- AKADEMIO
(+) (de Platono). 0135.
Gr:
•6"*Z:,4", - "l . L: academia, - ae.
- A: academy. F: acadèmie. G: Akademie. H: academia. I: accademia. P: academia. R:
" ‰ " * Ã < 4 b (akadémija).
1. Etimologie, akademio devenas el la greka •6"*Z:,4" , siavice el la nomo !6V*0:@l (= Akademo). Substantiva radiko. Vortformoj: akademio, akademia, akademiano.
2. Akademio estas altnivela societo de filozofoj, aö sciencistoj, aö artistoj. Ekzemple, la Platona Akademio de Florenco (vd 0136.1), la Franca Akademio, la Akademio de Esperanto, Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino.
Pro la prestiûo de la nomo, Akademio foje estas uzata por nomi lernejon.
3. Akademio de Platono. En aparta kaj historia senco, Akademio estis ûardeno situinta nordoriente de Ateno, ekstere de la tiamaj urbaj muroj, apud la rivero Cefizo (5ZN4F@H ) (Plutarko, Cimon, 13, 7).
Origine Akademio estis nur la bieno de tiu atenana heroo, kiu, laö la legendo, konigis al dioskuroj Kastoro kaj Polukso (filoj de Helena kaj dio Zeöso), kie estis la forrabita Helena. Omaûe al Akademo, la atenanoj respektis lian bienon kaj konservis la antaöekzistantajn olivarbojn.
Tie jam situis, je la tempo de Platono (427-347 a.K.), gimnazio nomata Akademio (Diogeno Laerta, L. III, 7). Konsekvence de tio, la lernejo, tie fondita de Platono, fariûis konata per la sama nomo.
Poste, pro la famo de la institucio, restis Akademio nur kiel nomo de la filozofia instruo de Platono.
Enkadre de la sama kunteksto Akademio signifis ankaö la sistemon de filozofio tie disvolviûinta, kaj nomata platonismo (vd).
Proksime de la Akademio aperigis Aristotelo (384-322 a.K.) alian gravan lernejon, nome Liceo (vd), kaj kiu ankaö signifis la sistemon de filozofio tie disvolûinta, nomata aristotelismo (vd 0485).
4. La fondo de la Akademio okazis inter la jaroj 387 kaj 385 a.K., post la reveno de Platono el la unua vojaûo al Sicilio, tiutempe greka. Por tiu entrepreno Platono akiris ûardenon îe la gimnazio de Akademo (D. L., III,7).
Kompreneble, la Akademio havis antaöekzistantajn lernejojn kiel modelo, sed superpasis ilin. Certe Platono inspiris sin ankaö en pitagoraj organizaëoj de li konataj en Italio kaj estis influataj de iliaj racionalismaj doktrinoj. Tamen la Akademio ne estis ripeto de pitagora komunumo. Nek estis îefe religia 2 \ " F @ H (= grupo ariûinta por honori Dion), kiel sugestis kelkaj, ekzemple la germana helenisto Ulrich von Wilamovitz-Moellendorff (1848-1931).
Okazis, tamen, iom da kulto al la muzoj (D.L., IV, 1) kaj al Eroso (DL 4,17), inspirantoj de artistoj. Inkluzive, la kulto al Platono mem rilatiûis al tiu al la muzoj. "En la libro I de la Komentarioj de Favorino estas dirite, ke Mitridato, la Persa, metis en la Akademion la statuon de Platono, kun la surskribo: Mitridato, la Persa, filo de Redobato, dediîis al la Muzoj tiun îi bildon, kiun faris Silaniono" (D. L., III, 25).
Informoj diras, ke Platono havis severajn kutimojn, kaj ke Speözipo, lia nevo kaj unua anstataöanto kaj posteulo, estis pli volupta, kaj ke li metis en la Akademion nudajn statuojn de la diinoj Gracioj (D. L,, IV, 1). Okaze de postaj aliaj plibonigoj, kiam estis akademiestro Polemon, kiu loûis en la Akademio mem, oni konstruis ankaö aranûojn por studentoj îe la ûardeno (D. L., IV, 19).
5. Organize, la akademianoj estis apartigataj en junajn (<,"<\F6@4 ) kaj maljunajn (BD,F$bJ,D@4 ).
Por la direktoreco oni elektis estron (–DPT< ), nomata ankaö prezidanto (BD@FJVJ0H ), kiu estis do la skolestro, aö akademiestro.
Ofte influis la prefero de la antaöa skolestro (Acad. Ind., Col., 6, 41 ks). Estas konate, ke Aristotelo, kiam li revenis, post la morto de Platono, el Macedonio al Ateno, ne ïatis la enposteniûon de Speözipo kiel estro de la Akademio, kaj ke pro tio li fondis aparte la Liceon (vd).
6. Pri la akademia instruprogramo ne restas detalaj informoj. Ûi estis tamen vasta, kiel supozas la verkoj mem de Platono kaj de liaj disîiploj. La instruprogramo certe ne estis tiu proponita teorie de Platono mem en Respubliko kaj en Leûoj.
Pli proksimaj al la efektiva instruprogramo de la Akademio eble estas kelkaj konservitaj notoj de kursoj, kolektitaj de skribaëoj ekzistantaj dum jarcentoj en bibliotekoj de Aleksandrio kaj Pergamo. Pere de ili oni konstatas, kiaj estis la studobjektoj, metodoj kaj sistemoj de solvo.
Studobjektoj rilatis matematikajn sciencojn kaj astronomion, metafizikon kaj etikon, literaturon, historion, medicinon. Certe politikaj sciencoj estis ankaö gravaj temoj en la Akademio, pro la eminenteco de pluraj majstroj, foje elektitaj por esti diplomatoj (Plutarko, Adv. Collotes, 33, ll 6 c-d).
La metodoj de instruado de la Akademio fariûis per kvar formoj: dialogo, laö la konata maniero de platonaj verkoj; debato pri tezo, per ekzameno de la kontraöaj solvoj, kiel ekzemple, en Topikoj, de Aristotelo; ekspono de la temo, kiel faris Platono mem en la leciono pri bono; seminario, per esploro de dividoj kaj difinoj.
7. Daöris la Akademio de Platono 9 jarcentoj ekde Platono, 387 a.K., ûis 529 p.K.
La skolestroj estas konataj precipe pere de Apolodoro, verkisto de Kronikoj (Fasti Apollodorei), al kiuj almetiûas apartaj informoj fare precipe de Diogeno Laerta.
Kutime oni dividas la historion de la akademio en fazojn, laý la doktrina tendenco de la plej gravaj skolestroj.
Jam la antikvuloj distingis inter Malnova Akademio (aö Unua Akademio), doktrine platona kun pitagoraj influoj, kaj, ekde la 3-a jc. a. K., la Nova Akademio, pli skeptika, kun stoikismaj elementoj, krom aliaj ïanûoj. Tiu divido bonas, îar la unua estas pli platona, kontraste kun la alia, pli eklektika, kaj do plursence neoplatona.
Koncerne al la Nova Akademio eblas subdividi ûin en Mezan Akademion (aö Duan Akademion) kaj Novan Akademion (aö Trian Akademion).
Je la fino eblas eî paroli pri Kvara kaj Kvina Akademioj, se oni atentigas pri kelkaj malgrandaj subdistingoj de doktrino.
8. La Malnova Akademio, de Platono mem kaj de tuj post li ûis Teomnestro el Naökratis, estis karakterizata de la pitagoraj influoj. Efektive jam la doktrino de Platono pri la realaj kaj arketipaj ideoj estis nur ïanûo de la pitagoraj nombroj. Per reveno al la pitagoraj doktrinoj, Speösipo, nevo kaj unua posteulo de Platono, forlasis la platonan doktrinon pri la realaj ideoj.
Apartenis al tiu klasika unua Akademio: Platono mem (40 jaroj, ekde 387 ûis 347 a.K.), Speözipo, Ksenokrato, Heraklido el Ponto (astronomo), Krates, Krantor, Filipo el Opunte, Eödokso el Knido, Polemon. Sen tiom da signifo: Hermodoro, Kion.
9. La Nova Akademio rimarkindis per la ideologiaj ïanûoj okazintaj je la fino de la lastaj helenaj registaroj kaj unuaj tempoj de la romia konkero. La Akademio konserviûis kun seninterrompa instruado ûis la tumultoj okaze de la milito de romianoj kontraö Mitridato el Ponto (120-63 a.K.).
Rekomenciûinte la instruado de la Akademio, ekde nun romianoj ofte studas en Ateno. Sed ili portas ankaö grekajn instruistojn al Romo.
La Nova Akademio, komenciûinta per la tiel nomata Meza Akademio (Dua Akademio), estis inaögurita de Arcesilao, je la 3-a jc. a. K., per la adopto de modera skeptikismo, kontraö la stoikisma dogmismo. Al tiu fazo apartenas ankaö Lakides, Telekles, Eöandro, Hegesino.
Reprezentantoj de la Nova (Tria) Akademio, sen grandaj ideologiaj ïanûoj rilate la antaöan: Karneado (fondinto), Klitomako, Filon el Larisa, Antioko el Askalon.
Tiu tria fazo de la Akademio forlasis la antaöan probabilisman tendencon fariûinte nun pli konsentema kun la dogmismo, precipe per siaj reprezentantoj Filon el Larisa kaj Antioko el Askalon. En tiu kadro moviûas la neoplatonanoj kun peripatetikaj elementoj: Eödoro el Aleksandrio, Plutarko el Aleksandrio, Nikostrato, Atiko, Severo, Maksimo el Tiro, Kelso, Nigrino, Teon el Smirna, Albino, Nikostrasto, Damascio la Platonano (lasta skolestro).
10. Okaze de la translokiûo de la imperiestro al Konstantinoplo, la Akademio de Ateno konserviûis ankoraö du jarcentoj. Sed en 529 la kristana imperiestro fermis la Akademion, pretekstante ke ûi estis pagana.
Tiutempe jam funkciis alia universitato en Kontantinopolo mem, sed sub oficialaj kristanaj ideologiaj kontroloj.
Ene de tiuj kontroloj restas tamen en la kristana penso la platonisma influo, sed ne laö la kritika tendenco de la lastaj Akademianoj.
Kiel sciate, Aögusteno verkis libron Kontraö akademianoj (Contra academicos), kiu malhelpis la koncepton de Akademio kiel nomo de supera lerneja; anstataö tiu nomo aperis mezepoke la alia, - universitato (vd 0136). Kiam je la Renesanco estis reprenata la nomo de Akademio, en Florenco, la nova senco estis societo de kleraj homoj.
E. Pauli.
- AKADEMIOJ DE FILOZOFIO.
0136.
1. La skribaëoj de Aögusteno (354-430) kontraö la akademianoj negative influis la uzon de Akademio por nomi superajn lernejojn.
Mezepoke la îefa altnivela instru-institucio alnomis sin per alia prestiûa nomo, la latinforma Universitas (= Universitato). Cetere, la kreskanta uzo de la latina lingvo favoris tiun novan nomon Universitas.
Nur je la Renesanco, pro la nova intereso pri la klasikaj studoj, Akademio reaperis kiel prestiûa nomo. Tamen, pro la samtempa ekzisto de la nomo Universitato, prenis Akademio novan nuancon, la karakteron de societo de saûaj homoj, kutime de aparta fako.
En Florenco, Italio, aperis Platona Akademio en 1474, kiu funkciis ûis 1521, direktata je la komenco de Marsilio Ficino (+1499).
En la sama Florenco aperis en 1540 Nova Platona Akademio, kaj en 1582 la literatura Accademia della Crusca (1582).
Tiel same, en Romo, Accademia Pomponiana (XV jc), gvide de la humanisto Pomponio Leto. En Napolo, Accademia Rossana (1540), Secretorum natura(1560).
La unuaj renesancaj akademioj estis dediîataj al studo de la antikveco, precipe filozofio kaj filologio.
Sed jam en la 16-a jarcento ili inkluzivis novajn temojn. Foje la nomoj estas Societo (latine Societas) , anstataö Akademio.
2. Ekde la 17-a jarcento vaste disvastiûis la Akademioj en Eöropon kaj fine en la tutan mondon. Jen kelkaj ekzemploj:
En Romo aperis Reale Accademia Nazionale dei Lincei (1609), kiu esploris la naturajn sciencojn kaj astronomion, kaj kiu fariûis modelo de akademioj aperintaj en aliaj urboj de Italio.
En Parizo: Acadèmie Française (1632), pri beletro;
Acadèmie des Inscription et Belles-Lettres (1663);
Acadèmie Royale des Sciences (1666);
Acadèmie des Sciences Morales et Politiques (1795).
En Londono: Royal Society (1662);
Britisch Academy (1901).
La plej antikva en Germanio: Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina (1652).
En Berlino: Societas Regia Scientiarum (1700), poste nomata Deutsche Akademie der Wissenschaften zu Berlin.
Muniko: Akademio de Artoj kaj Sciencoj (1759).
En Stokolmo: Akademio de Sciencoj (1742);
Svenka Akademien (1786), kiu la premion Nobel en literaturo.
En Petersburgo: Academia Scienciarum Imperialis (1728), kun ïanûo de nomo en 1917, nun Ruskaja Akademya Nauk (Akademio de Sciencoj de Rusio).
En Madrido: Real Academia de Jurisprudencia y Legislación (1730).
Portugalio: Academia das Ciências de Lisboa (1779).
Ekster Eöropo, en Ameriko:
En Usono:
American Academy of Arts (Boston,1780); The Academy of Natural Sciences of Philadelphia (1812); California Academy of Sciences (1853); Washington, National Academy of Sciences (1863), kaj pluraj aliaj.
En Brazilo, Rio de Janeiro: Academia Nacional de Medicina (1829); Academia Brasileira de Letras (1896).
Buenos Aires: Academia Argentina de Letras (1931).
