La petrolo

Prof. Agostino da Silva

La unuaj aŭtentikaj historiaj rakontoj, kiujn ni konas pri la petrolo, datiĝas de inter 3 mil kaj 4 mil jaroj antaŭ Kristo. Ni scias, ke en tiu tempo la kaldeanoj, popolo kiu konsistis el terkulturistoj, kiuj vivis sur ebenaĵo inter la riveroj Tigro kaj Eŭfrato, uzis bitumon - tio estas solidaĵo, kiun liveris petrolo seniĝinta je vaporiĝemaj elementoj - en la konstruado de domoj, ne nur kiel ŝmiraĵon kontraŭ malseko, sed ankaŭ por glui brikojn unujn al aliaj. Ankaŭ la vojojn konstruitajn por aliro al palacoj kaj temploj ili pavimis per tavolo da bitumo aŭ da asfalto, preskaŭ egalaj al petrolproduktoj, tavolo, kiu estis 30-60 centimetrojn dika kaj kiu ebligis pli longan daŭron kaj pli glatan rulebenon.

La diritaj kaldeanoj uzis petrolon, kiu en tiu regiono havas grandan procenton da sulfuro por la kuracado de iaj haŭtmalsanoj ĉe beatoj kaj ankaŭ ĉe homoj. Oni uzis la bitumon kiel kalfatraĵon en la ŝipkonstruado, kaj pri tiu fakto verŝajne aludas certaj detaloj en la legendo pri la Arkeo de Noa. La sorĉistoj el Babilonio fabrikis per diversaj ingrediencoj, inter kiuj estis petrolo, pomadon, kiu bonege protektis kontraŭ la teruraj demonoj atakantaj la homojn. Pli okcidente, fenicianoj kaj egiptoj jam uzadis petrolon. Ambaŭ utiligis ĝin en funebraj uzoj: la fenicianoj malsekigis per petrolo la matojn, per kiuj ili envolvis la kadavrojn, kiujn ili poste bruligis; la egiptoj per ĝi ŝmiris la mumiojn, kies prepara procedo ankoraŭ nun estas io mistera.

Koncerne ĝian uzon por lumigado ni scias nur, ke la medoj kaj la persoj fluigis laŭ kanaloj al la temploj petrolgasojn kiuj eliĝis tra la rokfendoj, kaj ilin bruligis ĉe la supro de kolonoj; tiel ili havis lumon kaj samtempe starigis antaŭ la fideluloj iom teruran imagon pri la infero.

Pli proksime al nia tempo, en la I-a jarcento post Kristo, la Natura Historio de Plinio vasta kompilaĵo pri la scienco, kaj ankaŭ kredaĉoj, de la antikvaj tempoj, jam mencias petrollampojn, kiujn oni uzis en Sicilio; kaj dum la regado de Septimo Severo, en la II-a jarcento post Kristo, oni konstruis en Bizantio, poste nomita Konstantinopolo, varmbanejojn, kie oni varmigis la aeron kaj la akvon per fornoj nutrataj per petrolo.

La antikvaj popoloj ne povis ne uzi ĝin por militaj celoj. Dum unu el la sieĝoj, kiujn Aleksandro komandis en la IV-a jarcento antaŭ Kristo, la sieĝitoj sin defendis per bomboj el nafto aŭ kruda petrolo. Ili ankaŭ disverŝis nafton per flamigitaj ŝprucoj sur la romajn trupojn de Lukulo, kiuj militis en Samosatio, ĉe la bordoj de la rivero Eŭfrato. En la III-a jarcento post Kristo aperis modelo de sagoj, pri kiuj ni ne havas tre ekzaktajn sciojn, sed kiuj transportis flamigan ŝarĝon kaj ekbruligis la laboraĵojn de la malamikoj aŭ malordigis iliajn formaciojn. Dum la Mezepoko aperis la "greka fajro" — milita teruraĵo. [Greka fajro — milita komponaĵo, kiun uzadis la grekoj en Mezepoko, kaj kiu havis la econ bruli surakve (oni utiligis ĝin por bruligi ŝipojn). France feu grégeois.— La trad.]. Ĝi estis, supozeble, miksaĵo el sulfuro, kaŭstika kalko kaj petrolo; oni ĵetis ĝin laŭ pumpilŝprucoj aŭ enfermita en ŝtonaj kaj feraj ujoj, kiuj eksplodis ĉe la celo. La urbaj remparoj kaj la militŝipoj jam posedis la necesan ilaron kaj, krom alia cirkonstancoj la Bizantia Imperio ŝuldis al la "greka fajro" sian longatempan rezistadon kontraŭ la atakoj de la barbaroj. Tia estis la impreso kaŭzita de tiu batalilo, ke la kristanoj de la krucmilitoj, malgraŭ sia tuta krueleco decidis pri sindevigo neniam ĝin uzi, ĉar ĝi estis kontraŭa al la principoj de ilia religio.

En okcidenta Eŭropo, la galloj (gaŭloj) de la tempo de Julio Cezaro (I-a jarcento antaŭ Kristo) jam konis la petroltavolojn de Gabian, en Herault, Francujo, kaj tiun de Pechelbronn en Alzaco. La produktoj de la lasta estis utiligataj dum jarcentoj por la kuracado de diversaj malsanoj, kaj ankaŭ kiel lubrikaĵoj. Kaj ĝuste en Pechelbronn okazis la unua oficiala koncesio de petrolterenoj, koncesio kia estis farita de grafoj de Hanau-Lichtenberg, en 1627. En tiu sama jaro franca jezuito, kiu enpenetris la landon por katekizi indianojn, rimarkis la ekziston de petrolo en Nord-Ameriko. En 1741 oni fondis, en Alzaco la unuan ekspluatkompanion, kaj en 1785 la mintavolo jam plene produktis.

