Kulturo kaj socio de Norda Baktrio

(laŭ la plej novaj arkeologiaj malkovroj).
Vladimir I. Ionesov

Dum lastaj du jardekoj en la sudo de Uzbekistano kaj en norda Afganistano estis faritaj gravaj arkeologiaj malkovroj de la fruurbecaj monumentoj de la II-a miljaro a. K. (Sapallitepa, Ĝarkutan, Bustan, Molali, Daŝli, Farukabad, Tikar, Girdaj, Sortugaj k. a.) kaj ankaŭ historie postsekvintaj komence de la I-a miljaro a. K. objektoj de la frufera epoko (Tillatepa, Kuĉuktepa, Kyzyltepa, Bandyhan I, Mirŝadi k. a.). Malgraŭ malsamgrada skalo de ilia arkeologia trastudo, ili ĉiuj havas sciencan valoron por la esplorado de multaj gravaj aspektoj de la fruaj etapoj de urbeca evoluo de la civilizacio en Meza Oriento. Aparta historia valoro de tiuj ĉi monumentoj estas en tio, ke post la stagniĝo de la fruurbecaj centroj de apudkopetdagaj oazoj (suda Turkmenistano), Horasan (Norda Irano) kaj Beluĝistan (Suda Afganistano) dum la unua triono de la II-a miljaro a. K. la zono de la aktiva procedo de urbigo kaj ŝtata genezo translokiĝis al la Oriento, al la delto de Murgab-rivero kaj al la fekunda tero de Amudarjo-baseno (Askarov 1977, Kohl 1984).

Suda Uzbekistano estas unu el la plej perspektivaj regionoj en la esplorado de tiu ĉi temo. Sub la gvido de akademiano Ahmadali A. Askarov estas ĉi tie plene elfositaj la vico de grandaj objektoj (Sapallitepa, Ĝarkutan-montetoj 4A, 4B, 5, 6, Bustan 7), kaj ankaŭ estas malkovrita la serio de la kvalite novaj (por la bronza epoka Meza Azio) fruurbaj kompleksoj — monumenta templo de fajro, citadelo kun la konstruaĵoj de palaca tipo, produktodonaj masivoj. Ili ĉiuj havas principan signifon en la esplorado de la sociala evoluo de fruklasaj socioj kaj historiaj kondiĉoj de la ekesto de la fruŝtata ideologio (Askarov, Ŝirinov 1989; Ionesov 1990).

Histori-arkeologia trastudo de Ĝarkutan, ties historia topografio, sociala-teritoria strukturo kaj etapoj de la urbeca evoluo elokvente atestas pri la aparteno de urboloko kaj ties socio al la fruŝtataj organismoj de la antikva orienta tipo (Askarov 1986; Ionesov 1990).

Sociala-prestiĝa strukturo de la urboloko sendube reflektas la multtavolan hierarkion de sociaj ligoj kaj rilatoj en la ĝarkutana socio. La tuta ekonomia vivo de ĝarkutananoj baziĝis sur la irigacia terkulturo kaj apuddoma brutbredado. La evoluinta irigacia reto ebligis efike praktiki terkulturan mastrumadon vastigante la semad-areojn kaj altigante la bonrikolton. Ne malpli grava sektoro de grego estis ŝafoj, kaproj, bovoj, bovinoj, porkoj kaj aliaj hejmbestoj, ebligantaj regule ricevadi sufiĉe grandan idopliiĝon. Estante la bazo de la ekonomia bonhavo de la ĝarkutana komunumo la vico de produktoj de terkulturo kaj bestbredado fariĝas la objektoj de kulto kaj adorado (gramenacoj, ŝafoj, kelkaj viandmanĝaĵoj, laktaĵoj, drinkaĵoj k. a. ). En la entombiga rito estis vaste praktikataj la oferdonoj de la sanktaj ŝafoj, en la materia kulturo estis disvastigita planta kaj zoomorfa simbolaro.

Signifan rolon en la ekonomio okupis ankaŭ metiproduktado kaj antaŭ ĉio potfarado kaj metalurgio, kies produktaĵoj favoris la evoluon de komercinterŝanĝa agado. En Ĝarkutan kaj ties ĉirkaŭaĵoj estis konataj kelkaj apartiĝintaj produktodonaj masivoj kun la potencaj ceramikaj fornoj por la amasa produktado de argilvazaro (Rahmanov 1987). La kresko de agrokultura kaj metia produktado kaj ekonomia specialiĝo altigis la kvanton de regula plusprodukto kaj helpis la evoluon de redistribuaj rilatoj kaj la transiron de la gvidantaro de la komunumo de la fizika laboro al la administra agado. Ĉi ĉio okazis samtempe kun aktiva vastigo de la socia organismo t. e. kreskanta fortigo de la organizaj-reguligaj funkcioj kaj elformigo de speciala privilegia gvidantaro senpere ne engaĝita en la materia produktado. Ĉeesto de la konstanta plusprodukto en la socio klare videblas en la monumenta arkitekturo de Ĝurkutan. La materiiĝinta rivelaĵo de la institutigo de la potenco en la ĝarkutana socio fariĝis konstruado (proksimume en la XIV-XIII jarcentoj a. K.) de la palaca komplekso kaj templa ensemblo (Askarov, Ŝirinov 1989; Ŝirinov 1989). Se la unua el ili atestas pri la apero de la reganta aristokratio, pri la profundeco de socia tavoligo de la komunumo, la multŝtupa hierarkio de socia vivo kaj politikigo de la potenco kaj la dua el ili montras la formigon de la idolpastra monopolo je religikulta agado de la komunumo. La palaca komplekso kaj la templa ensemblo, laŭ nia vidpunkto, konstatis en la socio la formigon de la socia kaj respektive ideologia centraligo (Ionesov 1990). Diferencigo de la socia vivo je la nivelo de produktadaj interrilatoj grandparte respondis al la diferencigo de la materia konsumo. Ĉio ĉi favoris la redistribuan movadon de plusprodukto kaj disvastigon de la sociala-diferenciga kodigo de ritaĵoj. Ties arkeologia pruvo estas la tombejaj eltrovaĵoj de la supropartoj de bronzaj sceptroj, sigeloj kaj pli poste ankaŭ de la diversspeca rita ilaro en la formo de miniaturaj bronzaj imitaĵoj de tranciloj, hakiloj, ponardoj serpoj, ŝtupetaroj, speguloj k. a.) (bildo 1).

Verŝajne ne hazarde, la disvastigo de la rita entombiga ilaro okazis preskaŭ paralele kun la ekapero de la templo de fajro en la urboloko. Tie trovitaj metalurgiaj metiejoj ebligas al ni supozi, ke en ili estis farata la rita-kulta ilaro por la entombigaj celoj kaj, kio pleje gravas, ĝuste la templo verŝajne sankciis la tutan ideologian agadon en la sfero de kulto. Oni ankaŭ povas supozi, ke kun la konstruado de la templo de fajro ĝenerale finiĝis la kunfandigo de malgrandaj dispartigitaj familiaj-gentaj (hejmaj) kultoj en unu tutgentan diaĵon en la formo de la dio de fajro.

Tiamaniere Ĝarkutan en la lasta triono de la II-a miljaro a. K. transformiĝis en la metropolan fruurban centron, kiu plenumis la funkciojn de ekonomia, politika kaj ideologia avangardo en Norda Baktrio. Pro sia geografia aparteno Ĝarkutan fariĝis la potenca fortikaĵo — katalizilo en la politika genezo kaj klasformado de antikva baktria socio.


Miniaturaj ritaj bronzaj imitajxoj de laboriloj el tombejo Gxarkutan (1200-1000 a.K.).

Bildo 1. Miniaturaj ritaj bronzaj imitaĵoj de laboriloj el tombejo Ĝarkutan (1200-1000 a.K.).


Komplekso de ritaj artefaktoj el tombo 268 de la tombejo Gxarkutan 4B (1200-1000 a.K.)

Bildo 2. Komplekso de ritaj artefaktoj el tombo 268 de la tombejo Ĝarkutan 4B (1200-1000 a.K.).


Literaturo:

  1. Askarov A. A. , "Drevnezemledelĉeskaja kultura epoĥi bronzy juga Uzbekistana", Taŝkent, FAN, 1977, 232 p.
  2. Askarov A. A. "Juĵnouzbekistanskij oĉag drevnebaktrijskoj civilizacii", Drevnie civilizacii Vostoka, Taŝkent, FAN, 1986, p. 44-54.
  3. Askarov A. A. , Ŝirinov T. "Drevnebaktrijskij ĥram ognja v juĵnom Uzbekistane", Gradostroitelstvo i arĥitektura, Kultura Srednego Vostoka, Taŝkent, FAN, 1989, p. 7-24.
  4. Ionesov V. I. "Stanovlenie i razvitie ranneklassovyĥ otnoŝenij v osedlozemledelĉeskom obŝĉestve Severnoj Baktrii", Avtoreferat diss. kand. ist. nauk. Samarkand, 1990, 25 p.
  5. Kohl Philip L. , "Central Asia Palaeolithic Beginnings to the Iron Age", Paris, 1984, 284 p.
  6. Rahmanov U. , "Keramiĉeskoje proizvodstvo epoĥi bronzy juĵnogo Uzbekistana", Avtoreferat diss. kand. ist. nauk. Samarkand, 1987, 18 p.
  7. Ŝirinov T. , "Ĝarkutan — rannij gorod epoĥi bronzy juga Uzbekistana", Zony i etapy urbanizacii v Srednej Azii, Taŝkent, 1989, p. 43-44.


Fonto: Scienca Revuo Vol. 43(1992)(l)-160, pĝ. 3-8

Enretigo: Mészáros István
STEB: http://www.eventoj.hu