Legu NUN en formato PDF
Unu el la plej famaj hungaraj verkistoj János Arany en triparta verko notis tiujn rakontojn (Toldi, Vespero de Toldi kaj La amo de Toldi). La unuan el ili oni lernas en ĉiuj hungaraj elementaj lernejoj, kaj nun, pere de tiu ĉi eldonaĵo ankaŭ vi havas la eblon ekkoni liajn mirindajn aventurojn:
Toldi, la memkonscia kampulo, benita kun eksterordinara fizika forto, alvenis al la kortego de la hungara reĝo Ludoviko I., La Granda, kie sia kuraĝo, forto, fideleco kaj grandanimeco vekis la atenton de la reĝo, kiu - pro tiuj kavaliraj kvalitoj - akceptis lin inter siajn kavalirojn.
Interesa legaĵo, parto de la hungara literatura kulturo, certe inda por ekkono ankaŭ en Esperanta formo.
Por ebligi la kiel eble plej vastan diskonigon, tiu ĉi verko - en la traduko de dr. Miklós Fehér - origine estas publikigita en interreto, kaj papera versio estas produktita en malgranda eldonkvanto por la ŝtata libroregistra sistemo.
Legu NUN en formato PDF
János Arany (1817-1882) estas unu el la plej elstaraj figuroj de la hungara poezio, unu el la kreantoj de la popola-nacia stilo. Li naskiĝis en Nagyszalonta (hodiaŭ en Rumanio), kiel malfrua filo de malriĉaj agrikulturistaj gepatroj. La familia etoso donacis al li senteman, sinkaŝeman animon, dum la agrourba ĉirkaŭaĵo donis al li akceptemon al la popolaj tradicioj kaj al la arkaika, popola literaturo de la 17-18-a jarcento.
La unuajn sukcesojn Arany akiris per siaj epikaj poemoj, verkitaj al la konkurso de Societo Kisfaludy. Per tiuj li gajnis ne nur la amikecon de la tiama plej elstara poeto Sándor Petőfi (1823-1849), sed ankaŭ la kontaktojn al la spirita vivo de la ĉefurbo Pest-Buda, al la rondo de revoluciaj junuloj, kaj ricevis publikigeblon en la literaturaj revuoj.
La mallonga periodo de la kreaj jaroj finiĝis kun la malvenko de la revolucio kaj milito por la hungara libereco en la jaroj 1848-49. En la venĝa periodo li devis kaŝi sin, li perdis sian laboron kaj sian loĝejon. En la jaroj de 1850 li estis instruisto en la gimnazio de urbo Nagykörös, sed la politika arbitreco, la morto de la amiko Petöfi, la vivtenaj malfacilaĵoj kaj la spirita soleco puŝis lin en verkistan krizon. En tiuj jaroj li verkis "Vesperon de Toldi" (en 1854), rakontanta pri la maljunaĝo de Miklós Toldi, tiam li verkis siajn unuajn grandajn baladojn - kies kvalito estas komparebla al tiuj de Goethe kaj Schiller - ĉefe pri la elstaraj figuroj de la hungara historio.
Ekde 1860 li vivis en la ĉefurbo Pest-Buda, li redaktis diversajn revuojn, estis la direktoro de la societo Kisfaludy, sekretario poste ĉefsekretario de la Hungara Scienca Akdemio. Kiel organizanto de la literatura kaj scienca vivo li faris grandajn servojn por la hungara kulturo: li estis pretendema kritikisto, larĝvida literatursciencisto, malkovrulo de novaj talentoj, kaj elstara literatura tradukisto.
Pro siaj personaj kaj sociaj problemoj li retiriĝis de la publikaj roloj, kaj ĉe la fino de sia vivo li denove ekverkadis. Li verkis la "Amon de Toldi" (en 1879) pri la mezaĝviraj jaroj de Toldi, verkis lirikajn poemojn pri la vivo de Budapeŝto, iĝinta moderna metropolo, pri nostalgiaj rememoroj de maljuniĝanta poeto. En tiuj jaroj naskiĝis pluraj liaj famaj baladoj, tradukitaj al pluraj lingvoj.
S.S. M - N. GY.
Legu NUN en formato PDF
Központi magyar oldal |
Listo de aliaj libroj |
Scienc-Teknika E-Biblioteko STEB |
Retpoŝta novaĵservo RET-INFO |
La gazeto EVENTOJ |