La unua urbo, kiun oni lumigis per petrolo, estis Droholycz, en Polujo, en 1815, kiun Praga imitis tuj en 1818; sed dek jarojn poste, en progresema Usono, Pitsburg rifuzis ĝin adopti pro la eksplodaj riskoj, kiuj fakte estis nemalmultaj, ĉar oni ankoraŭ ne sciis bone ekstrakti la plej vaporiĝemajn produktojn el la petrolo. Oni utiligis ĝin tiel malmulte, ke la produktado en 1829 ne superis 2 tunojn jare, kvankam cent jarojn poste oni ĉerpos 112 milionojn da tunoj jare.

La plej timemaj homoj eĉ konsideris la petrolon kiel diablaĵon, post la brulado de kelkaj tavoloj kaj petrolfluado je flamondoj tra riveroj kaj valoj. Nur en 1854, per distilado de kruda petrolo du farmaciistoj el Galicio sukcesis ĝin igi sendanĝera produkto; kaj dum 1862 Usono jam produktis pli ol 3 mil tunojn. En la sekvinta jaro, en 1855 Kier faris la distiladon en Pensilvanio kaj la sukceso estis tiom granda, ke oni tuj komencis vigle esplori ĉiujn terenojn, kiuj verŝajne estis petroldonaj. Sed ekestis vere industria ekspluatado nur, kiam kolonelo Edwin Drake, tipa figuro de usona pioniro, boris ŝakton per borfrapilo, proksime al Titusville, en Pensilvanio (la 27-an de aŭgusto 1859). Kiam la sondilo atingis 23 metran profundon petrolo ŝprucis po 1.700 litroj ĉiujn 24 horojn, kion en tiu tempo oni opiniis gravega, sed kio estas negrava kompare, ekzemple, kun la ŝakto sur Blua Monto, Meksikio, kiu produktis 41.500 tunojn. La petrolon de Titusville oni jam rafinis, sed ne estis eble trovi utiligon por unu el la produktoj, la benzino; oni bruligis ĝin, po miloj da litroj, sur neuzataj terspacoj. En 1867, kiam aperis: John Rockfeller kaj Standard Oil, la petrolekspluatado eniris en sian modernan fazon.

La petrolo, kies historio estas, kiel ni vidas, tiom antikva kaj samtempe tiom moderna, estas hidrokarbido, fundamente konsistanta el hidrogeno kaj karbono, sed kun tre granda eblo je diversaj aranĝoj de la atomoj kaj enesto de aliaj substancoj, kio evidente kaŭzas tre ampleksan diferencon de aspektoj, tiel koncerne odoron, kiel ankaŭ koncerne koloron, densecon kaj kemiajn ecojn. Ankoraŭ nuntempe oni ne scias tute certe kiel la petrolo originiĝis en la terinterno. Ekzistas, diversaj teorioj, ĉiuj kun bonaj argumentoj siafavore, kaj eĉ estas eble, ke ne ĉiuj petroloj havas la saman originon kaj ke ĉe iuj lokoj ĝi formiĝis iamaniere, ĉe aliaj alimaniere. La teorio, kiu verŝajne estas pli solida, temas pri la organika origino de la petrolo. Ĝi estus la rezulto de putriĝo, sub specialaj kondiĉoj de temperaturo kaj premo, de maraj organismoj, vegetaĵaj kaj bestaj, surfundiĝintaj en maroj, kiuj poste malaperis. Fakte, troviĝas fosilioj de krustuloj ĉe bitumozaj kalkŝtonoj, de fiŝoj ĉe la petroltavoloj de Galicio, de moluskoj en Baku. Sala akvo ĉiam troviĝas kune kun la petrolo, kaj la procento de jodo evidentigas, ke ĝi estas·mara akvo. En laboratoriaj eksperimentoj estis eble produkti petrolon el maraj bestoj; kaj nuntempe Nigra Maro estas kvazaŭ grandega laboratorio kie ŝanĝiĝo okazas tiamaniere, ke post nelonge la produktitaj hidrokarbidoj estas detruintaj ĉiujn vivajn organismojn en ĝiaj akvoj.

Laŭ la teorio pri la neorganika origino oni asertas, ke la kalio, natrio kaj kalcio ekzistantaj ĉe la tera krusto estus, kontakte kun la akvo, rezultigintaj hidrokarbidojn, per procedo simila al tiu de la produktado de acetileno en la gasometroj. Tiamaniere oni pravigus la formiĝon de hidrokarbido sur ĉielaj korpoj, ekzemple la aerolitoj kiuj falas sur la teron, ĉe kiuj ne ekzistas plej eta vivosigno. Alia teorio, kiu ankaŭ defendas la neorganikan originon, diras, ke petrolo povas deveni de natura distilado de ŝtonkarbo. Estas malfacile ĝin defendi, ĉar petrolo povas aperi ĉe geologiaj strukturoj de la primara epoko, kaj la ŝtonkarbo aperis nur en la sekundara epoko.

