Marksisma koncepto pri ŝtato kaj juro

De Profesoro D-ro Ivo LAPENNA (Universitato de Londono)

I. Enkonduko

La marksistoj rigardas marksismon kiel kompletan sciencon pri la leĝoj regantaj la naturon kaj socion. Oni pretendas, ke marksismo, se ĝi estas profunde komprenita kaj korekte aplikata, donas ĝustajn klarigojn pri ĉiuj naturaj kaj sociaj fenomenoj, kaj pri ĉiu el ili prenita aparte.

La ĉefa instrumento de marksismo estas la dialektika metodo, kiun Karl Marx prenis de la idealisma filozofio de Hegel. Por Hegel la mondo estas reala nur kiel reflektiĝo de ideoj. Evoluo estas nenio alia ol senfina vojo de internaj kontraŭdiroj, tiel ke negacio de pozitivo kondukas al sintezo sur pli alta ŝtupo, kiu siavice prezentiĝas kiel nova pozitivo kontraŭdirita de sia propra negacio, kaj sekvata de plua sintezo de la du, kaj tiel plu. Marx nur anstataŭigis la Hegelan mondon de ideoj, lian "Absolutan Ideon" kiel la primaran bazon de ĉio Ekzistanta, per materio sur la kampo de la naturo kaj per ekonomia neceso sur tiu de la socio. Lenin iam skribis, ke Marx kaj Engels, "direktante sian rigardon al la vivo, vidis, ke ne la evoluo de la spirito eksplikas la evoluon de la naturo, sed, male, ke la Spirito devas esti eksplikata el la naturo, el la materio".

La marksisman dialektikan metodon karakterizas kvar fundamentaj principoj.

Antaŭ ĉio ĝi rigardas la naturon kiel tuton, en kiu objektoj kaj fenomenoj estas reciproke kunligitaj kaj kondiĉitaj unu de la alia Due, ĉio en la naturo moviĝas kaj ŝanĝiĝas: io aperas kaj konstante evoluas, dum samtempe io formortas kaj malaperas. Trie, la evoluo de la naturo estas procezo en kiu, rezulte de malgrandaj, nerimarkeblaj kaj laŭgradaj kvantaj ŝanĝiĝoj, subite okazas evidenta salto en novan kvaliton (kvalita salto). Fine, la evoluon kaŭzas internaj kontraŭdiroj esence propraj, te. necese entenataj en ĉiuj objektoj kaj fenomenoj de la naturo: ĉio posedas siajn pozitivon kaj negativon, sian malaperantan kaj evoluantan aspektojn, kaj la interna lukto inter tiuj kontraŭdiraj aspektoj estas la substanco mem de evoluo, kiu kaŭzas la transformiĝon de kvanto en kvaliton sur pli alta nivelo. La evoluprocezo ne turniĝas en cirklo, sed en formo de spiralo senĉese kondukanta supren.

La samaj principoj aplikiĝas al la homa socio.

Ĉiu socia-ekonomia formacio (sklaveca sistemo, feŭdismo, kapitalismo, socialismo) estas unueca tuto, en kiu la unuopaj partoj kaj fenomenoj — la maniero de produktado, la politika organizo, la mondo de ideoj — estas konektitaj per ligoj de reciproka influo kaj dependeco. Sociaj ideoj, moralo, politikaj institucioj kaj similaj fenomenoj ("Superstrukturo") havas siajn plej profundajn radikojn en la ekonomia strukturo ("bazo") de la socio, sed ili siavice influas la bazon. Same kiel en la naturo, tiel same en la socio, ĉio moviĝas kaj ŝanĝiĝas. La anstataŭigo de unu socia-ekonomia formacio per alia (ekzemple, de feŭdismo per kapitalismo, aŭ de kapitalismo per socialismo), estas revolucia transiro de unu kvalita stato en alian kvalitan staton rezulte de akumuliĝo de kvantaj ŝanĝoj.

La batalo inter antagonismaj klasoj ("ekspluatantoj" kaj "ekspluatatoj"), kiuj estas produktoj de la ekonomiaj fortoj en ĉiu formacio kaj esprimas la kontraŭdirojn en la maniero de produktado, nome kontraŭdirojn inter la produktofortoj kaj produktorilatoj, estas la substanco mem de la evoluprocezo en ĉiuj klasaj socioj. Kapitalismo ne povas ekzisti, nek ĝi povas evoluigi siajn fortojn, sen laborista klaso dependanta sole de siaj salajroj kiel rimedoj de ekzisto. Tiu ĉi proletaro, kontraŭstaranta la kapitalistojn kaj ĉiam pli amase laboranta en fabrikoj kaj minejoj por produkti riĉaĵojn por la proprietuloj de la produkto rimedoj, fariĝas ĉiam pli potenca kaj konscia pri siaj klasaj interesoj. Sur difinita evoluŝtupo — kiam la produktorilatoj (klasaj rilatoj) ne plu respondas al la produktofortoj — la organizita proletaro renversas la kapitalisman sistemon kaj establas socialismon, kiu necese kondukas al komunisma senklasa socio. Laŭ la marksismo, nur la plej evoluintaj kapitalismaj landoj — kun alte sociiĝinta laboro, unuflanke, kaj ekstreme koncentrita kapitalo, aliflanke — estas maturaj por transiro al socialismo.

Al ĉiu socia-ekonomia formacio respondas difinita tipo de ŝtato kaj juro: ŝtato bazita sur proprieto de sklavoj, feŭda ŝtato, burĝa kapitalisma ŝtato kaj socialisma ŝtato.

II. Ŝtato

Laŭ marksismo, ŝtato kaj juro apartenas al la tn. fenomenoj de superstrukturo. Engels, la plej intima amiko kaj sekvanto de Marx, skribis en sia fama verko Anti-Dühring (1878), ke "... la ekonomia strukturo de la socio ĉiam formas la realan bazon, kiu, en la lasta linio, eksplikas la tutan superstrukturon de juraj kaj politikaj institucioj, kiel ankaŭ de religiaj, filozofiaj kaj aliaj konceptoj de ĉiu historia periodo". Marx kaj Engels opiniis, ke la ekonomia strukturo de la socio estas la materia bazo de tiaj sociaj fenomenoj.

En sia verko Kritiko de Politika Ekonomio, publikigita en 1859, Marx asertis, ke la tuta sumo de la produktorilatoj "formas la ekonomian strukturon de la socio, la realan fundamenton. sur kiu leviĝas la jura kaj politika superstrukturo, kaj al kiu respondas difinitaj formoj de socia konscio". Kaj li daŭrigis: "La maniero de produktado de la materia vivo kondiĉas la socian, politikan kaj ĝenerale intelektan procezon".

La ĉefa kaŭzo de la ekesto de ŝtato estas la dividiĝo de la primitiva, senklasa socio en malamikajn, antagonismajn klasojn. La bezono sin defendi kontraŭ atakojn el ekstere, se ĝi fakte ekzistis, povis nur rapidigi tiun ĉi procezon, sed ĝi ne estis esenca por la naskiĝo de la ŝtato. Esenca estas la dividiĝo de la socio en klasojn. La genta organizo "diskrevis pro la divido de laboro kaj ĝia rezulto, la dividiĝo de la socio en klasojn", kaj "ĝian lokon prenis la ŝtato" (Engels).

Lenin esprimis plurfoje la saman opinion, interalie ankaŭ en prelego farita en julio de 1919 en la Universitato Sverdlov. Li diris: "Kaj tiel, kontemplante la ŝtaton, vi vidas — kiel mi diris — ke la ŝtato tutsimple ne ekzistis antaŭ la dividiĝo de la socio en klasojn, sed ke, ekde la momento kiam tiu ĉi dividiĝo ekestas kaj firmiĝas, ekestas kaj firmiĝas la ŝtato".

Ĉiu ŝtato estas instrumento de regado de unu klaso, "maŝinaro de subpremo", uzata kontraŭ la alia klaso. Ĝia celo estas konservi, fortikigi kaj evoluigi tiun ekonomian kaj socian sistemon, kiu plej bone respondas al la interesoj de la reganta klaso, kiel determinite de la maniero de produktado.

Laŭ la marksismo, la kapitalisma socio — simile al ĉiuj aliaj ekonomiaj-sociaj formacioj, kiuj antaŭis ĝin en la historio kaj kiuj estis bazitaj sur privata proprieto de la rimedoj de produktado — estas dividita en antagonismaj klasoj, konsistantaj el proprietuloj kaj el tiuj, kiuj estas senigitaj de la produktorimedoj, la ekspluatantoj kaj la ekspluatatoj. La burĝa ŝtato — kia ajn ĝia konkreta politika formo — estas la plej potenca instrumento por subpremi la proletaron kaj por progresigi la interesojn de la reganta klaso, sed ĝi estas kondamnita je morto pro ĝiaj internaj antagonismaj kontraŭdiroj. Kiam la menciitaj kontraŭdiroj atingas sian pinton, la subpremitaj amasoj abolas la burĝan ŝtaton per socia revolucio, forbalaas la lastan ekspluatantan klason kaj formas socialisman ŝtaton kun la proletaro kiel reganta klaso.

Inter kapitalismo kaj socialismo troviĝas periodo de revolucia transformiĝo de la socio, aŭ revolucia transiro de la kapitalisma sistemo en komunisman senklasan socion. Ĝi estas la periodo, dum kiu ĉiuj institucioj, kiuj ekestis en la klasa socia organizo surbaze de privata proprieto, devas esti detruitaj. Simultane estas kreataj novaj institucioj, kiuj kondukas al la realigo de senklasa socio, en kiu, interalie, ŝtato kaj juro ne plu ekzistas.

Laŭ la marksisma koncepto, la proletaro kiel reganta klaso tutcerte bezonas la ŝtaton, ĉar senklasa kaj senŝtata socio ne povas esti establita tuj post la revolucio. "La proletaro — estas dirite en la Komunista Manifesto (1848) — utiligos sian politikan superecon por elŝiri iom post iom la tutan kapitalon fare de la burĝaro, por centrigi ĉiujn rimedojn de produktado en la manoj de la ŝtato, te. de la proletaro organizita kiel reganta klaso". Nur, distinge de ĉiuj aliaj tipoj de ŝtato, kies celo estasgardi kaj antaŭenigi la interesojn de malgranda grupo de ekspluatantoj kontraŭ la grandegan plimulton de la popolo, la proleta ŝtato de la transira periodo estas instrumento de milito kontraŭ la restaĵoj de la klasa socio kaj rimedo por konstruado de la senklasa socio.

La "socialisman ŝtaton" de la transira periodo karakterizas la diktaturo de la proletaro. En sia verko Kritiko de la Gotha Programo (skribita en 1875, publikigita en 1891) Marx skribis: "Al ĝi respondas ankaŭ politika transira periodo, dum kiu la ŝtato povas esti nenio alia ol revolucia diktaturo de la proletaro".

Kio fakte signifas "diktaturo de la proletaro"? Kiel Marx imagis ŝtaton sub diktaturo de la proletaro?

Ne enirante en diskuton pri la valoro de tiu ĉi marksisma tezo, estas necese diri, ke, laŭ Marx kaj Engels, diktaturo de la proletaro neniel signifas diktatorecon de unusola homo, nek de malgranda grupo da personoj, nek ĝi entute havas la sencon, kiun oni kutime donas al tiu esprimo. En la teorio de Marx kaj Engels "diktaturo de la proletaro" ne estas la kontraŭo de "demokratio", sed la kontraŭo de "diktaturode la burĝaro". La tezo kaj antitezo estas, tial, proletaro-burĝaro, kaj ne diktaturo-demokratio. Tio fariĝas eĉ pli klara, se oni memorigas, ke, konforme al marksismo, ĉiu kapitalisma ŝtato — eĉ tiu kun la plej demokrataj politikaj institucioj — estas ŝtato de diktaturo de la burĝaro. Ĝi estas tia, ĉar la burĝaro proprietas la rimedojn de produktado kaj, en tia pozicio, utiligas la ŝtaton por siaj klasaj interesoj eĉ tiam, kiam, pro la stabileco de la socia-ekonomia ordo en difinita periodo, politika demokratio povas funkcii en tia ŝtato. Tiu ĉi "burĝa diktaturo" estas forigita de la proleta revolucio kaj anstataŭigita per la "diktaturo de la proletaro? do necese de la granda plimulto de la popolo.

En sia Kritiko de la Proponita Programo de Erfurt (1891) Engels eksplicite diris, ke "la specifa formo de la diktaturo de la proletaro" estas demokrata respubliko laŭ la tipo kreita de la Franca Revolucio.

La ŝtato de la transira periodo komencas formortadi en ia momento mem de sia naskiĝo, kaj malaperas komplete kaj por ĉiam, kiam la klasoj kaj iliaj restaĵoj estas detruitaj. Tiam sekvas nova epoko de memorganiziĝo de la socio surbaze de libera asociiĝo de la rektaj produktantoj. "La regado super personoj estas anstataŭigita per administrado de aferoj kaj per direktado de la procezoj de produktado" (Anti-Dühring). Engels finis tiun parton de sia konata verko per la fama diro: "La ŝtato ne estas 'abolita', ĝi formortas".

III. Juro

Marksismo asertas, ke juro, idente al ŝtato, havas klasan karakteron kaj apartenas al fenomenoj de superstrukturo. Juro ekestis samtempe kun la ŝtato kaj estas nedisigeble ligita al klasa socio.

La enhavo kaj formo de juro dependas de la materiaj vivkondiĉoj kaj de la maniero de produktado. En la Kritiko de la Programo de Gotha Marx emfazis, ke la ekonomiaj rilatoj ne estas reguligataj de juraj konceptoj, sed ke, male, "la juraj rilatoj formiĝas surbaze de la ekonomiaj". Aliflanke, Engels skribis en Ludwig Feuerbach kaj la Fino de Germana Klasika Filozofio (1886): "Se la ŝtato kaj publika juro estas determinitaj de la ekonomiaj rilatoj, tiel same, kompreneble, estas privata juro, kiu, efektive, esence nur sankcias la ekzistantajn ekonomiajn rilatojn inter individuoj, normalajn en difinitaj cirkonstancoj". En alia okazo — en sia letero al C. Schmidt — Engels klarigadis, ke en moderna ŝtato "juro devas ne nur respondi al la ĝeneralaj ekonomiaj kondiĉoj kaj esti ilia esprimo, sed ankaŭ devas esti interne kohera esprimo, kiu ne reduktas sin mem al nenio pro internaj kontraŭdiroj".

Kio, do, estas juro? Ĉu ĝi estas determinita de la "ekonomiaj rilatoj" kaj tial devas respondi al la "ĝeneralaj ekonomiaj kondiĉoj", aŭ ĝi esprimas la volon de la reganta klaso?

Al ĉiu stadio en la evoluo de la produktofortoj respondas difinitaj rilatoj de produktado. Sekve, la maniero de produktado en ĉiu historia epoko determinas, en la lasta analizo, la karakteron de la klasa devido de la socio (sklavproprietuloj kaj sklavoj, feŭda nobelaro kaj servutuloj, burĝaro kaj proletaro). ĉar la evolustadio de la produktotortoj ne dependas de la homa volo kaj, sekve, ne povas esti arbitre ŝanĝita, la rilatoj de produktado, te. la klasaj rilatoj, ne povas esti modifitaj dum ili respondas al la fortoj de produktado. Plena harmonio regas inter la du. Tamen, kiam la fortoj de produktado, kiuj estas daŭre evoluantaj (kvantaj ŝanĝoj), tion progresis kaj tiom superis la malnoviĝintajn, sed ankoraŭ ekzistantajn produktorilatojn, ke ili ne plu respondas al ili, dialektika kontraŭdiro (antagonismo) ekestas inter la novaj fortoj de produktado kaj la rilatoj de produktado, ne plu adekvataj. Tiun ĉi dialektikan antagonismon solvas socia revolucio, kiu ŝanĝas la rilatojn de produktado kaj la tutan superstrukturon (kvalitaŝanĝo). Nova ekonomia-socia organizo ekestas, kaj ĝi denove respondas al la produktofortoj, sed ĉifoje al la novaj fortoj, kaj la dialektika ekvilibro estas reestablita (nova pozitivo), ĝis la momento kiam la plua evoluo de la fortoj de produktado postulos plian revolucian ŝanĝon de la rilatoj de produktado. En tiu ĉi senco juro estas determinita. Sed en la ĝenerala kadro determinita de la maniero de produktado, juro estas esprimo de volo de la reganta klaso. Kompreneble, tio ĉi ne signifas, ke la reganta klaso povas laŭplaĉe kaj tute arbitre kreadi juron. Ĝi nur signifas, ke la reganta klaso produktas tian juran sistemon, kiu respondas al la ekzistantaj kondiĉoj de produktado en difinita historia epoko, kaj ke, pro la ekspluatanta pozicio de tiu ĉi klaso, juro antaŭ ĉio kontentigas ĝiajn interesojn. Tamen, samtempe ĝi respondas al la maniero de produktado en la periodoj de ekvilibro inter la produktofortoj kaj produktorilatoj, kiujn ĝi fortikigas. Nur en tiuj ĉi limoj juro respondas al "la ĝeneralaj ekonomiaj kondiĉoj" kaj tial kontentigas ankaŭ la "ĝeneralajn interesojn kaj bezonojn de la socio".

Kiam la ŝvelintaj fortoj de produktado postulas novajn rilatojn de produktado, la reganta klaso klopodas, per ĉiam pli drastaj rimedoj, konservi la ekzistantan ekonomian-socian sistemon, kun la celo pluteni sian privilegian pozicion. En tiaj periodoj, markitaj de antagonismo inter la produktofortoj kaj produktorilatoj, juro ne plu reflektas la ĝeneralajn bezonojn de la socio, sed esprimas ekskluzive la interesojn de la reganta klaso, kiuj nun estas kontraŭaj al la ĝeneralaj interesoj de la socio. Kune kun la rilatoj de produktado (klasaj rilatoj), kiujn juro klopodas konservi, sed kiuj ne plu konformas al la produktofortoj, ĝi fariĝas obstaklo por la progreso. La socia revolucio, ŝanĝante la rilatojn, kreas ankaŭ novan juran sistemon, kiu siavice esprimas la volon de la nova reganta klaso, sed samtempe respondas al la novaj "bezonoj kaj interesoj de la socio".

En la tn. "socialisma ŝtato de la transira periodo" juro plu ekzistas, sed, paralele kun la ŝtato, ĝi formortadas kaj komplete malaperas en plena komunismo. La marksistoj atendas, keen komunisma socio, pro la esperata foresto de antagonismaj klasoj kaj tial pro la identeco de la esencaj interesoj de individuoj kaj interesoj de la socio, juro kiel tuto de devigaj reguloj de konduto, sankciitaj de la ŝtata potenco, estos anstataŭigitaj per reguloj de komunisma moralo, alta memdisciplino kaj, se necese, rekta devigo fare de la socio.

IV. Konkludo

Apenaŭ necesas diri, ke en mallonga prelego ne eblas prezenti detalojn de la marksisma koncepto pri ŝtato kaj juro. Tial estas tuŝitaj nur la plej esencaj tezoj, kio, espereble, tamen donas imagon pri tiu ĉi grava koncepto. Tute egale ĉu oni akceptas ĝin aŭ ne, kaj senkonsidere al ĝia filozofia valoro kaj signifo por la ĝenerala jura teorio, la fakto estas, ke marksismo entute, inkluzive la koncepton pri ŝtato kaj juro, inspiris revoluciajn movadojn kaj estas rigardata kiel ideologia fono de multaj ŝtatoj en la nuntempa mondo. Tial, kiel ankaŭ pro la tendencoj revivigi la originalan marksismon purigante ĝin de falsaĵoj kaj misinterpretadoj, la marksisma teorio pri ŝtato kaj juro meritas atenton.


Fonto: Internacia Jura Revuo, n-ro 1976/2, p. 2-8.

Kunlaborinto: Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu