estas ambaý en subgenro, kontraý aliaj subgenroj;

- fine, amo kaj malamo estas specoj, inter si diferencaj.

 

4. Malamo kiel genro de afekcio. Kiel genro, amo kaj malamo estas afekcioj, tio estas, io rezultinta per efiko de la ago de alia.

Oni estu atenta, ke afekcio, en la plej øenerala senco, estas la rezultinta stato okazigata en iu ajn estažo, pro la ïanøiga ago de alia. Ekzemple, fizika afekcio rezulte de batado, biologia afekcio rezulte de veneno, psika afekcio rezulte de malsukceso.

Kutime afekcio estas dirata pri ïanøoj okazigataj de objekto aganta en viva korpo kaj en la psiko. Venenoj, ekzemple, afekcias korpajn organojn. Malsanoj estas korpaj afekcioj.

Gravas afekcioj okazintaj en psika vivo: konkapabloj estas atingataj de la objektoj kaj impulsivaj fortoj estas influataj de tiuj objektoj per diversaj manieroj.

Nuance, sento (vd) diriøas pri psika stato kaj ligita al nocio de agrablo kaj ne agrablo, dum afekcio diriøas pli vaste al iu ajn estažo kaj estas pli rekte ligita al nocio de ïanøo. La sama afero, ekzemple amo, aý malamo, povas esti konsiderataj afekcioj kaj sentoj, laý la vidpunkto konsiderata. Do, ne æio, kio estas afekcio, estas ankaý konsiderata sento; tiusence, malsano estas afekcio, sed ne sento. La tuta afero pri afekcioj estas en si mem malfacila kaj rilatas ankaý al afekto (vd 0094, emocio (vd 1755) kaj sento (vd).

 

5. Malamo kiel subgenro de afekcio. Kiel subgenro de afekcioj, amo kaj malamo estas en la subgenro de la kupidecaj (vd) afekcioj (pasiones concupiscibiles), kontraste kun la subgenro de la strebaj afekcioj (pasiones irascibiles).

 

6. Malamo kiel speco de afekcio. Kiel apartenantaj al kupidaj afekcioj, amo kaj malamo apartenas al pasioj, kiuj nur estas simple inklinaj, aý malinklinaj; do, amo kaj malamo ne estas strebaj pasioj, îar ili ne bezonas kiel tiaj pasioj streîe sinteniûi.

 

Enkadre de la simple inklinaj kaj malinklinaj estas: amo kaj malamo, deziro kaj hororo (antipatio), plaîo kaj malplaîo.

Strebe inklinaj kaj malinklinaj: espero kaj malespero, timo kaj aýdaco, kaj kolero.

 

Unue senkonsidere de la etapoj mem de la plenumo; amo estas tiu inklino senkonsidero de la etapoj mem, kaj kiam îio iras glate rilate al la akceptindeco de la celato, kun kiu fariûas sufiîa alûustigo kaj akcepto; se ne okazas la alûustigo, fariûas la malama stato.

Do, amo estas afekcio (aý sento), en la genro de simpla inklino, kun alûustigo al objekto celata, sendepende îu tiu celata objekto jam estas aý ne estas atingata (vd 0085.4). Same, malamo okazas antaý kaj post la okazažo.

 

Tiu fina atingo, aý ne atingo, de la celata objekto ne estas, ja, en si mem esenca al amo aý al malamo; per tiu atingo aý ne atingo nur fariûas subdividoj de la amo, aý de malamo, en specojn; sed îiu speco estas esenca amo, aý esenca malamo, pro la sama simpla inklino, aý malinklino, al celato.

 

7. Laýmaterie, rilate al la altiranta objekto, pluras la specoj de amo kaj de malamo. Tiu laýmateria diverseco jam ne influas la laýforman diversecon de la afekcioj, kaj do nek de amo kaj malamo inter si, kaj nek rilate la aliajn afekciojn.

Tamen, gravas tiu materia diverseco de la amoj kaj de la malamoj. Æiu objekto enhavas ion allogan kaj ne allogan. Objekto diriûas bona, se ûi altiras, kaj tiam okazos la amo; malbona, se ûi malallogas, kaj tiam okazos la malamo.

La motivoj de emo diversiûas, kaj dividas la sentojn de amo, aý de malamo, en specojn laý la emo-objekto (vd 0251,4). Sed tiuj dividitaj aspektoj, rezultintaj el materia vidpunkto, ne ïanøas la fundamentan laýforman proceduron, per kiu la kapablo de kliniûo estas altirata de la objekto.

 

8. Pri la psika kapablo, aý fakulto, havi la inklinon de amo, aý korespondan malinklinon, oni demandas, - îu tiu fenomeno estas nur fina stato de la vola kapablo?, îu øi estas fina stato de alia specifa aparta kapablo.

Oni tuj avertu pri du fundamentaj doktrinoj tiurilate.

 

La tradiciaj sistemoj kaj pluraj el la modernaj distingas nur du genrojn de psikaj kapabloj, unuj estas por koni (senti kaj pensi), aliaj por agi (sensaj impulsoj kaj volo). La psikaj statoj (sentoj kiel psikaj statoj, afekcioj) ne havus apartan kapablon (aý fakulton), sed estus nur rezultintaj statoj de antaýemenciitaj psikaj kapabloj. En tiu kunteksto, amo kaj malamo estus nur rezultintaj statoj de la volo. Kiam la volo kliniûas aý malinkliniøas al io, aý al iu, la sinsekva stato de kliniûo aý malinkliniøo estas la amo, aý malamo.

Sed, malsame J. N.Tetens (1736-1805), kaj tuj post li Kant (1724-1804), kredis, ke la psikaj sentoj havas apartan fakulton.

En tiu nova interpreto oni konsciu pri la diferenco en la uzo de kelkaj vortoj.

 

Estas iom da distingo inter la kapablo kaj la inklino mem, îar kapablo povas resti nur potenciala, dum la inklino povas komenciûi, fariûi pli forta, kaj ankaý povas îesi, sed poste denove reveni al inklino. Amo, aý malamo, situas en la inklino, aý malinklino; do, ne abstrakte en la kapablo inklini aý malinklini.

La fina stato de inklino, aý de malinklino estas, do, kvalito de la volo, rezultinta kiel konsekvenco de la objekto al kiu ûi kliniûis, aý malkliniøis. Do, kiel psika stato, amo aý malamo ne estas fakulto aparta rilate la fakulton de volo. Tiel same, neniu alia sento estas aparta fakulto, kiel pensis Tetens kaj Kant.

La empiria psikologio kolektas sisteme donitaëojn sur la amo kaj malamo, kaj per induktoj prezentas rezultojn pri la temo.

  E. Pauli.

 


MALAVIO. Filozofio en... (en Afriko). 4715.

Ûeneralaëoj (vd 4715-000).

Filozofoj de Malavio (vd 4715-002).

Resumo de filozofio en Malavio (vd 4715-005).

 


MALBONA, -O, -ECO. 4716.

Gr: J Î 6 " 6 ` < . L: malum, -i.

A: bad, evil (morala malbono); : badness. F: mal. G: Uebel, Boese, Schlecht (malbona kvalito). H: mal. I: male. P: mau; mal; maldade. R: (zlo) (vred).

 

1. Malbono estas io ne konvena kiel eco de subjekto. La koresponda konveneco estas la bono (vd 0860).

Sed en korelativoj la pozitiva devas esti antaýe konata. Konveneco, per kiu estas difinata la bono, estas do antaýe konenda. Sekve, koni malbonon, supozas konata la konveneco, per kiu estas metata la nocio de bono.

Restis do klare, ke tiu difino de malbono. - kiel io ne konvena kiel eco de subjekto, - estas nur malrekta difino, surbaze de la antaýe konata bono.

Principe, difino fariøas pere de io pli konata. Estas konveneco pli konata ol malkonveneco. Same, estas bono pli konata ol malbono.

Certamiere do la difino prezentita estas en rekta vojo.

 

Oni avertu ankoraý, ke bono estas simpla nocio. Sekve, la difino de malbono pere de bono estas nur priskriba. Ne estas difino de speco pere de genro kaj diferenco.

 

Gravaj temoj pri malbono estas la klasado kaj la doktrino pri la naturo de bono.

 

2. Specoj de malbono. Laýforme, malbono povas esti intence praktikata, kaj ne intence praktikata.

Kiam malbono estas praktikata kun intenco ofendi Dion, okazas la peko (vd). Tamen, eblas distingi inter materia peko, kiam øi okzas sen la intenco ofendi Dion, kaj formala peko, kiam øi efektive estas praktikata kiel ofendo al Dio.

Homoj kutime ne pekas kun la formala intenco ofendi Dion.

 

3. Laýmaterie pluras la malbonoj. Sed pli abstrakte, ili redukteblas al tri genroj,

- metafizika, aý ontologia malbono (vd 4725),

- fizika malbono (vd 4724),

- morala malbono (vd 4726).

 

Asertis Leibniz:

"Oni povas konsideri la malbonon metafizike, fizike kaj morale.

La metafizika malbono konsistas el la simpla malperfekteco, la fizika malbono el la sufero, kaj la morala malbono el la peko" (Teodiceo, I-a Parto ' 21).

Koncerne al pli specifaj laýmateriaj malbonoj, elstaras:

- malbonfaro (vd 4718);

- malbona fido (vd 4720),

- malbona inklino (4722),

- malbona intenco (4723),

- malbona konscienco (vd 4724),

- Malbono. Fizika, aý en faro kaj en la naturo... (vd 4725).

... - malbono. Metafizika, aý ontologia... (vd 4726).

- malbono. Morala... (vd 4727).

- malæasteco (vd 4728),

- malespero (vd 4732),

- maljusteco (vd 4741),

- malvirto (vd 4755),

- misfamigo (5034),

- murdo (vd).

Jen malbonoj, kiuj denove redivideblas en plurajn aliajn, ankoraý pli specifajn, jen laýforme, jen laýmaterie.

 

3. Doktrino pri la naturo de malbono. Du estas la fundamentaj doktrinoj pri la bono:

- aý malbono estas nur subjektiva taksado, kiel speco de psika reago de la individuo, - jen subjektivisma difino de malbono;

- aý malbono estas io iamaniere objektiva, kiel io ligita al ento mem, - jen metafizika difino de malbono.

Du estas do la fundamentaj alternativoj ekzamendaj. Se oni pruvas unu el tiuj alternativoj, la alia restas forigata.

Kompreneble, kelkaj elementoj de malbono estas objektivaj; sed oni devas decidi, - æu en ili estas esence la malbono.

Same kelkaj elementoj en malbono estas subjektiva reago de la individuoj atingataj de la malbono; sed ankaý en tiu kazo oni devas decidi, - æu en ili konsista esence la malbono, kaj ne nur akcidence.

 

4. Malbono kiel subjektiva taksado. Ne facile redukteblas malbono al subjektiva psika emocia reago. Efektive, rekte konstatiøas, ke malbono ne estas nur taksado de la individuo deziranta ne sukcese ion.

Tamen, la malfacilažoj de la interpreto de malbono kiel psika reago restas tolereblaj, æar ankaý okazas malfacilažoj en la kontraýa hipotezo interpretanta objektive la malbonon.

Tiu subjektiva interpreto de malbono, - same kiel de bono (vd), - fariøis per pluraj formoj de prezentado, jen per pli simplaj formoj fare de la empiriistoj Thomas Hobbes (1588-1679) kaj John Locke (1637-1704), jen per pli komplikaj formoj fare de la racionalistoj Spinozo (1632-1677) kaj Kant (1724-1804).

 

5. En la metafizika interpreto de la naturo de malbono kun objektiva fundamento, okazas denove du alternativoj, kaj ambaý metafizikaj:

- aý malbono estas io objektiva kaj pozitiva en la ento;

- aý malbono estas io objektiva, sed negativa, kiel manko de io objektiva kaj postulata.

6. Kiel io objektiva kaj pozitiva malbono estus speco de propražo de la ento, same kiel la aliaj ontologiaj propražoj (vd), kvankam rekte kontraýaj. Ekzemple, kelkaj entoj estus rekte bonaj, kiel la spirito, dum aliaj estus rekte malbonaj, kiel la materio.

Jen doktrino ebla precipe en dualismaj doktrinoj. La ento mem estas el du specoj, - unu en si mem tute bona ento, alia en si mem tute malbona ento. Tiu doktrino estas nomata metafizika dualismo (vd 1410), æar ekde la fundamento mem okazas du kontraýaj specoj de ento.

La alia dualismo estas tiu de materio kaj spirito, kiel du apartaj substancoj. Eblas esti dualisto en tiu kampo, seb la koresponda metafizika dualismo. Sed, ordinare, dualistoj enkadre de la metafizika dualismo, asertas ke la spirito povas esti bona, kaj ke la materio estas æiam malbona. Kontraste, por monismaj interpreto, sprito kaj materia povas esti nur flankoj de la sama fundamenta substanco.

 

Historie, metafizika dualismo estis la doktrino de pluraj antikvaj sistemoj, - mazdaismo (vd 4840), zoroastrismo (vd), orfeismo (vd), pitagorismo (vd), neopitagorismo (vd), gnostikismo (vd 2462), manikeismo (vd 4776), kelkaj branæoj de neoplatonismo (vd) kaj kelkaj de kristanismo, kiel), katarismo (vd).

Tiuj ideologiaj grupoj estas kutime radikale dualismaj kaj adeptoj de severa asketismo, krom ritoj de purigo, inter alie tiu de bapto.

7. Kiel io objektiva kaj negativa, jen interpreto pri la malbono disvolviøinta æefe surbaze de la aristotela filozofio kaj vaste disvolviøinta de stoikismo, neoplatonismo, kristana filozofio.

Malbono kiel io metafizika sed nur negativa signifas, ke fakte io okazas en la esto, kiu multobliøas en finitajn individuojn kaj æiu individuo povas havi gradojn de disvolvolviøo.

La finiteco ne estas en si mem malbono. Nek malsuperaj gradoj estas en si mem malbonaj.

`Tamen, eblas ke tiuj entoj restu foje ne kompletaj en sia strukturo. Jen, kiam manko estas objektiva malbono, sed nur en negativa senco. Principe, tiu manko povas esti riparata per la almeto de tio, per kio tiu ne kompleta entažo plenumiøu.

 

Por ke oni pensu tiel optimisme rilate la bonon en nefinitaj estažoj estas necese antaýmeti la øeneralan doktrinon, ke enteco estas principe per si mem bona. Tiam øi neniam estas atingebla de pozitiva malbono.

Efektive, esti estas io bona. Nu, ekzistas nur la esto. Do, nur ekzistas la bono.

E. Pauli.

.


MALBONA FIDO. 4720.

 

1. Malbona fido estas sinteno, per kiu trompisto ïajne parolas, ïajne agas kaj ïajne faras per unu maniero, sed efektive li parolas, agas kaj faras per alia maniero.

Nuance, mensogo (vd) estas simple paroli malvere, malfido celas rezulton per la trompo.

Seninteca erarigo nur povas esti rigardata kiel materia malfido, pro tio ke la malfido mem ne okazis.

Malfido signifas pli psikologie la mankon de fido, dum malbona fido emfaze avertas pri la malbona intenco.

 

2. Analogie, malfido direblas pri la internaj trompoj al kiu la individuo submetas al si mem. Ekzemple, por ne senti doloron. Aý por ne resti æagrenata de la propraj malsukcesoj.

Jean Paul Sartre atribuis al homo la naturan tendencon malfide vivi neaýtentece (L'Etre et le Néant, I-a Parto, æ. 1, je la fin, æ. 2. 1943).

 

3. En civila juro malbona fido estas afero pritraktenda, pro tio ke øi okazas inter pluraj.

E. Pauli.

 


MALBONA INKLINO. 4722.

1. Malbona inklino estas emo de la kapablo de ago, malbone plenumi siajn agojn.

Nuance, malbona intenco (vd 4723) malbone agas per konscia elekto, dum malbona inklino konsistas en la malforto mem de la kapablo.

Povas okazi intenco esti bona homo, sed tamen la inklino de la kapablo ne estas sufiæe forta por decideme iri la bonan vojon.

 

Okazas proksimeco inter malvirto kaj malbona inklino. Sed malvirto povas okazi kiel akirata emo, per konstanta praktikado de la malbono, dum malbona inlino povas esti natura, pro manko de fortoj.

Jen la malforteco de la karno, laý esprimo foje uzata. Aliaj atribuas tion al tendo de Diablo! Ili pruvu tion! Sed en unu interpreto kaj en la alia, - la afero estas pri malbona inklino.

 

2. Per praktikado de la virto restas kontroleblaj la malbonaj inklinoj.

Evidentas, ke la malbonaj inklinoj, - koncerne ekzemple al seksaj plaæoj, al uzo de drogoj, al troa trinkado kaj manøado, - estas influataj de la individua iniciato kaj de la eduko øenerale.

E. Pauli.


MALBONA INTENCO. 4723.

1. Malbona intenco ekvivalentas al malico (vd 4738). Estas ja malico la malbona intenco.

Nuance, malbona konscienco (vd 4724 estas nur la øenerala stato de konscio pri la malboneco, dum malbona intenco estas la konscio pri la malboneco de la elektata celo.

Kvankam la ago estas operacio de volo, øi supozas la samtempan konscian akompanon.

 

2. Estas distingo inter intenco kaj atento, denove inter intenco bona kaj intenco malbona.

Oni rimarku, ke intenco rilatas semantike al volo, dum atento al la kono.

 

Principe, la vola intenco (vd) iras al la sama objekto, al kiu iras la mensa atento (vd 0594), sed kun malsamaj vidpunktoj de intereso. La intereso de intenco estas vola, tiu de atento estas kona.

Intenco (vd) estas, do, konscie ekvoli ion, dum atento (vd 0594) estas mensa kono de la objekto atingata.

E. Pauli.

 


MALBONA KONSCIENCO. 4724.