Petrolo troviĝas ĝenerale je variaj profundoj, sur kuŝejo el porozaj rokoj, kie ĝi daŭre restadus, se la sala akvo, gaspremo kaj varmo ne elpelus ĝin al la plej proksimaj kavoj. Tie ĝi enlokiĝas, se la muroj kaj la volbo de la tenujo estas sufiĉe malsorbemaj, por ke la plej malpezaj elementoj ne povu foriĝi. Ofte la movoj kaŭzitaj de tertremoj (sismaj movoj) aperigas petrolon en lokoj tre malproksimaj de tiu de ĝia formiĝo, aŭ eĉ elirigas ĝin al la tersurfaco;·sed normale petrolo estas, apartigita de la poroza roko fare de tavolo de sala akvo kaj havas inter si kaj la kavovolbo gastavolon. Tio klarigas la fakton, ke la sondiloj atingas kelkloke nur salan akvon, en aliaj lokoj petrolon kaj aliloke nur gasojn. Kuŝejo de petrolo montras sian ekziston per oleaj elfluoj, per kolorigo de lagoj kaj marĉoj, same kiel oni verŝus petrolon aŭ benzinon en akvan kaveton kiel okazas en iuj lokoj de Irano (Persujo), kaj per gasaj eliĝoj, kiuj ofte flamiĝas, kaj senpere per fontoj de sala akvo, fontoj de sulfurozaj akvoj, kotvulkanoj, formitaj de ŝprucoj de gaso kaj dissolvita tero.

La vegetaĵaro sur la terenoj, ĉe kiuj ekzistas petrolo, estas ordinare malforta, kaj tiuj terenoj estas ofte senhomaj spacoj sen ununura arbo. Tamen, ekzistas en Venezuelo, en la Nederlandaj Insuloj kaj en Ekvatora Afriko, terenoj, kiuj verŝajne enhavas petrolon kaj kiuj estas kovritaj de densegaj arbaroj.

Dum la unuaj tempoj oni serĉadis petrolon en lokoj, kiuj prezentis kelkajn el tiuj signoj, aŭ en tiuj, kie la esploristoj supozis, ke ekzistas petrolo. Tiu estis la tempo de la petrol-aventuristoj, tiom abundaj en Usono kaj kelkfoje sufiĉe bonŝancaj por ĝin trovi. Nuntempe la petrolserĉado akiras siajn fundamentojn de la scienco, precipe de la geologio, kiu pristudas la formiĝon de la diversaj terenoj kaj ebligas, iom sekure, indiki tiujn, kiuj povas enhavi petrolon, kaj de la geofiziko, kiu pritraktas· la fizikajn ecojn de la terkrusto. Al tiu lasta scienca fako oni ŝuldas la plej fidindajn petrolserĉajn procedojn: la elektran serĉadon, per la diferencoj de kondukpovo de la tero kaj per la diferencigo de la rokoj en la propra sondotruo la sisman serĉadon, per la pristudo de la maniero kiel transiĝas, tra la tereno, la vibroj kaŭzitaj per la eksplodo de dinamitŝarĝoj; la gravit- aŭ pezmezuran serĉadon, per la pesado, ĉe la tersurfaco, de la rokoj konsistigantaj la terenon. Ankaŭ la kemia analizo de la tero por eltrovo de hidrokarbidoj estigas iom sekurajn rezultojn.

Tuj kiam oni supozas, ke ekzistas petrolo en iu tereno, oni boras esplorŝakton, tuj sekvata de sondotruo. Jam en tre antikvaj tempoj, en Ĉinujo kaj Birmo, oni uzas putojn, efike subtenitajn per traboj, por la petrol-ekspluatado; sed nur nuntempe, per la ameriktipaj boriloj, oni atingis kompensajn rezultojn. Komence oni konstruas lignan aŭ ŝtalan turon, nomatan "derrick", kiu supre havas pulion, sur kiu pasas la kablo tenanta sondilon aŭ borilon. La du uzataj procedoj konsistas el frapado kaj rotaciado. Laŭ la unua la ŝtalbloko, kelkfoje pezanta unu kaj duonan tunojn; frapadas la teron, frakasante la rokojn, enpenetrante pli profunde je ĉiu plua frapo. Tiu estas procedo, kiun oni uzis ĝis antaŭ nelonge, sed ĝi havas gravan malkonvenaĵon, pro la intensego de la frapoj, kiuj ofte rompas la ligilojn kaj rezultigas ke la sondilo forfalas sur la fundon de la ŝakto. En la rotacia borado oni uzas specon de borilo, aŭ ankaŭ kronon kun diamantoj, por la plej malmolaj terenoj. La rotacimovo estas iom rapida kaj la aparato havas malvarmigan sistemon per akvo, por ke ĝi ne tro varmiĝu pro la interfrotiĝo kun la muroj kaj fundo de la ŝakto. Ekzistas sondiloj, ĉe kiuj la ligtubo estas malplena; oni cirkuligas akvon, kiu alportas al la tersurfaco la forĵetaĵojn produktitajn de la laboro. En la frapoprocedo, la rokfragmentoj estis ordinare forigataj per aldona laboro, post forpreno de la sondilo.

La truo havas varian diametron, maksinume 90 centimetran. Ĉefa kondiĉo estas, ke ĝi estu tute vertikala, kio estas facile kontrolebla per simpla aparato: oni malsuprenigas en la ŝakton ŝtalan globon, kiu entenas vitran tubon kun fluorhidra acido; se la truo delokiĝas; de la vertikala direkto, la tubo kliniĝas kaj la acido markas la vitron ĉe alia nivelo.·Laŭmezure kiel la truo plilarĝiĝas oni enŝovas la ringtubojn, kiuj protektas la ŝakton kontraŭ terdisfaloj kaj eventuale enpenetro de akvo. Kiam la frotado sur la tubkolono estas jam tro forta, oni malsuprenigas aliajn tubojn en la internon de la unuaj. Tiamaniere la ŝakto pli kaj pli mallarĝiĝas, kaj tial estas necese uzi borilojn kun pli malgrandaj diametroj. La profundo, kiun oni nuntempe atingas, estas multe pli granda ol la cento da metroj de la unuaj ŝaktoj; oni boras truojn kun pli ol 4 mil metroj (4.576 m., en Kalifornio, 1938) kaj oni esperas baldaŭ atingi 5.500 metrojn.

