Hejmen!
modem/o KOMP Aparato por sendi k ricevi ciferecajn datenojn per
analoga lineo, ekz. telefonlineo, konvertante ilin al sonoj. ->
modulilo.
- Modemoj funkcias diversmaniere. Mi pensas, ke la specoj plej
multe uzataj hodiaux uzas fazmoduladon de ondo kun fiksita frekvenco,
sed kelkaj kunmiksas diversfrekvencajn ondojn, kaj la malnovaj sxaltas
inter du frekvencoj. Ne estas klare, cxu cxi tiuj du lastaj vere
modulas, cxar mankas ``portanta ondo''.