A: bad conscience. F: mauvaise konscience. G: boeses Gewissen. H: mala conciencia. I: mala coscienza. P: má consciência. R:

 

1. Malbona konscienco, en morala kunteksto, estas la kontraýo de bona konscienco (vd). Estas ja malbona konscienco øenerala stato de konscio, per kiu la individuo rekte scias ke li malbone agas. Kvankam la ago estas operacio de volo, øi supozas la samtempan konscian akompanon.

Nuance, malbona intenco (vd 4723) estas la konscio pri la malboneco de la elektata celo por estia plenumata de la ago, dum malbona konscienco estas nur la konscio pri la malboneco.

Same simila estas malbona karaktero (vd). Estas karaktero ne nur la vola ago, sed konstanta emo agi certamaniere. Tiu konstanta emo povas esti bona (virta), kiel en bona karaktero, aý povas esti malbona (malvirta), kiel en malbona karaktero.

 

Peko (vd) rilatas al malbona konscienco, okazas en pli strikta kampo, tiu de malobservo, per kiu estas ofendata al Dio. Oni pekas, nur kiam Dio estas intence ofendata.

Sed tamen distingeblas inter materia peko, kiu estis farata sen la intenco ofendi Dion, kaj formala peko, kiu efektive estis farata kun la intenco ofendi Lin.

Sekve de tiu distingo inter materia peko kaj formala peko, povas okazi multaj pekintoj, kiuj subjektive fakte ne pekis. Enkadre de la religioj predikantaj la savon, la Dia Regno, aý Æielo, havos pli la homoj, ol la Infero.

 

Kompare, malico (vd 4733), kiu estas la elektata kaj decidema intenco fari malbonon al alia. Ankaý kompare, malbona inklino (vd 4722) estas kiel malbona karaktero, aý konstanta emo al malbono.

Kiel konstatite, malbona konscienco estas øenerala stato konscia je la malbono, kaj kiu prezentas plurajn nuancojn.

 

2. Malfacile povas okazi rekte intencita malbona konscienco. Tio, kiu efektive altiras la individuo estas la intereso pri la objekto. Same, serpento kiu manøegas la kaptitan ranon, ne deziras la malbonon al tiu mortigita besteto, sed la manøažon.

Perfekta peko malfacile okazas, pro tio ke la pekinto ne deziras ofendi Dion, sed øui ion ne permesata.

 

3. Prefere oni diru malbona konscio (ne malbona konscienco), kiam la afero estas nur pri psikologia problemo; do, kiam la konscio montriøas dolorigita, pro iu psika streæiøo, anksieco, aflikteco.

E. Pauli.

 


MALBONO. Fizika, aý en faro kaj en la naturo... 4725.

 

1. Fizika malbono okazeblas en du situacioj: rekte en simpla elemento kaj en la strukturo en kiu partoprenas la simplaj elementoj kiel integrigitaj partoj.

Oni malmulte scias pri la simplaj elementoj de la naturo. Sed absoluta fizika malbono okazus, se ili estus afekcieblaj.

Koncerne al strukturigitaj sistemoj ekde de la plej malgrandaj øis la plej grandaj, - kiel atomoj, molekuloj, grundo, montoj, riveroj, maroj, plantoj, animaloj, astroj kaj la kosmo øenerale, - povas okazi transformoj enkadre de la sistemoj mem. Jen kiam æiu transformo takseblas per du flankoj, - bono por la nova strukturo, malbono por la antaýa.

 

Okazas relativa malbono, kiam la afero estas nur pri transformo. La antaýa stato perdis ion, kaj por øi estis malbono; la nova stato gajnis ion, kaj por øi estis bono.

Efektive, en transformo ne okazis absoluta perdo.

 

2. Transformo de sistemo povas esti vasta ïanøo de la strukturo, kaj malplivasta.

Vasta transformo de la strukturo okazas ekzemple en la metabolisma asimilo de manøažoj, kiam unuj sistemoj estas preskaý tute transmormataj en aliajn.

Malvasta transformo okazas per tute akcidencaj ïanøoj, kiel en individuo kiu foje restas piede, foje marïas.

 

3. Koncerne al iniciato, granda kvanto da transformoj fariøas per la natura malekvilibro, per kiu la aferoj pasas el unu stato al alia, kaj kiu restas kiel nova ekvilibro.

Movo (vd) estas nur tiu paso de unu stato al alia, estu natura aý ne.

 

Planedoj en la kosma spaco povus resti en statika ekvilibro. Tamen, se planedoj moviøas, ili estas en malekvilibro, kaj seræas novan ekvilibron. Tertremo rezultas el malekvilibro de strukturoj seræantaj novan ekvilibron. Dum tiu makro-movo okazas, povas esti detruataj domojn kaj mortigataj homojn. Sed fundamente, tiu tertremoj estas transformoj fariøantaj per malekvilibro de antaýa stato, seræanta novan staton, kaj do ion bonan.

