Hejmen!
datum/o 1 SCI = donitajxo. 2 KOMP = dateno.
- Laux mi oni ne povas pretendi, kiel PIVS, ke datumo en cxi
tiu senco estas derivajxo de dato. (Se oni volus derivi tiusencan
vorton per la sufikso -um', versxajne la vorto estus donumo.) Oni
povas longe diskuti, cxu dateno aux datumo estas pli bona
por la komputika senco; mi, same kiel KBT, preferas
datenon. Tamen mi konstatas, ke la vorto datumo estas
efektive uzata de kompetentaj auxtoroj kaj por la komputika senco
(dateno) kaj por la scienca senco (donitajxo), kaj mi ne
konsideras gxin kiel tre evitindan.