Reklamu vian aranĝon!

Internacia Kalendaro de Esperantaj Aranĝoj estas unu el la plej popularaj, plej vizitataj Esperantaj retpaĝoj.

  • La enlistigo de bazaj informoj pri via aranĝo estas senpaga! (dato, nomo, retpaĝo, organizaj adresoj, ktp). Por anonci sendu retpoŝtan mesaĝon, aŭ uzu la anonc-formularon ĉi-tie.

  • La kalendara listo enhavas kutime 250-300 aranĝojn. Vi povas turni la atenton de vizitantoj speciale al via aranĝo per aldono de APARTA EMBLEMO tuj antaŭ la datumoj de via renkontiĝo!

  • Tarifo por aldono de emblemo de unu aranĝo: 10 eŭroj. Vi povas pagi ĝin al nia UEA-konto ELLS-S. La emblemo estos videbla en la retpaĝo ĝis la fino de la kuranta jaro.

  • Bonvolu atenti, ke "emblemoj" ne egalas al "fotoj" aŭ al "reklamrubandoj" (banner)! Taŭgajn ekzemplojn pri emblemoj vi povas trovi ekzemple ĉi tie! Mezuroj de la emblemoj ne estas strikte fiksitaj, kutime ĉ. 150*150 pikseloj, por kuŝantaj bendoj ĉ. 230*50 pikseloj.

Por peti modifi/aldoni/forigi iun informon oni povas uzi la anonc-enketilon en la retpaĝo mem, aŭ oni povas fari ĝin per simpla retmesaĝo al ni.

Se vi decidis mendi aperigon de emblemo, sendu ĝin en ajna bildformato (prefere: jpg) al nia adreso: "kalendaro@eventoj.hu" .

Kontaktu nin: Szilvási László

Szilvási László       

      Keményfi Imre


Internacia Kalendaro de Esperanto-Aranĝoj Novaĵservo RET-INFO www.eventoj.hu