HEAÝTONOMIO (N) . 2628.

A: heautonomy. F: héautonomie. G: H: I: P: heautonomia. R:

 

1. Erudicia esprimo, heaýtonomio estas kunmeto el la greka refleksiva pronomo, de la 3-a persono © " L J @ Ø (= de si mem, al si mem) kaj < ` : @ H (= leûo).

Substantiva radiko.

 

2. Heaýtonomio estas la eco de juøo, per kiu øi kapablas, dum juûas en rekta atento, juûi malrekte pri si mem.

 

3. Ekde la transcendentala analitiko, ûis la kritiko de la juûo, Kant prezentis vastan teorion pri la juûo, en kiu li asertas, ke la malrekta juøo pri si mem, validas nur interne de la menso.

E. Pauli.

 

 


HEBREO (*), HEBREA LINGVO. 2630.

Gr: © $ D " \ @ H ; © $ D " 4 6 ` H , -Z , -` < . L: hebraeus, -a, -aeum; hebraicus, -a, -um.

A: hebrew. F: hébreu. G: Hebraeer. H: ebreu. I: ebreo. P: hebreu. R: (jevrej).

 

1. Etimologie, hebreo devenas el la aramea formo ebraya, siavice el he ibri (= el transrivero, aý simple de alia flanko, aliulo). Oni rimarku la duan formon, - en la eklezia latino hebraikus kaj en la greka hebraikós.

Substantiva radiko. Vorformoj: Hebreo, hebrea, hebreismo, hebreisto.

 

2. Hebreo, kiel etna nomo, aperas unuafoje en la Biblio por diri "Abrahamo la Hebreo" (Genezo, 14,13). Eblas interpreti tion kiel el transrivero Eýfrato.

Aramea lingvo estis la æefa inter la semidaj okcidentaj dialektoj. Same gravis la fenica lingvo, kiu ankaý, kiel la aramea, apartenas al grupo de semidaj lingvoj de nordokcidento.

Kiam persoj konkeris Babilonion (538 a,K.) kaj liberigis la hebreojn, - kiuj restis tamen integrigitaj en la Imperio, - restis elektata la aramea lingvo por la administrado de la semidaj gentoj. Sekve malaperis la uzo de la hebrea, anstataýigita de la aramea, kaj kiu estis ankaý la lingvo de Jesuo.

Tiuj nordokcidentaj lingvoj, estas distingaj de aliaj semidaj lingvoj, - la babilonia, la araba.

 

3. Aparte elstaris la hebrea lingvo, en la antikveco kiel religia kaj modernepoke kiel parte planita cele al aktualigita uzo.

En la historio de la hebrea lingvo konstatiøas almenaý kvar etapoj:

- Biblia hebrea;

- Postbiblia hebrea;

- Mezepoka hebrea;

- Moderna hebrea.

 

4. La biblia hebrea estis la semida lingvo parolata en Kanaano (Is. 19,18), kaj evoluis el la lingvo parolata en Kanaano, jam antaý la alveno de Abrahamo.

La hebrea antaý la ekzilo (588-538 a. K.) havis sian klasikan tempon, ekde kiam kreskis la aramea, - de la sama nordorienta semida grupo, - æar øi estis uzata de la persa administracio por la semidaj regionoj.

 

4. La postbiblia hebrea estas tiu fragmenta restažo de la lingvo, dum estis oficiale uzata la aramea, fare de la persa dominacio, kaj la greka, fare de la novaj konkerantoj.

Malgraý la progresiva perdo de la parolata hebrea lingvo, la helenigitaj judoj de Aleksandrio kapablis, æirkaý la jaro 280 a. K.,traduki la Biblion, el la hebrea en la grekan, nun diskonigata per la nomo Septuaginto (vd).

 

Laý la tradicia rigardo, la hebrea haltis esti parolata lingvo precipe ekde la dua jarcento a. K. Tamen, restas evidentažoj de ekzistado de parolata hebrea en Palestino, ankaý dum Mezepoko.

Tamen, ekde la antikveco restis æie ajn la hebrea kiel legata sankta lingvo, per la foliumado de la bibliaj tekstoj, kaj en kiu estis verkitaj la komentarioj, el kies tutažo konsistas Talmudo (vd).

 

5. La mezepoka hebrea, precipe en arabaj landoj, riæiøis per filozofiaj kaj teologiaj verkoj. Inter alie, menciindas: Isaac ben Salomon Israeli (845-945), Saadia (892-942), Ibn Gabirol, aý Avicebron (1020- æ.1070), Moseo Maimonido (1135-1204).

En kristanaj landoj ne estis donata ïancoj al judoj, kiuj restis apartigitaj, ofte en getoj (vd).

Aliflanke, tiu apartigo de la judoj, devigata de la kristanoj, fortikigis la jam ekzistanta interjudan solidarecon, kiu æiam estis ideologie forta, car rezultinta el la praa kredo pri elekto fare de Dio favore de tiu persekutata popolo.

