Hejmen!
[substrat/o] [Ne enmetu sencon 4 de PIVS.]
- Senco 1 en PIV jam suficxas rilate la fabrikadon de integraj
cirkvitoj, kvankam mi forte rekomendas uzi pli klaran esprimon kiel
subtavolo aux apogtavolo anstataux substrato. La
difino en PIVS povas esti malgxusta, cxar la simila vorto en aliaj
lingvoj ofte signifas la duonkonduktantan kristalon mem, dum la difino
en PIVS sxajne aludas ion nekonduktantan sub tio. Cetere, PIVS havas la
malgxustan fakindikon.