Heterocikla nomenklaturo


Heterociklaj kombinaĵoj enhavas ringojn. Sed ili ankaŭ enhavas atomojn krom karbono en la ĉefĉeno. Ilia nomado estas kompleksa. Ĝenerale oni preferas la sistemon de Hantzsch-Widman. Tiu sistemo preskribas liston de specialaj kemiaj prefiksojdoj kaj sufiksojdoj. Kombinante prefiksojdon kaj sufiksojdon, oni ricevas nomon de kombinaĵo. La prefiksojdoj por la heteroatomoj estas:



La sufiksojdoj estas:
Ringoj kun nitrogenoRingoj sen nitrogeno
(1)(2)(3)(4)(5)
MembrojNesaturitaSaturitaNesaturitaSaturita
3-irin/-iridin/-iren/-iran/
4-et/-etidin/-et/-etan/
5-ol/-olidin/-ol/-olan/
6-in/-in/-an/
7-epin/-epin/-epan/
8-ocin/-ocin/-ocan/
9-onin/-onin/-anan/
10-ecin/-ecin/-ecan/


KOMENTARIO:

  1. Tiu ĉi skemo estas oficiale rekonata de IUPAK, kiu rigardas ĝin kiel sisteman kemian nomenklaturon. Ni adaptis ĝin por esp-a ortografio.
  2. Kiam oni kombinas prefiksojdon kun sufiksojdon el tiuj tabeloj, la litero 'a' de la prefiksojdo forfalas, se sekvas ĝin vokalo. Ekzemple, 'oksa-' + 'iran/' donas 'oksirano', tri-membra ringo (C2H4O). Aliaj ekzemploj: aziridino, arsino, kaj tiepano.
  3. La leganto notos, ke la sufiksojdoj en kolumnoj (2) kaj (4) identas, krom se temas pri tri-membra ringo. En la kazo de ses- ĝis dek-membraj ringoj, tio ŝuldas al ortografio de IUPAK, kiu baziĝas sur la lingvoj angla kaj franca. En tiuj lingvoj, oni distingas la anojn de kolumno (2) per almeto de silenta litero 'e' post la sufiksojdo. En artikolo pri jena temo unu el ni sugestis ŝanĝi la litero 'n' al 'm' en tiuj sufiksojdoj por eviti miskomprenon (vidu la Bibliografion: Portmann, 1987). La literon 'm' inspiris la 'm' en amino.
  4. Oni ne uzas tiun skemon por nomi saturitajn ringojn kun nitrogeno, se ili havas pli ol 5 ringatomojn, nek por ringoj kun pli ol 10 membroj, kiel montriĝas en la dua tabelo. Anstataŭe, oni uzas alian tipon de nomenklaturo. Tiu tipo uzas nur la supre donitajn prefiksojdojn, kaj (se necese) loknombrojn, kiuj montras, kiuj karbonatomoj de la ringo estas anstataŭitaj de heteroatomoj. Tiel, anstataŭ 'oksirano', oni povas ĝin nomi 'oksa-ciklopropano'. Alia ekzemplo estas izoĥinolino, kiun oni povas nomi '2-aza-naftaleno'.
  5. Tiuj afiksojdoj grandparte ne estas registritaj en la vortara parto aŭ en la Glosaro. Tamen, la Glosaro enhavas kelkajn nomojn laŭ la ĉi-prezentita skemo: aziridino kaj oksetano.
  6. La popularaj nomoj de multaj heterociklaĵoj estas vulgaraj: piridino, pirolo, timino.
  7. Ekzemploj de bildoj de heterociklaĵoj troveblas en la Glosaro. Vidu bildojn, tiaj estas: citozino, porfino, timino.

Fonto: Kemia kaj sciencteknika vortaro de Doug Portmann kaj Donald Pogers -- Esperanta-angla-germana --
            Eldonita de D.P. en Usono, Naperville, Illinois, USA en 1993

Enretigo: Mészáros István
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu