GLOSARO pri domposedado

Tom Arbo Høeg

Suplementa materialo por la artikolo: "La rajto havi domon"
laŭ la juroj de Anglio – Bulgario – Finnlando – Austrio – Francio – Hungario – Italio –

aĉet/
— aĉetmono
— aĉetodokumento
— aĉetokondiĉoj
— aĉetoprezo
— aĉetsumo
aĵ/
— nemoveblaj havaĵoj
— observi iujn formalaĵojn
— proprietaĵo
ata/ita
— la ĉefaj malfacilaĵoj estis analizitaj
— en la prelego estis pritraktitaj nur la esencaj problemoj
— ĝi devas esti antaŭmetita al la Federacia Konsilantaro
— kie la akiro devas esti registrita
— li povas esti akuzita antaŭ la Konstitucia Tribunalo
— manko, kiu devus esti forigita
el
— el scienca vidpunkto
— leĝo el 1920
en
— en du monatoj ekde la alveno de la peto
— en tiu templimo
hipotek/
— hipotekrajto
ŝarĝi per hipoteko
ideala kvoto
ig/
— detaligaj normoj
— diferencigi inter federaciaj kaj landaj instruistoj
— ekzemploj reliefigis la kompleksecon de la demando
— transigi la kontrakton al alia persono
iĝ/
— ekvalidiĝo de la kontrakto
— procenta pliiĝo de la imposto
imposto
— heredimposto
— stampimposto
interkonsento: duflankaj kaj multflankaj interŝtataj interkonsentoj
je
— je kondiĉo, ke
— je la tempo de la aĉeto
— leĝo ŝanĝita je 18.4.1973
— puno je malliberejo
— rajto je plendo kontraŭ
juĝ/
— fari juĝojn
jur/
— eklezia juro
— eklezijura parto de la leĝlibro
— el formale-jura vidpunkto
— fakaj terminoj por juraj nocioj
— internacia kutimjuro
— internacijura doktrino
— internaj juraj sistemoj
— jure nedeviga
— kanona juro
— kompara juro
— profana juro
— romia juro
— sen deviga jura forto
leĝ/
— konstitucia leĝo
— leĝdecido
— leĝdona instanco
— leĝdona kompetenteco
— leĝdona povo
— leĝdonado
— leĝdonanta organo
— leĝdonanto
— leĝpropono
— leĝpublikigilo
— leĝovalida
lu/
— luanto
— luiganto
— malpermesas la eligon de la luinto
mal, ne, sen
— jure nedeviga
— nekonforma al la Ĉarto de UN
notar/
— notaria akto
— notariejo
prioritat/
— perdi sian prioritaton de aĉeto
— uzi sian prioritaton aĉeti
procedur/: laŭ la proceduro preskribita en la konstitucio
propriet/
— akiri la proprieton de la tereno
— komuna proprietaĵo
— kunproprieto
— kunproprietula parto
— kunproprietulo
— likvidi kunproprieto
— la proprieto de la domo apartenas al pluraj personoj
pun/
— monpuno
— puno je malliberejo



Fonto: Internacia Jura Revuo, n-ro 1977/1, p. 40-41. - Suplementa materialo por la artikolo: "La rajto havi domon"

STEB: http://www.eventoj.hu/steb/