Hejmen!
blok[3]o [...] 7 TEK Relative memstara parto, kies
aparta funkcio estas precize difinita, por ke oni povu projekti gxin
aparte k poste kunmeti en sistemon; = sistembloko: interfaco inter
~oj; anstatauxigi difektitan ~on. [...]
sistem~o = bloko 7. [...]
- La antauxa difino estis ``Aro da organoj, formanta tutajxon, k
tia, ke oni povas facile gxin anstatauxigi per alia simila, en okazo de
difekto de la aparato aux masxino''. Mi ne intencas vere sxangxi la
sencon, nur la emfazon: projektado estas hodiaux pli grava ol riparado,
mi pensas.
- En komputila programo block povas esti grupo de
programfrazoj limigita per iuspecaj krampoj kaj uzebla en la loko de
simpla programfrazo (compound statement, kompleksa frazo,
parenteza ordono), kiu gxenerale samtempe estas deklarujo
(regiono, kiu limigas deklarojn), sed la detaloj dependas de la
programlingvo, kaj temas pri afero tro faka por normala vortaro.