 

Fizikaj transformoj ankaý okazas per iniciato, ekzemple de homoj. Sed la fundamenta procezo restas æiam la sama, - forigo de antaýa stato favore de novan strukturon. Por la antaýa stato estas la malbono, por la nova estas la malbono.

Sekve, la homa iniciato de transformo estas samtempa faro de fizika malbono kaj de fizika bono. Jen paradokso!

 

Oni almenaý seræu, ke la nova stato estu io plibona, ol la antaýa. Efektive, la metabolisma transformo de manøažoj en nian vivantan korpon estas io plibona, kompare kun la antaýa stato de tiuj manøažoj. En la tuta naturo okazas tiu sinsekvo, - la plej forta manøas la malplifortan!

Kiam homoj ne kapablas plibonigi la naturon, ili lasu øin en spontanea ekvilibriøo. Jen la ideal nomata ekologio (vd 1562)

 

4. Doloro okaze de fizika malbono. En psikaj vivaj estažoj la transformoj estas percepteblaj per la doloro (vd). Eble aliaj estažoj ne perceptas dolore, kiam okazas ïanøoj.

Kiam Leibniz klasifikis tri genrojn de malbono, li asertis ke "la metafizika malbono konsistas el la simpla malperfekteco, la fizika malbono el la sufero, kaj la morala malbono el la peko" (Teodiceo, I-a Parto ' 21).

Sed tiu eldiro, - ke fizika malbono konsistas el sufero, - restis nur priskriba, en la senco ke doloro estas la plej karakteriza aspekto de la fizika malbono. Dum la aliaj aferoj de la naturo ne sentas la transformojn, ni homoj tre suferas kiam ili okazas. La esenca elemento de fizika malbono estas la efektiva ïanøo de la antaýa strukturo, kiu perdis ion, por eniri novan formon.

 

Sekve de la sento de doloro, vivaj psikaj estažoj rezistas al transformo. Estas do doloro la limo de æiu ïanøo aý transformo!

Tamen, - ekde kiam okazis la malkovro de drogoj kapablaj haltigi la doloron, per anestezo (vd 0303), - ebliøis ankaý transformoj en la vivan korpon de homaj kaj de aliaj animaloj. Oni povas eæ transplanti organojn de unu vivanto en alian vivanton.

Ankaý la morto restis pli akceptebla de malsanuloj kondiæe, ke ne okazu la doloro. Post kiam homo mortas, li estas manøebla sendolore de la vermoj, aý eæ de aliaj homoj.

Kio estas prefera, - fariøi korpo de vermoj? - aý fariøi korpo aliaj homoj? Certe okazos ambaý, æar vermoj estos manøataj de aliaj bestoj, kiuj fine estos manøataj de la homo! En æiu fizika transformo okazas la fizika malbono unuflanke, kaj la fizika bono en alia flanko.

E. Pauli.

 


MALBONO. Metafizika, aý ontologia... 4726.

1. La metafizika, aý ontologia malbono estas tiu rekte rilata al la enteco mem de tiu eco.

Tiu malbono diriøis do øenerale, sen la detaloj esti fizika aý morala.

Leibniz: "la metafizika malbono konsistas el la simpla malperfekteco, la fizika malbono el la sufero, kaj la morala malbono el la peko" (Teodiceo, I-a Parto ' 21).

2. Estas metafizika, aý ontologia malbono io objektiva.

Kontraý la ekzisto de metafizika malbono estas ties subjektiva taksado. Tiam malbono estus nur psika reago de la individuo (vd 4716,4).

Laý tiu subjektivisma difino de malbono, ne ekzistas metafizika, aý ontologia malbono.

 

3. Kiel sciate, du estas la metafizikaj interpretoj de la naturo de malbono kun objektiva fundamento:

- aý malbono estas io objektiva kaj pozitiva en la ento;

- aý malbono estas io objektiva, sed negativa, kiel manko de io objektiva kaj postulata.

Kvankam dua malsamaj interpretoj pri malbono, ambaý restas en metafizika, aý ontologia kampo.

Kiel objektive pozitiva, la malbono estis doktrino ofte defendata, kaj nomebla metafizika dualismo (vd 4714,6 ). La æefa tiuspeca dualismo de bono kaj malbono estis manikeismo (vd 4776)

Kiel objektive negativa, malbono estas interpreta nur kiel manko (4716,7), kaj do neniel objektive pozitiva. Jen doktrino surbaze precipe de la metafiziko de Aristotelo.

E. Pauli.

 


MALBONO. Morala... 4727.

1. Morala malbono rilatas la intencon, laý kiu oni agas; tiam okazas morala bono, kiam øi estas bonintenca, kaj morala malbono, kiam øi estas malbonintenca (vd 4723).

2. Jen unu el la æefaj genroj de malbono (vd 4716,3), laý la materia klasifikado, en kiuj la aliaj genroj estas la fizika malbono (4725) kaj la metafizika malbono (4726).

Konsistas "la morala malbono el la peko" diris Leibniz (Teodiceo, I-a Parto ' 21).

Efektive, peko (vd) rilatas al malbona intenco, sed nuance kun pli strikta senco de malobservo, per kiu estas okazas ofendo al Dio, dum morala malbono signifas plivaste.

3. Æu eblas morala malbono en Dio? Konceptata kiel intensive infinita estažo, en Dio ne eblas ia ajn manko.

Se efektive oni subtenas la difinon de malbono kiel manko de bono, ne eblas en Dio la morala malbono.

Implicas, do, la nocio de Dio, ke li ne agas malbonintenca, sed nur per amo je bono.

Kompreneble, en difektita koncepto de la dieco, kiel okazas ordinare en la kapo de la plimulto, precipe en la pasinteco, eblas la morala malbono en Dio.

 

4. Restas la demando, æu eblas la morala malbono en kreitažoj? Jen mistero malfacile klarigebla, enkadre de la principo, ke Dio kreas nur la bonon.

Jam Platono avertis ke la volo nur povas celi bonon, kaj kiam øi elektas ion malbonan, efektive okazis nur iluzian elekton de bono.

Cetere, Dio povas antaývidi krei nur tiujn, kiujn li antaývidas agi bone. Jen la problemo rilata al la antaýdestineco (vd 0331).

E. Pauli.

 


MALÎASTECO. 4730.

A: luxury. F: luxure. G: Unkeuschheit. H: lujuria; sensualidad. I: lussùria. P: luxúria; sensualidade. R:

 

1. Malæasteco rilatas al la malvirta seksa konduto.

Estas la seksa plaæo tre altira, kaj pro tio la konduto en tiu kampo facile restas en malordo.

En tiu kampo, æasteco (vd 1002) estas la virto; malæasteco estas la malvirto.

 

2. La ordo en seksa vivo ne facile determineblas. Kelkaj tre rigoras pri la seksa konduto, sed sen klaraj argumentoj, dum aliaj tre liberalas. Sekve, ankaý malfacilas determini, kiam okazas precize la malæasteco.

E. Pauli.


MALDIVOJ. Filozofio en... (en Hinda Oceano). 4731.

Ûeneralaëoj (vd 4731-000).

Filozofoj de Maldivoj (vd 4731=-002).

Resumo de filozofio en Maldivoj 4731-005).

 


MALESPERO (Kierkegaard). 4733.

A: desperation. F: désespoir. G: Verzweiflung. H: desespero. I: disperazione. P: desespero. R:

 

1. Malespero estas stato de tiu, kiu jam ne atendas, kun fido, la realiøon je dezirata afero.

Okazas tiu malespero precipe, kiam la esperata afero estas io grava, kiel ekzemple la propra realiøo.

 

2. En la filozofio kaj teologio de Kierkegaard (1813-1855), antaýulo de la moderna ekzistencialisma filozofio, la koncepto de malespero ludas apartan signifon.

Malespero estas priskribata de Kierkegaard, kiel la mortiga malsano, propra de la homa personeco, kaj kiu malebligas, ke tiu homa personeco realiøu.

 

La kaýzo de la problemo restas en la homo mem, kiu estas finita kaj pro tio nesufiæa al si. Sekve, se la homa egoo deziras esti si mem, li neniam atingos la ekvilibron kaj ripozon.

Paradokse, se la homa individuo decidas ne esti si mem, ankaý æi tie okazas fundamenta neebleco.

Se en ambaý alternativoj ne eblas sukcesi, la homo ïokas kontraý la masespero, kiu konsistigas en tio, - "vivi la morton de la egoo", æar li provis esti memsufiæa kaj ne atingis tiun celon (La mortiga malsano, 1849).

 

3. Karl Jaspers (1883-1969) esploris la saman temon pri malespero, kiun li priskribis kiel unu el la fundamentaj aspektoj de la homa ekzisto (Filozofio, 1931).

E. Pauli.

 


MALGRANDA LOGIKO. 4735.

1. Malgranda logiko, koresponda al la latina logica minor (vd) estas dirite kontraste al granda logiko, siavice koresponda al la latina logica major (vd L: 4697).

Tiu skolastika divido aperis la 16-an jarcenton, kaj havis didaktikan karakteron de sinsekvo de fazoj en la ekspono.

 

2. La 19-an jarcenton oni atribuis al la samaj nomoj la karakteron respektive de form logiko (malgranda logiko) kaj de materia logiko (granda logiko).

La unua estis nur pri la operaciado de la mensoj, la dua pri la sama operaciado dum øi estas en rilato kun la enhavo elpensata, ekzemple, pri la 10kategorioj (vd), kutime laý la aristotela klasado.

Principe, ambaý logikoj, - malgranda kaj granda, - estas formalaj. Ne povas materia logiko, - kiel foje uzata, - esti nomo de gnozeologio (vd 2468), æar tiu æi rekte nur rilatas al enhavo de la konoj.

E. Pauli.

 


MALICA, -O. 4737.

L: malitiosus; malitia, -ae.

A: malicious; malice. F: malicieux; malice. G: Boshaft; Bosheit. H malicia; malicioso. I: malizioso; malizia. P: malicioso; malícia. R: (zlóba).

 

1. Etimologie, malica devenas el la latina malitia, siavice el malus (= malbono).

Adjektiva radiko. Vortformoj: malica, malico, maliceco, malicažo, maliceta, maliculo.

2. Malica estas intenco fari malbonon al alia.

Nuance, perversa estas karaktero principe inklina al malbonfaro, dum malica signifas la malbonan intencon de iu ajn malbonfaro.

Jacob.

E. Pauli.

 


MALIO. Filozofio en... 4738.

Ûeneralaëoj (vd 4738-000).

Filozofoj de Malio (vd 4738-002).

Resumo de filozofio en Malio (vd 4738-005).

 


MALJUSTECO. 4740.

 

1. Maljusta, kontraste al justa (vd 3550), estas ne konforma al la leøo. Maljusteco estas malvirto, per kiu homoj ne agas laý la normoj.

Malplivaste, kaj ordinare, justeco kaj maljusteco estas dirataj pri la interrilatoj inter homoj. Jen la kunteksto de la romiana juøo. Laý la difino de Ulpiano, justa, aý justeco, estas "la konstanta kaj eterna volo doni al æiu, tion kio estas sia" (Digesto, I, 1, 10).

 

2. La socia muljusteco diriøas ordinare rilate al la malriæaj homoj. Efektive, malriæeco povas okazi kiam la ordigaj leøoj favoras al disvolviøo de unuj kaj ne favoras aliajn.

Tamen, ne æiam la malriæuloj estas malriæaj kaýze de maljustaj leøoj. Estas tiuj homoj kiuj simple ne kapablas helpi al si mem.

Ankaý estas tiuj, kiuj simple estas pigruloj.

Kiam okazas tiu malevoluo de la individuoj, la socio tamen povas iom post iom atingi ilin per la edukado.

E. Pauli.

 


MALPLIGRANDA MALBONO. Elekto de la .... 4743.

1. Malbono okazas en malsamaj cirkonstancoj, kaj ne eblas reagi al malbono æiam per la samaj rimedoj.

Estas necese, ke la rimedoj mem estu bonaj, kiam oni reagas al malbono.

 

Okazas situacioj, en kiuj ne eblas eviti æiujn malbonojn, kaj oni devas elekti. Ekzemple, se sanilo sufiæas por savi la vivon de unu el pluraj homoj efektive malsanaj, - al kiu elekti por fariøi sana? Foje, barko iras savi dronintojn, sed ili estas pli ol la kapablo de tiu barko, - al kiuj elekti?

Kiu donas sanilon al unu, faras principe bonan agon; li nur ne havas por sanilon por æiuj; al tiuj aliaj li nur pasive lasas morti, æar li ne havas eblecon savi æiujn.

La situacioj en kazo de elekto povas ne esti esence egalaj. En elekto al kiu doni la sanilon, oni ne donu al malsana æevalo, sed al malsana homo. Sed ne facilas elekti inter infano kaj plenaøulo, inter viro kaj virino.

 

2. Kiu mortigas atakantan murdiston, efektive nur defendas sin. Estas efektive agi bone, defendi sin. Nur malrekte la sindefendanto mortigas la alian.

Estu tamen proporcio en la sindefendo. Kiam sufiæas sindefendo per bato, sen malrekta mortigo, oni batu kaj ne mortigu.

3. Ne eblas praktiki malbonon, por korekti alian malbonon. Ekzemple, strikuloj ne povas praktiki malordon, por efikigi la strikon (vd).

 

4. En kazo de dubo pri devo, unuj opinias laý probabilismo (vd), permesanta sekvi iun ajn probablon; aliaj, laý probabiliorismo, favore de la plej probabla.

E. Pauli.

 

 


M-simboloM-indeksoj