Hejmen!
[kompatibil/a] [Ne enmetu.]
- ... kion oni pensu pri la vorto kompatibila (interkonvena,
kongrua) el PIVS? \par Gxi sxajne finigxas per la sufikso -il', sed gxi
tute ne estas ilo. Efektive, -ibil' evidente estas speco de franca
-ebl'. Tamen la afero neniel rilatas al kompato! \par Iel gxi trafe
reprezentas la kulminon de Esperanta leksikografio. \par Sed por vere
taksi la altan nivelon de nia plej prestigxa, plej profesia, plej
akademia Suplemento, necesas legi ankaux la difinon: ``Kvalifikas du
sistemojn (biologiajn, elektronikajn...), kiuj povas akordigxi''. \par
Enestas pluraj el la klasikaj evitendajxoj: Adjektivo estas difinita
per sensubjekta frazo anstataux per adjektivo. Tute ne estas klare,
kiajn sistemojn oni aludas per ``biologiajn, elektronikajn...''. (Se
temas pri inteligentotesto ``Kio sekvas en cxi tiu serio?'', laux mi
mankas iom da informo.) Amaso da maltrafa balasto. \par Mankas
ekzemploj pri ``kompatibila'', sed la ekzemploj pri ``kompatibileco''
apenaux rilatas al ``sistemoj'', escepte de ``kompatibileco inter
komputoro k gxiaj aneksoj'' ... kiam ne vere temas pri ``du''. \par
Kompreneble la vorto ``anekso'' nenie estas difinita: unu el la plej
nepraj leksikografiaj evitendajxoj plej trafe trafitaj, kvazaux la
auxtoro plej lerte volus montri, kiel oni ne faru vortaron. \par Oni
tamen devas ridi.