skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmenpluen

46. Ĉe la Tendarfajro

tendarfajro: fajro por doni lumon kaj varmon, ofte la centro de tendara festvespero.
ĉefajra rakonto, teatraĵo.
serĉo: rakonteto por ridigi la aŭskultantojn .
farseto: komika teatraĵeto.
kanono, ĉenkanto: kanto, kiun diversaj grupoj samtempe kantas, sed ne komencante en la sama momento.
rekantaĵo: parto de kanto, kiu revenas post ĉiu strofo.
kunkrio: krio, kiun ĉiuj faras kune kaj ritme, por montri aprobon (aŭ male).
inaŭguro: ceremonia komenciĝo de tendarfajro (aŭ de ia kunveno).
vesper-meditado: ceremonia aŭ pia finiĝo de la tago aŭ kunveno.

47. Ĉifroj

ĉifro: sekreta maniero por skribi sciigojn.
ĉifri: fari ĉifron el komuniko en klara lingvo.
deĉifri: transmeti ĉifron en klare kompreneblanlingvon.
ŝlosilo: la sekreto, kiun oni bezonas por kompreni la ĉifron.

Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavohejmen suprenRegistro Registro