G L O S A R O


Sube estas trovebla listo de radik-vortoj, registritaj en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", sed ne donitaj en PIV aŭ PIV-Suplemento. La formato estas:
    1.) Esperanta vorto,
    2.) difino,
    3.) etimo en kvadrataj krampoj,
    4.) fonto, se citita en alia fonto krom PIV aŭ PIV-S, en angulaj krampoj, kaj
    5.) gravaj sinonimoj, en kurbaj krampoj.

Jen listo de mallongigoj uzitaj sube, kaj la jaro de publikigo, por la nomataj fontoj:

Ni limigis la fontojn al konsultverkoj. (Ĉiuj aperas en la Bibliografio.) Tiel, ja povas okazi, ke donita "neologismo" aperis en tiu aŭ alia presita esperanta fonto, ekz. en revua artikolo, kaj la leganto ne trovos indikon de tio sube. Ni registris la plej fruan fonton el la supra listo. D. Portmann registris nombron de tiuj neologismoj en jena artikolo: Akad. Studoi 1988-1990, paĝoj 276-300 (v. la Bibliografion). Tiu ĉi glosaro enhavas pli ol 600 enskribojn.

Konsiderinda nombro de tiuj ĉi vortoj troveblas en Kemia Internacia (1965-1968). Kelkfoje ni indikas tiun fonton sube, sed nur esceptokaze.

La mallongigoj por lingvoj estas: A. angla, F. franca, G. germana, Gr. greka, H. hispana, L. latina, Pg. portugala, R. rusa.

<Duncan>1956English-Esperanto chemical dictionary / Duncan
<DFE>1961Dictionnaire Français-Espéranto / Léger & Albault
<EMT>1979Esperanta medicina terminaro / Hradil
<Wr>1982International chemical dictionary / Westermayer
<Krause>1983Wörterbuch Deutsch-Esperanto / Krause
<ETF>1987Esperanta terminaro de fiziko / Katsumori k.a.
<NePIV>1988Nepivaj vortoj / Cherpillod
<EB>1988Esperanta bildvortaro / Eichholz
<BT>1989Biblioteka terminaro / Portmann & Koralo


Komenca litero: A - B - C - D - E - F - G - H - I - J - K - L - M - N - O - P - R - S - T - U - V - Z

abieta (acido)  la ĉef-konsistigienzo de kolofonio (k.v.), triringa nesaturita kombinaĵo <Wr>.

adlo  la organika kemia grupo R-C(=O)-[derivita el "acido"] <Duncan>.

aco, -ac/o  mallonga formo de acido; esperantismo. Ekzemploj: acetaco (aceta acido), benzoaco (benzoa acido) [ĝin inventis ukraina esp-a kemiisto M. Popov] <Wr>.

Figuro 1. - Adenino

adenino  dukerna bazo de nuklea acido; vidu la figuron <Wr>.

adenozino  nukleozido el adenino kaj ribozo <EMT>.

adukto  kemia adicia produkto formita sen rompo de ligoj; ekz., bora trifluorido kaj etila etero; NePIV registris ian 'adukti' [L. adductus].

aerogelo  ĝelo kun malfermita strukturo.

aglikono  la alkohola porcio de glikozido <EMT>.

ajova (esenco)  la esenca oleo de la semoj de Carum copticum.

akridino  la kemiaĵo C6H5-CHN-C6H5, el tri kondensitaj ringoj.

akriflavino  flava tinkto kaj antisepsaĵo por vundoj.

aktinono  radioaktiva izotopo de radono, masnombro 219 <Wr>.

alanila  temas pri la acilo de alanino, kiel en alanilglicino.

aldosterono  hormono, kiu estas grava en la renoj <Wr>.

aldrino  nesistema nomo por tre venena kaj efika insekticida substanco organoklora plurringa.

algoritmo  problemo solvebla per poŝtupa matematika (ofte komputila) procedo [L. algorismus] <Krause>.

alkido  polimero el karboksila acido kaj alkoholo <Duncan>.

alkilo  la alkano kiel funkcia grupo, ofte simbolita per R [G. Alkyl] <Duncan>

alkino  analogo de alkano kun triobla(j) ligo(j); la plej simpla ekzemplo estas etino <Wr>.

aloksazino  heterocikla kombinaĵo, C10H6O2N4, trovebla en iuj plantaj pigmentoj <Wr>.

alostera  kvalifikas kombinadon kun proteino ĉe nekutima centro.

Figuro 2. - Alozo

alozo  D-aldoheksozo, kun ĉiuj grupoj OH je la dekstra flanko, laŭ la projekcio de Fischer; vidu la figuron <Wr>.

altrozo  D-aldoheksozo, kun ĉiuj grupoj OH je la dekstra flanko, laŭ la projekcio de Fischer, krom la supra, kiu elstaras maldekstren <Wr>.

amidino  la organika kemia funkcia grupo RC(=NH)NH2.

ammino  amoniako kiel kunordiĝa grupo {amoniako, azano}.

amonilizo  lizo aŭ disigo per amoniako.

anaforezo  tipo de elektroforezo, kie la dispersitaĵo migras al la anodo.

anatazo  kvarangula titana dioksido uzata kiel blanka pigmento <Wr>.

androsterono  androgena hormono, hidroksiketona kombinaĵo, trovebla en homa urino <EMT>.

aneli  enkonduki ringon en kombinaĵon [A. anellate]; Duncan enkondukis tiun ĉi vorton kun alia senco, nome A. anneal (varmizi).

aneroida  kvalifikas tipon de barometro, kies agoj dependas de ŝanĝoj de formo en sentiva metala skatoleto, pligrandigitaj per leviloj.

anizolo  nesistema nomo por metoksi-benzeno <Wr>.

anolito  elektrolito kemie ŝanĝita pro ĝia proksimeco al anodo <Wr>.

anomero  la diastereoizomera ringo de sukeroj.

ansa  pri kombinaĵoj konsistantaj el hidrokarbona ĉeno ligita ambaŭfine al atomoj sur aromata ringo, aŭ al heteroatomoj ligitaj al la ringo.

antiacido  rimedo, kiu efikas kontraŭ troa acido en la stomako; EMT registras tiun ĉi forme de 'antiacida' <EMT>.

antihistamino  substanco kiu kontraŭas histaminon en la korpo, malhelpante la simptomojn de kataroj kaj alergioj <EMT>.

antikodono  sinsekvo da tri nukleotidaj bazoj sur molekulo de transiga RNA, kiu kapablas hidrogene ligiĝi kun komplementa sinsekvo (kodono) sur mesaĝista RNA <Wr>.

antipiretiko  febro-reduktenzo <EMT>.

antistoksa  en ramana spektro, kvalifikas linion pli alt-frekvenca ol linio de ekscitiĝo.

antocianidino  klaso de derivaĵoj de 3,5,7-trihidroksiflavilia klorido, kiu troviĝas en la koloraĵoj de floroj <Wr>.

antocianino  nomo por pluraj diversaj glukozidaj pigmentoj, kiuj estigas gamon de bluaj, violaj, kaj ruĝaj koloroj en plantoj <Wr>.

antrono  9(10H)-antracenono, antraceno kun keton-grupo sur centra atomo.

anuleno  tute konjugiĝintaj ciklaj polienoj, ekz. 18-anuleno (18 karbonatomoj en la ringo, aromata kombinaĵo) <Wr>.

arginazo  enzimo kiu lizas argininon en i.a. ureon.

Figuro 3. - Arginino

Figuro 4. - Asparagino (Asp)

Figuro 5. - Asparta acido (Asp)

arginino  aminacido de formulo C6H14N4O2, akirebla el guanidino, probable esenca por la vivo; vidu la figuron.

arilo  aromata grupo, ekz. fenilo <Duncan>.

arino  kutime efemera kemia speco kun triobla ligo en benzenringo; ekz. estas fenino (k.v.).

asfalteno  la porcio de asfalto aŭ bitumo solvebla en karbona disulfido, sed nesolvebla en parafino aŭ etero.

asparagino  aminacido kun amid-grupo; vidu la figuron.

asparta (acido)  kristala aminacido kun grupo de karboksila acido, trovebla en plantoj; vidu la figuron.

aspartamo  arta dolĉigenzo, estero de aminacido. Scienca nomo: metila 3-amin-N-(α-karboksifenetil)-sukcenaminato  Blankaj kristaloj.

aŭrino  tinkto surbaze de trifenilmetano, pli precize rozola acido; koloro: flava (baza) ĝis fuksina (acida) <Wr>.

aŭstenito  solida solvaĵo de karbono en fero, konsistigenzo de ŝtalo sub iuj kondiĉoj <Wr>.

aŭtoprotolizo  proton-interŝanĝo inter identaj molekuloj de solvenzo.

aza–  prefikso en la kemia nomenklaturo de Hatzsch-Widman, montranta ke nitrogenatomo anstataŭas karbonatomon en molekula skeleto (ringoj aŭ ĉenoj) <Wr>.

azano  pli sistema nomo por amoniako; ĝin rekomendis nomenklatura komisiono de la "American Chemical Society" (Usona Kemia Societo; v. Fletcher en la Bibliografio). Sed ĝia ĉefa uzado estas por liveri sistemajn nomojn de la pli altaj kombinaĵoj konsistantaj el ĉenoj de N kaj H. Tiel, H2N-NH-NH2 nomiĝas triazano {amoniako, amono, trihidrogena nitrido}.

azeotropo  likva miksaĵo, kiu bolas pli alte (aŭ pli malalte) ol iu ajn de ties komponantoj, ekz. etanolo kaj akvo <Duncan>.

azino  klasnomo por diversaj tinktaĵoj (kolorigaj substancoj) kun pluraj N-atomoj, forme de iminoj.

aziridino  ciklopropano kun nitrogena heteroatomo, C2H5N {etilenimino}.

babito  lagra alojo, el Cu, Sn, kaj Sb [A. babbit] <NePIV>.

bariono  difino por tiu klaso de korpuskloj troviĝas en PIV-S, kie ĝi nomiĝas "barjono", nomo malpli konvena, ĉar ĝi ne estas jono. La "Esperanta Terminaro de Fiziko" de Katsumori k.a. (1987) uzas la pli ĝustan "bariono" <ETF>.

barno  unuo de areo en nuklea fiziko, egavalora al 100 kvadrat-femtometroj en la sistemo SI.

bekerelo  mezuro de aktiveco de radionuklido; NePIV registris 'bekverelo' [de Becquerel, franca fizikisto] {bekverelo, bekrelo}.

bentonito  alia nomo por natria montmorilonito (k.v.), akvoŝveliĝema argilo.

benzaldehido  la aldehido derivita de benzoa acido, nome ø-CHO <Wr> {benzen-karbaldehido}.

benziliden–  la grupo derivita de benzaldehido, duvalenta, kiam oni formetas la oksigenatomon <Wr>.

benzofenono  la aromata ketono ø-CO-ø {difenila ketono}.

bertolido  kombinaĵoj de varia konsisto, en intermeza kristala fazo.

betaino  natura aminacido, N,N,N-trimetilglicino, ne trovebla en proteinoj, sed trovebla en ĉiuj histoj [L. beta, beto] <Wr>.

bilimbino  ruĝ-flava pigmento, trovebla en galo, urino, kaj sango <Wr>.

biocido  arta detruenzo de ĉiu malutila besteto aŭ planteto sed precipe mikroorganismojn.

biosentilo  sentilo uzanta biologian materialon por detekti kaj mezuri kemiajn kombinaĵojn.

biotino  senkolora kreskiga vitamino, forme de komplekso de vitamino B , trovebla en gisto, hepato, kaj ovoflavo <Wr>.

blanĉo  kemiaĵo kiel natria hipoklorito kiu blankigas kaj heligas teksaĵojn [Portmann; kompromisa formo el diversaj eŭropaj lingvoj: A. bleach, F. blanche, G. Bleich-] {paligenzo}.