En Japanio:
Nippon Gakushiin (Imperia Akademio de Japanio) (1879).
En Îinio:
Îina Akademio de Sciencoj (1928).
3. Aparte menciindas la filozofiaj akademioj. En tiu rango situas la jam citita renesanca Platona Akademio de Florenco, fondinta en 1474, al kiu apartenis Plethon, Kardinalo Bessarion, Marsilio Ficino, poste Pico della Mirandola.
Kontraö la skolastikaj metodoj kaj aristotelismo, la akademianoj de Florenco elstarigis la klasikajn formojn de platonismo, krome ili tendencis harmoniigi ûin kun la kristana teologio.
Tamen dum kelka tempo gajnis la ideologian preferon aliaj formoj de la moderna filozofio: la racionalismo de Kartezio kaj la empiriismo de F. Bacon.
La filozofiaj akademioj, post kiam okazis la mulformado per la adopto de variaj temoj, reaperis kaj daöre floris. Preskaö en îiuj landoj ili elstaris, foje rekte kun la nomo de Akademio, foje de Societo, foje ankoraö de Instituto aö Cirklo.
4. La internacia organizado de la filozofiaj akademioj kaj filozofiaj societoj komenciûis en 1900, kiam okazis en Parizo internacia filozofia kongreso. Tiuj kongresoj, pere de aparta komisiono, ripetiûis principe post îiu 4-a jaro.
La 13-an de Septembro de 1948 kreiûis la Federacio Internacia de la Societoj de Filozofio (Fédération Internationel des Societés de Philosophie, FISP), kiu alprenis al si la menciitajn kongresojn.
En la internaciaj kongresoj de filozofio de FISP okazas la lingva kaoso. Tiu situacio restos ûis kiam oni akceptos adekvatan planitan lingvon.
5. Filozofia Asocio Tutmonda – FAT, estis fondita en 1983, iniciate de esperantistoj, kaj kunsidas æiujare enkadre de la Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj aldone agas pere de Filozofia Revuo Simpozio, ekzistanta ekde tiam.
E. Pauli.
- AKATALEPSIA.
(Gr: 0137).
1. Greka esprimo, •6"J"80R\" ekvivalentas al "nekompreno", vorto kunmetita el elementoj: la seniga • - (= sen), kiu kontraösignifas al 6"J"80R4H (= kompreno, preno, kapto), siavice kunmeto el 6"JV (= kun, ideo de plifortigo) kaj 8":$V<T (= preni, kapti).
2. Akatalepsia estas, laý la grekaj skeptikistoj, la nekomprenebleco de îiuj aferoj, kaj pro kio, - laý tiu doktrino, - restas neebla la certeco (vd 0137).
E. Pauli.
- AKATALEPSIO
(N). 0137.
Gr: • 6 " J " 8 0 R \ " , -" H .
A: acatalepsy. F: acatalepsie. G: akatalepsie. H: acatalepsia. I: acatalessia. P: acatalepsia. R:
1. Erudicie uzata vorto, akatalepsio devenas el la greka •6"J"80R\" (= nekompreno), kunmeto el la seniga • - (= sen) kaj la substantivo 6"JV80R4H (= preno, ekposedo, percepto, kompreno), tiu îi el 6"JV (= sur, desupre, ideo de plifortigo) kaj 8":$V<T (= preni, preni per la manoj, kapti, percepti). Jam en la greka la signifo de 6"JV80R4H transiris al tiu de kompreno, kaj tiu de •-6"JV80R4H al tiu de ne-kompreno.
Substantiva radiko. Vorformoj: akatalepsio, akatelepsia (greke •6"J"80BJ46`H ). Samfamiliaj vortoj: katalepsio (vd), eýkatalepsi-o (vd 2027).
2. Akatalepsio estas skeptika doktrino de Pirrono (æ. 365-275 a.K.) kaj pirronanoj, kiuj neis la katalepsion (vd), kaj restas en stato de ne decido pri la okazanta kono. Sekve oni devas halti la judûon kaj devas resti en stato de ne paroli, aö akatalexia (vd Gr: 137).
Kontraö, stoikistoj asertis la perfektan komprenon, kiel sufiîan kriterion, por pruvi la certecon. La kriterio de la certeco pri la vera kono estas la N"<J"F\" 6J"80BJ46Z (= komprenebla imago). Tio signifas ke, kiam la kono prezentiûas kiel perfekta imago, ûi povas esti akceptata kiel certa.
La menciitaj skeptikuloj malakceptis iun ajn kriterion kiel sufiîan por atingi la certecon. Precipe ili neis la sufiîecon de la perfekta kompreno kiel ûi estis prezentata de la stoikistoj (Seksto la Empiria, Hip. Pirr., I, 25).
3. Modernepoke, Kartezio (1596-1650) emfazis la evidentecon kiel sufiîan kriterion de certeco.
Francis Bacon (1561-1626) kreis erudician kontrastan vorton "eökatalepsio" (vd 2027), por deklari sin kontraö la skeptika akatalepsio, do kontraö la ne haltigo de la juûo. Li dediîis sin al juûo, por atingi la plej bone pruvitan certecon: "Ni ne pensas en la akatalepsio, sed en la eökatalepsio" (Novum Organum, I, 126).
E. Pauli.
- AKATALEXIA
. (Gr: 0137).
Greka esprimo, •6"J"80>\" ekvivalentas al ne paroli, kaj uzata de la klasikaj skeptikistoj kiel elektenda konduto pro la neebleco atingi la certecon.
E. Pauli.
- AKCENTO
(*). 0138.
Gr: BD@FT*\" , -"H . L: accentus, -us.
A: accent. F: accent. G: Prosodie. H: acento. I: accento. P: acento. R: (udarénie).
1. Etimologie, akcento devenas el la latina accentus (= akcento), en la senco de al-kanto, enkadre de la hindeýropa radiko kan- (= kanti, sonori, brui). La senco estis tiu kanto almetita al parolado, kaj kio semantike restis nur por signifi la nunan sencon. Simila estas la strukturo de prozodio, grekdevena.
Substantiva radiko. Vortformoj: akcento, akcenti (tr).
2. Akcento, en lingvaj sonoj, estas plifortigita voîo, en prononcado de silabo.
Simile en muziko, akcento estas fortigado de difinita pulso de la voîo.
En skriba sistemo, akcento estas streketo, per kio estas indikata la plifortigita voîo de silabo.
Figure, akcento estas iu ajn plifortigo ene de pluraj elementoj. Ekzemple, akcento kiel elstarigo de konceptoj dum la leciono.
3. Sofismo povas okazi per simpla ïanûo de akcento sur vorto, kaj kapabla aliigi la sencon, jam avertis Aristotelo (Sofist. elen., 4. 166b) kaj mezepoke denove Petro Hispano (Summulae logicales., 7,31).
Ekzemplo de sofismo surbaze de akcento:
Termitoj (ter-mitoj) estas popolaj fantaziaëoj;
nu, termitoj estas malgrandaj insektoj;
do, malgrandaj insektoj estas popolaj fantaziaëoj.
Alia ekzemplo:
kulturo (kul-turo) estas turo de malgrandaj insektoj;
nu, mensa disvolviûo estas kulturo;
do, mensa disvolviûo estas turo de malgrandaj insektoj.
4. Lingvaj fenomenoj rilatiûintaj al akcento ebligas estetikajn uzojn, kiel okazas en ritmo (vd) uzata en muziko, en kanto, en belsoneca literatura stilo.
E. Pauli.
- AKCIDENCO, -A.
0140.
Gr: FL:$,$06`H . L: accidens, -tis; accidentalis.
A: accident ; accidental. F: accident; accidentel. G: Accidenz; accidentiel. H: accidente; accidental. I: accidente; accidentale. P: acidente; acidental. R:
1. Etimologie, akcidenco, el la latina accidens, siavice el ac- (= îe, al) kaj cadere (= fali), signifis origine tio, kio falis îe io.
Figure, signifis aldone tion, kio atingis, ekzemple, miajn orelojn, kaj mi aödis; fine, îio, kio simple okazis. Fine tiu figura senco restis semantike la propra sendo. En modernaj lingvoj, tiu figura senco fariûis la propra senco. La greka ekvivalento FL:$,$06`H devenas el la verbo FL:$"\<T (= iri kune, esti kune).
Substantiva radiko. Vortformoj: akcidenco, akcidenca, akcidence. Proksima radiko: akcidento (+) (vd).
Rilate la grekan vorton FL:$,$06`H (= kune païanta), øi signifas analoge al la latina, îar ambaö priskribas akcidencon kiel tio, kio estas îe la subjekto.
2. Akcidenco estas determino, kio okazas, sen esti necesa. Ekzemple, malmoleco de korpo ne estas necesa, îar ûi povas esti ankaö dura. Estas io akcidenca, ke la vetero foje prezentiûas pluvema, foje sunradia.
Nuance, logika akcidenco estas la sama akcidenco rigardata kiel atribuo ne necesa, kontraste al propraĽo, speco, diferenco, genro. Entute estas kvin la kategoremoj, aý manieroj de predikatigo, kaj la kvina estas akcidenco, kiu en tiu kunteksto estas nomata logika akcidenco (vd 8).
Akcidento (+) estas hazarda malfeliîa okazaëo, dum akcidenco signifas iun ajn aferon nenecesan, precipe bonaspektajn. Ankaö diriûas akcidenca tio, kio okazas neatendite, laöïajne nenecese. Ekzemple, akcidenca falo de teleroj, dum oni viïas ilin. Restas do acidento speciala nomo por akcidencaj okazaëoj kaözantaj damaûojn. Rigardante la aferon flanke de la objekto mem, oni diras akcidentitaj teleroj, ne akcidencitaj teleroj.
Origine, akcidenco kaj akcidento devenas el la sama latina radiko, kaj en latinidaj lingvoj kutime ne fariûas la morfologia distingo, kiu tamen rekomendindas, kiel okazas en Internacia lingvo Esperanto.
Kontingenca (vd) estas io indiferente povanta ekzisti, aö ne ekzisti, dum akcidenca ne estas pri la ekzisto, sed pri esenco, en kiu øi almetiøas kiel ne necesa.
Kontrastas akcidenco al propraëo, kiu almetiøas al esenco kiel necesa.
3. Akcidenca, en adjektiva formo, estas ordinare kvalito de tio, kio montriûas ne esenca, nek propraëa. Sed kiel substantivo, ne æiu akcidenco estas kvalito.
Neniam akcidenco estas en kategorio de substanco, kaj povas esti en æiuj aliaj kategorioj, do en kategorio de kvalito, sed ne nur en tiu kategorio (vd 15).
Akcidenca difino (vd 1216), prezentas la objekton ne per genro, speco kaj specifa diferenco, sed per la akcidencaj karakterizoj, îefe de la pli stabilaj. Ekzemple, homo estas dupieda senpluma animalo. Priskriba difino kontrastas al esenca difino, kaj ekvivalentas al difino per propraĽoj kaj akcidentoj.
4. Takse, la akcidencoj, kvankam ne necesaj, estas tio, kio faras bela la vivon, plena je movoj, koloroj, artaj stilo, modoj de vestado kaj ornamo; kio faras agrabla la muzikon, bongusta la nutradon, dezira la odoron, plaîa la tuïon.
Kvankam supraëa rilate la substancan subjekton, akcidenco estas la kampo kie operacias la homoj.
Ordinare homoj ne kapablas rekte atingi la subjektojn por krei ilin. Substancoj ne estas kreitaj de homoj. Eî kiam ili supozas krei novajn estaëojn, fakte ili nur kunmetas substancajn subjektojn, por formi agregojn, maïinojn, organojn pli kaj pli komplikajn, sed neniam tute novajn estulojn.
5. Kontrastas akcidenco al propraëo (vd), kio estas io necesa; ekzemple, estas propraëo de triangulo havi 180 gradojn, dum restas akcidenca, ke la triangulo estu verda aö ruûa.
Principe, propraëo estas forma efiko (vd), kaj pro tio io necesa, dum akcidenco falas nur indiferente îe la afero. En tiu lingvo uzo oni antaýsupozas ke forma efiko estas necesa efiko. Tamen, certamaniere ankaý akcidenco estas forma efiko, kvankam ne necesa efiko. Esta ja akcidenco determino de la esenco, kaj do øi eliras iamaniere el øi.
Siavice, inter esenco kaj propraëo la diferenco estas, ke esenco estas io absoluta, kies nocio ne estas io dependa de alia esenco, dum propraëo estas forma efiko rezultinta de la esenco.
Kutime, - sed tio jam estas racionalisma teorio (vd 0140. 5), - akcidenco estas rigardata kiel determino de io alia, nomata substanco. Alidire, akcidenco estas tio, kies maniero esti, estas esti en alia; en tiu racionalisma kunteksto, akcidenco ne estas subjekto de si mem, sed estas io atribuata al io alia, kiu estas la efektiva subjekto.
Oni ne perceptas rekte tiun subjekton de la akcidenco, kaj pro tio ûi direblas esti sub la akcidenco, kiel etimologie diras la vorto substanco (el la latina sub stare = esti sub). Oni avertu, ke la fakto mem ne esti necesa, ne rekte postulas esti en alia; nur per novaj raciaj doktrinaj prikonsideroj oni povas aserti tion (vd 13).
Tamen ne estas eraro tuj enkonduki la racionalisman koncepton pri la akcidenco, îar ûi estas unu el la unuaj filozofiaj gnozeologiaj demandoj. Sed estas necese konscii pri tiu epistemologia aspekto de la afero.
Kompare, propraëo, kvankam ne io substanca, ûi tamen devenas necese, kaj pro tio oni diras ûin esenca al la koncerna substanco, dum akcidenco devenas ne esence. Principe, ambaö - propraëo kaj akcidenco - estas formaj efikoj de substanco, sed unu necesa forma efiko, la alia ne necesa. Sed oni atentu ke en ordinara kunteksto oni konsideras ke forma efiko estas necesa efiko. Tamen, io efikas forme la akcidentojn, kvankam ne necese.
6. Semantikaj malfacilaëoj. Propraëo akceptas semantikan plilarûigon kaj pro tio foje etendiûas al la akcidenco.
Kiel faris ekzemple Locke (Essay, I, 2, î. 8,9), eblas distingi inter primaraj propraëoj, kiuj estas la esencaj, do la striktasencaj propraëoj, kaj la sekundaraj propraëoj, kiuj estas la akcidencoj.
Tiu maniero paroli de Locke ne rekomendindas. Inter la esencaj propraëoj oni jam povas subdistingi primarajn propraëojn kaj sekundarajn propraëojn. Same, inter efektivaj akcidencoj, denove okazas la primaraj akcidencoj kaj la sekundaraj akcidencoj. Simile, oni distingas inter stabilaj akcidencoj kaj nestabilaj akcidencoj (vd 5 a).
Por paroli pri akcidenco oni uzas, sed nuance, konceptojn vortigitajn per determino (vd), kvalito (vd), modo (vd) kaj modalo (vd), kiuj aldone elstarigas apartajn aspektojn, dum akcidenco nur signifas la nesubstancecon.
Akcidenco estas unu el la determinoj riceveblaj de iu ajn subjekto. Sed inverse, determino ne estas simple sinonimo de akcidenco.
Same kvalito, kvankam foje ekvivalenta al akcidenco, - kiel ofte okazas en esprimoj de empiriistoj ekde Locke, - signifas rekte ke io estas tia, kaj ne alia.
Modo, kaj pli amplekse modalo, estas uzebla, kiel faris Spinoza, por signifi akcidencon, kvankam ne îiu modo, nek modalo, rekte nur signifas la akcidencecon. Foje, en verboj oni distingas inter modoj de verbo kaj modaloj de verbo (vd).
7. Historie, tiuj fundamentaj konceptoj pri akcidenco kaj neakcidencaj aferoj estis unue vaste esplorataj de Aristotelo (384-322 a. K.), post li îefe de Porfirio la Fenica (c. 232-304). Pro tio ili estas ofte cititaj pri tiu îi studobjekto. pluraj aliaj penis plibonigi Aristotelon kaj Porfirion, foje ankaö proponis ïanûojn.
Jen la klasika teksto de Aristotelo:
"La akcidenco estas tio, kio, kvankam estante nek difino, nek propraëo, nek genro, apartenas al la afero; aö tio, kio povas aparteni al unu nura kaj sama afero, kiu ajn ûi estu; ekzemple, esti sidinta povas aparteni aö ne aparteni al unu nura determinita, kaj ankaö blanka, îar nenio malpermesas, ke la sama afero estu, jen blanka, jen neblanka. La dua de tiuj du difinoj estas la pli bona, îar se oni adoptas la unuan, estas necese por kompreni ûin jam tio, kio estas la difino, la propraëo kaj la genro, dum la dua sufiîas per si mem por kompreni tion, kio estas en si tio, pri kio oni parolas" (Topoj, I,5. 102b 4 ks).
En alia teksto, Aristotelo ripetas, ke akcidenco estas "tio, kio apartenas al iu ento kaj povas esti asertata de li efektive, sed per si mem estante nek necesa, nek konstanta" (Metafiziko V. 1025a 13-15).
Tomaso el Akvino ripetas la klasikan penson, kaj difinas, ke ûi estas "afero, kies naturo devas esti en alia (res cujus naturae debetur esse in alio) (S. theol. III,9. LXXVII, a.1 ad 2).
8. Specoj. Ne facile kreiûas la klasoj de la akcidencoj. Pro ilia akcidenceco la akcidencoj fuûas de kontrolebleco.
Laöforme oni dividas la akcidencojn rilate al la kategoremoj; tiam oni parolas pri logika akcidenco (vd 9), rekte kontraste al aliaj kategoremos, kies manieroj de predikatigo malsamas.
Do, neniam la akcidencoj estas klasifikataj absolute, sed îiam en rilato al la aliaj kategoremoj kaj kategorioj.
9. Logikaj akcidencoj (enkadre de kategoremo). Kiel sciate 5 estas la kategoremoj, aý modoj de predikatigo: genro, diferenco, speco, propraĽo, akcidenco. Nun, la akcidenco, kiel predikatigo ne necesa, povas presenti plurajn formojn de neneceseco, kaj æiu estas aparta speco de logika akcidenco.
Laöforme, akcidencoj povas esti unuj pli stabilaj (ekzemple, negro esti nigra), dum aliaj estas ne stabilaj (ekzemple, arabo esti islama); unuj primaraj (pli fundamentaj), aliaj sekundaraj (sensignifaj). Jen logikaj specoj de akcidencoj.
Koncerne al pli stabilaj kaj ne stabilaj akcidencoj, tuj evidentas, ke okazis komparo kun la aliaj kategoremoj; pli stabila, ekzemple, signifas pli proksima de la karaktero de la kategoremo propraëo. Kelkaj akcidencoj estas pli facile ïanûeblaj, aliaj estas pli stabilaj. Jam asertis Porfirio:
"Akcidenco... dividiûas en du specojn: tiu apartigebla de la subjekto, tiu ne apartigebla. Dormi estas akcidenco apartigebla: nigra estas neapartigebla akcidenco de korvo kaj etiopano: tamen ni povas koncepti blankan korvon kaj etiopanon forlasantan sian koloron, sen ke pro tio detruiûu la subjekto" (Eisagogeo, 5,1-2).
Kiam oni parolas pri logika akcidenco, oni denove rimarku, ke la temo estas pri formo, îar rekte temas pri la kategoremo esti akcidenco kontraste kun la aliaj kategoremoj (genro, speco, diferenco, propraëo). Konsiderinte, ke la manieroj de atribuo estas nomataj kategoremoj, direblas ke logikaj akcidencoj estas unu el la kategoremoj, tiu estanta maniero ne necesa de atribuo. Ekzemple, en homo dika, la dikeco estas logika akcidenco, îar atribuata kiel io ne necesa. Kontraste, en homo racia kaj animala, la racieco estas atribuata kiel speco, animaleco kiel genro.
10. Ontologiaj akcidencoj (enkadre de kategorio). Laömaterie la akcidencoj estas dividitaj rilate al enhavo, kaj do laý la kategorioj de entoj, sen atento al la laýforma prikonsidero de la logikaj akcidencoj.
Akcidencoj, laýmaterie, kontrastas ensemble kun la kategorio de substanco al kiuj ili alkroæiøas, kaj redividiûas laö la aliaj ne substancaj kategorioj. Tiel pritraktataj enkadre de la kategorioj, la esprimo elektebla estas ontologiaj akcidencoj, kontraste kun la logikaj akcidencoj.
Enkadre de la klasifikado de la kategorioj Aristotelo, okazas do akcidencoj de kvanto, de kvalito, de rilato, de tempo, de loko, de situacio, de ago, de pasivo, de havo.
Eventualaj subklasoj klasoj de ontologiaj akcidencoj enhavas apartajn karakterojn, psikologiaj, estetikaj, lingvaj.
11. Doktrino. Akcidenco prezentas ne nur logikan aspekton, per kio ûis estas difinita kaj dividata en specojn laýforme kajlaýmaterie. Gravas ankaö aliaj aspektoj, - gnozeologia, ontologia, psikologia, estetika, lingva, morala. Kiel takse oni jam avertis, per la akcidencoj fariûas bela nia vivo (vd 4).
12. Gnozeologia analizo de akcidento simple demandas pri la enhavo de akcidenco, - îu ekzistas nur akcidenco, îu ekzistas io plus malantaö, aö malsupre, aö ene de la akcidenco. Jen unu el la plej gravaj problemoj de la filozofio.
Empirie oni konstatas akcidencojn, ne substancojn. Nur racie oni elpensas la ekziston de ia subestanta substanco.
Se, laö la kutima empiriisma vidpunkto, oni ne akceptas kiel validan la racian operacion, restas nur la empiriaj fenomenoj, la akcidencaj. En tiu limigita kaj prudenta kunteksto, la substanco estus nur hipotezo ne pruvita, kiel fakte subtenas empiriismo (vd 1765) kaj pozitivismo (vd).
Simile, en la transcendentala filozofio de Kant, substanco estas nur io apriora formo (vd 0456) de la menso, per kies rimedo tiu îi organizas la fenomenojn, sen ke tiu substanco flanke de la afero estu reala.
Strikte fenomenologie difinita, akcidenco estas nur fenomeno. Ekde la spekulacia momento, kiam akcidenco estas difinita, kiel estanta sur io alia, kio rolas kiel subjekto estanta sub, kaj nomata substanco, jam estas dirite io nova kaj ne empirie konstantebla; tio nova estas io racionalisme elpensata.
Por pravigi tiun almetitan subjekton situintan sub la akcidenco, estas necese pruvi, ke la racia prikonsidero en si mem validas. La racionalisma filozofio (vd 7092) kredas je tiu ebleco; sed ne kredas aliaj filozofioj, empiriistoj kaj pozitivistoj, kiel jam dirite.
Nur post kiam oni pravigas la racionalisman povon de la mensa maïino, oni povos akcepti la hipotezon, laö kiu sub la akcidenco ekzistas io aparta, kaj kies nomo estas substanco.
13. Ontologia analizo de akcidenco. Okupiûas ontologio (vd) pri la entenco en si mem. Tiusence, ontologio analizas la akcidencon, cele al ties efektiva naturo. Tiu demando jam ne rilatas rekte al problemo, îu akcidenco estas nur fenomeno, îu apriora formo, îu afero estanta sur alia afero nomata substanco. Do, post kiam akcidenco jam estas gnozeologie difinita, restas la demando pri la akcidenco en si mem.
La kunmeto de substanca subjekto kaj akcidenco ne okazas kiel en kunmeto de samspecaj homogenaj elementoj, kiuj restas kunaj per simpla agrego (vd 0128). En agrego unu elemento ne determinas la alian, dum en akcidenco okazas tiu determino rilate la substancon.
Aliflanke, tamen, akcidenco estas reale distinga de la substanco; ne estas nur distingo per abstraktado. La pruvo de tio estus la fakto mem, kiu montras ke la akcidenco forigeblas per anstataöo de alveninta nova akcidenco.
Dum Petro kuras okazas sekvo de anstataöigataj akcidencoj. Se oni komparas la substancon determinitan de la akcidenco kun korpo vestita, nur okazas kelkaj analogioj, kiel la adapto de la vesto al korpo kaj ebleco de malvestiûo kaj ïanûo de vesto, montrante tiel ankaö la realan distingon; sed la îefa analogio mankas, per kio la vesto ne determinas la korpon mem.
Okazas io mistera kaj unuavide paradoksa, îar se la akcidenco estas ne necesa al substanco, tiu substanco povus resti sen iu ajn akcidenco. Jen kiam oni avertas, ke estas esence al substanco (almenaö al limigita substanco) havi akcidencon, sed ne precize îiam la saman. Ekde la momento ke la substanco restus sen iu ajn akcidenco, øi fariøus infinita. Do, per la akcidencoj, substancoj fariøas finitaj kaj kapablas esti ïanøemaj.
La mistero tamen daöras, kvankam jam sen paradokoso: oni simple ne scias kiamaniere io akcidenca povas determini ne necese la substancon.
Spinozo, kiam parolas pri la afekcioj okazantaj en la substanco, uzas kutime la vorton modo. Por li ne estas reala distingo inter modo kaj substanco. Unu estas la substanco, Dio. Cetere li asertas, ke en Dio estas infinitaj la modoj, sed nur du estas konataj de ni, - penso kaj etendo. Sekve, ni konas Dion, per la modoj de penso kaj etendo.
14. Rilatas al la ontologia analizo de akcidencoj la Eökaristio (vd 2026). La katolika teologio provas klarigi sian dogmon pri la Eýkaristio per la malaperigo de la substanco de pano: dum restas la akcidencoj de pano, sub ili îeestas Jesuo kiel Dio kaj kiel Homo. Tio okazus per miraklo. Cetere, tiu doktrino pri la Eökaristio fariûas dependa de aparta filozofio pri akcidencoj, kaj tiam nur povos esti katolikoj, tiuj akceptantaj tiun filozofion, dum la aliaj restas herezuloj.
Kiom da mirakloj! Miraklo por îesigi la substancon de pano; miraklo por subteni la akcidencojn de pano sen substanco de pano; miraklo por ke Jesuo restu sen akcidencoj kaj por ke li ne aperu kun granda korpo; miraklo por revenigi la antaöan substancon post la manûita Eýkaristio; miraklo en la kristano mem, îar îio îi tio estas sakramento praktikata por okazigi supernaturajn efikojn. Æu eblas resti sen akcidencoj, æar sen akcidentoj la substanco fariøas infinita? (vd 13); por ke tio ne okazu kun la korpo de Jesuo, necesas ankoraý alia miraklo!
La protestanta Lutero (1483-1546) imagis la kunan substancigadon (vd), per kunestado de la substanco de Jesuo kun la substanco de pano. Tiu doktrino forigas kelkajn problemojn menciitajn, sed ne æiuj. Cetere, fariûas nova alia problemo, - la kunestado de du korpoj en la sama loko eble estas malpermesata de la korpa antitipio (vd 0377). Estus necese forigi la tezon pri antitipio.
Kalvino (1509-1564), akceptata de pluraj protestaj eklezioj, preferis la simbolan îeeston de Jesuo; nun la problemo eliras la instancon pri la kompreno de akcidenco, kaj restas nur en la kampo de kredo.
Kartezio (1596-1650), fondinto de la moderna filozofiokaj katoliko, havis apartan problemon, îar li identigis la substancon de korpoj kun la etendo;. Do, se en Eýkaristio malaperus la substanco, malaperus ankaö la spaca aspekto de la eökaristiigita pano. Kiel konate, la doktrino de Kartezio estis damnata de la Romkatolika Eklezio, kaj malpermesata la legado de liaj verkoj (Index libr. prohib.).
15. Ontologiaj detaloj plenumas la doktrinon pri la akcidenco. Per komparoj oni montru la diferencojn de la akcidenca determino de substanco, kun la aliaj determinoj ricevitaj de ûi.
Difino de akcidenco nur eblas kiel predikatmaniero, aö kategoremo (vd). Sed ne difineblas rekte la akcidenca afero.
Difino estas ja prezento de genro kaj specifa diferenco, kiuj kune faras la difinitan specon enkadre de la konkreta tutaëo al kiu ûi apartenas. Principe, akcidenco estas simpla nocio. Oni simple konstatas ûin.
Cetere, la akcidenca afero estas tio, kio nek estas genro, nek diferenco, nek speco. Îar nun la celo estas komprenigi la akcidencon kiel determinan manieron kaj predikatmanieron, ni rekte okupiûas pri la difino. Supre oni jam difinis akcidencon kiel apartan determinan manieron, kaj nun oni daörigu la klarigojn.
La rilatoj inter substanco kaj akcidenco ne facile determineblas.
Unue oni rimarku, ke 9 el la 10 kategorioj (vd) estas akcidencaj.
Due, oni komparu inter si la predikatmanierojn aö kategoremojn (vd).
16. Akcidenco enkadre de la kategorioj. Kiel îefa inter la 10 kategorioj de la aristotela klasado, substanco (vd) estas komuna nomo de îio alia, dum oni konsideras ûin kiel subjekton de determino. Sed nun akcidenco estas komprenata ampleksasence, kiel kolektiva nomo de la aliaj 9 kategorioj: kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, situo, ago, pasivo, havo. Malakorde, Kartezio konceptis la kvanton kiel la substancon mem de la korpoj.
La klasado de la akcidencoj fariûas iamaniere pere de la sama klasado de la kategorioj. Kiel akcidencaj Aristotelo enlistigis naö kategoriojn, inter si neredukteblaj: kvanto, kvalito, rilato, tempo, loko, situo, aktivo, pasivo, havo.
Du el tiuj kategorioj havas la karakteron de absolutaj akcidencoj, - kvanto kaj kvalito. Tiuj du absolutaj akcidencoj determinas la substancon en si mem, sen rilatigi ûin al io alia. Per kvanto, substanco fariûas simple kvantigata. Per kvalito, substanco fariûas tia kaj tia.
Malsame, la aliaj akcidencoj determinas la substancon tiamaniere, ke ûi fariûas rilatigita.
Tiu grupigo de la kategorioj de akcidencoj en absolutaj kaj relativaj ne estas de Aristotelo, sed de mezepoka skolastikisto.
Kelkaj akcidencoj estas pli facile ïanûeblaj, kiel jam avertis la jam citita Porfirio (vd 9).
17. Akcidenco enkadre de la kategoremoj. Kiel jam dirite, dum la kvar el la kvin kategoremoj estas esencaj determinoj (genro, speco, diferenco, propraëo), la kvina (akcidenco) estas neesenca kaj forigegebla. Se oni asertas, ke Petro estas homo, la maniero de tiu predikatigo fariûas laö:
- se animalo, laö genro;
- se racieca, laö specifa diferenco;
- se inteligenta, laö propraëo;
- se blanka, laö akcidenco.
Koncerne al la analogiaj predikatmanieroj (al kiu ne apartenas akcidenco), ili estas tiuj atingantaj îiujn subjektojn analoge, tio estas, parte egale, parte ne. Ekzemple: homo estas ento; bovo estas ento, genro estas ento, akcidenco estas ento.
Nun eblas kompreni, ke akcidenco estas aparta determino inter diversaj determinoj, aparta predikatmaniero inter pluraj predikatmanieroj, aparta modo inter pluraj modoj. Pro tio ûi estas difinebla tiel facile kiel la aliaj determinoj, predikatoj, modoj.
Cetere, se oni nomas la univokajn konceptojn per la esprimo "specialaj modoj" kaj la analogiajn konceptojn per "ûeneralaj modoj" (aö modaloj), laö la skolastika uzo, eblas eldiri klare:
- akcidenco estas speciala modo de la ento, kiu determinas ûin sen esenca ïanûo tiamaniere, ke tiu modo povas indiferente esti aldonata aö forigata sen esenca ïanûo de la subjekto.
La evoluo de la doktrino pri la akcidenco kiel aparta predikatmaniero okazis samtempe kun la tuta sistemo de kvin predikatmanieroj.
Aristotelo, kiu unuafoje prezentis la aferon sisteme, nombris nur kvar predikatmanierojn, greke kategorema (esperantigite kategoremoj), kiel li mem diras je la komenco de la teksto jam citita:
"Akcidenco estas tio, kio, kvankam estante, nek difino, nek propraëo, nek ûenro, apartenas al afero" (Topoj, I,5. 102b3-5).
Li fakte metis sub unu nomo - difino- al du predikatmanieroj, - speco kaj diferenco,- kiujn li ankaö studis.
Porfirio forlasis la vorton difino, per ties du partoj, - speco kaj diferenco.
Por Aristotelo akcidenco ne estas la difino mem (= diferenco kaj speco), nek la genro, kaj sekve ne estas la substanco determinita esence de tiuj predikatmanieroj. Akcidenco ankaö ne estas la propraëo, kiu estas necesa determino. Aristotelo emfazis tion, per la aserto ke akcidenco estas "tio, kio povas aparteni, aö neaparteni al unu nura objekto".
Porfirio, en mallongaj paragrafoj, du foje substrekis la karakteron de akcidenco kiel apartan predikatmanieron:
"1. Akcidenco estas tio, kio estiûas kaj malestiûas sen detruo de la subjekto" (Eisagogeo, 5,1)
"3. Ûi ankoraö difiniûas tiele: akcidenco estas tio, kio eblas aperi aö malaperi en la sama subjekto" (Eisagogeo, 5,3).
18. Komparo de akcidenco kun la aliaj kategoremoj. Per sistema komparo de akcidenco kun la aliaj kategoremoj, aö predikatmanieroj, daöras kaj plenumiûas la kono pri la tuta afero.
Tiun sisteman studon faris Porfirio. Oni menciu de li nur la komparojn kiuj koncernas al akcidenco.
19. Komparo inter akcidenco kaj genro:
"Genro kaj akcidenco havas komunan la plurecan atribuiûon koncerne terminojn, laö tio, kion ni jam diris, estu la akcidencoj apartigeblaj aö ne: tiel, moviûi estas atribuata al pluraj, la nigro al korvoj, etiopoj kaj al kelkaj neanimitaj estaëoj" (10, 1).
"Genro diferencas de akcidenco en tio, ke la genro estas antaöa al la specoj, kaj la akcidencoj postaj al la specoj: efektive, eî en neapartigebla akcidenco, subjekto estas îiam antaöa al akcidenco" (10,2).
"Krom tio, en genro la partoprenantoj partoprenas egale en ûi; en la akcidenco malsame; la partropreno en la akcidenco okazas pli aö malpli intense" (10,3).
"Cetere, akcidencoj estas unuarange en individuoj: genroj kaj specoj estas antaöaj al individuaj substancoj." (10, 4).
"Fine, genroj atribuiûas al tiuj, kiuj estas al ili subordigataj, dum akcidenco laö la kvalito en individuoj. Al demando, kia estas la etiopo, ni diros nigra; kiel sinteniûas Sokrato, ni diros, ke li sidas aö promenas" (10,5).
20. Komparo inter akcidenco kaj diferenco:
"Karaktero komuna al la diferenco kaj al akcidenco estas ilia atribuado al pluraj. Komuna karaktero koncernanta al la neapartigeblaj akcidencoj estas la îiama îeestado en la subjekto kaj en la tuta subjekto: la dupiedeco apartenas îiam al îiuj korvoj, kaj la nigro same" (14, 1-2).
"Ili diferenciûas: la diferenco entenas aliajn, sed ûi ne estas entenita - la racieco entenas homon; aliaflanke, akcidencoj iumaniere entenas la specojn, îar ili îeestas en pluraj, sed en alia senco ili estas entenitaj - la objektoj estas tenejoj, ne nur de unu sola akcidenco, sed de pluraj. Cetere, la diferenco ne permesas intensecon; akcidencoj akceptas la plian kaj la malplian. Kontraöaj diferencoj ne kunmetiûas; kontraöaj akcidencoj povas miksiûi" (14, 3-5).
21. Komparo inter akcidenco kaj speco:
"Karaktero komuna al la speco kaj al la akcidenco estas tio, ke ili estas atribuataj al pluraj. Aliaj komunaj karakteroj estas maloftaj, îar estas maksimuma distanco inter la akcidenco kaj la subjekto, de kiuj ûi estas la akcidenco" (16,1).
Pri diferenco inter speco kaj akcidenco: "En ambaö estas propraj karakteroj: speco estas atribuata esence al la estaëoj, kies speco ûi estas, dum akcidencoj nur al la kvalito aö al la estiga maniero. Plie, îiu substanco partoprenas nur en unu speco, dum ûi partoprenas en multaj akcidencoj, îu apartigeblaj, îu ne apartigeblaj. Cetere, la specoj estas konceptataj antaöen ol la akcidencoj eî kiam tiuj îi estas apartigeblaj (îar estas necese, ke la subjekto estu, por ke iu akcidenco alvenu al ûi) kaj la akcidencoj nature ne(?) okazas poste, kaj estas nature alvenontecaj. Fine, la specoj partoprenas egale de ûia enteno, dum îe la akcidenco, eî îe la neapartigeblaj, ûi ne fariûas egale: tiel, etiopo povas, rilate la nigran koloron, havi iun koloron pli aö malpli helan ol tiu de alia etiopo" (16, 2-5).
22. Komparo inter akcidenco kaj propraëo:
"Karaktero komuna al la propraëo kaj al la neapartigebla akcidenco estas tio, sen kio la subjektoj, en kiuj ili estas, ne povas ekzistadi: kiel homo ne ekzistadas sen la fakulto ridi, etiopo ne ekzistadas sen la nigro. Kaj, sammaniere, ke la propraëo îeestas en îiu objekto kaj îiam, tiel estas por la neapartigebla akcidenco" (17, 2-3).
"Propraëo kaj akcidenco diferencas per tio, ke la propraëo nur apartenas al unu speco, kiel la fakulto ridi al homo, dum la neapartigebla akcidenco, ekzemple la nigro, apartenas ne nur al etiopo, sed al korvo, al ebonon kaj al aliaj estaëoj.
Ankaö la propraëo anstataöas, en la atribuo, tion, kies propraëo ûi estas, kaj egalrajte, dum la neapartigebla akcidenco ne estas atribuebla reciproke. La partonebleco de la propraëoj fariûas egalece; rilate al tiu de la akcidencoj eblas la plia kaj la malplia.
Cetere de tiuj, kiujn ni indikis, estas ankoraö aliaj komunaj karakteroj, kaj aliaj apartaj karakteroj. Tiuj, pri kiuj ni parolis, sufiîas por distingi ilin kaj por elmontri la rilatojn" (17, 4-7).
E. Pauli.
- AKCIDENCO, Trompo de
... 0141.
L: fallacia accidentis.
A: fallacy ... F: sophisme... G: H: sofisma de lo accidental. I: P: sofisma do acidental. R:
1. Erudicia esprimo, trompo de akcidenco rekte tradukas la latinan Fallacia akcidentis (vd L: 2094), kiu siavice ekvivalentas al la grekdevena sofisma silogismo.
2. Trompo de akcidenco estas sofisma argumentado, analizita de Aristotelo (De sofisticis elenchis, 5. 166b 28 ks), en kiu unu el la premisoj mencias la subjekton de la afero, la alia la akcidencon kiel ekvivalentan al la subjekto.
Ekzemplo prezentata de Aristotelo mem:
"Se Korisko estas diferenca de Sokrato, kaj se Sokrato estas homo, Korisko estas diferenca de homo" (De sofisticis elenchis, 5. 166 b). (Vd en Petro Hispano, Summulae logicales, 7, 40 ss.).
Malprave, la afero (B D V ( : " J " ) estas identigata kun la koncernaj karakteroj (ş F L : $ X $ 0 6 , < " Û J @ Ã H ). Tiu ekvivalenteco ne eblas, îar la predikatmanieroj - genro, speco, diferenco, propraëo, akcidenco (vd 0138) - ne predikatas sammaniere.
En la menciita sofismo la konfuzo okazas per la identigo de la pura koncepto de homo kun la homo realigita en aparta individuo, kiu pro tio havas ankaö certajn akcidencajn kvalitojn.
Same okazis en la eleana sofismo, per kiu estis neata la ebleco aserti pri la esto, se ne ke la esto estas, kaj ke îio alia aserto fariûus kontraödiro.
3. Aristotelo subdistingis sofismon per trompo de kunmeto kaj sofismon per trompo de divido. Ekzemplo:
2 plus 3 faras 5;
paro plus la unuo formas neparan numeron;
do, 2 estas 5, kaj la paro estas neparo.
La ekzemplo de Aristotelo, unu inter ses, rilatas al lingvo (B " D Ź J ¬ < 8 X > 4 < ).
4. Mezepoke, trompo de akcidento estis daöre esplorata de skolastikistoj, foje per la greka termino sofisma, foje per la korespondan latinan fallatia (= faligilo) (vd).
Modernepoke, kiel en la pasinteco, tiu silogismo trompo de akcidenco estas esplorata en diversaj sencoj, per terminaro ne îiam difinita.
Kelkaj pasintaj sencoj falis en neuzon. Ili tamen restas signifaj (vd Lalande).
E. Pauli.