Ni prezentu al ni, kio okazas kiam en tiaj profundoj rompiĝas la borilo aŭ la tenilo, enfalas ilo aŭ la sondilo rompas la pariojn (parietojn) de kavo plena de akvo. Ĉiuj tiuj akcidentoj ofte okazas, kaj estas sprite elpensitaj aparatoj por eltiri la ŝtalajn fragmentojn, kaj cementoj, kiuj malmoliĝas rapide kaj per kiuj oni kontraŭbatalas la inundon. Ekzistas sondputoj, ĉe kiuj, pro terkarakterizaĵoj kaj akcidentoj, oni elspezas pli ol duonan milionon da dolaroj. Nur potencaj organizaĵoj povas entrepreni tiajn laborojn; la tempo de la izola petrolserĉanto tute forpasis.

Tuj kiam oni atingas la tenejon de la petrolo, ĝi ŝprucas ĉe la tersurfaco, kelkfoje malforte, alifoje kvazaŭ erupcio, laŭ la pli aŭ malpli granda gaspremo. La erupcio estas ĉiam fatalaĵo. La petrolo ŝprucas tiel intense, ke, ekzemple, ĝi forŝiras la elektran ilaron de la turo aŭ "derrick", kaŭzante okazajn kontaktojn, kiuj ekflamigas la gasojn kaj igas la ŝakton grandega brulejo. Eĉ kiam ne entiĝas brulego, sufiĉas du aŭ tritaga erupciado, por perdigi, kiel ĉe iuj ŝaktoj, 50 mil tunojn da petrolo. Nuntempe, la usonanoj fabrikas specialajn ŝtopilojn, kiujn oni aplikas sur la ŝakton, kiam oni supozas, ke la sondilo estas trovonta petrolon, kaj kiuj ne malhelpante la laboron de la borilo, kapablas deteni la petrolŝprucon. Kiam la gasoj ne ekzistas laŭ sufiĉa kvanto por suprenpuŝi la petrolon al la tersurfaco, oni devas ĝin elĉerpi per pumpiloj, kie estas multe pli elspeziga. En aliaj ŝaktoj oni uzas rimenon el kanabo, kiu malsupreniras al la ŝaktofundo, sorbas petrolon kaj suprenveninte estas premata inter du ruloj. Okazas ankaŭ, ke la petrolo sorbiĝas de la tre porozaj rokoj, kiuj formas la pariojn (parietojn) de la tenejo. Tiuokaze la sole ebla ekspluata procedo estas la mino, kiel en Pechelbronn kaj en iuj mintavoloj de Pensilvanio.

La laboro en la petrolminoj estas, pro la venenaj gaseliĝoj, unu el la plej malsanigaj, kiujn la homoj faras.

La produktado de ŝakto estas ordinare multe pli granda dum la unuaj monatoj de ekspluatado ol poste, kio estas komprenebla, ĉar la petrolo enteniĝas en kavo ĉirkaŭita de nesorbemaj rokoj.

Tamen, ekzistas tavoloj, kiuj daŭrigas sian samritman produktadon dum kelkaj jaroj, sen ia montro de elĉerpiĝo. Ĝis antaŭ nelonge oni forlasis la ŝakton, tuj kiam la petrolo ĉesis aperi; sed oni tuj konstatis poste, ke por ĉiu ĉerpita tuno da petrolo postrestis tri sur la fundo, saturantaj la porozajn rokojn de la internaj tavoloj de kaverno. Nuntempe oni provas ĉerpi tiun petrolon per la "torpedoing", kiu konsistas el eksplodigo de ŝarĝoj de nitroglicerino sur la fundo de la ŝakto per la "flooding", kiu estas la inundo de la truo, por ke la akvopremo elpelu la petrolon el la rokaj interspacetoj; per la "repressuring", per kiu oni atingas la saman celon, injektante gasojn devenantajn de aliaj ŝaktoj. Tamen, ankoraŭ neniu el tiuj procedoj donas perfektajn rezultojn.

Komence oni transportadis la petrolon de la ŝaktoj al la rafinejo en ujoj el vitro, ledo aŭ ligno, ordinare surmule. En la lokoj proksimaj al akvofluoj oni uzadis barkojn, kio malpliigis la elspezojn. Nur en 1875 aperis la unuaj cisternobarkoj, kies kargopotenco estis 750 tunoj, kaj kiuj rapide progresis, tiel pri rapideco, kiel pri transporto-kapablo. La konstruo de longaj fervojaj linioj ebligis la cisterno-vagonojn, kiuj havis bonajn premisojn de nesorbemo, kvankam la frajtkosto estis pli alta ol per barkoj. Tamen la "pipeling", aŭ konduka tubaro, estas la karakteriza petroltransportilo.

La unuaj kondukaj tubaroj aperis en Usono kaj ili ne estis pli longaj ol 7 kilometrojn. Nuntempe la usonaj kondukaj tuboj sumas 450 mil kilometrojn. La plej longa sur la mondo estas tiu, kiu kondukas petrolon de Irako al Mediteraneo, kaj kiun iam kaj iam atakas la araboj; ĝi estas 1.900 kilometrojn longa kaj ĝia konstruado daŭris du jarojn, plenajn de teruraj malfacilaĵoj sekve de la kondiĉoj de la tereno, malebena kaj tranĉita de dezertoj. Oni devis elfosi putojn por akvoprovizado al la 17 mil homoj, kiuj laboradis en la entrepreno; oni devis konstrui vojojn por la traveturado de la 40 tunaj ĉaroj, kiuj transportadis 120 mil tunojn da tuboj; 200-kilometran fosaĵon oni faris per dinamito, kaj por la telegrafaj kaj telefonaj linioj kiuj akompanis la kondukan tubaron oni uzis 25 mil fostojn kaj 6 mil kilometrojn da kupra drato.

La kondukiloj konsistis el ŝtalaj tuboj kun 5 ĝis 30 centimetra diametro. Male de tio, kion oni povus supozi, la petrolo ne fluas facile en la tuboj; ĝi estas preskaŭ ĉiam iom densa, kaj estas necese ĝin puŝi per pumpiloj kaj, kelkloke ĝin varmigi. Lastatempe oni entranĉas striojn ĉe la interno de la tuboj: la petrolo, kiun puŝas la pumpiloj, turniĝas kaj varmiĝas, kio parte malbezonigas la eksteran varmigilaron. La komenca kosto de konduka tubaro estas tre alta, 100 ĝis 150 mil eskudoj ĉiukilometre; sed la ŝparado en la transportado rapide kompensas la elspezon. La ŝipoj, kiuj iras preni la petrolon ĉe la konduka tubaro de Irako ŝarĝiĝas po 800 tunoj hore.

La diversajn petrol-produktojn oni ekstraktas en rafinejo. La rafinejoj estas nuntempe unuj el la plej bone muntitaj, plej raciaj industriaj instalaĵoj, kiujn la homo povosciis organizi. La petrolo tien eniras kruda, kaj, pasante tra la diversaj aparatoj, kun preskaŭ aŭtomata manipulado, produktas sinsekve: la "butanon", la "propanon" kaj la "etanon",· kiujn la industrio utiligas, eĉ en hejma uzado; la petrolan eteron, kiu vaporiĝas rapide kaj kiu estas neata, uziĝas ĉe la harakvoj; la malpezan benzinon oni uzas en la aviadil-motoroj; la benzinon por la turismaj aŭtomobiloj, kaj tuj poste la benzinon por la pezaj motoroj; la nafton, pli malvaporiĝeman ol la benzino, kaj kiun oni multe uzas en la vaporgeneratoroj de la ŝipoj; la lumigpetrolon, ankaŭ nomatan keroseno; la gasoleo, kiu movveturigas la grandajn ŝarĝveturilojn kaj la Diesel-tipajn motorojn; parafinan restaĵon, el kiu oni fabrikas lubrikoleojn kaj la solidan parafinon; fine la mazuton aŭ fuelolon, kiun oni uzas kiel brulaĵon.

Ĉiu rafinejo distilas en siaj grandegaj distililoj, iafoje kun 1700 metroj da tuboj, kaj ricevas en siaj dispartigaj turoj, jam je apartaj produktaĵoj, nur unu specon de petrolo. La specialigo igas la instalaĵon multe pli produktiva. Por la produktado de benzino oni uzas nuntempe la procedon nomatan "cracking", kiuj ĉe altaj temperaturoj kaj tre grandaj premoj, rompas (crackas) la molekulojn de la hidrokarbidoj de la petrolo, transformante ilin en molekulojn samspecajn kiel tiuj de la benzino. Per la cracking, kiu devenis de la neprofitemaj teoriaj pristudoj de Dalton, de Faraday, de Berthelot, estas eble transformi en benzinon por aviadilo aŭ aŭtomobilo, iun ajn specon de petrolo, en iu ajn stadio de ĝia evoluo, ekde kruda petrolo ĝis la mazuto. La plej impresa peco el la "cracking"-silaro estas grandega flakono el ŝtalo preskaŭ 15 metrojn longa, kiu havas 1,75 m. da diametro, 10 centimetrojn dikajn pariojn (parietojn) kaj 55 tunan pezon.

La petrolo estas necesega por la moderna civiliza stadio: kiel ni vidos, ĝi estas uzata en granda nombro de laboroj, sed ĝia rolo estas decidiga koncerne la transportadon. La plinombriĝo de sinmovaj veturiloj, de aervojaj linioj, de ŝipoj, kiuj ĝin uzas en siaj motoroj, igas ĝin nemalhavebla produktaĵo. Se la petrolo subite elĉerpiĝus, tio neniigus la tutan organizaĵon de vartransportado kaj la mondo suferus la plej grandan katastrofon de sia historio. Sufiĉas diri, ke dum la jaro 1936 oni produktis 108 milionojn da tunoj da gasoleo kaj fueloleo. Aliflanke, kaj malgraŭ la progresado de la elektra lumigado, dum la sama jaro oni konsumis 18.560.000 tunojn da keroseno, de kiu oni utiligis tamen parton por aliaj uzoj. La statistiko pri la tutmonda produktado de petrolo dum la jaro 1938 havigas ideon pri ĝia graveco en la nuntempa vivo.

Produktado de kruda petrolo en 1938

  tunoj    
Usono164.740.000
Rusujo29.300.000
Venezuelo27.740.000
Irano10.000.000
Nederlanda Indio7.300.000
Rumanujo6.500.000
Meksikio4.800.000
Irako4.250.000
Kolombio2.980.000
Trinidado2.470.000
Argentino2.370.000
Peruo2.100.000
Barejno1.150.000
Birmo1.060.000
Kanado940.000
Brita Borneo895.000
Germanujo625.000
Polujo507.000
Brita Hindujo365.000
Japanujo (enkalkulante la insulojn Formozo kaj Sahalino)360.000
Ekvatoro290.000
Egiptujo220.000
Francujo77.000
Aliaj landoj223.000
sume271.362.000

El la kruda petrolo oni ekstraktas ĉirkaŭ 300 baz-produktojn, kiuj siavice, originas milojn da aliaj produktoj. La petrolo estas uzata en kosmetikoj, en ciroj, en lakoj por mebloj, en plankovaksoj, en vakstoloj de la tapiŝoj; troviĝas petrolo en maĉgumo, kiun la usonanoj ŝategas, en iaj ĉokoladsukeraĵoj, en likvoroj kun bonegaj aspekto kaj gusto; el petrolo oni ekstraktas la parafinon, el kiu oni povas fari sapon, la lubrikoleojn, sen kiuj la maŝinoj ne povas funkcii, la insekto-mortigilojn, kiuj helpas nin en la batalado kontraŭ unu el la plej danĝeraj malamikoj de la homaro; el petrolo venas multaj sintezaj produktoj, kiel la kaŭĉuko kaj la rezinoj.

Oni komencas industriigi la preparadon de eksplodaĵoj, kolorigiloj kaj plastikaĵoj, ankaŭ el petrolo. Estas eble eĉ pensi pri la fabrikado de vitro, kaj la kemiisto Dunstan, de la Anglo-Iranian Oil C.o. antaŭvidas la tagon, kiam oni preparos nutrajn substancojn per la grasaj acidoj eltiritaj el parafino kaj kombinitaj kun aliaj kemiaj produktoj jam eltrovitaj. Jam nuntempe la oranĝoj rikoltitaj nematuraj en Kalifornio alvenas al Novjorko jam maturaj, ĉar oni transportas ilin en specialaj vagonoj kun atmosfero de petrola etero, kiu okazigas la maturiĝon.

Estas kompreneble do, ke ĉiuj landoj klopodas produkti la plej grandan kvanton da petrolo. Usono de post 1886 okupas la unuan lokon en la statistikoj. La eltrovo de la tavoloj en la marbordo de Meksikia Golfo eksterordinare pligrandigis ĝian produktadon. Dum la Monda Milito Usono konkeris la eŭropajn merkatojn kaj malvolvis la teknikajn eblojn de la rafinindustrio, iĝante per tio la plej granda eksporta lando de benzino. Ankoraŭ nuntempe Usono importas krudan petrolon por distilado. En 1935 ĝi posedis 394 rafinejojn, kun pli ol 77 mil laboristoj; oni enspezis 360.397.000 dolarojn, elspezante por salajroj malpli ol unu triono: 109.714.000 dolarojn. Kvankam Usono estas la plej multe produktanta lando, ĝi tamen ne estas la plej granda eksportanto; tiun lokon okupas Venezuelo. Kaŭzas tiun fakton la granda interna konsumo: la aŭtomobiloj, kiuj en 1895 estis 4, 1936 estis pli ol 28 milionoj; en 1926 la aviadiloj traflugis 6.910 kilometrojn, en 1935 la aervojaj linioj atingis 101.664 kilometrojn.

La kapitaloj investitaj en 1936 en la eksportado de petrolo estis 14 miliardoj da dolaroj, kaj la salajroj, bonegaj koncerne la gvidantan oficistaron, sumis 1.500 milionojn da dolaroj.

En Usono ankaŭ estas tre grava la ekspluatado kaj utiligado de la natura gaso, precipe en hejtado; en 1935 oni dissendis al pli ol 30 milionoj da konsumantoj, pere de 275.180 kilometroj da tuboj pli ol 6 milionojn da kubaj metroj da gaso. Kaj ĝia uzado pli kaj pli disvastiĝas.

En Meksikio oni faris la unuajn ekspluatojn en 1901 kaj jam en 1908 oni eltrovis la nomatan Banda de Oro, kiu havis tre riĉajn tavolojn. En 1921 ĝi atingis sian maksimuman produktadon, 37.628.000 tunojn, sed ĝi komencis dekadenci en 1926 pro teknikaj kaŭzoj, elĉerpiĝo de kelkaj tavoloj, socialaj motivoj kaj ĉefe pro la batalado inter la trustoj, kiuj kun la apogo de la registaroj de iliaj landoj, transformis Meksikion ĝis antaŭ nelonge en militkampon. La internaj revolucioj sekvis unu la alian kaj iufoje dum la prezidado de Wilson, eĉ la militŝiparo de Usono intervenis por helpi Standard Oil, kvankam sub la preteksto, ke oni defendis la honoron de Usono kaj devis fari ordon en Ameriko. En 1938 Meksikio entreprenis la malposedigon, sukcesinte rezisti la minacojn de Usono kaj Anglujo.

En Venezuelo, kie la petrolserĉadoj okazis en 1918, oni ĉerpis pli ol 12 milionojn da tunoj dum la unuaj ses monatoj de 1939. La ĉefa ĉerpopunkto estas ĉe la 1ago Marakaibo, agitata de sinsekvaj gaseksplodoj. La tiea klimato estas unu el la plej malbonaj sur la terglobo, kaj la mortkvanto estus tre granda, se la laboristaro loĝus apud la ŝaktoj. Venezuelan Oil, asociiĝinta kun Dutch-Shell, pagas al ĉi tiu kompanio 15% el la enspezoj kaj ankoraŭ disdonas al la akciuloj 55,5,%-dividendon.

Ankaŭ Bolivio verŝajne havas multe da petrolo en sia teritorio, sed la batalado inter Germanujo kaj Standard Oil okazigis konfiskon fare de la registaro al ĉiuj instalaĵoj de la kompanio, kio ĉesigis la ĉerpadon.

Kolombio, Peruo kaj la insulo Trinidado abunde produktas petrolon, ke la unua el tiuj landoj verŝajne baldaŭ atingos; unu el la antaŭaj lokoj inter la eksportantoj de kruda petrolo. Nuntempe oni laboras en zono de 9 milionoj da hektaroj, koncesiita de Ekvatoro al Dutch-Shell.

En Azio Anglo Iranian C-o, ekposedinte la vastajn petrolhavajn terenojn de Irano kaj Irako, tenas la maksimuman produktadon, kvankam ĝi ne provis ĉerpi laŭ la maksimuma eblo. La tavoloj estas grandegaj kaj verŝajne ili etendiĝas pli vaste ol oni kredis dum la serĉado.

En Arabujo, Barejno-insulo produktas po mil tunoj ĉiutage kaj ĉiuŝakte, kaj la tuta petrolo apartenas al Anglujo, en okazo de malamikecoj. En Araba duoninsulo, kie ankaŭ troviĝas petrolo, Usonanoj, angloj, germanoj, italoj kaj japanoj vigle interbatalis, sed venkis la unuaj pere de asociiĝo de Standard Oil kun Texas Corporation. Verŝajne troviĝas petrolo ankaŭ en Turkujo, Afganlando kaj en Brita Hindujo, kie Dhulian-regiono ŝajnas petrolriĉa. Nederlanda Hindujo, kiu allogas la avidon de Japanujo, atingis en 1938 la 5-an lokon en la produktado, superinte Rumanujon. La kompanioj estas laŭnome nederlandaj, sed reale ili apartenas al Standard Oil, al Vacuum, al la Dutch Shell kaj al Texas Corporation. Japanujo, kvankam ĝi prenis de Rusujo parton de Saĥalino-insulo, disponas pri malmulte da petrolo, kaj ne atingis gravajn rezultojn la serĉado en aliaj lokoj; ĝi importas 91,5% de la petrolo, kiun ĝi konsumas, kaj ĝi do estas dependa de ĉesigo de la provizado, ĉar la stokoj ne sufiĉos por pli ol ses monatoj.

En Eŭropo troviĝas bonaj tavoloj en Polujo, kvankam la produktado estas malpliiĝinta, kio elmontras baldaŭan elĉerpiĝon. Krome, pro la unua Granda Milito la ŝaktoj verŝajne difektiĝis, tiel en la regiono okupita de la rusoj, kiel en tiu okupita de la germanoj. Ĉi lasta regiono estas la malpli riĉa.

Rumanujo posedas ŝaktojn kun vasta produktado en Prehova, Dambovica; Buzan kaj Bacan. Ili liveras petrolon riĉan je malpezaj elementoj kaj tial bonega por ekstraktado de benzino. La interna situacio de la lando, ruiniga publika administrado kaj samtempe la konkurado de Irako, metas la Rumanajn kompaniojn en malfacilan situacion.

Rusujo estas la lando, kiu en Eŭropo plej multe produktas. La ekspluatado komenciĝis en 1864 en Kaŭkazo per alilanda kapitalo, kaj tuj poste la Nobel-grupo kaj Standard Oi1 komencis interbatalon. Pli poste intervenis la batalon Dutch Shell, kiu ekposedis la petrolozajn terenojn de Grosny. En marto 1918 la rusoj naciigis la industrion kaj devis defendi la petroltavolojn kontraŭ la atakoj de la turkaj kaj anglaj trupoj, kaj kontraŭ la diplomatiaj influoj de la potencaj kompanioj. Malgraŭ iaj organizaj kaj teknikaj neperfektaĵoj la produktado pligrandiĝis; la tereno de Baku produktis 20.226.000 tunojn en 1934, kaj ekzistas aliaj, egale riĉaj tavoloj ĉirkaŭ Kaspia kaj Nigra Maroj. La eksportado multe malpliiĝis, kion kaŭzas la progresa industriigo de la lando; ekzemple la terkulturaj traktoroj, kiuj en 1932 estis 51 mil, en 1937 atingis la nombron 167 mil. Tamen, ĝi ankoraŭ povas eksporti fueloleon kaj kerosenon.

Germanujo bezonas precipe benzinon kaj gasoleon, sed ĝia petrolproduktado estis nur 625 mil tunoj en 1938. En Aŭstrio, Moravio kaj Slovakujo troviĝas petrolo, sed ankaŭ en malgranda kvanto.

Kiel nura solvo, krom la importado, estas la fabrikado de sinteza petrolo, el ŝtonkarbo kaj lignito. En 1938 oni produktis 1.150.000 tunojn da petrolo kaj 440 mil tunojn da benzolo ekstraktita el koakso. Ĝi tamen ne povas fabriki bonan benzinon por aviado; kaj tial ĝi devas kontentiĝi per produkto, kiu liveras 35%-malplian potencon, 25%-malplian ascendpovon kaj 20%-malplian rapidecon.

Italujo jare konsumas kvar milionojn okcentmil tunojn (statistiko de 1938-39), kaj en 1933, jaro de la maksimumo, ĝi produktis 27.046 tunojn. La albana petrolo estas tre sulfuroza kaj tial ĝi estas nebonkvalita. Verŝajne la italoj ne trovis en Abisenujo la tavolojn, kiujn ili esperis trovi.

Anglujo, kiu en Granda Britujo posedas preskaŭ neniom da petrolo, disponas Kanadon, kie la ekspluatado estas malvolviĝinta, Barejno-insulon, kaj la tutan petrolon de la ordinaraj eksportantaj landoj, escepte de Rumanujo kaj eble Rusujo. En 1938 oni al ĝi liveris dek du milionojn kvarcent mil tunojn, el kiuj ĉirkaŭ 800 mil devenis de la du menciitaj landoj. Nederlanda Hindujo, Irano kaj Usono sendis ĉirkaŭ 10 milionojn da tunoj. La fermo de parto de la eŭropaj merkatoj alfluigos al Anglujo kelkajn pluajn milionojn da tunoj da petrolo.

Ofte oni starigis la problemon pri elĉerpiĝo de la petrolo en la mondo, kaj preskaŭ periode okazas en Usono "petrolpaniko", kiu alportas al la kompanioj avantaĝon, ĉar, malpligrandigante la produktadon, oni ne permesas malplialtiĝon de la prezo. Sed, laŭ la plej bonaj kalkuloj sole Usono posedas pli ol 2.450 milionojn da tunoj da ankoraŭ ne ĉerpita petrolo, kaj estas oportune rimarkigi, ke duono de la teritorio ankoraŭ ne estas esplorita. Kaj la tuta tero estas, fine, en la samaj cirkonstancoj. Oni elĉerpis, kio estas komprenebla, ĉe la lokoj pli facile atingeblaj, preterlasinte aliajn, kiuj verŝajne estas sufiĉe produktivaj. Krome, se ne plu estus petrolo, ankoraŭ oni havus kiel rimedon la bitumozajn skistojn. Estonujo, kie la ekspluatado estas facila, produktis, el 1.471.692 tunoj da rokoj, 140.187 tunojn da kruda petrolo. Ĝia industrio verŝajne estas provizebla per tiu sola rimedo dum 5 mil jaroj.

La plej malfacila problemo, kiu stariĝas antaŭ la homaro, ankoraŭ estas tiu pri la organizado de la petrolaj industrioj, kiuj reale servu la socion. Ĝis nun ĝuste tiun aspekton oni malatentis.

La unua efektive vasta kaj racia organizaĵo aperis en Usono kun John D. Rockfeller, kiu fondis Standard Oil, kaj ĝin igis la unua monda potenco de la petrolo ĝis ĉirkaŭ 1890. Rockfeller uzis la malplej skrupulajn rimedojn, kiuj estas imageblaj, sed la amplekso ĉe lia pensado, liaj ordigpovo kaj agkapablo igis lin rimarkinda homo. En 1882, en tutmonda prodtuktado de 5 milionoj da tunoj, Standard Oil partoprenis per 4.285.000 tunoj, dank' al la ekonomia premado sur la malgrandajn produktistojn, al la ekspluatado de la manlaboro, subaĉetado kaj murdado, politika intrigado, agitado de la gazetaro. En 189l-a oni likvidis la truston, aŭ grupon da kompanioj, kiun li sukcesis organizi kaj kiu monopoligis la produktadon, altrudante la prezojn kaj salajrojn. Li daŭrigis la batalon, apartigante la kompaniojn aŭ translokante la centran oficejo de la trusto en ŝtatojn, kies leĝoj ne malpermesis ĝin, kaj ĉiam malatentante la interesojn de la konsumantoj. En 1935 Standard Oil de New Jersey havis 770-dolarmilionan kapitalon kaj posedis 90% el la usonaj kondukaj tubaroj, 196 cisterno-ŝipojn. Ĝi rafinis 22.300.000 tunojn da kruda petrolo, kaj pliajn 14 milionojn, da tunoj akiritaj ĉe aliaj produktistoj.

Ĉirkaŭ 1900 aperis terura konkuranto, Royal Dutch Shell, grupo gvidata de Deterling, la "Napoleono de la petrolo". Liaj interrilatoj kun Rotschild enirigis lin en multajn gravegajn lokojn kaj lia aŭdaco estis tia, ke li iris batali kontraŭ Standard Oil en Usono mem, samtempe sendante arojn da petrolserĉistoj al ĉiuj punktoj de la terglobo. En 1913 li ekrilatis, kun Lordo Fisher, kiu pretendis enkonduki la mazuton en la anglan mararmeon, kaj tuj havis la apogon de Churchill, kiu tiam estis ĉefa Lordo de la Admiralitato. La servoj kiujn li faris al Anglujo dum la unua Granda Milito alportis al li, krom grandegaj profitoj, nobelan titolon. En 1929 Dutch-Shell produktis 25.184.000 tunojn, sed, en 1933 por batali kontraŭ la tiel nomata "malnobligo de prezoj", tio estas, por ke oni ne vendu la petrolon pli malkare, la produktado malkreskis al 21.957.000 tunoj.

Nur unufoje la du grandaj trustoj interkonsentis, kaj ne dum multe da tempo. En 1922 ili interligiĝis, kun la apogo de la registaroj, por kontraŭbatali Rusujon, kiu rifuzis malnaciigi sian petrolindustrion. Oni mobilizis la gezetaron en tutmonda agitado, sed, iom poste, ĉiu el la grupoj klopodis, per sekretaj traktadoj, interkonsenti kun la rusaj regantoj. Ekster tiu nedaŭra momento de harmonio, la batalado inter la trustoj estis vigla kaj okazigis grandan parton de la amerikaj kaj aziaj revolucioj, militojn, ekzemple tiun en Ĉako, malebligis la stabilecon de la internacia situacio, kio starigas ideon pri la politikaj kaj socialaj malordoj, kiuj povas deveni de la ekonomia regado de la petrolo fare de la trustoj, kvankam oni rekonas, ke oni ŝuldas al tiu sama batalspirito multajn el la progresoj, kiuj okazis koncerne la procedojn de ĉerpado kaj rafinado de la petrolo. Tamen, ŝajnas ebla la anstataŭigo de tiu batalemo per kunagemo kaj deziro pri scienca kaj teknika antaŭeniĝo kaj, per la unuiĝo de la kunsumantoj, verŝajne oni povas teni la saman vastecon de koncepto kaj efektivigo, kiun la trustoj elmontris, sen la malkonvenaĵoj de ilia ekonomia tiraneco.

El la portugala lingvo tradukis: José de Freitas Martins
BIBLIOGRAFIO


Fonto: Prof. Agostino da Silva: La petrolo, 1982. p 22., broŝuro
           Portugala Eldona Rondo, Rua Anselmo Braancamp 259, 4000 - Proto, Portugalio, 1982

Kunlaborintoj: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István

STEB: http://www.eventoj.hu