Figuro 6. - Bornano

Figuro 7.
- Bukminsterfulereno

bornano  cikla saturita bicikla hidrokarbono, C10H18; vidu la figuron <Wr>.

bradikinino  kinino kun naŭ aminacidaj unuoj.

brukito  minerala formo de titana dioksido; havas ortorombajn kristalojn kaj brunan aŭ nigran koloron [de H. Brooke, angla geologo] <Wr>.

bukminsterfulereno  membro de nova klaso de karbonaj kombinaĵoj, la fulerenoj (k.v.). Ĝi havas la formulon C60 kaj la formon de sfero; vidu la figuron {futbaleno}.

butira (acido)  alternativa, latineca nomo por butera acido, kiu estas kvarkarbona acido, C4H9COOH; PIV preferas buteran acidon, kvankam ĝi mencias 'butirata' en la artikoleto por 'fermento'. [L. butyrum, butero] <Duncan> {butera acido}.

candelo  lum-intenso, unuo de mezuro en SI (Sistemo Internacia de Mezurunuoj). Oni povas alternative uzi 'kandelo', sed tio enkondukas iomete da ambigueco. Ĝi havas la mallongigon cd [Portmann] {kandelo}.

cefalino  nesistema nomo por fosfatidil-etanolamino <Wr>.

centromero  punkto sur kromosomo, per kiu ĝi ŝajne alligiĝas al la bobeno en mitozo.

cerebrozido  ia lipido, kutime trovebla en la nerva histo <EMT>.

cermeto  materialo el ceramikaĵo kaj metalo <NePIV>.

cerota (acido)  saturita grasacido, CH3(CH2)24-COOH, trovebla en abelvakso kaj langraso <Wr>.

cetano  senkolora hidrokarbono likva de formulo C16H34.

cimeno  vulgara nomo por p-metilizopropilbenzeno <Wr>.

citidila (acido)  nukleotido citozin-hava <Wr>.

citidino  nukleozido citozin-hava <Wr>.

citokinino  nomo por diversaj plant-kreskigaj substancoj kiuj estas kutime derivaĵoj de adenino.

Figuro 8. - citozino

citozino  nitrogen-enhava bazo, komponanto de DNA; vidu la figuron <EMT>.

citrakona (acido)  2-metil-2-butendiacido <Wr>.

citrulino  kristala aminacido, interprodukto en la transformiĝo de ornitino al arginino <Wr>.

dansilo la funkcia grupo l-dimetilamin-naftalen-5-sulfonilo.

dari  plene sekigi per altaj temperaturoj [G. darren; Wr ĉerpis ĝin el pli frua verko de Dellian] <Wr>.

debajo  unuo de elektra dipola momanto [de Debye, nederlanda kemiisto].

deki–  faka prefikojdo por sistemo de dek izolitaj ringoj kunligitaj. Noto: Wr registris 'deci-\ sed por unuo de mezuro; ŝajnas bone, enkonduki 'deki-' por la nova senco {deci-}.

dekstrano  polisakarido kun branĉoj de diversaj longoj; produktiĝas per fermentado <EMT>.

delfinidolo  heksahidroksiffavilio, antocianidino el la floroj de la delfinio <Wr>.

delokalizacio  dissterniĝo de la elektronoj ĉirkaŭ nukleo en aromataj sistemoj {dislokiĝo}.

deniero  teksaĵ-scienca termino de mezuro. Ĝi estas la unuo de pezo de fadeno aŭ tvirno (k.v.) esprimita kiel la pezo en gramoj de 9000 metroj.

diastereoizomero  stereoizomeroj, kiuj ne estas enantiomeroj.

dieldrino  nesistema nomo por persista organoklora epoksida insekticida substanco [ĝia nomo aludas la fakton, ke ĝi estas produkto de la reakcio de Diels-Alder].

digeri  konverti nesolveblajn substancojn en solveblan formon per kuirado, acidoj, alkaloj, enzima lizo, ktp. Noto: digerado estas industria procedo, dum digestado estas biologia procezo. Eble la distingo ne bezonatas. [L. digerere] <Duncan> {digesti}.

diklorvoso  nesistema nomo por kontraŭ-insekta organofosfata kombinaĵo.

dioksino  treege toksa klor-enhava heterocikla restaĵo en iuj insekticidoj.

diploida  kun duoble da kromosomoj; EMT registris la substantivon <EMT>.

dodekano  la saturita senbranĉa hidrokarbono C12H26 <Duncan>.

dokozano  la saturita senbranĉa hidrokarbono C22H46 <Duncan>.

dopamino  deskarboksiliĝinta formo de dopao, precipe en la surrena glando <Wr>.

dopao  farmaciaĵo uzata por kuraci la afekcion de Parkinson; ĝi estas derivaĵo de alanino (aminacido) {levodopao}.

dopi  uzi drogojn (kiel steroidojn) por plialtigi la kapablojn de atletoj aŭ bestoj [A. dope, N. dopen] <Krause>.

doso  cilindra-forma lad-skatolo, por drinkaĵoj aŭ manĝaĵoj [G. Dose] {lad-skatolo, lada skatolo}.

dulcit(ol)o  dolĉa polihidroksi-kombinaĵo: HOCH2(CHOH)4CH2OH.

ekscimero  kuniĝo de molekuloj, kiuj ekzistas nur en elektrone ekscititaj statoj.

ekscitono  elektrona stato de ekscitiĝo en kristaloj.

ekzergona  pri procezo, kiu perdas energion <EMT>.

ekzopeptidazo  nomo por grupo de enzimoj, kiuj hidrolizas peptidajn ligojn <Wr>.

elektrofilo  kemia speco, kiu emas reakcii kun elektron-riĉa kombinaĵo.

elektroforezo  moviĝo de ŝargitaj eretoj de dispersita fazo sub influo de elektra kampo <EMT>.

elemio  serio de bonodoraj oleorezinoj el tropikaj arboj de familio Burseraceae, kaj uzata en lakoj kaj pres-inkoj <Wr>.

enantiomero  ano de paro de du spegul-izomeroj.

endergona  pri procezo, kiu gajnas energion <EMT>.

endorfino  mallongigo por endogena morfino, trovebla en la cerbo <EMT>.

enflurano  nesistema nomo por 2-klor-1-(difluormetoksi)-l, 1,2-trifluor-etano.

enzo, -enz/  sufikso signifanta la substancon, kiu plenumas la agadon de la radiko: solvenzo, iritenzo, akvomoligenzo. Ĝi estas multe uzata en Wr kaj EB. La tradicia sufikso estas -il/o, kiu ja restas por aparatoj, ne substanco: miksilo, portilo. La participa sufikso -ant/o restas ne nur por personoj, sed ankaŭ por unuopaj specoj: akceptanto, donanto. Pensebla estas ankaŭ la pasiva komplemento de -enz/o, nome -ez/o: sufikso signifanta la substancon, kiu suferas la agadon de la radiko: solvezo (solvitaĵo). [ĉeĥa Esperantisto, Inĝ. Pluhar, proponis -enz/o ĉ. 1975.] <Wr> {anto, ento, ilo}.

epdo  alia scienca nomo por kemia bazo, siglo elelektron-para donanto; esperantismo elpensita por eviti la plursencecon de la vorto 'bazo' [Portmann].

epigenito  la mineralo Cu7As2S12, kupra sulfoarsenido kun fero <Wr>.

Figuro 9. - Epiklorhidrino

epiklorhidrino  epoksido (oksirano) kun klormetila flankĉeno; uzata en la fabrikado de epoksi-rezinoj; vidu la figuron <Wr> {klormetil-oksirano}.

epimero  spac-izomeroj kun du aŭ pli da ĥiralaj centroj. Ili havas malsamajn konfiguraciojn ĉe unu el ili.

epinefrino  alia internacia nomo por adrenalino <Wr>.

epiterma  kvalifikas energion iomete pli grandan ol la energio de termika agitado; ekz., epitermaj neŭtronoj.

epoksido  kombinaĵo kun funkcia grupo, konsista el oksigenatomo ligita al du apudaj karbonatomoj, donanta trimembran ringon.

eritrito  mineralo Co3(AsO4)2 8H2O, hidrata kobalta arsenato <Wr>.

eritritolo  la kombinaĵo CH2OH-CH(OH)-CH(OH)-CH2OH, kun la grupoj OH je la dekstra flanko en la projekcio de Fischer <Duncan>.

eritro–  greka scienca prefikso, en kemio kaj medicino [Gr. ερνθρoς  ruĝa] <Wr>.

estragona (oleo)  aroma esenco kun aniza odoro; NePIV havas 'estragono' <NePIV>.

eŭgenolo  likva senkolora fenolo aromata, trovebla en kariofila oleo, kaj uzata en gustigenzoj kaj parfumoj <Wr>.

eŭkariota (ĉelo)  biologia termino: rilatas al ĉelo kun evidenta nukleo <EMT>.

ezo, -ez/  prefikso signifanta la substancon, sur kiu estas plenumita la agado de la radiko; komparu al 'enzo'. Preskaŭ la sola apliko de ĝi en tiu ĉi vortaro estas en 'solvezo' (la solvita speco) [Portmann].

faĝo  mallongigo de bakteriofago.

farnezila  kvalifikas nesaturitan hidrokarbonon, kiu okazas en biosintezo {famezola}.

farnezolo  senkolora likvo el la oleo de iuj plantoj; interprodukto en la biosintezo de kolesterolo <Wr>.

fenazino  trikerna rekta heterociklaĵo, kun du N-heteroatomoj en la centra kerao; tre toksa per la buŝo.

fenazono  la kombinaĵo C12H8N2, heterociklaĵo. Kristaliĝas en flavajn prismojn.

fenetidino  nesistema nomo por etoksi-anilino.

fenino  benzeno sen du hidrogenoj, kun triobla ligo. Pli internacia estus benzino (A. benzyne), kiu probable ne konvenas pro kolizio kun la ordinara, establita senco de benzino [Portmann] {deshidrobenzeno}.

feritino  proteino stokanta feron <EMT>.

Figuro 10. - feroceno

feroceno  sandviĉa kombinaĵo de ferjono inter du pentadienaj ringoj; vidu la figuron.

feromono  grava klaso de biokemiaĵoj, uzataj en insektoj por logi la alian sekson <Wr>.

ferredoksino  nomo por diversaj fer-havaj plant-proteinoj, elektron-portantoj en fotosintezaj organismoj kaj iuj bakterioj <Wr>.

