| Ĉu vi interesiĝas pri Esperanto-novaĵoj?
| Ĉu vi volas scii, kio estas la plej gravaj aktualaj aferoj en Esperantio?
| Ĉu vi ne volas aliĝi al deko de dissendolistoj por ricevi amason da korespondaĵoj?
| – Se jes, la novaĵservo RET-INFO estas taŭga solvo por vi. | ||||
| • | RET-INFO kolektadas novaĵojn pri Esperantaj aferoj, pri novaj servoj, faka aplikado, pri novaj interesaj Esperantaj retpaĝoj, ktp. – sed ne okupiĝas pri lingvaj kaj literaturaj demandoj. |
| • | RET-INFo estas redaktata, filtrata servo, do ni NE distribuas ĉiujn ajn mesaĝojn, nur tiujn, kiujn nia redaktora teamo taksas interesa por la internacia publiko. |
| • | Faka aplikado kaj faka utiligado estas prioritataj terenoj, do bonvenas viaj ĉi-temaj infomoj por distribuado. |
| • | Mesaĝoj de RET-INFO estas dissendataj per retpoŝto. |
| • | Ofteco de la mesaĝoj estas porokaza, sed kutime ne pli ol averaĝe 1-2 mesaĝoj tage. |
| • | La servo estas senpaga. |
| – | Aliĝi al la servo vi povas per la suba enketilo, aŭ per simpla retpoŝta mesaĝo (kun via nomo, retadreso kaj lando) al la oficeja adreso. |
| – | Malaliĝi vi povas per simpla retpoŝta mesaĝo al "oficejo@eventoj.hu" |
| • | Se vi volas diskonigi iun informon per "ret-info", sendu vian mesaĝon al la redakcia adreso: "ret-info ĉe eventoj.hu" |
| • | La servon funkciigas la redaktora teamo de Budapeŝta Esperanto-Centro "Eventoj" kun gvido de Szilvási László. Nia adreso: pk. 87, HU-1675 Budapeŝt, Hungario. Redakcia retadreso: "ret-info@eventoj.hu" |
| • | Se vi estas kontenta pri "RET-INFO", diru tion ankaŭ al viaj amikoj! Ni ĝojas, se per nia servo ni povas eĉ iomete helpi Esperantujon. |
| www.eventoj.hu | www.esperanto.hu | S.T.E.B. |