 

Samtempe la hebrea lingvo dialektiøis. Elstaras:

-Jido, germana hebrea dialekto, kun slavaj elementoj, kaj signifa literaturo;

- Ladino (el la vorto latino), hebrea dialekto proksima al la originala lingvo, parolata de la judoj nomataj sefardoj (el Sfarad, vorto per kiu rabinoj nomis Hispanion), unue vivantaj en Hispanio kaj Portugalio, de kie ili estis elpelitaj respektive en 1492 kaj 1496), kaj disvastiøis en norda Afriko, Balkanoj kaj Palestino.

- judo-persa dialekto.

 

6. Moderna hebrea. La transirado de la mezepoka hebrea en la modernan hebrean okazis lige al la juda haskala (vd), - unu el la formoj de la moderna iluminismo, - gvidata precipe de Moiseo Mendelsohn (1729-1786), germana judo. Mendelsohn proponis esti pli grava la libereco de religio ol la unueco de kredo. Li instigis al judoj al disvolviøo, kaj sukcesis tiurilate, precipe en centra Eýropo.

La hebrea lingvo revenis al stato de grava literatura lingvo, kaj iom post iom ankaý de parolata lingvo. Jen iniciato kiu postulis la monolingvismon, per forigo de la dialektoj, sed kun samtempa utiligado de tiuj æi por planigi la modernan hebrean.

Tiu movado de revivigo de la juda nacio kaj koncerna origina hebrea lingvo prosperis ekde la deko de 1880, gvide de pluraj, interalie de Eliezer Ben-Yehuda. Nova fazo de stabiliøo okazis ekde la kreo de Ïtato de Israelo, en 1949.

Kompare, la moderna hebrea estas parte natura lingvo, erudicie ricevita de la pasinteco, parte planita lingvo.

Tiu planita karaktero troviøas precipe en la kreo de la leksiko, laý la sekvaj principoj:

- Enkonduko de la vortoj jam ekzistantaj en la hebrea de antaýaj epokoj.

- Enkonduko de vortoj tute, aý parte inventitaj.

- Enkonduko de vortoj jam ekzistantaj en la hebrea de la antaýaj epokoj, kun nova signifo, atribuata surbaze de iu asocio, aý aleatora elekto (ekzemple, la vorto elektro).

Tiuj principoj estas aplikataj de la Komitato de la Hebrea Lingvo, per racia kontrolo.

E. Pauli.


HEBREISMO. 2631.

1. Hebreismo rilatas la penson kaj religion de hebreoj. Jen vasta temaro kreita laýlonge de pli ol tri mil jaroj, fare de profetoj, judaj filozofoj kaj teologoj.

Ideologie hebreismo konsistas el ekzisto de Dio kaj kredo je speciala dia elekto de la israela popolo, per promeso fare al Abrahamo.

 

2. Modernepoke hebreismo havis apartan novan evoluon, sub la formo de Cionismo (vd), naskiøinta la 19-an jarcenton.

Cionismo pasis al sukceso ekde la Unua Granda Milito (1914-1918), kiam æesis la povo de Turkio en la regiono kaj okazis la Mandato de Britio.

Per æeso de la Mandato de Britio en la regiono, Transjordanio fariøis sendependa en 1947 kaj Ïtato de Israelo (vd) sendependa en 14-5-1948.

Naskiøis moderna Israelo kun 20.850 km2 kaj 1.600.000 loøantoj, el kiuj 178.000 estis ne judoj. Elstaras ke la juda koloniado rapide modernigis landon øis tiam tre malevoluinta.

E. Pauli.

 


HE'DER. (He: 2632).

 

Hebrea (mezepoka) esprimo, héder ekvalentas al la aristotelaj fundamentaj senigaj esprimoj, kiel potencialo, materio. Foje ankaý héder esprimis malbonon kaj morton.

E. Pauli.

 

 


HEDONÉ (Gr: 2632).

L: placitus, -a, -um (adj). Rimarku substantive, placitum (leøo, favora opinio).

A: pleasure. F: plaisir. G: Vergnügung. H: placer. I: piacere.. P: prazer R: (gedonízm).

 

Greka esprimo, š * @ < Z ekvivalentas al plaîo (vd), kaj kiu fariøis etika doktrino de unu el la malgrandaj sokrataj skoloj, tiu de Aristipo el Kireno (æ. 435-355 a. K.), kaj de la postsokrata skolo de Epikuro (341-271).

. E. Pauli.

 


HEDONISMO. 2632.

A: hedonism. F: hédonisme. G: Hedonismus. H: hedonismo. I: edonismo. P: hedonismo. R:

 

1. Erudicia vorto, hedonismo devenas el la greka substantivo š * @ < Z , -­ H (= plaæo) kaj la doktrina sufikso ism-o.

Substantiva radiko. Vortformoj: hedonismo, hedonisma. Proksima vorto: hedonisto.

 

2. Hedonismo, en plej ûenerala kunteksto, estas iu ajn doktrino kaj sinteno, laý kiu la plaîo determinas la etikan valoron de la ago, kiu do ne estas determinita rekte de la karaktero en si mem de la objekto. Do, la homa ago celu la plaîon kaj evitu la suferon.

Kontraste, la etiko surbaze de la objekto, dependas rekte el ontologiaj karakteroj de tiu æi. Tamen, eblas montri, ke aferoj plaæaj povas tamen resti danøeraj kaj sekve malbonaj!

 

3. Doktrino. Principe, celo de la plaîo kaj evito de la doloro estas en la fundamento de îiu filozofio, sed kun malsama hierarkia akcepto.

Efektive, senti plaîon estas unu el la fundamentaj bezonoj de la homo tiel, ke per natura inklino oni evitas agojn kun dolora rezulto kaj serîas tiujn kiuj plaîas.

 

La filozofia demando estas, - îu en tiu fundamenta bezono de plaîo kaj evito de doloro konsistas la îefa regulo de la vivo?

Tiu demando ne estas kompleta, æar oni povas distingi inter objektiva celo de la vivo kaj la subjektiva.

Estas objektiva tio, kio apartenas al la realo en si mem. Havas do la vivo ion, kio ne estas forigebla al sia realo mem.

Estas subjektiva tio, kio rekte interesas la realo kiel individua.

Ordinare, la objektiva flanko kaj la subjektiva koheras inter si. Sekve, al subjektiva interesas la objektivan.

 

Sed las objektiva realo signifas pli vaste, kiel jam avertis Aristotelo. Sekve, la fundamenta bezono de plaæo, kvankam estanta la æefa regulo de la vivo, povas ne esti la tuta celo de la vivo.

Pro tio okazas, ke æiuj filozofioj akceptas ke celo de plaîo kaj evito de la doloro estas en la fundamento, sed kun malsama hierarkia akcepto.

 

Aristotelo (384-322 a.K.) kontraýstaris la hedonismajn doktrinojn, - kiel jam avertite, sen esti substance kontraý la plaîo, - per la averto, ke unue oni tendencas al la objekto, kaj ne îefe al la rezultinta stato de plaîo, kiu almetiûas nur kiel sekundara rezulto (Etiko al N. X, 2.1173a).

Pro tio ofte oni konkeras la objekton, eî kiam tio kostas penon kaj suferon. Kompreneble, kiam la objektoj estas indiferentaj kiel objektoj, oni racie tuj elektas tiujn pli plaîajn. Tio okazas ofte en elekto de trinkaëoj, manûaëoj, ludoj.

Koncerne al la plej fortaj plaîoj rilataj precipe al tuïosento, kun elstaro de la seksumo (vd), la okazaëoj tre varias kaj estas necese scii elekti kun prudenteco, por ke la objekto, foje indiferenta, foje ne, gvidu la elekton.

 

4. Historie, nur estas nomataj hedonismaj tiuj doktrinoj, kiuj elstarigas la îefan elstaron al plaîo kiel atingendan celon kaj al doloro kiel forigendan.

Notindas tri historiaj formoj de hedonismo:

 

a) La klasika antikva hedonismo, laý la kirena hedonismo, unu el la tiel nomataj malgrandaj sokrataj, kies fondinto estis Aristipo el Kireno (æ. 435-355 a. K.), (D. Laerta, II), la postsokrata skolo de Epikuro (341-271).

 

Reduktiûas al tiu etiko la pensoj de la atomisto Demokrito el Ábdera (c. 460-370 a.K.) kaj la platonisto kaj matematematikisto Eýdokso el Knido (æ. 408-355 a. K.).

 

b) La heleno-romiana epikurismo, de Epikuro (341-271 a. K.), kiu asertis ke "Plaîo estas principo de la beata vivo" (D. Laerta, X, 129), kaj ke estas preferendaj la stabilaj plaîoj, kapablaj krei la staton de ataraksio (vd), en kiu konsistas la supera feliîo.

En tiu kunteksto okazis la epikura hedonismo de la poeto Titus Carus Lucretius (æ. 98-55 a.K.). Same epikura hedonisto estis la poeto Horacio Quinto H. Flaco (68-8), kun stoikisma tendenco je la fino.

(c) La moderna hedonismo de la utilitarisma skolo de la angla Jeremy Bentham (1748-1832), kaj kiuj fariûis altruisma kaj socia en la hedonisma moralo de John Stuart Mill (1806-1876), elstariganta la plaîon "por la plej granda ebla nombro de personoj".

 

Krom la notindaj formoj de hedonismo, ûi estis la tendenco de îiuj materiismaj kaj pozitivismaj doktrinoj.

En Renesanco Laurenco Valla, kaj poste Gassendi, T. Hobbes, Diderot, Helvetius, La Metrie, d’Holbach, Fourrier, kaj fine André Gide, kelkaj ekzistencialistoj.

E. Pauli

 


HEGELISMO. 2633.

 

1. Filozofia sistemo de Hegelo (1770-1831) karakterizata per ideismo, monismo, dialektiko.

Konanto, - subjekto konanta, - kaj objekto, - aý objekto konata, - estas ambaýflanke io mensa, kiel sama tutaëo, kaj sekve îio estas ideo.

Reduktis Hegel æiujn kontraýojn al la samo, per la dialektika interpreto de la kono: tezo, antitezo, sintezo.

Per abstraktaj (mensaj) prikonsideroj, mi estas tezo, pasas al antitezo kaj fine al sintezo.

Mi estas tezo. Mia kontraýo, kiel antitezo, estas la objekto. Sed æio kune estas la sintezo, aý ideo.

 

La ideismo de Hegel estas pli strikta ol tiu de Kant (1724-1804), al kiu li transformis. Cetere, Hegel donis al ideismo la monisman karakteron. Æio estas nur unu ideo, kies operacioj estas en dialektika sinsekvo de tezo, antitezo, sintezo.

 

2. Dekstra kaj maldekstra hegelismo. Surbaze de konsento je kelkaj punktoj de la doktrino de Hegel kaj malkonsento je aliaj, estis formintaj novaj doktrinaj sistemoj, precipe de dekstra hegelismo (vd), pli ideisma, kaj de la maldektra hegelismo (vd), pli materiisma.

Surbaze de ambaý formoj estas la îefaj esencaj elementoj de hegelismo, sed foje silentitaj, parte de la dekstruloj, foje parte de la maldekstruloj.

 

3. Estas esencaj al hegelismo la jenaj kvin punktoj:

 

a) Identeco de racio kaj realo tiamaniere, ke îio, kio okazas, estas pravigebla, kaj ne povas esti alimaniere ol fakte okazas. Oni ne taksas la realon, sed la realo estas la racieco mem.

 

b) Dialektika strukturo de la racia realo tiamaniere, ke al îio respondas ion kontraöan, kaj kun kio okazas sintezo. Ento kaj ne-ento, ambaý estas la realo, kaj interrilatas kiel unua sintezo. Per novaj kontraýaj tezoj kaj antitezoj sekviøas la dialetiko atinganta æiam novan sistenzon.

 

c) La racia dialektika procezo atingas, je la fino, la absolutan konscion. Tiu absoluta konscio estas nomata ankaý la Spirito, la pura koncepto, la super animo.

æ) La historio obeas, en la racia dialektiko cele al Absoluto, providencan karakteron. En sinsekvo, venkantaj nacioj, eventuale prezentas la Spiriton de Dio, kiu prenis staton de konscio en la mondo.

 

d) La Ïtato estas la manifestiûo de la Absoluto, tio estas de la spirito de Dio en la mondo.

E. Pauli.

 

 


HEGEMONIKON. (Gr: 2634).

 

1. Greka esprimo, kiel neýtra adjektivo, š ( , : @ < 4 6 ` < ekvivalentas al taöga, apta por gvidi.

Adjektivaj formoj: š ( , : @ < 4 6 ` H , -Z , -` < , el la verbo š ( , : @ < X T , š ( X @ : " 4 (= gvidi). Jen, tra la substantivo š ( , : @ < \ " (=ago gvidi, aýtoritato) la etimologia origino de hegemonio, -a (vd), signifanta la superregadon de unu homo, aý de grupo super alia.

 

2. Per š ( , : @ < 4 6 ` < estis nomata, en klasika filozofio, la gvidanta parto de la animo, - la intelekto, - kaj kiu decidas (Aristotelo, Etiko al N., II, 4. 11a 6-7).

Sed la termino jam estis aperinta en Platono (Timeo b-c).

 

Post Aristotelo š ( , : @ < 4 6 ` < fariûis ofte uzata îe la stoikistoj.

Asertis Krisipo (æ. 282-204 a.K.), æefa organizinto de la stoika skolo, ke la animo estas gvidata de racia principo, situinta en la koro (SVF I 243, II 836).

Laý stoikismo la Ò D : Z (= impulso, deziro, deirpaïo), estas kontrolata de la gvidanta racia principo de la animo (Marko Aýrelio, VII, 16, VI, 8).

 

En alia kunteksto, la neoplatona Ploteno, kritikante la stoikan psikologion (IV 2, 2) uzis š ( , : @ < 4 6 ` < (II, 3, 13-29), por elstarigi, ke la gvidanta principo ne povas esti imanenta en la materio, sed devas esti intelekto tute nemateria.

 

3. Aleksandro el Afrodizo preferis š ( , : @ < 4 6 ` < kiel nomo de la racia parto de la animo, J Î 8 @ ( 4 F J 4 6 ` < (In de Anima 98, 24 Bruns).

E. Pauli.

 

 


HEGEMONIO (+). 2635.

Gr: š ( , : @ < \ " , -" H .

A: hegemony. F: hégémonie. G: Hegemonie. H: hegemonía. I: egemonìa. P: hegemonia. R: (gegemonija).

 

1. Erudicia vorto, hegemonio devenas, tra la franca hégemonie, el la greka substantivo š ( , : @ < \ " (= ago gvidi, aýtoritato), siavice el la verbo š ( , : @ < X T , aý š ( X @ : " 4 (= gvidi, regi).

Substantiva radiko. Vortformoj: hegemonio, hegemonia.

 

2. Hegemonio estas îefgvidanteco inter similaj homgrupoj. Ekzemple, hegemonio inter urboj, inter nacioj, inter sindikatoj, inter kluboj.

Analogie, direblas hegemonio de biologiaj funkcioj, de grandaj steloj, kaj similaj organizaëoj, kie la pli granda forto de unuj influas la tutaëon.

La grekaj filozofoj demandis pri kia psika funkcio estas š ( , : @ < 4 6 ` < (= hegemonia, gvidanta) (vd Gr: 2634). Jen nuntempe nur analogia senco de hegemonio, pri temo en si mem tre grava.

 

3. Specoj. Laýforme, hegemonio povas esti pli, aý malpli forta, pli aý malpli daýra, regiona aý monda. Okazas regionaj hegemonioj, kaj kelkaj kun tendenco al tutmondeco.

Laýmaterie, hemonio varias laýenhave, ekzemple, en politikan hegemonion, sindikatan hegemonion, ekonomian hegemonion, kulturan hegemonion, religian hegemonion, ideologian hegemonion.

 

4. Politika hegemonio estas gvidanteca îefkondukado de politika grupo super aliaj samspecaj politikaj grupoj, sed ne tiel kapablaj.

Kelkaj politikaj hegemonioj fariûis pli longaj, kaj markis historiajn periodojn. Estas historie konataj en la antikveco la regionaj hegemonioj de Babilonianoj, Egiptanoj, Persoj, helenoj, romianoj.

Similaj estis la postformintaj regionaj hegemonioj de araboj, ûermanoj, slavoj, mongoloj, îinoj.

Modernepoke rimarkindas la hegemonio de Usono. Rimarkindas ankaý la kreskema graveco de Pacifiko en la mondo. Sed la fina tendenco estas la tutmondeco, tamen kun hegemonieco de la plej sukcesaj ekonomie kaj kulture.

 

Kutime, politika hegemonio naskiøas per implica konsento de la malplifortaj, pli bezonataj de la kolektiva helpo.

Inverse, potencaj nacioj ofte montriøas helpemaj, precipe kiam okazas gravaj sociaj bezonoj, kaj ankaý kiam okazas eventualajn tertremojn kaj inundegojn.

 

5. Takse, politika hegemonio pravas, kaj estas eæ laýdinda, se tiu hegemonieco fariøas en la intereson de la kolektivo. Sed, enkadre de la kolektiva disvolviøo certe ankaý profitas la hegemoniuloj.

 

Ne povas politika hegemonio fariøi per simpla imperiismo (vd), en la senco de givdanteco per despoteco. Hegemonio kaj eæ imperiismo nur akcepteblas per interkonsento inter plej kapablaj rilate la politikajn grupojn ne tiel kapablaj.

 

4. Religia hegemonieco. Religioj agas kutime cele al dominacio, ne nur al hegemonio.

Oni rimarku, ke religio zorgas principe pri la kulto al Dio. Pro iom da primitiveco, religioj tre akcentas la neceson je kredo, kaj en tiu kampo la unuecon de kredo.

Principe la vero estas ununura. Sed la akcepto de iu ajn kredo dependas tamen de la kritika penso kaj æio enkadre de la libereco de konscienco.

En la pasinteco ofte religioj uzis la perforton por hegemonii, kaj tio fariøis precipe per la unueco de kredo. Jen aspekto kreskeme plibonigata modernepoke en religia kampo kaj en ideologioj øenerale. Efektive, la kritika penso estas la vojo plej digna, dum daýras la neebleco atingi la unuecon pri la kredo je la vero.

 

Oni imagu la religiajn organizažojn nur kiel promociantajn la religion, lasante æiam al individuoj la fina elekto de kredo. Tiusence, la celo nur estas ke la individuoj okupiøu iamaniere pri la religio, sen postuli al ili žuri la definitivan kredon.

Tiusence, la religioj estas nur malsamaj organizažoj, sed ne rekte unuj kontraý la aliaj.

E. Pauli.

 

 


HEGOUMENON - EPÓMENON . (Gr: 2636).

Grekaj esprimoj, J Î š ( @ b : , < @ < ekvivalentas al antecedento; kaj J Î © B ` : , < @ < al konsekvento.

estas uzataj en hipoteza (F L < 0 : : X < @ < ) propozicio en la stoika logiko. Kiel dirite, ili estas ekvivalentaj al antecedento kaj konsekvento.

E. Pauli.

 


HEIMARMÉNE. (Gr: 2637).

Jen substantivo aperinta je la 5-a jc. a. K., vortformita el la verbo : , \ D @ : " 4 (= ricevi per sorto, per dekreto). Tiel en Heraklito (A5, B137) kaj en Platono (Gorg., 512e; Fedro 115a2;Teeteto 169c5; Leøoj 904c7).

Æe la monisma sistemo de stoikistojHeirmarméne fariøis grava tezo, pri kiu temis Zenono (D. Laerta, VII, 149), kaj pluraj aliaj.

E. Pauli.

 

 


HEJMO (*). 2637.

Gr: @ Æ 6 \ " . -" H . L: domicilium, -ii.

A: home. F: la ffoyer, domicille, maison. G: Heim; Haus; Wohnung.. H: domicilio. I: domicìlio. P: domicílio. R:

 

1. Etimologie, hejmo devenas el la germana neýtra substantivo Heim (= domo, loøejo), kiu funkcias ankaý kiel adverbo (= en sia domo, hejme).

Substantiva radiko. Vortformoj: hejmo, hejma, hejme, hejmeca, hejmigi, hejmama, hejmosida, alihejmulo, eksterhejme, samhejmano, senhejmulo.

 

2. Hejmo estas domo de propra loûejo.

Fundamente, îiu etenda estaëo estas en sia loko. Tiu fundamenta loko de æiu estažo estas la komenciûo de la hejmo, per almeto de la kunteksto de kutima restadejo. Oni nur povas plibonigi tiun fundamentan lokon per la eksteražoj de tiu situacio.

Okazas iom da ekvilibro inter la lokigitaj estaëoj tiamaniere, ke îiu akiras pro tio sian medion, kaj sekve tie li restas ekologie.

 

3. Hejmo kiel ontologia propražo. Havi hejmon estas ontologia propraëo de îiu ordinara homo, kaj pro tio aparta subjektiva homa fundamenta rajto.

Surbaze de tiu ontologia propražo havi hejmon æiu civitano rajtas al privateco rilate la aliajn homojn kaj ankaý rilate la Ïtaton. Aliflanke, la Ïtato estas protektanto de la hejmo de æiu civitano.

Patrujo estas etendo de la hejmo kiel ontologia propražo. Fine, la terglobo estas hejmo rajtigita de æiuj homoj. Estas rajto de æiu homo iri æien, kaj reveni el æie.

Estas necese ke la homoj interkonsentu, por ke tiu universala rajto al tergloba hejmo fariøu racie uzata.

Neniu estas absoluta posedanto de iu ajn teritorio. La posedo estas tamen determinita per interkonsento, foje atingata nekonscie, foje konscie.

 

4. Îiu zorgu pri sia hejmo, kaj la socio zorgu helpi al îi pri sia fundamenta bezono.

E. Pauli.

 

 


HELA, -ECO. 2638.

A: clear, glaring. F: clair; clarté. G: hell, klar; Helle, Helligkeit. H: claridad. I: chiarezza. P: clareza. R:

 

1. Etimologie, hela devenas el la germana, hell (= hela), enkadre de la hindeöropa kel- (= krii, kriegi); el la sama fundamenta radiko devenas subfamilion de vortoj, inter kiuj elstaras la adjektivo latina clarus, -a, -um (= klara) (vd), kun la korespondaj formoj en latinidaj kaj ûermanaj. Ambaý radikoj evoluis semantike el la sona senco al la luma.

Adjektiva radiko. Vortformoj: hela, heleco, heligo, heliûi, disheligi, malhela, malheligi.

 

2. Hela estas stato prezentanta intensan lumon tiamaniere, ke la okuloj klare vidu. Ekzemple, hela tago, hela fono, helaj haroj.

Nuance, klara (vd) estas sufiîe luma, por esti rekonebla, dum hela nur absolute diriûas luma, sen emfazo pri la rezultoj. Ekzemple, klara nocio, aý objekto klare prezentata, dum hela simple brilas al lumo, kiel direblas en hela tago.

E. Pauli.

 

 


HELENA, -O (Z). 2640.

Gr: © 8 8 0 < 4 6 ` H , -Z , -` < . L:

A: hellenic; hellene. F: hellènique; hellène. G: hellenisch; Hellene. H: heleno. I: ellènico. P: heleno, helênico. R:

 

1. Etimologie, heleno devenas el la greka © 8 8 0 < 4 6 ` H (= heleno). Plurale © 8 8 0 < 4 6 ` 4 (= helenoj).

Substantiva radiko. Vortformoj: heleno, helena, heleneco, helenigi, helenismo, helenisto, antaýhelena.

 

2. Heleno estas ano de hindeýropa popolo, migrinta dum la dua jarmilo a. K., tra la Nigra Maro al Maro Egeo, okupante la spacon de la nuna Grekio (vd), kaj proksimaj marbordoj. La rezultinta civilizacio restis konata kiel helenismo (vd).

 

Greko, kiel alternativa nomo de heleno, estis origine nur la triba nomo de doroj, kaj kiu semantike pasis al la helenoj øenerale.

E. Pauli.

 

 


HELENA FILOZOFIO. 2641.

 

1. Helena filozofio estas tiu de la postsokrata periodo, pli precize de post Aristotelo (384-322 a.K.), disvastiûinta en la regnojn rezultintajn de la konkeroj de Aleksandro la Granda (+323 a. K.) kaj en la Romian Imperion, pro tio ke la romianoj asimilis la tiutempan grekan kulturon.

Kronologie, per politikaj datoj, la helena filozofio situas en la spaco de 323 a. K. (morto de Aleksandro la Granda) kaj 476 p. K. (falo de la Romia Imperio de Okcidento).

 

2. Gravas tri novaj skoloj dum la helena periodo de filozofio: stoika, epikura, skeptika.

Certamaniere tiuj tri novaj helenaj skoloj estis daýrigantoj de jam ekzistantaj sistemoj de filozofio.

 

Cetere, restis la tradicioj de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo..

Enkadre de la neoplatonisma kaj neopitagorisma filozofio aperis la la unuaj ;judaj kaj kristanaj filozofoj.

Duma la helenisma filozofio ankaý notindis la historiistoj kaj komentariistoj de la greka filozofio.

 

3. La karankterizo de la helena filozofio estis la moralaj kaj religiaj temoj. Ne prosperis la metafiziko tiel multe kiel je la tempo de Aristotelo.

Tiutempe naskiøis ankaý la kristana religio, enkadre de la neopitagora kaj neoplatona filozofioj, parte per adopto de la pasinta penso, parte per nova formulado.

Kompreneble, bona religia doktrino supozas bonan metafizikon. Sed tio ne okazis rilate la novajn religiojn. Tamen tiuj novaj religioj rezultis el plibonigita formulado per uzo de la filozofio, precipe de la neopitagorisma kaj de la neoplatonisma.

E. Pauli.

 

 


HELENISMO. 2642.

1. Helenismo estas la civilizo kreita de helenoj, karakterize homa, kaj kiu disvastiûis unue îirkaý Mediteraneo, kaj el kiu fariûis la definitiva elano de la mensa evoluo en la tuta mondo, precipe en filozofio kaj arto.

La helenisma influo fariûis definitiva en la mondo. Je la komenco, la greka lingvo estis la æefa portanto de tiu civilizacio, sed iom post iom ûi tradukiûis en la latinan lingvon, en la araban kaj fine en la modernajn.

 

2. En arto la helenoj aý grekoj transdonis al la homaro la teknikan kapablon literature bone verki, pentre kaj skulpte bone esprimi.

La helenisma spirito estas universala kaj pro tio tendence klasikisma. Sed tiu klasikismo estas nur la akso, ekde kiu aliaj derivaëoj montriûas pravaj.

 

3. La helena filozofio, interne jam tre evoluinta okaze de la konkeroj de Aleksandro, havis novajn ïancojn disvastiûi.

Krom Ateno kaj aliaj grekaj urboj en Malgranda Azio kaj Suda Italio, kreiøis novaj helenismaj kulturaj centroj en Aleksandrio, - fondo en 332 a. K., iniciate de Aleksandro la Granda, en Egipto, - kaj Antiokio, - fondo en 300 a. K., en Sirio.

Je la tempo de la latina elstaro, ankaý en Romo la instruo fariûis per la greka lingvo, kompreneble kun samtempa kreo de latina literaturo sed inspire helenisma.

 

Ideologie disvastiûis aristotelismo, platonismo, neoplatonismo, neopitagorismo, stoikismo, epikurismo, skeptikismo, kristanaj formoj de neoplatonismo (patristiko).

 

4. Helenismo en religia kunteksto respondecas pri la kritika penso, per kiu la homoj lernis trankvile elpensi pri la kredoj kaj plibonigi ilin per filozofiaj konceptoj.

Øis la helenisma kulturo, religio estis triba aý nacia afero, heredata de la grupo al kiu la individuo apartenis. Ekde nun religio komencis dependi de prozelitismo, kvankam ankoraý multo restis altrudita de la oficialaj instancoj.

Tiu restinta oficiala altrudo, komence favoris la paganajn okcidentajn religiojn, poste la kristanan, eklektike orienta kaj okcidenta.

Esence orienta, la kristana religio absorbis la neopatagorisman kaj neoplatonisman doktrinojn kaj ritojn. Tiu neoplatonismo kaj neoplatonismo jam antaýe estis influtataj de la orienta orfeisma dualismo kaj ritoj.

 

Ankaý heleniûis aliaj religiaj formoj venintaj el semidaj fontoj kaj el la zoroastrisma Persio. Oni avertu, ke orfeismo (vd) kaj pitagorismo rezultis el tiaj pli fruaj formoj de kontakto inter Oriento kaj Okcidento.

Judismo estis frue influata de la persa zoroastrismo ekde la liberigo el ekzilo de Babilonio, fare de Ciro en 538 a. K.

Tiu orienta religia influo kreskis ekde la konkero fare de Aleksandro la Granda (reøo ekde 336-323 a. K.) de la tuta persa imperio.

 

Pro la vasteco de la helenigita spaco, la eskatologiaj doktrinoj pri la fina sorto de homoj je la mondfino, origine de la zoroastra religio de Persio, povis disvastiûi kaj esti heredata de kelkaj judaj sektoj kaj de la kristanoj.

Fine okazis en Okcidento, per orienta influo la vasta fenomeno de gnostikismo (vd) kaj manikeismo (vd).

Sed pro la helenisma fenomeno, fariûis la ûenerala interago kun îiuj flankaj influoj, okcidentaj sur orientaj, kaj inverse orientaj sur okcidentaj. Helenismo ne estis nur aktiva influo, sed ankaý pasiva ricevo, kvankam kun interaga transformo kaj nova evoluo.

 

5. La sukceso de la greka lingvo malrekte influis la judajn kaj kristanajn religiajn ideojn.

En Aleksandrio, îirkaö 280 a. K. la helenigitaj judoj tradukis en la grekan la biblion, diskonigata per la nomo Septuaginto (vd).

Same la kristanoj, - dum la dua parto de la unua jarcento, - verkis greke la Evangeliojn (vd) kaj la aliajn tekstojn de la Nova Testamento.

Estas konate, ke per la naciaj lingvoj, okazas la subtila absorbiûo de la koncernaj kulturoj kaj ideologioj.

Apostolo Paýlo, kvankam judo, estis unu el tiuj helenigitaj homoj. La romiana tribuno Klaýdio Lisias miris pri Apostolo Paýlo, îar li korekte parolis la grekan (Agoj, 21, 37). Efektive, Paýlo estis naskiûinta en Tarso, de Kilikio, interna regiona de Sirio, kaj estis influata de la stoikisma filozofio, kun iom da simileco kun la ekstera rigoreco de la fariseoj.

 

La unuaj kristanaj verkistoj, eî en Romo, verkis greke; poste ili dividiûis en grekajn kaj latinajn verkistojn. La helenismigado de kristanismo fariûis tiel vaste, ke ne restis kristana literaturo en la hebrea aý en la aramea, lingvoj uzataj de Jesuo.

Koncerne al la aramea redaktado de la Evangelio de Mateo, ûi perdiûis, kaj restis nur la greka versio, certe kun iom da transformo, kaj sekve kun iom da helenismo.

E. Pauli.

 


HELPI, -O (*). 2643.

L: juvare; juvamen, -nis. Auxilior, -ari; auxilium, -ii.

A: help; help. F: aider; aide. G: helfen; Hülfe. H: ayudar; ayuda. I: aiutare; aiuto. P:ajuda; ajuda. R:

 

1. Etimologie, helpo devenas el la angla help (= helpi).

Verba radiko. Vortformoj: helpi (tr), helpa, helpanto, helpebla, helpema, helpilo, ekhelpi (tr), interhelpi (tr), kunhelpi (tr), malhelpi (tr), malhelpo, malhelpa, senhelpa, senhelpeco.

 

2. Helpo estas la faciligo de ies tasko per plenuma partopreno. Per helpo homoj kutime interrilatiûas, interagas, asociiûas.

 

3. Specoj. Laýfome, pluraj estas la specoj de helpado: subteno, apogo, konstanta, eventuala.

Laýmaterie, aý enhave, helpo povas esti de fortikigo, progreso, sindefendo, protekto, pruntedono, almozdono, akompano, konsilo, komforto, bondeziro, beno, saluto.

Kelkaj vortoj, laý la kunteksto foje signifas la formon, foje la materian enhavon, foje ambaý.

E. Pauli.

 

 


HEMETH. (He: 2644).

Hebrea (mezepoka) esprimo hemeth ekvivalentas al kredo kun samtempa fido, laý karakteriza uzo de la Biblio kaj de la kristana religio.

Kompreneble, ne estas la samo kredi kaj fidi, sed ambaý povas resti kunaj kaj esti direblaj per unu vorto, aý almenaý per kunteksto.

E. Pauli.