-fila  kemia sufiksojdo kun signifo "ŝata" [Gk. filos].

filoĥinono  alia nomo por vitamino K1, trovebla en verdaj folioj kaj la hepato {fitonadiono}.

fita (acido)  fosfor-entena acido el la semoj de plantoj.

fitino  kalcia kaj magnezia salo de fita acido (k.v.).

fitokemio  la kemio de plantoj.

fizo  fendeto; la problemo kun fendeto estas ke ĝi ne taŭgas por pluformado [L. fissus = fendita].

flavilio  2-fenil-1-benzopirilio.

flavino  biokemia pigmento forme de nukleotido <Wr>.

fluomaro  nesistema kemia nomo por 2,2,2-trifluoretila vinila etero, anestezaĵo.

fluorimetrio  instrumento, kiu mezuras la intenson de fluoreskado.

–foba  kemia sufiksojdo kun senco "malŝata": hidrofoba, nukleofoba [Gk. –φοβος].

fonolito  griza aŭ verda vulkana roko; variaĵo de feldspato <Wr>.

fonono  kvantumo de harmoniaj vibroj <ETF>.

formamido  vulgara populara nomo por la plej simpla amido, H-CO-NH2 <Wr> {formiamido, metanamido}.

fosfokinazo  alia nomo por kinazo (k.v.).

fotoelektrono  elektrono ekscitita de lum-energio, kiu ebligas al ĝi eskapi de surfaco.

fotoelsendo  la elsendado de ekscititaj elektronoj (fotoelektronoj, k.v.) de surfaco [el 'foto' (lumo) kaj elsendo].

fotokolorimetro  aparato por kolorimetraj analizoj, kun monokromatoro kaj fotoelektra detektilo.

fraktalo  matematika figuro (ekz. poligonoj) uzata kiel ŝablono por formi kompleksajn kunmetitajn bildojn.

ftalocianino  klaso de tinktoj (kolorenzoj) <Duncan>.

fukozo  aldoza sukero, trovebla en ligita formo en diversaj glikozidoj (dekstroĝira formo) kaj en fukoj (livoĝira formo) <Wr>.

fulereno  nova klaso de sferaj aŭ kaĝaj karbonaj molekuloj (sen aliaj elementoj), la tria formo de karbono krom diamanto kaj grafito. Ekz. bukminsterfulereno (futbaleno), C60 (k.v.). Ekzistas nun diversaj substituitaj fulerenoj, eĉ kun metalatomo ene de la kaĝo.

Figuro 11. - Fulveno

fulveno  flava oleo, izomera al benzeno; vidu la figuron <Wr>.

furazano  heterocikla kombinaĵo kvinmembra, C2H2N2O, kun du N-heteroatomoj kaj unu O-heteroatomo.

furfurila  epiteto por 2-hidroksi-metil-furano [etimo: L. furfur = brano].

furoilo  nesistema nomo de furan-karbonilo.

fusko  malbrilaĵo sur metalo pro surfaca oksidiĝo, ekz. sur arĝento [Portmann, de L. fuscus = malluma].

galaktozemio  nomo de afekcio por troa galaktozo en la sango <EMT>.

galakturona (acido)  kristala aldehida acido, trovebla precipe polimeriĝinte en pektino <Wr>.

gameksano  vulgara nomo por la gama-heksaklorcikloheksano, C6H6Cl6, potenca insekticido <Wr>.

gangliozido  iu ajn glikolipido, kiu hidrolizite liveras heksozan sukeron; trovebla precipe en la plasma membrano de cerbaj ĉeloj <Wr>.

genomo  la tuto de la gen-materialo en estaĵo. Por alternativa kunmetaĵo 'genaro' v. Scienca Revuo. 43 (1992)(2), p. 41 <EMT> {genaro}.

getito tipo de hidratigita fer-oksido: FeO-OH.

Figuro 12. - Giberela acido

giberela acido la kristala acido C19H22O6, parenca al giberelino; vidu la figuron.

giberelino  plantkreskiga hormono, optike aktiva acido; ĝi stimulas la kreskadon de tigoj de cearaloj kaj tabako <NePIV>.

gliadino  prolamino akirita de alkohola ekstraktado de gluteno <Wr>.

gliceraldehido  dolĉa aldehido, interprodukto en sakarida metabolo; reduktite liveras glicerolon <Wr>.

glicerila  radikalo de glicerolo, post forpreno de la grupoj OH <NePIV>.

glicidila  rilatas al la reakciema grupo oksiranil-metilo.

glicila  unuvalenta acila radikalo de glicino, H2N-CH2-C(=O)- <Wr>.

glik–  scienca prefikso, signanta la ĉeeston de suker-simila grupo en molekulo {gluk-, gluko-, gliko-}.

glikogenezo  la formiĝo kaj stokiĝo de glikogeno.

glikoĥola  karaterizas acidon, kies salo estas la ĉefa komponanto de homa galo; EMT registris 'glikokolata acido' <EMT>.

glikolipido  grasaj substancoj, kiuj hidratigite liveras grasajn acidojn kaj sakaridon. Temas pri lipido kun sakarida grupo <EMT>.

glikolizo  la eluzado de glukozo de la korpo <EMT>.

glioksimo  la kombinaĵo HON=CH-CH=NOH, solvebla en akvo <Wr>.

glukagono  proteina hormono, stimulanta kreskon de sukera enhavo de la sango per tio, ke ĝi pliigas la rapidon de disiĝo de glikogeno en la hepato. Trovebla en la pankreato <EMT>.

glukano  klasnomo por polisakaridoj el D-glukozaj meroj (unuoj) aranĝitaj laŭ rektaj aŭ branĉaj ĉenoj, kun glukozidaj ligoj. Dekstrano (k.v.) estas ekzemplo.

glukona (acido)  kristala acido akirita per oksidigo de glukozo; aplikata por metal-purigo <Wr>.

glukurona (acido)  la aldehid-hidroksi-acido CHO(CHOH)4COOH, ofta konsistigenzo de mukopolisakaridoj kaj urino <Wr>.

Figuro 13. - Glutama acido (Glu)

glutama (acido)  kristala aminacido C5H9NO4, vaste trovebla en bestaj kaj plantaj proteinoj, uzata forme de natria salo kiel spicaĵo; vidu la figuron [gluteno + amino] <EMT>.

glutelino  klaso de proteinoj de plantoj; nesolveblaj en akvo <Wr>.

grejo  unuo de sorbita radiado, 1 ĵulo je 1 kg de cel-objekto; NePIV havas 'grajo'.

guanidino  derivaĵo de guanino (vidu malsupre) <Duncan>.

guanila (acido)  nuklea acido (polinukleotido), entenanta guanozinon; trovebla en la pankreato kaj gisto <Wr>.

Figuro 14. - Guanino

guanino  ĉefa bazo de nuklea acido; vidu la figuron <EMT>.

guanozino  nukleozido el ribozo kaj guanino <Wr>.

hadrono  kopusklo, kiel mezonoj aŭ barionoj, kiu impliciĝas en fortaj nukleaj interagoj.

haploida  karakterizita per unuopa aro da nepariĝintaj kromosomoj.

hapteno  parto de antigeno, kiu reakcias kun antikorpo <EMT>.

hematoksilino  koloriga biokemiaĵo trovebla en Haematoxylon campechianum, tropika arbo.

hemiacetalo  adicia produkto de hidroksilo kaj aldehido <EMT>.

hemocianino  senkolora kuprohava spir-sistema pigmento solvita en la sangoplasmo <Wr>.

hemoproteido  proteido kun prosteta grupo el porforino kombinita kun fero <Wr> {hemoproteino}.

heteroatoma  molekulo el pluraj specoj de atomoj; malo de homoatoma <Wr>.

heteroliza  kvalifikas jonojn de malsamaj ŝargoj, formiĝintaj kiam kovalentaj kombinaĵoj disrompiĝas.

hevea  kvalifikas naturan kaŭĉukon; NePIV registras'heveo' <NePIV>.

hialurona (acido)  viskoza mukopolisakarida acido, trovebla i.a. en la vitreo (akva humoro) de la okulo <Wr>.

hidantoino  kvinmembra heterociklaĵo, kun du N-heteroatomoj en la kerao {l,3-diazaciklopentan-2,4-diono}.

hidnokarpa (acido)  ciklopentenil-11-undekanacido, iam uzita por kuraci lepron <Wr>.

hidrazido  kombinaĵo formiĝinta el la adicio de hidrazino al karbonil-hava kombinaĵo (ketono, aldehido), precipe R-CO-NH-NH2.

hidrazono  derivaĵo el hidrazino, de tipo R2C=N-NH2 <NePIV>.

hidrofoba  grupo aŭ kombinaĵo, kiu ne havas afinecon por akvo; PIV havas nur 'hidrofobia', kvankam ĝi registras 'hidrofila' <Duncan> {akvopela}.

hidroformi  formi benzinon per kataliza deshidrogenigo.

hidrogelo  ĝelo riĉa je akvo, kiu estas la dispersenzo.

hidroĥinono  1,4-dihidroksibenzeno, kiu povas facile perdi siajn H-atomojn de la hidroksiloj, oksidiĝante kaj formante konjugitan diketonon (ĥinono).

hidrokso  hidroksi-anjono, kiu agas kiel ligando.

hidrolazo  enzimo katalizanta hidrolizan reakcion.

hiperglikemio  afekcio rezultanta el alta nivelo de sangosukero <EMT>.

hiperinsulinismo  troa insulino en la sango <EMT>.

hiperono  korpusklo de maso pli ol neŭtrono sed men ol deŭterono.

hipertona  kvalifikilo por relative alta osmoza premo <Wr>.

hipervitaminozo  troa koncentriĝo de vitamino A en la korpo <EMT>.

hipoglikemio  afekcio pro malalta nivelo de sangosukero <EMT>.

hipotona  kvalifikilo por relative malalta osmoza premo <EMT>.

Figuro 15. - Histidino (His)

histidino  baza, kristala aminacido, kiu formiĝas kiam disfendiĝas multaj proteinoj; vidu la figuron <Wr>.

histogramo  speco de matematika diagramo uzanta vertikalajn bendojn (ort-anguloj, ŝtupoj) por reprezenti valorojn sur la ordinato {ŝtupogramo}.

homoatoma  molekulo el nur unu speco de atomo; malo de heteroatoma <Wr> {samatoma}.

homoenzimo  kompleta aktiva enzimo, rezulte el kombino de apoenzimo kaj koenzimo <Wr>.

homoliza  kvalifikas neŝargitajn molekulojn, formiĝintajn kiam kovalentaj kombinaĵoj disrompiĝas.

homopolimero  polimero el nur unu monomero, ekz., polieteno.

hordeino  proteino de hordeo, la semoj de Hordeum sativum <Wr>.

ĥalkogeno  la opa nomo por la oksigeno kaj la elementoj sub ĝi en la perioda tabelo (sulftiro, ktp); Duncan registras la altemativan 'kalkogeno' [Portmann] <Duncan>.

ĥelato  komplekso el ligando(j) kunordiĝanta(j) al centra metala atomo; Duncan registras la alternativan 'kelato' [Portmann] <Duncan>.

ĥolin'a, (ĥolin-)  temas pri kombinaĵoj kun rilato al kolesterolo; EMT havas 'kolino' <EMT> {kolino}.

idozo  D-aldoheksozo, kiu havas la unuan kaj trian grupojn OH maldekstre, kaj la aliajn dekstre, en la projekcio de Fischer <Wr>.

ilido  kemia speco duoblaliga kaj polusigita el onia (k.v.) kombinaĵo <Wr>.

indano  2,3-dihidroindeno, senkolora likvaĵo, C9H10.

indikano  substanco parenca al indigo; ĝi estas la β-glukozido de indigo [L. indicum = indigo] <NePIV>.

inflekso  tie, kie la inklino de kurbo iras de konkavo al konvekso, aŭ reciproke <EB>.

inozino  hipoksantina ribozido; blankaj pintoj (kristalnadloj), solvebla en akvo <Wr>.

inozitolo  kombinaĵo de formulo C6H6(OH)6, cikloheksanheksolo; ano de grupo de kristalaj spacizomeraj ciklaj alkoholoj <Wr>.

interleŭkino  klas-nomo por grupo de protein-faktoroj, kiuj efikas sur primarajn ĉelojn.

ionono  nesaturita ringo-hava ketono, kies β-formo estas respondeca por la odoro de violoj. Duncan registris 'jonono', sed la vorto ne rilatas al jonoj [Portmann] <Duncan>.

izoaloksazino  flava solido, prakombinaĵo de multaj flavinoj <Wr>.

izocianato  la reakciema funkcia grupo -N=C=O, ofte formata el fosgeno kaj amino. Izocianataj kombinaĵoj estas uzataj en la produktado de poliuretanoj, grava klaso de plastoj.

izocianido  la funkcia grupo -N=C: <Wr> {PIV: karbilamino}.

izocitra  internacia termino por substanco parenca al citra acido; ĝi rolas en la biokemia citr-acida ciklo.

izoenzimo  ano de pluraj molekule apartaj sed funkcie identaj enzimoj <EMT>.

izoĥinolino  dukerna aromata kombinaĵo kun nitrogena heteroatomo, izomera kun ĥinolino.

izoĥoro  aro de statoj kun identa volumeno de sistemo.

Figuro 16. - Izoleŭcino (Ile)

izoleŭcino  kristala viv-esenca aminacido, izomera kun leŭcino; vidu la figuron <Wr>.

izopieza  okazanta je la sama premo.

izosbesta (punkto)  punkto de intersekcaĵo por serio de miksaĵoj, kies absorbajn kurbojn (absorbo kontraŭ ondolongo) oni supermetas sur la sama papero. Tiu intersekcaĵo okazas, kiam la sumo de la koncentrecoj de la ĉefaj absorbaj komponantoj estas konstanta. Tiu stato okazas, ekz., en kemia ekvilibro aŭ dum reakcio (reakcianto kaj produkto).

izostero  kurbo figuranta kemian specon kun konstanta volumeno.

izotakta  epiteto por polimero kun regule altenaj grupoj sur la ĉeno.

jonito  jon-interŝanĝa rezino [R. ионит].

jonoforezo  enkonduko de jonigita substanco, precipe drogo, tra haŭto per apliko de kurento. La EMT fakte registras "jontoforezo" eble sub angla influo <EMT> {jontoforezo}.

kadaverino  diamina alkano, tre odoraĉa; Wr en la unua eldono de sia vortaro alprenis ĝin, sed en la dua eldono revenis al la formo uzita en PIV: kadavrino. Tiu lasta sugestas inan kadavron [L. cadaver] <Wr>.

kalkito  alternativa nomo por la konsonant-plena kalk(o)ŝtono; ne konfuzu kun kalcito [Portmann; de 'kalk' + 'it' (geologia sufiksojdo)] {kalkŝtono}.

kanabinolo  fiziologie neaktiva kristala kombinaĵo de kanabo, C21H26O2 <Wr>.

kanamicino  antibiotiko el Streptomyces kanamyceticus, konsistanta el du aminsukeroj ligitaj al amin-parto.

kananga  kvalifikas esencon de Canaga odorata, la latina botanika nomo.

Figuro 17. - Kapsaicino

kapsaicino  senkolora irita fenola amido, de kapsiko; vidu la figuron {kapsikino} <Wr>.

kapsolo  malgranda pelvo <EB>.

karageno  alga koloido, el irianda musko [el irlanda lok-nomo] <NePIV>.

karbamoila  la funkcia grupo -C(=O)NH2, kiel en karbamoila klorido {karbaminoila} <Wr>. karbanjono. la karbona anjono <Wr>.

karbarilo  vulgara nomo por N-metila naftila karbaminato, la insekticido "Sevin" <Wr>.

karbazido  la kombinaĵo (NH2-NH)2C=O <Wr>.

karbeno  duvalenta malstabila karbono, >C:.

karboksi–  la karboksilo kiel prefikso, ekz. karboksi-fenolo. Noto: la PIV-difino por karboksilo estas erara aŭ arkaika. La karboksilo estas la acida funkcia grupo -COOH <Duncan>.

karnaŭba (vakso)  kvalifikas ventumil-folian palmon de Brazilo (Copernicia cerifera), kiu donas vakson [Pg. carnauba] <Wr>.

katalazo  ĉela enzimo <EMT>.

katenano  kombinaĵo el grandaj interpenetraj ringoj, kiuj inter si ne ligiĝas; simile al la ĉeneroj de ĉeno (kateno).

katolito  la likvo proksima al la katodo <Wr>.

kaŭsto  alkalo.

kelvino  la temperatura unuo en la internacia mezur-sistemo SI [A. Lordo Kelvin, fizikisto] <Krause>.

ketogena  rilatas al la produktado de ketonaj korpoj <Wr>.

ketoksimo  la kemia funkcia grupo > C=NOH. ketolo. alkoholo kun keton-funkcia grupo.

kimotripsino, ĥimotripsino   enzimo kiu efikas sur proteinojn, rompante internan peptidan ligon <Wr> {ĉimotripsino}.

kinazo  enzimo katalizanta la transigon de fosfataj grupoj de ATF aŭ ADF al substrato [W]

kinino  nomo por iu el diversaj polipeptidaj hormonoj, kiuj agas sur glatan muskolon; ne konfuzu kun ĥinino, kiun PIV ankaŭ nomas "kinino" [el kinet(ik)a] <EMT>.

kirala  epiteto por molekulo posedanta almenaŭ unu centron de nesimetrio (neegaleco de spegul-bildoj) {ĥirala}.

klatrato  kaĝ-kombinaĵo, kiu formas kiam molekuloj kaptiĝas en la interspacoj de kristala krado. Uzita en Kemio Internacia, 3 (2), p. 183 [L. clathratus = krada, grek-devena].

kloroĥino  substanco uzata por kuraci malarion; ĝi estas derivaĵo de ĥinolino.

kloromicetino  varnomo por kloramfenikolo, farmaciaĵo <Wr>.

kobalamino  ano de la grupo de la vitaminoj B12 [kobalto + amino] <Wr>.

kodono  la genetika 3-litera vorto, kiu specifas amin-acidon <Wr>.

koenzimo  la neproteina organika porcio de enzimo kompleksa <Duncan> {kunenzimo}.

koercitiva  kvalifikas forton respondantan al nul-valoro de magneta indukto kaj magnetado en magnetoj dum supermagnetado <NePIV>.

kofaktoro  la neproteina porcio de enzimo kompleksa; Wr havas 'kunfaktoro'.

koligativa  karakterizas econ, dependa de la nombro da enestantaj eretoj.

kolofonio  tipo de rezino uzata dum veldado kaj lutado. PIV nomas ĝin "kolofono", kiu kolizias kun tute alia difino por la vorto <BT> {kolofono}.

kondroitino  muko-polisakarido, kiu okazas en bestaj histoj forme de ties sulfato <Wr>.

konfiguracio  aranĝo de la partoj de iu tuto. Menciita en PIV en artikolo pri 'spaco', sed mankas artikoleto por ĝi. Oni ne korektis tiun mankon en PIV-Suplemento <Duncan>.

Figuro 18. - Ekzemploj de konformaciaj izomeroj

konformacio  provizora spaca aranĝo de molekulo, pro rotaciaj barieroj ĉirkaŭ unuoblaj ligoj; vidu la figuron <Wr>.

kontamini  difektema disvastigo de toksa aŭ sepsa materio. Ĝi aperis en Kemia Internacia, vol. 4 (1968), n-ro 1, p. 78 [L. contaminare] <EMT> {distoksi}.

koordinacia  la kazo kie unu atomo liveras ambaŭ elektronojn al ligo (valento) inter du atomoj.

kopolimero  polimero el du aŭ pluraj monomeroj <Wr> {kunpolimero}.

korino  kvarkerna porfirin-simila kombinaĵo (sen centra kobaltatomo), fundamento de kobalaminoj.

koroneno  tut-simetria sepkerna aromata hidrokarbono.

kortikosterono  senkolora kristala steroido kaj hormono de la surrena kortiko; grava en metabolo <Wr>.

kortizolo  dihidro-derivaĵo de kortizono, por kuracado de reŭmatojda artrito <Wr>.

krafto  tipo de fortika, dika papero aŭ kartono [G. Kraft = forto].

kreatino  blanka, kristala, nitrogenhava substanco trovebla en muskoloj de vertebruloj <Wr>.

kriohidrata  eŭtekta sistemo el salo kaj akvo.

kriostato  reguliga aparato por subteni malaltajn temperaturojn.

kristalito  parteto de solido kun alta grado de ordo, de nanometra dimensio.

