skolta kaj tenduma terminaro

reenal la enhavo hejmenpluen

31. Tranoktado

tranokti: pasigi la nokton.
dormosako: sako en kiu oni dormas, por ne iĝi malvarma. La vandoj konsistas el du tavoloj de tolo, inter ili estas materialo kiu retenas (kon- servas) la varmon.

lanuga plenigaĵo: por dormosaka vando, el plumetoj.
plasta plenigaĵo: el poliestro aŭ alia moderna materialo.
aermatraco: sako el gumita tolo, kiun oni ŝveligas per enblovado.
tendlito: faldebla lito.


Skolta kaj Tenduma Terminaro, kompilita de J.K. Hammer, eldonita de la Skolta Esperanto-Ligo
reenal la enhavo hejmen suprenĈapitro 32 Ĉapitro 32