Figuro 19. - Krizeno

krizeno  kvarkerna aromataĵo, C18H12; vidu la figuron <Wr>.

kromano  dihidrobenzopirano, kies derivaĵoj efikas kiel koronariaj vazodilatenzoj <Wr>.

kromoproteido  kombinaĵo de proteino kun metal-hava pigmento aŭ karotenojdo <Wr>.

kronopotenciometrio  analizo surbaze de la tempo post kiu rapida ŝanĝo en potencialo de mezura elektrodo okazas.

ksantogenato  salo aŭ estero de diversaj tio-acidoj, precipe C3H6OS2.

kserogelo  seka ĝelo.

ksilulozo  kvinkarbona ketozo, sukero, el ksilozo. Ĝi rolas en sakarida metabolo.

kumeno  vulgara nomo por izopropilbenzeno; formas stabilan hidroperoksidon <Wr>.

kvadro  kub-simila laŭ formo; orta paralelepipedo [G. Quader] <EB>.

kvadrupolo  sistemo de du interkompensaj elektraj aŭ magnetaj momantoj; t.e. du kontraŭaj dipoloj {kvarpoluso}.

kvater–  faka prefikojdo por sistemo de kvar izolitaj ringoj kunligitaj.

kvenĉi  hardi ŝtalon per rapida malvarmigado [A. quench] <Wr> {tremphardi, transhardi}.

kvercitino  flava kristala pigmento; okazas forme de glikozidoj en diversaj plantoj <Wr>.

kvinkve–  faka prefikojdo por sistemo de kvin izolitaj ringoj kunligitaj.

laktamo  klasnomo por ciklaj amidoj <Wr>.

laktido  heterocikla kombinaĵo kun du estergrupoj en sesmembra ringo.

lamini  platigi en lamenon; metalurgia termino <EB> {lamenigi, laminati}.

lapdano  aroma amara oleorezino el cistoj [L. lapdanum].

lejko  hela koloriga substanco el tinkto (k.v.) kombinita kun neorganika vehiklo [A. lake, prononcita 'lejk'] <Duncan>.

lepidokrocito  la fera mineralo FeO·OH, krustema formo de getito, sed kun alia X-radia strukturo <Wr>.

lepidolito  vari-konsista glima mineralo, el kalio kaj oksigeno, aluminio, litio, kaj eble aliaj specoj kiel fluoro kaj akvo; uzataj en glazuroj kaj emajlo <Wr>.

liazo  enzimo formanta duoblajn ligojn per tio, ke ĝi forprenas grupojn de substrato sen hidrolizo, aŭ aldonas grupojn al duoblaj ligoj <Wr>.

lidito  nigra silica skisto <Wr>.

Figuro 20. Lidokaino

lidokaino  nomo nesistema por loka anestezaĵo; vidu la figuron.

ligando  kunordiĝa jono aŭ molekulo en komplekso.

likopeno  karotenojda pigmento, la ruĝa kolorenzo de la tomato <Wr>.

liksozo  D-aldopentozo, kun la tria grupo OH dekstre en la projekcio de Fischer <Wr>.

limoneno  vaste trovebla terpena hidrokarbono, de formulo C10H16, konsistigenzo de esencoj de citronoj kaj oranĝoj; odoras citrone <Wr>.

linaloolo  aroma likva alkoholo; okazas en libera kaj esterigita formo en esencoj; uzata en parfumoj kaj sapoj [devenas fine de mezepoka L. lignum aloes, t.e. ligno de aloo] <Wr>.

liofila  kvalifikas koloidon, en kiu la eretoj solvatiĝas per la medio <NePIV>.

liofoba  kvalifikas koloidon, en kiu la eretoj ne solvatiĝas per la medio, ekz., solo de nobla metalo en akvo; la formo de NePIV estas 'liofobia' <NePIV>.

liogelo  ĝelo riĉa je likvo, likvoza ĝelo.

lipo–  scienca prefiksojdo signanta grason; ekz. lipoproteido (k.v.) [Gk. λιπος= graso] <EMT>.

lipoa (acido)  ano de grupo de mikrobaj kreskigaj faktoroj; esencaj por la oksidiĝo de α-keto-acidoj en metabolo <Wr>.

lipofila  rilatas al afineco por grasoj; grasema.

lipogenezo  naskiĝo de grasacidoj el acetila koenzimo A <EMT>.

lipolizo  la disigo aŭ disiĝo de grasaj substancoj (lipidoj).

lipoproteido  proteino enhavanta lipidon; Wr registris 'lipoproteino' eble sub anglalingva influo, sed la ĉi-tiea termino estas pli internacia kaj logika <Wr> {lipoproteino}.

liposomo  art-veziko kun fosfolipidaj tavoloj.

lizozimo  enzimo en ovoblanko kaj salivo <EMT>.

luciferazo  enzimo en luma molusko, kiu lumineskas en malvarma, sed ne varma, akva solvaĵo. Noto: oni povas registri ĝin (kaj luciferinon) sub 'Lucifero' en Esperanta vortaro, sed nature oni ankoraŭ devas klarigi ĝin.

luciferino  akvo-solvebla proteino de luma molusko kaj lampiro.

luminoforo  substanco, kiu ekscitite lumineskas.

lutidino  monometilizita piridino.

makrocikla  temas pri tre grandaj atomaj ringoj.

makroskopa  temas pri aĵo, kiu estas videbla per la homa okulo, sen mikroskopo.

Figuro 21. - Malea acido

malea (acido)  nesistema nomo por dikarboksila acido, nome cis-buten-diacido; vidu la figuron <Wr>.

malona (acido)  nesistema nomo por dikarboksila acido, nome propan-diacido, HOOC-CH2-COOH; utila en organika sintezo <Wr>.

malvidolo  la blua aglikono de la glikozido malvino en la sovaĝa alteo <Wr>.

manano  ano de grupo de polisakaridoj, polimeroj de manozo, kiuj rolas en la ĉelparietoj de plantoj <Wr>.

mandela (acido)  vulgara nomo por fenilhidroksiaceta acido <Wr>.

manitolo  dolĉeta kristala alkoholo, trovebla en multaj plantoj, kaj uzata kiel uriniga drogo kaj provenzo de rena funkciado <Wr>.

manozo  aldozo de formulo C6H12O6 <Wr>.

margara (acido)  vulgara nomo por heptadekanacido <Wr>.

martensito  la malmola, ĉefa konsistigenzo de ŝtalo <Wr>.

masikoto  flava, nefandita plumba oksido (PbO), uzata ĉefe kiel pigmento <Wr>.

mekloretamino  genra nomo por drogo kontraŭkancera. Ĝi estas terciara amino kun la kemia formulo: C1CH2CH2-N(CH3)-CH2CH2C1.

melamino  2,4,6-triamin-s-triazino, uzata en rezinoj [G. Melamin].

melanocit(-stimula hormono)  melanocitoj estas haŭt-ĉeloj produktantaj melaninon.

melanterito  la mineralo FeSO4·7H2O, virga fer(II)a sulfato <Wr>.

melibiozo  la disakarido C12H22O11, trovebla en manao (drogo), kaj la flava alteo, kaj havebla per hidrolizo de rafmozo <Wr>.

melita (acido)  vulgara nomo por heksakarboksil-benzeno C6(COOH)6.

mentadieno  klaso de terpenoj kun du duoblaj ligoj <Wr>.

mentono  substanco trovebla en mentaj folioj: izopropila metila cikloheksanono. Ne konfuzu ĝin kun la senco de mentono registrita en PIV <Wr>.

mero, -mer/o  scienca sufiksojdo signanta kemian unuon aŭ parton. Oni kombinas ĝin kun la sciencaj nombroj: ekz., monomero, dimero, trimero. Tiuj vortoj ne estas aparte listigitaj en tiu ĉi glosaro (escepto: oligomero). Ĝi povas esti uzata memstare en Esperanto en la senco de ripeta unuo [de Gr. μερος, parto].

merkapto–  prefiksojdo por la grupo -SH. <NePIV>.

metadono  drogo uzata por kuraci heroin-manion; ĝi estas heptanono kun feniloj kaj terciara amino <Wr>.

metahemoglobino  internacia termino parenca al hemoglobino.

metamera  pri izomeroj, kie la funkcia grupo aŭ radikalo troviĝas en malsamaj pozicioj de la molekulo <Wr>.

metasilikata (acido)  la acido H2SiO3, aŭ HO-S(=O)-OH.

metateza  kvalifikas specon de kemia reakcio, en kiu neniu ŝanĝo je oksidiĝonombro okazas.

metilidino  la unukarbona radikalo -CH = aŭ -CH<.

Figuro 22. - METIONINO (Met)

metionino  kristala sulfurhava viv-esenca aminacido [el 'metila' kaj 'tion' kaj 'ing']; vidu la figuron <Wr>.

metoksiflurano  komerca nomo por anastezaĵo, fluor-etero.

mezitileno  olea hidrokarbono en karbogudro kaj nafto; 1,3,5-trimetilbenzeno; bona solvenzo.

mezomero  resonanca elektrona strukturo de benzenojda kombinaĵo; kontraste al PIV, kiu registras nur 'mezomerio', tiu ĉi verko ekuzas 'mezomero', el kiu oni povas facile derivi 'mezomereco' <Duncan>.

mezomorfa  epiteto por stato de ioma ordo de molekuloj en likvo.

mikrokalorimetrio  parto de kalorimetrio traktanta tre malgrandajn ŝanĝojn de varmo.

mikrosomo  opa nomo por diversaj strukturetoj en ĉelo <EMT>.

mioglobino  ruĝa, fer-hava proteina pigmento en muskoloj; simila al hemoglobino. Ĝi transportas oksigenon <Wr>.

miozino  muskola proteino apartenanta al la globulinoj <Wr>.

mirceno  la nesaturita hidrokarbono 2-metil-6-metilen-1,7-oktadieno; uzata en parfumoj <Wr>.

mitoĥondrio  parto de la ĉel-strukturo [Gk. mitoĥondrion, el μιτος (fadeno) kaj όνδριν (grajneto)] <EMT> {mitokondrio}.

mitomicino  aro de antibiotikoj sintezitaj de japanaj grundaj bakterioj.

mokra  sinonimo por malseka. Depost la tempo de la rusa revolucio, ne plu eniras Esperanton slavismoj, malgraŭ la sinteno de Zamenhof. Ĉu fine ne estas tempo forigi tiun diskriminacion? Nature, ĝi estas nur alternativo, kiun oni povas laŭvole ignori. Oni jam elpensas nederivitajn vortojn por aliaj mal-vortoj, do jen la tempo por 'mokra' [Portmann, slavismo, ekz. R. мокрий, mokrij] {malseka}.

molala  kvalifikas molojn de solvezo (solvita substanco) pa 1000 gramoj da solvenzo {molmasa}.

monocita  pri sangoĉeloj (leŭkocitoj) kun bazoŝatanta citoplasmo <EMT>.

montan(vakso), montana (vakso)  rilatas al malmola, rompiĝema vakso minerala, akirita el lignito, uzata en polurenzoj, karbon-papero, kaj izolaj materialoj <Wr>.

montmorilonito  argila mineralo kun industria valoro <NePIV>.

morfolino  vulgara nomo por cikloheksano kun nitrogena kaj oksigena heteroatomoj transe lokitaj, C4H9NO {4-aza-1-oksa-cikloheksano}.

mukopolisakarido  ano de polisakaridoj el heksoz-amino, kiun konsistigas mukoproteidoj, glukoproteidoj, kaj sangogrupaj substancoj <EMT>.

mureksida  kvalifikas reakcion por detekto de ura acido, kiu ekakiras violan koloron, traktite de nitrata acido kaj amoniako.

murio  koncentrita salakvo [L. muria] <EB>.

mutageno  substanco, kiu povas kaŭzi mutaciojn en la ĉeloj de la vivantaj estaĵoj <EMT>.

mutazo  nomo por nombro da enzimoj, kiuj katalizas molekulajn transgrupiĝojn, precipe se temas pri migrado de fosfat-grupo de unu hidroksilo al alia en la sama molekulo <Wr>.

Figuro 23. - NAFTACENO

naftaceno  linia kvarkerna aromata hidrokarbono (kvar sesmembraj ringoj); vidu la figuron <Wr>.

nefelometrio  tekniko por mezuri la opakecon (nubecon) de solvaĵo; la instrumento estas la nefelometro <Wr>.

neotilo  nesistema nomo por metila propila etero.

nervono  cerebrozido senfosfora kaj lipidoida, en cerba kaj nerva histo.

neŭramina (acido)  komponenzo de lipidoj; de formulo C9H17O8N <Wr>.

niacino  niacino estas alia internacia nomo por nikotin-amido aŭ nikotina acido <EMT> {niacinamido}.

nitronia  kvalifikas la jonon NO2+ derivita de nitrata acido; rolas en la nitroizo.

nitroprusido  la kompleksa jono pentacian-nitrozil-ferato(III), [Fe(CN)5NO]2<Wr>.

nomogramo  grafikaĵo figuranta ekvacion kun tri variabloj; oni povas meti rekton sur po unu valoro de du variabloj por determini la valoron de la tria. Ekzemplo de nomogramo sekvas p. 110 de vol. 4 (1968), n-ro 2 de Kemio Internacia <EMT>.

nor–  kemia nomenklatura prefikso por indiki perdon de metileno de origina kombinaĵo, ekz., en kolesterolo.

noradrenalino, norepinefrino  du malsamaj nesistemaj nomoj por la sama biokemiaĵo: C8H11O3N. La "nor" estas speciala kemia prefikso <Wr>.

novi–  faka prefikojdo por sistemo de naŭ izolitaj ringoj kunligitaj.

novolako  solvebla fenol-formaldehida rezino.

nuĉo  suĉ-filtrilo, t.e. filtrado helpata de suĉado [G. Nutsche] <Wr>.

nukleino  dubasenca internacia vorto, signifanta 1) nuklea acido, 2) nukleoproteido <Wr>.

nukleofilo  speco kiu emas reakcii kun elektron-malriĉa kombinaĵo.

nuklido  nomo por la atomkerno (nukleo) en radiokemio <Wr>.

oestradiolo  ina seks-hormono {estradiolo} <EMT>.

oestrano  Kombinaĵo hidrokarbona kvarkerna, simila al la steroidoj, kun formulo C18H17 {estrano}.

oestriolo  kristala oestrogena ina seks-hormono, glikolo de formulo C18H24O3 {estriolo} <EMT>.

oksa–  prefikso en kemia nomenklaturo de Hatzsch-Widman, signanta ke oksigenatomo anstataŭas karbonatomon en molekula skeleto (ringoj aŭ ĉenoj) <Wr>.

oksetano  nomo laŭ nomenklaturo Hantzch-Widman (vidu tiun sekcion) por oksaciklobutano, kvarmembra ringo kun O-heteroatomo, C3H6O.

okti–  faka prefikojdo por sistemo de ok izolitaj ringoj kunligitaj.

oligomero  kombinaĵo konsistanta el pluraj ripet-unuoj (meroj), sed ne tiom multaj, kiel polimero [de Gr. ολιγος, kelkaj + μερος, parto].

onia  kvalifikas tipon de katjono kiu rezultas el adicio de du kombinaĵoj (ekz. fosfonio, sulfonio, amonio).

Figuro 24.
EKZEMPLO DE ORBITALO d

orbitalo  iu el la diversaj spacoj plej ofte okupataj de elektrono en sia iro ĉirkaŭ la nukleo. PIV uzas "orbito" en tiu ĉi senco, sed "orbitalo" estas internacia tra la eŭropaj lingvoj; vidu la figuron por ekzempla orbitalo <Wr>.

orcinolo  la duhidroksila benzena derivaĵo C6H3(CH3)(OH)2; derivebla de likenoj <Wr>.

organelo  aparta ĉela strukturo, analoga al organo <EMT>.

organo–  prefiksojdo indikanta ke la sekvanta elemento estas rekte ligita al karbono en kombinaĵoj. Ekzemploj: organo-fosfora, organo-bora, organo-metala. Oni povas eviti tiun ĉi iom internacian neologismon per uzado de 'organika': fosfor-organika, bor-organika.

organolepta  kvalifikas analizon per la sensoj: gustumo aŭ flaro <EMT> {organoleptika}.

organosolo  solo havanta organikan likvon kiel la dispersenzon.

ornitino  kristala aminacido, biokemie grava en la estiĝo de ureo <Wr>.

orselina (acido)  natura reakcia produkto de acetila KoA, likena aromata acido kun du grupoj OH <Wr>.

ortofosfato  fosfato de formulo PO4R3 <EMT>.

ortoromba  rilatas al sistemo de kristaliĝo karakterizita per tri neegalaj aksoj, inter si ortaj <Wr>.

pa  prepozicio de dividado aŭ distribuo, ekz. kilometroj pa horo. Ĝi malhavas la ambiguecon de siaj konkurantoj <EB> {je, en, -e}.

papavino  alia, iomete pli sistemo nomo por heroino. Ĝi evitas la misanalizon 'hero-ino' [Portmann, de papavo].

parationo  komerca nomo por forta organofosfata insekticida substanco <NePIV>.

parciala  kvalifikas ekvaciojn kun pli ol unu sendependaj variabloj <Wr>.

parisono  arda bulo de vitro, farota en vitran produkton <EB> {gutego}.

paskalo  unuo de premo en la internacia SI-sistemo de mezuroj [nomita honore al B. Pascal, franco] <DFE, Appendice>.

paterno  regula kaj celkonforma sinsekvo de markoj. Tiu ĉi neologismo estas multe uzata de Eichholz, kvankam ne en EB. Tiu ĉi terminaro difinis ĝin pli strikte ol li, limigante ĝin al la elektronika senco, kiel sur ekrano de televido aŭ oscilografo [A. pattern].

pelargona (acido)  nesistema nomo por nonan-acido <Wr>.

pelargonidino  tetrahidroksiflavilia klorido, antocianidino de la pelargonio (kaj aliaj plantoj).

pelargonino  pelargonidina glikozido, antociano derivebla de floroj <Wr>.

pentaeritritolo  kvar-hidroksila alifata alkoholo, (HOCH2)4C, utila en la plasta kaj polimera industrio <Wr>.

pentozo  kvin-karbona monosakarido <Duncan>.

pepsinogeno  proenzimo (k.v.) sekreciata en la stomako, kie ĝi estas ŝanĝita en la aktivan formon pepsino <EMT>.

perila  kvalifikas iujn aziajn mentojn, de kiuj devenas sekiĝa oleo [latina bonatika termino, Perilla]; NePIV havas la substantivon <NePIV>.

perileno  kvarkema aromata hidrokarbonaĵo, simetria kombinaĵo.

peritekta  pri kombinaĵo kun kaj solida kaj likva komponantoj kiu formiĝas kiam la solida fazo interagas kun la likva dum malvarmiĝo.

peŝto  difektema insekto aŭ planto [Portmann, de L. pestis; la ĝusta formo estus 'pesto', sed ĝi kolizias kun samforma vorto].

piceno  dibenz(o)fenantreno, C22H14, el karbogudro.

piezo  forto aplikata sur surfacon aŭ objekton. PIV listigas ĝin en alia senco [Gr. πιεζειν-premi].

pimela (acido)  nesistema nomo por heptandiacido, HOOC-(CH2)5-COOH<Wr>.

pinakoido  prisma kristala faco intersekcanta unu akson de kristala sistemo kaj paralelanta la aliajn du <EB>.

Figuro 25. - PINANO

pinano  biciklo-kombinaĵo, saturita hidrokarbono kun sistema nomo trimetil-biciklo-[3.1.1]heptano; formo de terpeno en esencoj; vidu la figuron <Wr>.

piperazino  kristala heterocikla dunitrogena bazo, C4H10O2 <Wr>.

piperidino  likva heterocikla bazo, sesmembra saturita ringo, en kiu unu nitrogenatomo anstataŭas unu karbonatomon; havas pipran amoniakan odoron <Wr>.

piranozo  monosakarido en la formo de cikla hemiacetalo kun piran-ringo <EMT>.

pirazino  Benzeno substituita de du transaj nitrogenaj heteroatomoj, C6H4N2.

pirazolo  kvinmembra heterocikla nesaturita kombinaĵo kun du N-heteroatomoj apudaj: C3H4N2.

Figuro 26. - PIRENO

pireno  kvarkerna aromata hidrokarbono, formale konsistanta el du naftalenoj kondensitaj laŭlarĝe; vidu la figuron <Wr>.

piridinio  la pozitive ŝargita piridina jono, al kiu ligiĝas nukleofila (k.v.) speco al la vaka paro de elektronoj de la N-atomo.

piridoksalo  aldehido kun formulo C8H9NO3, membro de grupo de vitaminoj B6.

pirimidino  organika bazo forme de benzenringo substituita per du nitrogenaj heteroatomoj en la meta-pozicio; ĝiaj derivaĵoj grave rolas en nukleaj acidoj <Wr>.

pirogena  varmo-produkta; menciita en PIV sub "bitumo", sed ne registrita <EMT>.

pirolidino  plene saturita pirolo, C4H9N <EMT> {azaciklopentano}.

pirosolo  koloida sistemo stabila nur ĉe altaj temperaturoj.

piruva (acido)  la keto-acido kun strukturo CH3CO-COOH; rolas en glikolizo, kie ĝi estiĝis de glukozo [piro- + uvo (vinbero)] <Wr>.

plasmido  ekster-kromosoma ringo de DNA (geno), mem-replikiĝanta <EMT>.

plasmologeno  klaso de fosfolipidoj, kun branĉo derivita de etanolamino kaj du aliaj nesaturitaj grupoj <Wr>.

plastisolo  plasto uzata forme de solvaĵo aŭ emulsiaĵo {plastosolo}.

pleksiglaso  komerca nomo por travidebla, fortika plasto [komerca nomo (verŝajne usona), Plexiglas] <Wr>.

pnuo  mallongigo por 'pneŭmatiko', kaj alternativo al la de PIV registrita 'pneŭo'. La franceca 'pneŭo' posedas du malkutimajn son-unuojn 'pn' kaj 'eŭ', kio estas maloportuna por prononcado. Tiu maloportuneco ne ĝenus, se temas pri fakeca termino, sed pnuo estas ĉiutaga objekto [Portmann] {pneŭmatiko, pneŭo, gumrado}.

poliacido  acido kun pluraj grupoj -COOH.

poliatoma  konsistanta el pluraj atomoj.

polikerna  temas pri sistemo de pluraj ringoj kondensitaj, ĉu heterocikla ĉu karbocikla {plurkerna}.

poliprotona  aludas acidojn, kiuj liveras plurajn hidrogenjonojn (aŭ protonojn) {plurprotona}.

polisomo  aro da ribosomoj kunligitaj de molekulo de mesaĝista RNA; prezentas centron por protein-sintezo <Wr>.

poliuretano  klasnomo por polimeroj karakterizitaj per ligoj de tipo -O-C(=O)-NR-; kutime produktataj per reakcio inter poliolo kaj izocianato. Noto: 'poliuretano' meritas enskribon en jena glosaro ĉar ĝi ne konsistas el meroj de uretano.

Figuro 27. - PORFINO

porfino  kombinaĵo el rondo de kvar pirolaj kernoj kunligitaj, kiuj povas ĉirkaŭi kaj kunordigi centran metalatomon. Formulo: C20H14N4. Purpura solidaĵo. Vidu la figuron.

porfirino  kvar pirol-ringoj kunigitaj per ligoj =C- en unu grandan ringon; kutime entenas centran metalatomon, kiel hemoglobino [Gr. πορφυρα, purpuro] <Wr>.

pozitrono  pozitive ŝargita elektrono <ETF> {pozitono}.

prazeolito  verda variaĵo de la mineralo iolito <Wr>.

precipitino  antikorpo formiĝinta en la seroj de animaloj, kiu precipitas ksenojn.

pregnano  tetracikla (kvarkerna) hidrokarbono; devena kombinaĵo de iu steroido.

prekursoro  substanco, kiu agas kiel oportuna deirpunkto por sintezi aliajn kombinaĵojn [L. praecursor = antaŭkuranto] <Wr>.

prenil–, prenilo  la radikalo Me2C=CH-CH2- {3-metil-2-butenilo}.

prepolimero  substanco, kiel reakciema oligomero, kiu agas kiel oportuna deirpunkto por sintezi polimerojn {antaŭpolimero}.

preprinto  scienca komunikaĵo (kiel referaĵo) publikigita en provizora formo [A. preprint = antaŭpresitaĵo] <BT>.

procio  la normala izotopo de hidrogeno, kun masnombro 1 {protio}.

proenzimo  neaktiva formo de enzimo <EMT>.

prokaino  estero de para-aminbenzoa acido; loka anestezenzo [el 'pro' kaj 'kokaino'] <NePIV>.

propadieno  duoble nesaturita akumula propano kun la strukturo H2C=C=CH2 {propandieno} <Wr>.

Figuro 28. - PROSTAGLANDINO

prostaglandino  hormonsimilaj biologiaj kombinaĵoj, de speco grasacida, troveblaj en semeno; vidu la figuron [el 'prostato' kaj 'glando'] <EMT>.

proteazo  enzimo hidrolizanta proteinojn <EMT> {proteinazo}.

protolizo  interŝanĝo de protonoj de du specoj en solvaĵo.

protrombino  proteino necesa por la koaguliĝo <EMT>.

pteridino  kristala flava bicikla bazo, C6H4N4, struktura konsistiganto de diversaj bestaj pigmentoj <Wr>.

pululano  biopolimero kaj glukano el triozaj meroj (unuoj); ĝin sintezas Aureobasidium pullulans. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de PIV pululi, sed kompreneble la senco de pululano estas apenaŭ divenebla de pulul + ano.

purino  heterocikla dukerna kombinaĵo kun kvar N-heteroatomoj, C5H4N4, bazo kaj konsistiganto de DNA kaj RNA.

purpurino  trihidroksiantraĥinono, havebla forme de ruĝaj pintoj, solvebla en akvo <Wr>.

putrescino  diamina alkano, tre odoraĉa <Duncan>.

radiolizo  kemia malkompono per radiado.

regio–  kemia prefiksojdo, indikanta specifiecon al regiono, t.e. specifa loko sur molekulo. Ekz., regiospecifa.

regresio  matematika funkcio liveranta la mezan valoron de serio de grafikaj valoroj.

remo  unuo de radiado ekster la sistemo SI [angla siglo, el 'Roentgen equivalent man' = rentgena egalvalora homo] <EMT>.

renino  rena enzimo <EMT>.

reopeksio  la konverto de soloj en ĝelojn sub agitado; la malo de tiksotropio.

resurso  terriĉ(aĵ)o, aŭ rimedoj el la naturo [F. ressource, A. resource, R. ресурс] .

retinalo  flav-oranĝa aldehido el vitamino A; ĝiaj kombinaĵoj kun proteinoj formas la vidajn pigmentojn de la okulo <Wr>.

retinalo  kombinaĵo en la retino, lum-sentiva <EMT>.

retinolo  la ĉefa formo de vitamino A <Wr>.

rezolo  rezino el la kondensado de fenolo kaj aldehido <Wr>.

ribonukleotido  nukleotido kun ribozo, konsistiganto de DNA <EMT>.

ribosomo  nukleoproteinaĵoj en la citoplasmo, kie la sintezo de proteino havas lokon; Wr registris 'ribozomo' <Wr>.

ribozido  ĉiu glukozido entenanta ribozon.

ribulozo  nomo por ketopentozo; la keto-grupo situas en la 2-pozicio <Wr>.

rinsi  tralavi, ellavi, gargari; 'rinsi' troveblas en kunmetita formo en EB [A. rinse, F. rincer] <EB>.

rodamino  ano de grupo de flav-ruĝa ĝis bluaj fluoreskaj tinktoj <Wr>.

rodopsino  ruĝa, lumsentiva pigmento en la okuloj de fiŝoj kaj vertebruloj; ebligas vidi en malhela lumo {vida purpuro} <Wr>.

rozola (acido)  kombinaĵo de formulo C20H16O3, indikenzo kaj interprodukto en la fabrikado de tinktaĵoj.

safranino  klas-nomo por aro de tinktoj (kolorigaj substancoj), kiuj estas amin-derivaĵoj de bazoj. Unu el ili estas fenazina (k.v.) tinkto. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de safrano (PIV).

safrolo  venena cikla olea etero, ĉefa komponanto de sasafrasa oleo; uzata en parfumoj <Wr>.

sakarazo  enzimo invertanta sakarozon (=invertazo) <EMT>.

salolo  nesistema nomo por fenola salicilato.

Figuro 29. - SANTONINO

santonino  venena, amareta kristala kombinaĵo, trovebla en la burĝonoj de la artemizioj; uzata kiel vermifugo; vidu la figuron <Wr>.

sarkozino  metilglicino, MeNH-CH2-COOH.

seksi–  faka prefikojdo por sistemo de ses izolitaj ringoj kunligitaj.

semikarbazono  kombinaĵoj formitaj per derivado per semikarbazino; la semikarbazonoj estas nete karakterizeblaj per siaj fandopunktoj.

septi–  faka prefikojdo por sistemo de ses izolitaj ringoj kunligitaj.

Figuro 30. - SERINO (Ser)

serino  kristala aminacido kun hidroksilo; vidu la figuron <NePIV>.

serotonino  fenola amino, potenca vazostringenzo; trovebla en la sero kaj muka membrano de mamuloj <Wr>.

sferulito  geologia termino; sfera agregaĵo de fibroj aranĝitaj ĉirkaŭ centro.

sfingolipido  lipido kun longaĉena bazo <Wr>.

sfingomjelinazo  enzimo implicita en la afekcio de Niemann-Pick; NePIV havas 'sfingomjelinazo'.

sfingozino  longaĉena nesaturita amin-alkoholo, trovebla precipe en nerva histo kaj ĉelmembranoj <Wr>.

sililo  la grupo -SiH3 {silanilo}.

siloksano  kombinaĵo kun alternaj siliciaj kaj oksigenaj atomoj, kaj ofte kun alkiloj sur la silici-atomoj; menciita sub "silikono" en PIV sed ne registrita.

sindiotakta  epiteto por enantiomera polimero, kiu havas regule alternajn konfiguraciajn flankatomojn aŭ funkciajn grupojn.

sintono  iu ajn kompleksa organika konstrubriko, uzata en organika sintezo [A. synthon].

skvaleno  necikla hidrokarbono C30H50, vaste distribuita en la naturo; prekursoro de sterolo <Wr>.

slurio  fluema disersaĵo de malsubtilaj eretoj en likvo, ekz., pulvorigita karbo en akvo [A. slurry] .

smegmo  sekrecio de sebuma glando.

smekta  tensidaj (k.v.) anizometriaj molekuloj aranĝitaj regule en du direktoj, sed aleatore en tria direkto [Gk. puriga, sapa].

somatotrofino  kreskiga hormono de la hipofizo <Wr>.

sorbitolo  dolĉeta alkoholo; uzata kiel humidigenzo kaj moligenzo <Wr>.

sorbozo  optike aktiva sakarido, keto-heksozo; de iu sorpa arbo (Sorbus aucuparia) {sorpozo}.

spektrogramo  fotografia diagramo aŭ bildo reprezentanta la intenson de radiado laŭ frekvenco.

spektrometro  aparato mezuranta la intenson de radiado (ekz., lumo) tra bendo de ondolongoj <EB>.

spektrometrio  la tekniko de mezurado de la intenso de radiado laŭ frekvenco. Ĝi analizas spektrojn kaj ties bendojn kaj determinas, kiuj bendoj apartenas al kiuj atomaj aŭ molekulaj specoj.

spirituso  alkoholo por drinkaĵoj kaj medikamentoj <Duncan>.

Figuro 31.
EKZEMPLO DE SIMPLA SPIROKOMBINAĴO

spiro–  nomenklatura prefisko, signanta ciklan alifatan hidrokarbonon kun almenaŭ unu karbono apartenanta al du ringoj; vidu la figuron <Wr>.

stalagmometro  mezuro de surfaca tensio de likvo per mezuro de falantaj gutoj de kapilaro de sciata intema diametro <EMT>.

stanito  mineralo Cu2FeSnS4, sulfido de kupro, fero, kaj stano; havas metalan brilon kaj troviĝas en grajnaj masoj <Wr>.

stibio  racia nomo por la elemento antimono (Sb) [L. stibium] <DFE>.

stibnito  stibia tromp-erco, Sb2S3.

stilbeno  aromata hidrokarbono C14H12, ø-CH=CH-ø, uzata kiel luminoforo kaj en la produktado de tinktoj <Wr>.

streno  la plilongiĝo de materialo sub apliko de streĉa forto; trovebla eh EB en kunmetita formo [A. strain, de L. stringere = stringi] <EB>.

suberino  grasa substanco en korko [L. suber = korko] <NePIV>.

sulfadiazino  la kombinaĵo H2N-ø-SO2-NH-C4H3N2, pirimidinil-sulfanil-amido, sulfonamida drogo.

sulfamoila  la radikalo NH2SO2- <Wr>.

sulfano  klasnomo por ĉenaj kombinaĵoj el sulfuro kaj hidrogeno.

sulfatidoj  lipoidaĵoj, en kiuj enestas esteroj de sulfata acido <Wr>.

sulfena (acido)  la acidoj R-S-OH, kiuj kutime ne estas stabilaj.

sulfhidrilo  la funkcia grupo -SH <EMT> {sulhidrilgrupo}.

sulfoksido  la nomo por la sulfur-hava funkcia grupo >S=O.

ŝero  forto orte al la ebeno de kontakto inter du korpoj [A. shear, G. Schere] <ETF> {tratondo}.

ŝikima (acido)  biokemiaĵo; kristala konsistigenzo de plantoj; molekula formulo de C7H10O5.

ŝlako  skorio, precipe rub-produkto de alt-forna funkciado [G. Schlack] <Krause>.

ŝlamo  koteca, viskoza maso de organika materio [G. Schlamm].

tagatozo  nefermentigebla ketoheksozo, C6H12O6 <Wr>.

taktasolo  spontanee anizotropa solo.

Figuro 32. - TALOZO

talozo  D-aldoheksozo, kun unu grupo OH, la malsupra, dekstraflanke en la projekcio de Fischer; vidu la figuron <Wr>.

teflono™  varnomo por solida varmorezista fluorkarbono uzata kiel glitiga tegenzo interne de potoj kaj patoj {Teflon, F-vakso}.

tejĥoa (addo)  polimero de iuj biokemiaj fosfatoj, kun tiaj aldonaj kombinaĵoj kiel glukozo, ligitaj al la ĉefĉeno de l' polimero; troveblaj en la ĉelparieto de kelkaj bakterioj [Wr havas 'teikona', neĝusta transskribo] <Wr>.

tejĥurona (acido)  polimero simila al tejĥoa acido, kun uron-acidaj substituantoj [Wr havas 'teikurona'] <Wr>.

teknurgo, teknurgio  Tiu ĉi neologismoj estas pli oportunaj ol la kutimaj terminoj. Oni proponas ilin kiel alternativojn por la pezaj 'inĝeniero, inĝenier-arto'. Precipe bezonata estas alternativo al peza 'inĝenier-arto'; la de PIV-S registrita 'inĝenierio' estas ses-silaba mamuto kaj latinidismo. Same pri la anglismo 'inĝenierado' [Portmann; el komunuzaj grekaj vorteroj: 'tekn' + 'urg(i)o'].

telomero  unuopa mero (k.v.) ĉe la fmo de polimero.

tensido  surface aktiva substanco [G. Tensid] <Wr>.

teofilino  izomero de teobromino, alkaloido el te-folioj kun formulo C7H8O2N4·H2O. Stimulas la koron.

ter–  scienca prefiksojdo kemia kvalifikanta kombinaĵojn el tri kunligitaj (ne kondensitaj) ringoj.

teratogena  kvalifikas substancon, kiu povas misformi fetojn <EMT>.

termoelemento  ilo por mezuri malgrandajn kurentojn, el drata hejtilo kaj termoparo (k.v.).

termogravimetrio  determino de mas-perdo en substanco, kiam oni aplikas konstante kreskantan temperaturon.

termolizo  disrompo (ekz., de kemiaj ligoj) per apliko de varmo <EMT>.

termoparo  junto (kuniĝo) inter du dratoj de malsamaj metaloj, ĉe kiu povas estiĝi kurento, varmigite <Wr>.

termopilo  aparato konsistanta el kombino de pluraj termoparoj, por generi elektron <Wr>.

terpineolo  nomo de tri izomeraj alkoholoj aromaj, kun formulo C10H17OH, troveblaj en esencoj kaj uzataj en parfumoj <Wr>.

terpino  kombinaĵo Me2OH(OH)-C6H9-Me(OH), akirita per oksidigo de terebint-oleo.

terpolimero  polimero el tri malsamaj monomeroj {tripolimero}.

Figuro 33. - TETRACIKLINO

tetraciklino  membro de klaso de drogoj kun kvar kondensitaj ringoj; vidu la figuron <EMT>.

tetrozo  kvar-karbona monosakarido <EMT>.

tiazino  nomo de kombinaĵoj kun sesmembra ringo, kiu entenas unu nitrogenan kaj unu sulfuran heteroatomon; kelkaj rolas kiel tinktoj aŭ trankviligenzoj <Wr>.

tigla (acido)  vulgara nomo por 2-metil-2-buten-acido <Wr>.

timidino  nukleozido el timino kaj desoksiribozo; enestas en la strukturo de DNA <Wr>.

Figuro 34. - TIMINO

timino  nukle-acida bazo; menciita en PIV-S sub "acida" sed ne registrita; vidu la figuron [G. Thymin, grekdevena] <Wr>.

tinkto  kolorenzo, precipe tiuj, kiuj ensorbiĝas en kolorigotan materialon. PIV iom uzas 'tinkturo' en tiu ĉi senco, dubasencan francismon. Preskaŭ neniu alia lingvo agas kiel PIV kaj ŝarĝas 'tinkturo' kun du sencoj. La alia senco de 'tinkturo', "solvaĵo de la aktivaj principoj ... en alkoholo ..." restu [Portmann; L. tinctus, participo de tingere = kolori, trempi; modifita formo de 'tinkturo'] {tinkturo, kolor(ig)ilo, kolor(ig)aĵo, kolor(ig)enzo}.

topokemio  kemio de reakcioj ĉe izolitaj centroj.

toro  unuo de premo, sed ne aprobita de SI [de Torricelli, italo].

tosilo  siglo por toluensolfonilo, ofta funkcia grupo.

traci, tracenzo  izotopoj uzataj en medicino por lokalizi, aŭ "traci", afekciitan parton de l' korpo. Eble tiu ĉi neologismo ne estas bezonata; Eichholz uzis ĝin en alia senco en EB [A. trace, tracer] {spuri}.

transferazo  enzimo, kiu ebligas la transigon de kemia grupo de unu molekulo al alia <EMT>.

Figuro 35. - TREONINO (Thr)

treonino  senkolora kristala aminacido viv-esenca; vidu la figuron <Wr>.

treozo  iu tetrozo, nome CHO-(CHOH)2-CH2OH.

tres–  altemativa, pli distinga prefiskojdo anstataŭ multobliga 'tri'; vidu la sekcio pri "Sciencaj Nombroj" [Portmann, de L. tres] {tri-, tre-}.

triazino  heterocikla ses-membra ringo kun tri N-heteroatomoj.

triazolo  heterocikla aromata kvin-membra ringo kun tri N-heteroatomoj.

tristearino  kristaligebla triglicerido C57H110O6 de steara acido; trovebla precipe en malmolaj grasoj <Wr>.

triterpeno  nomo por ĉiu ano de klaso de terpenaj kombinaĵoj kun 30 karbonatomoj; la formala konstru-briko por tiuj kombinaĵoj estas izopreno <Wr>.

trombino  enzimo, kiun produktas protrombino (k.v.); ĝi faciligas la koaguladon de sango.

trombokinazo  enzimo en sangaj platetoj, implicitaj en koagulado.

tropano  kombinaĵo de formulo C8H15N, fundamento de grupo de alkaloidoj.

tropolono  la sepringa kombinaĵo 2-hidroksi-2,4,6-cikloheptatrien-1-ono.

tujano  vulgara nomo por 4-metil-1-(izopropil)-biciklo[3.1.0]heksano <Wr>.

turbidometrio  mezurado de lum-tralaso tra diafana aŭ nuba solvaĵo, kiu havas ŝvebantajn eretojn.

tvirno  forta ŝnureto el pluraj kuntorditaj fibroj; uzataj por ligado aŭ trikado [G. Zwirn] <EB>.

ubiĥinono  ĥinono kun longa izoprenojda branĉo; rolas en la ĉela spirsistemo. Uzita en Kemio Internacia, majo-aŭgusto 1967, p. 126 forme de 'ubikinono'. [la 'ubi' devenas de L. ubique, ĉie] <Wr> {koenzimo Q, ubikinono}.

unnilenio * radioaktiva elemento kun atomnumero 109. Vidu la sekcion Tabelo de la Kemiaj Elementoj" por plua klarigo [komponita el un-nil-en-io, kie un = unu, nil = nul, kaj en = naŭ, do 109; simila rezonado klarigas la subajn elementojn] {unilenio}.

unnilheksio  radioaktiva elemento kun atomnumero 106 {unilheksio}.

unnilkvadio  radioaktiva elemento kun atomnumero 104 {unilkvadio}.

unniloktio  radioaktiva elemento kun atomnumero 108 {uniloktio}.

unnilpentio  radioaktiva elemento kun atomnumero 105 {unilpentio}.

unnilseptio  radioaktiva elemento kun atomnumero 107 {unilseptio}.

ura (acido)  kvalifikas acidon trovebla en urino; iom erare nomita 'urea acido' de PIV <Duncan>.

Figuro 36. - URACILO
Figuro 37. - URIDILA ACIDO

uracilo  nukle-acida bazo, nur en RNA; menciita en PIV-S sub "acida" sed ne registrita; vidu la figuron [el ur-ac-ilo, kiel 'ur' parencas el ura acido, kaj 'ac' al aceta aci(lo] <EMT>.

uridila (acido)  akvosolvebla acido uzata en biokemia esploro, konsistanta el uracila parto kaj D-riboza parto kaj fosfata parto; vidu la figuron <Wr> {uridina fosfata acido}.

uridino  kristala nukleozido, el uracilo kaj ribozo; rolas en sakarida metabolo <Wr>.

urobilino  bruna, gala pigmento, kiu produktiĝas per metabolo de bilirubino (k.v.) en la intestoj.

urobilinogeno  senkolora kombinaĵo formiĝanta en la intesto per redukto de bilirubino (k.v.); ĝi povas oksidiĝi al urobilino (k.v.).

urokromo  flav-kolora substanco en urino.

urona (acido)  monokarboksila sukera acido de aldozo, karboksilaj acidoj de tipo HOOC(CHOH)nCHO, en kiu la primara OH-grupo estas oksidiĝinta al karboksilo. Produktoj de oksidiĝo de sukeroj <Wr>.

vabo  mielĉelaro aŭ strukturo kun grandaj poroj [G. Wabe] <EB> {mielĉelaro}.

Figuro 38. - VALINO (Val)

valino  kristala vivesenca aminacido, precipe en fibraj proteinoj; vidu la figuron <Wr>.

vanilino  aroma kemiaĵo el la vanila fabo: 4-hidroksi-3-metoksi-benzaldehido. Oni povas konsideri ĝin kiel formala derivaĵo de PIV vanilo.

varfarino  potenca kontraŭronĝula veneno; derivaĵo de hidroksi-kumarino; ĝi malhelpas koaguladon de la sango. Ĝi ankaŭ uziĝas en la medicino.

vatio  alia elekto anstataŭ 'vatto' en PIV, por eviti la duoblan konsonanton de 'vatto' [H. vatio] {vatto, vato, ŭato}.

vatro  varmointerŝanĝilo. PIV nomas tion "radiatoro", misgvida nomo. Vatraĵo estas la likvo en la sistemo [siglo el 'varmo-transigilo'] <EB>.

veratra (acido)  vulgara nom-epiteto por 3,4-dimetoksibenzoa acido.

vermikulito  hidratigita silikato, en etaj pecoj <NePIV>.

vicinila  tuj apuda, ekz. grupoj sur najbaraj atomoj en ĉeno.

vinilideno  la duvalenta nesaturita grupo H2C=C<, kiel en vinilidena klorido H2C=CCl2 <Wr>.

visko–  kemia prefiksojdo en la senco de viskoza, ekz. viskoelasta.

viskoso  viskoza celuloza solvaĵo uzata por fari fibrojn <EB> {viskozo}.

zeolito  nomo por klaso (natura aŭ sinteza) de poraj hidrataj silikatoj, analoge al feldspatoj; ili funkcias kiel jonitoj en akvomoligo kaj sursorbenzoj kaj katalizenzoj [Gr. ζειν (boli) + λιτος (ŝtono)] <Wr>.

zimogeno  alia nomo por proenzimo (k.v.) <EMT>.


Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
            Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993

Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu