PPL Legomoj

Esperanto-nomoj por legomoj manĝataj en Nord-Okcidenta Eŭropo

(lasta modifo: 1997-10-27)


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE LEGOMOJ
EN NORD-OKCIDENTA EŬROPO
Kompilis: Wouter F. Pilger

...............................................
(C)1997 W.F.Pilger, NL-8223-ZS-26.
Ĉiuj rajtoj rezervitaj.
...............................................


Temas pri legomoj manĝataj en Nord-Okcidenta Eŭropo, kvankam la legomoj povas veni de malproksime. (Fakte temas pri legomoj, kiujn oni ĉirkaŭ 1990 pli-malpli regule povis aĉeti en grandaj urboj de la regiono, plus iuj, kiujn oni mem kreskigis en sia legomĝardeno.) Ne ĉiuj estas manĝataj de ĉiuj tie! Aliflanke, certe ne ĉio aĉetebla aperas ĉi tie.


Kio estas legomo?
La limoj inter ''legomo'' kaj ''frukto'', aŭ inter ''legomo'' kaj ''spic-herbo'' ne estas absolutaj. Eble en ĉi tiu listo vi ne trovos ion atenditan, eble vi kontraŭe trovos ion neatenditan...
(kaj je la fino estas iom da spic-herboj)


La aranĝo estas jena:

Scienca nomo de la planto (Esperanto-nomo(j) de la planto*)
Esperanto-nomo(j) de la legomo - AN FR GE NL nomoj por la legomo aŭ la planto
skizo: kelkaj ecoj, foje komparo al aliaj
uzo: ne elĉerpe; "en salatoj" = tranĉita, nekuirita
gusto: foje iu indiko
origino: origina origino kaj/aŭ nuna devenloko (por Eŭropo)
(ne ĉiam ĉio)
* Iuj preferas en transskribo de sciencaj nomoj 'z' anstataŭ 's' inter vokaloj. Mi ofte ne.


atentu: Ne mi elpensis ĉion ĉi. Mi simple prenis el diversaj fontoj. Mi do ne garantias la ĝustecon de la informoj. - Iuj plantoj sub iuj kondiĉoj povas esti malsanigaj!


De iuj planto-specioj ekzistas multaj varioj, kaj foje de unu vario ekzistas pluraj kultivaroj aŭ kultur-formoj, aŭ rasoj, preparataj kiel legomoj en malsama maniero. Ankaŭ foje la sama vario aŭ formo estas ne la sama legomo laŭ la aĝo de la planto aŭ la uzata parto de la planto. Pro tio, eĉ la scienca nomo de la vario aŭ formo ne estas plene decidiga. Tial mi donas ankaŭ skizan priskribon kaj nomojn en kelkaj naciaj lingvoj. Kvankam tiuj nacilingvaj nomoj estas transprenitaj el verkoj pri legomoj, foje ili pli ŝajnas esti nomo por la planto, eble ĉar la legomo tie estas malpli konata. Kaj foje ili ŝajnas al mi simple neĝustaj (tiam mi aldonis demandsignon). Ĉe NL aperas ankaŭ nomoj devenantaj de i.a. Indonezio kaj Surinamo (oe sonas kiel u).


fam. Aizoaceae


Mesembryanthemum crystallinum (kristala mesembriant(em)o)
glaci-herbo - AN Ice plant; FR Ficoide; GE Eiskraut; NL IJskruid
skizo: karnecaj, sukecaj folioj, sur kiuj aperas salo-kristaloj
uzo: kiel spinaco (mallonge kuiri); aŭ en supo
gusto: iom pli sala kaj acida ol spinaco
origino: S.Afriko, sed nun ankaŭ Mediteraneo, Aŭstralio


Tetragonia tetragonoides (.. tetragonio)
Novzelanda spinaco - AN NZ spinach; FR 'Epinard de la NZ; GE NS Spinat, Sommerspinat; NL NZ spinazie
skizo: karnecaj, pli-malpli triangulaj, folioj
uzo: kiel spinaco (mallonge kuiri)
origino: Aŭstralio, Nov-Zelando, Polinezio, Japanio; nun en moderklimataj kaj duontropikaj landoj


fam. Alliaceae (aŭ subfam. de Liliaceae)


Allium ascalonicum (askalona, ŝalota ajlo, aliumo; ŝaloto)
ŝaloto; (askalono) - AN Shallot; FR 'Echalotte; DE Schalotte; NL Sjalot
skizo: ne tre grandaj bulberoj (ligitaj al komuna fundo) en komuna seka, bruneca ŝelo (do kiel ajlo, ne kiel cepo); interna koloro flava ĝis ruĝa
uzo: ĵus-maturaj ŝalotoj kiel aldonaĵo aŭ en salatoj; sekaj ŝalotoj: kuiri, baki
gusto: pli delikata ol cepo
origino: supozeble Israelo (Askalono); nun ĉie


Allium cepa (cepa ajlo, aliumo; cepo)
cepo - AN onion; FR oignon; GE Zwiebel; NL Ui; ajuin
skizo: bulbo blanka, flava, ruĝa; kutime ne konsistanta el pliaj bulberoj
uzo: en salatoj; friti, kuiri, en supo
gusto: cepa; foje iom dolĉa
origino: Meza Azio; nun ĉie


(same)
arĝenta cepeto - AN Silverskin o.; FR Petit o. blanc; GE Silberzwiebel; NL Zilveruitjes
skizo: malgrandaj blankaj cepetoj dense kaj sufiĉe profunde semitaj, foje verdaj kiam ili kreskis supertere
uzo: en dolĉe-acidaj aŭ salaj konservoj por en salatoj aŭ kiel aldonaĵo aŭ ornamo; kiel parto de pikil-manĝeto


(same)
printempaj, junaj cepetoj - AN Spring o.; FR Ciboule; GE Buendzwiebel; NL Bosui
skizo: junaj cepoj (ankaŭ senbulbaj rasoj) vendataj kun la (tubaj) folioj
uzo: la tuto: en salatoj aŭ supo


Allium fistulosum (fistula ajlo, aliumo)
tigo-, stango-, tubo-cepo - AN Welsh o.; FR ail fistuleŭ; GE Winterzwiebel; NL Stengelui, Grove bieslook
skizo: similas al poreo (foliingo-''stango''), sed folioj tubaj kaj malpli sukaj
uzo: junaj en salatoj; pli aĝaj kiel poreo; tre taŭga por supo
origino: Orienta Azio; malmulte en Eŭropo


Allium porrum (porea ajlo, aliumo; poreo)
poreo - AN Leek; FR Poir'ee; GE Porree, Lauch; NL Prei
skizo: folioj kun foliingo-''stango'' (folioj - blanka parto - unue kune kvazaŭ stango, poste - verdaj partoj - dise); libera parto de folio estas plata kaj sufiĉe larĝa
uzo: kutime oni tranĉas la ''stangon'' kun nur kelkaj cm de la verda, libera parto de la folio: kuiri; supoj; torto
origino: supozeble orienta Mediteraneo; nun ankaŭ moderklimata Eŭropo


Allium sativum (akra ajlo, aliumo)
ajlo - AN Garlic; FR Ail blanc; GE Knoblauch; NL Knoflook
skizo: angulecaj, sufiĉe sekaj, facile disiĝantaj, bulberoj en komuna blanka aŭ ruĝa ŝelo.
uzo: elpremi sukon aŭ pecetigi; en salatoj aŭ kiel spico en diversaj pladoj
gusto: multe pli forta aŭ akra ol cepo, penetras tutan korpon
origino: centra Azio; nun ĉie kie estas seke kaj sune


Allium schoenoprasum (ŝenopraza ajlo, aliumo; ŝenoprazo)
ŝenoprazo - AN Chives; FR Civette; GE Schnittlauch; NL Bieslook
skizo: maldikaj (kelkaj mm), tubecaj, folioj
uzo: spica aldonaĵo al supoj, salatoj k.a.
origino: supozeble Norda Ruslando; nun ĉie en modera klimato


Allium tuberosum (tubera ajlo, aliumo)
Ĉinia ŝenoprazo - AN Chinese, broad leaf chive; FR Ciboulette chinoise; GE China Lauch; NL Chinese bieslook
skizo: longaj, mallarĝaj, plataj folioj kaj same longaj flortigoj kun blankaj florburĝonoj (el kiuj kreskas umbelo)
uzo: folioj: kiel spica aldonaĵo; floroj: friti
origino: Ĉinio, Japanio, Hindio; nun ankaŭ ekz. Kalifornio


fam. Amaranthaceae


Amaranthus dubius (.. amaranto)
(Kariba) amaranto - AN Amaranth; FR Amarante; GE Amarant; NL Surinaamse amarant, klaroen
skizo: grandaj, molaj folioj sur sukaj tigoj; foje ruĝeca
uzo: kiel spinaco (kuiri)
gusto: sufiĉe forta
origino: supozeble Kariba regiono; nun ĉie en (duon)tropika Ameriko


fam. Araceae


Amorphophallus campanulatus (.. amorfofal(us)o)
elefanto-piedo; elefanto-ignamo - AN Elefant yam; NL olifantspoot
skizo: globecaj tuberoj ĝis 30 cm, 25 kg
uzo: diskaj tranĉoj: kuiri, friti
origino: Azio


Colocasia esculenta (manĝebla kolokasio)
taro - AN+FR+GE+NL Taro
skizo: brunaj radikoj (la Ĉiniaj estas globformaj) kun longa tigo
uzo: radikoj: senŝeligi, tranĉi, lavi en salakvo, vaporkuiri
origino: S.Or. Azio; nun ĉie en tropikaj malaltejoj


Xanthosoma sagittifolium (sagfolia ksantosomo)
tanjero - AN Taro?, cocoyam; FR Calalou, tanier; GE Tannia; NL Tajer(blad)
skizo: la radikoj similas al tiuj de taro; ankaŭ la grandaj (50 cm) triangulaj aŭ sagoformaj folioj estas manĝataj
uzo: radikoj: kiel taro; folioj: kuiri
origino: Kariba regiono


fam. Basellaceae


Basella sp. (baselo)
baselo; Malabara spinaco - AN Ceylon spinach, Malabar nightshade; FR Baselle blanche; GE Malabar Spinat, Indischer S.; NL Basella
skizo: relative grandaj, sufiĉe karnecaj, brilaj folioj, verdaj aŭ ruĝaj, rondecaj aŭ korformaj
uzo: kiel spinaco aŭ portulako (kuiri)
gusto: iom ŝlimeca
origino: S.Or. Azio; nun ĉie en tropikaj regionoj


fam. Boraginaceae


Borago officinalis (kreskema, kutima borago)
borago; kukumo-herbo - AN Borage; FR Bourrache; GE Gurkenkraut, Boretsch; NL Bernagie, borago, komkommerkruid
skizo: unujara planto kun vilaj ovoformaj folioj kaj steloformaj, bluaj (foje rozaj) floroj - oni manĝas la junajn foliojn
uzo: en salatoj aŭ, tranĉita, sur buterpano; per la floroj oni spicas vinagron
gusto: iom kiel kukumo
origino: Mediteraneo; nun ĉie en Eŭropo


fam. Chenopodiaceae


Atriplex hortensis (ĝardena atriplo)
ĝardena atriplo - AN Orache; FR Arroche; GE Gartenmelde; NL Tuinmelde
skizo: rapide kreskanta unujara planto kun verdaj, flavaj, ruĝaj folioj, pli-malpli triangulaj, malsupre kovritaj de pulvoro
uzo: forlavi la pulvoron; en salatoj; mallonge kuiri (kiel spinaco); en supo
origino: S.Or. Eŭropo, Centra Azio


Beta vulgaris var. conditiva (ordinara beto)
ruĝa beto - AN Garden, table beet; FR Betterave, potag`ere; GE Rote B(i)ete; NL Rode biet, kroot
skizo: nu: ruĝa... beto (kvankam ekzistas ankaŭ varioj, kies interno estas blanka, flava aŭ ruĝa-kaj-blanka); pli-malpli globforma (aŭ cilindroforma) dika supra parto de radiko
uzo: (longe) kuiri (se ne jam kuiritaj antaŭ aĉeto), raspi aŭ tranĉi (la kuiritan) kaj aldoni al salatoj
origino: Mediteraneo; nun ĉie en modera klimato


Beta vulgaris var. flavescens (ordinara beto)
ripa folio-beto; beto-ripoj - AN Swiss chard; FR Bette; GE Rippenmangold, Stengelmangold; NL Snijbietribben
skizo: grandaj verdaj aŭ ruĝe-verdaj folioj kun larĝa, plata, blanka aŭ ruĝa tigo kiu transiras al larĝa ripo
uzo: forigi la verdan folio-mason; tranĉi la tigojn kaj ripojn al pecoj kaj tiam kuiri aŭ stufi
origino: Mediteraneo


Beta vulgaris var. vulgaris (var. cicla?) (ordinara beto)
folia, Sicilia folio-beto; beto-folioj - AN Spinach beet; FR C^ote de blette; GE Schnittmangold, Blattmangold; NL Snijbietblad
skizo: detranĉitaj junaj verdaj aŭ ruĝe-verdaj folioj; du-tri semajnojn post fortranĉo de la folioj oni povas rikolti denove
uzo: mallonge kuiri (kiel spinaco)
origino: Mediteraneo


Salicornia europaea (suka, Eŭropa salikornio; sukaj salo-kornoj)
salikornio; salo-kornoj - AN Glassworth; GE Glasschmalz, Queller; NL Zeekraal
skizo: kvazaŭ senfoliaj unujaraj plantetoj kun disbranĉiĝantaj, karnecaj tigoj, verdaj aŭ ruĝecaj
uzo: kuiri
gusto: sala
origino: kreskas ĉe marbordo en N.Okc. Eŭropo


Spinaca oleracea (legoma spinaco)
spinaco - AN Spinach; FR 'Epinard; GE Spinat; NL Spinazie
skizo: triangulecaj aŭ ovoformaj folioj
uzo: junajn foliojn oni povas manĝi nekuiritajn; aliokaze: mallonge kuiri (ne konservu kuiritan spinacon, pro formiĝo de nitrito)
origino: Kaŭkazo, Irano; nun Eŭropo, Okc. Azio; N. Ameriko


fam. Compositae; Asteraceae


Arctium lappa (granda arktio; granda lapo)
lapo-radikoj - AN Burdock; FR Bardane g'eante; GE Grosse Klette; NL Kliswortel (v.d. grote klis)
skizo: la planto havas senharajn tigojn kaj iom malglatajn foliojn, la fruktoj alhokiĝas al preterpasantoj; oni manĝas la longajn, rektajn, karnecajn radikojn
uzo: radikoj: senŝeligi, kuiri (kiel skorzoneroj)
gusto: iom komparebla al skorzoneroj
origino: Eŭropo kaj Azio


Aster tripolium (mara astero)
mara astero - AN Michaelmass daisy; GE Strandaster; NL Zeeaster, lamsoor, zulte
skizo: rozetoj da longaj, mallarĝaj, karnecaj folioj (ĉ.12 cm); oni plukas ilin junajn
uzo: kuiri
origino: Eŭropo kaj Azio


Chrysantemum coronarium (krona krizantemo)
salato-krizantemo - AN Garland; GE Salat-Chrysanthemum; NL Gekroonde ganzenbloem
skizo: multe pluroble entranĉitaj folioj; oni fortranĉas la ŝosojn junajn, por ke elkresku novaj
uzo: kuiri aŭ en supo; ankaŭ la floroj estas manĝeblaj
origino: Ĉinio; nun ankaŭ Japanio kaj Kalifornio


Cichorium endivia (endivia cikorio; endivio)
(tutfolia / krispa) endivio - AN Broad leaf / curled endive; FR Chicor'ee scarole / fris'ee; GE: Endivie, Eskariol / krause Endivie; NL Andijvie / krulandijvie
skizo: larĝa, plata rozeto da folioj malpli aŭ pli entranĉitaj, kiuj formas preskaŭ kapon
uzo: en salatoj; kuiri kaj uzi en mikspoto kun terpomoj
origino: Mediteraneo; nun Okc. Eŭropo


Cichorium intybus var. foliosum (entranĉita, amara cikorio)
folio-cikorio - AN Green-leaved chicory; FR Ch. sauvage am`ere; GE Salat Zichorie; NL Bladcichorei
skizo: grandaj verdaj folioj, disaj; foje forcitaj en mallumo (tiam preskaŭ blankaj); per rostado de la radikoj de alia vario: radicosum oni faras anstataŭaĵon por kafo
uzo: ĉefe en salatoj
gusto: sufiĉe amara
origino: Mediteraneo


(same)
sukerpano-cikorio - AN Sugar loaf; FR Pain de sucre, chicor'ee sauvage am'elior'ee; GE Zuckerhutsalat; NL Groenlof
skizo: grandaj verdaj folioj formantaj cilindrecan kapon
uzo: tranĉi kaj kuiri (kiel endivio)
gusto: pli dolĉa ol folio-cikorio
origino: Mediteraneo; nun ankaŭ Meza Eŭropo


(same)
ruĝa cikorio - AN Red-leaved ch.; FR Ch. sauvage rouge; GE Radicchio; NL Roodlof, Radicchio
skizo: ne tre grandaj, firmaj kapoj da ruĝaj folioj kun blankaj ripoj
uzo: en salatoj; ankaŭ friti aŭ rosti
gusto: sufiĉe amara
origino: Mediteraneo; preskaŭ nur Italio


(same)
blanka, Brusela cikorio - AN Witloof ch., Brussels ch.; FR Endive, Ch.-witloof, ch. de Brŭelles; GE Zichoriensalat; NL Witlof, Brussels lof
skizo: ne grandaj, longecaj (15-20 cm) kapoj forcitaj en mallumo kaj tial blankaj, flavetaj
uzo: en salatoj; kuiri (tutajn aŭ tranĉitajn); friti
origino: Mediteraneo; nun: Francio, Belgio, Nederlando


Cynara cardunculus (kardona cinaro; kardono)
kardono - AN Cardoon; FR Cardons; GE Kardone; NL Kardoen
skizo: granda, multfolia, pika planto kun dikaj karnecaj foliobazoj; la foliojn oni aŭtune kunligas kaj ĉirkaŭvindas per nigra plasto; la internajn foliojn oni manĝas
uzo: forpreni eksterajn foliojn, fortranĉi radikorestojn kaj verdajn partojn, tranĉi kaj mergi en akvo kun vinagro (aliokaze nigriĝas), longe kuiri
origino: Mediteraneo; Italio, Hispanio, Francio


Cynara scolymus (artiŝoka cinaro; artiŝoko)
artiŝoko - AN Artichoke; FR Artichaut; GE Artichocke; NL Artisjok
skizo: grandaj pikaj plantoj; oni manĝas la karnecan malsupron de la flor-kapitulo kaj la karnecajn partojn de la brakteoj
uzo: trunkon kaj subajn kelkajn brakteojn fortranĉi, fortondi pintojn, kuiri en multe da akvo kun iom da salo; la kuiritajn brakteojn oni dum manĝado deŝiras kaj oni forsuĉas la molan subon
origino: Mediteraneo


Helianthus tuberosus (tubera helianto; ter-piro)
ter-piro; topinamburo - AN Jerusalem artichoke; FR Topinambour; GE Erdbirne, Topinambur; NL Aardpeer
skizo: neregulformaj blankaj aŭ violkoloraj tuberoj kun maldika, ne korkiĝanta haŭto
uzo: mallonge kuiri kaj tiam friti aŭ pureigi; aĝajn tuberojn unue senŝeligu; ankaŭ en salatoj
gusto: similas al artiŝoko
origino: Ameriko; nun ankaŭ Francio, Germanio


Lactuca sativa var. angustana (kultiva laktuko)
trunko-laktuko; asparago-laktuko AN Celtuce, stemlettuce; GE Spargelsalat; NL Stengelsla
skizo: ne-kapiĝanta laktuko kun firmaj folioj kaj sufiĉe longa fibreca trunko aŭ tigo
uzo: trunko: forigi foliojn, senŝeligi, tranĉi; en salatoj aŭ kuiri; la foliojn oni povas kuiri
origino: Ĉinio


Lactuca sativa var. capitata (kultiva laktuko)
kapa laktuko - AN Head lettuce; FR Laitue; GE Kopfsalat; NL Kropsla
skizo: preskaŭ tute fermita kapo da folioj; foje parte ruĝa
uzo: dismeti la foliojn, eventuale ne uzi la eksterajn; ne kuiri, sed uzi en salatoj (aŭ kiel salaton), aŭ kiel aldonaĵon aŭ ornamaĵon ĉe aliaj pladoj
origino: Eŭropo


(sama)
glaci-laktuko - AN Crisphead lettuce, iceberg l.; FR laitue pomm'ee fris'ee; GE Eissalat; NL IJs(berg)sla
skizo: firme fermita kapo, simila al malgranda blanka brasiko, kun ĉirkaŭe disstaraj krispaj folioj; la folioj estas sufiĉe dikaj
uzo: forigi la disstarajn foliojn (ili estas tenacaj); krome kiel kapa laktuko
origino: Usono; nun Eŭropo, Israelo


(sama)
tranĉ-laktuko
(diversaj varioj aŭ rasoj de laktuko, semitaj tre dense - la foliojn tre junajn oni detranĉas)
uzo: en salatoj; kiel ornamaĵo


Lactuca sativa var. crispa (kultiva laktuko)
pluk-laktuko; krispa laktuko - AN Loose-leaf lettuce; FR laitue `a couper?; GE Schnittsalat?, Pfluecksalat; NL Pluksla, krulsla
skizo: ne kapiĝanta, kun krispaj aŭ entranĉitaj folioj, foje (parte) ruĝaj
uzo: kiel kapa laktuko
origino: Eŭropo


Lactuca sativa var. longifolia (kultiva laktuko)
Rom(i)a laktuko - AN Cos lettuce; FR Laitue romaine; GE Bindesalat, Roemischer Salat; NL Bindsla
skizo: longaj kaj ne tute fermitaj kapoj
uzo: la dikaj kaj tenacaj folioj pli taŭgas por stufado
origino: Mediteraneo


Scorzonera hispanica (hispana skorzonero)
skorzonero - AN Scorzonera, black salsify; FR Scorson`ere, salsifis; GE Schwarzwurzel; NL Schorseneer
skizo: 40 cm longaj, rektaj radikoj, blankaj interne kun brune-nigra haŭto
uzo: senŝeligi, dispecigi, meti en akvon kun vinagro (kontraŭ bruniĝo); kuiri, stufi, baki, friti - eblas ankaŭ unue kuiri kaj poste senŝeligi
origino: S. Eŭropo


Taraxacum sp. (''officinale'') ((iu) ''herbeja'', ''kutima'' taraksako; leontodo)
leontodo; talpa salato - AN Dandelion; FR Pissenlit; GE Loewenzahn, Kuehblume; NL Molsla, paardenbloem
skizo: (junaj) folioj de folio-riĉaj specioj aŭ varioj de leontodo (foje blankaj pro kovrado per tero aŭ forcado en mallumo)
uzo: en salatoj
origino: Eŭropo kaj Okc. Azio


fam. Convolvulaceae


Ipomoea aquatica (akva ipomeo)
akvo-spinaco - AN Water spinach FR Patate aquatique NL Waterspinazie
skizo: longecaj, sufiĉe mallarĝaj folioj, foje sagoformaj, kun kavaj, sukecaj tigoj
uzo: en salato aŭ kuiri (kiel spinaco)
origino: Or. Azio


Ipomoea batatas (batata ipomeo; batato)
batato; dolĉa terpomo - AN Sweet potatoe; FR Patate douce; GE Suesskartoffel, Batate; NL Zoete aardappel, bataat
skizo: rondaj, ovoformaj aŭ longecaj tuberoj, blankaj, flavaj, ruĝaj; longo ĝis 25 cm, diametro ĝis 12 cm
uzo: senŝeligi, tranĉi; (vapor)kuiri, baki aŭ friti; iom dolĉigi
origino: nekonata; nun ĉie en (duon)tropika klimato


fam. Cruciferae; Brassicaceae


Armoracia rusticana (kampara armoracio; kreno)
kreno - AN Horse radish; FR Raifort sauvage; GE Meerrettich, Kren; NL Mierikswortel
skizo: sufiĉe dikaj malmolaj radikoj, flavecaj ĝis brunaj, ĝis 40 cm longaj, kun iom malglata haŭto kaj blanka interno; enhavas mustardo-oleon, kiu incitas okulojn dum purigado
uzo: senŝeligi, raspi; uzi en saŭcoj aŭ miksi kun ekz. raspita pomo; aldonu citronsukon aŭ vinagron por konservi la koloron; ne kuiri, ĉar tiam la gusto malaperas
gusto: tre akra
origino: Or. Eŭropo, Okc. Azio


Barbarea vulgaris (ordinara barbareo; Barbara-herbo)
Barbara-herbo; vintra kreso - AN Wintercress; FR Cresson de jardin; GE Winterkresse; NL Barbarakruid, winterkers
skizo: junaj plantoj: kreso kun (korformaj) folietoj ĉ.15 mm; la folioj de pli aĝa planto similas al tiuj de rafano
uzo: ne aŭ mallonge kuiri; en salatoj kaj saŭcoj
gusto: pli akra ol ĝardena kreso (Lepidium sativum)
origino: S.Okc. Eŭropo; nun ankaŭ N. Ameriko


Brassica rapa (campestris) var. alboglara (rapa, kampa brasiko)
Ĉinia brokolo - AN Chinese kale; FR Brocoli de Chine; NL Chinese broccoli, kailan
skizo: iom malpli densa ol brokolo
uzo: kiel brokolo
origino: Suda Ĉinio


Brassica rapa (campestris) var. chinensis (rapa, kampa brasiko)
Ĉinia brasiko; (pakĉojo) - AN Pak-choi, celery cabbage; FR Chou Chinois; GE Pak-Choi, Chinakohl; NL Paksoi
skizo: folia brasiko, ne kapo, folioj ofte kun dikaj blankaj tigoj, kiujn oni manĝas kun la folioj
uzo: tranĉi al pecoj; iom stufi, rapide preta; ankaŭ en supoj
origino: Or. Azio


Brassica rapa (campestris) var. pekinensis (rapa, kampa brasiko)
Pekina brasiko; (pecajo) - AN Chinese cabbage; FR P'e-tsai; Chou de Chine; GE Chinesischer Kohl; NL Chinese kool, pe-tsai
skizo: preskaŭ fermita, longa kapo, sen tigoj, kun larĝaj blankaj ripoj; interne flaveca aŭ orkolora
uzo: forigi eksterajn disajn foliojn; tranĉi; iujn tipojn oni povas manĝi nekuiritajn, aliajn oni stufas
origino: Ĉinio, Koreio


Brassica rapa (campestris) var. perviridis (rapa, kampa brasiko)
mustardo-spinaco; komacumo - AN Mustard spinach; FR Moutarde 'epinard; NL Mosterdspinazie, komatsuma
skizo: multfoliaj plantoj, rezulto de krucado de diversaj varioj de Brassica rapa (campestris), ekzemple de Ĉinia brasiko kun rapoj; la junaj folioj estas manĝataj
uzo: manĝi kiel spinacon, mallonge kuiri; nur tre junaj folioj manĝeblas sen kuirado
gusto: brasikeca, sed iom akra
origino: Japanio, Koreio; nun ankaŭ Usono


Brassica rapa (campestris) var. rapa (rapa, kampa brasiko)
rapetoj - AN Garden turnip; FR Navet, potag`ere; DE Speiseruebe; NL Consumptieknollen
skizo: globoformaj aŭ longecaj tuberoj aŭ radikoj, blankaj kun foje ruĝa supro
uzo: senŝeligi, tranĉi; stufi aŭ en salatoj
gusto: la junaj estas sufiĉe mildaj
origino: Mediteraneo, Azio; nun ankaŭ Or. Azio, Eŭropo


Brassica rapa (campestris) sspp. (rapa, kampa brasiko)
brasiko-folietoj - AN Turnip tops, t. greens; FR Brocolis de raves; GE Ruebstiel, Stielmus; NL Raapstelen
skizo: tre junaj plantetoj de diversaj subspecioj aŭ varioj, vendataj kun aŭ sen la radiketoj
uzo: kuiri kiel aparta legomo; tranĉi por en salatoj
origino: diversa


Brassica juncea, ssp. juncea (junka brasiko, Sarepta mustardo)
mustardo-folioj; Sarepta-mustardo - AN Brown mustard, mustard greens; FR Moutarde brune; DE Sarepta Senf, Indischer Senf; NL Sarepta-mosterd, amsoi
skizo: rozetoj da hele verdaj, malglataj folioj, ĝis 40 cm
uzo: junajn folietojn oni povas manĝi nekuiritajn; pli aĝaj estas malmolaj kaj do kuirataj
gusto: iom kiel kreso
origino: Afriko; nun ankaŭ Azio


Brassica napus var. napo-brassica (napa brasiko; napo)
brasik-napo - AN Swede, turnip; FR Chou navet, rutabanga; DE Kohlruebe, Steckruebe; NL Koolraap
skizo: globeca, iom kor-forma, malmola radiko (''napo''- aŭ ''rapo''-formo), interne blanka aŭ flava, ekstere bruna ĝis purpura
uzo: senŝeligi, tranĉi al trabetoj (''fritoj''), kuiri; raspi por en salatoj
origino: supozeble moderklimata Eŭropo


Brassica oleracea var. gongyloides (legoma brasiko)
tigo-brasiko - AN Kohlrabi; FR Chou rave; GE (Ober)Kohlrabi; NL Koolrabi
skizo: tuberiĝinta tigo, helverda ĝis purpura
uzo: tranĉi al bloketoj, stufi, en supo, en salatoj
origino: supozeble N.Okc. Eŭropo


Brassica oleracea var. sabellica (legoma brasiko)
krispa brasiko; sabeliko - AN Kale, bore kale, curly kale; FR Chou fris'e; GE Gruenkohl, Krauskohl; NL Boerenkool
skizo: grandaj plantoj kun krispaj folioj (20-40 cm) en malferma rozeto
uzo: forigi la tigojn kaj ripojn, tranĉi kaj miksi kun pistitaj terpomoj
gusto: ofte tro forta por manĝi ĝin nemiksitan
origino: supozeble Atlantika marbordo de Francio kaj Britio


Brassica oleracea var. botrytis (legoma brasiko)
florbrasiko - AN Cauliflower; FR Chou fleur; GE Blumenkohl; NL Bloemkool
skizo: blanka aŭ helverda, firma, nematura infloresko (floraro) (la florburĝonetoj ne estas apartaj, kontraste al brokolo), ĉirkaŭata de kelkaj verdaj folioj
uzo: forigi foliojn, meti en salakvon, kuiri; servi kun saŭco; pecetoj en salatoj aŭ supoj
origino: Mediteraneo, Atlantika bordo de Eŭropo


Brassica oleracea var. italica (legoma brasiko)
brokolo; Italia (flor)brasiko - AN Sprouting broccoli, calabrese; FR Chou brocoli, calabrais; GE Brokkoli, Spargelkohl; NL Broccoli
skizo: verda aŭ purpureca, malfirma, preskaŭ matura infloresko (floraro) (la florburĝonetoj estas apartaj, kontraste al florbrasiko), kun karnecaj tigoj
uzo: senŝeligi la tigojn kaj kuiri ilin kune kun la floraro; malgrandaj pecetoj de la floraro ankaŭ en salatoj
origino: Italio


Brassica oleracea var. (capitata, f.) alba (legoma brasiko)
blanka brasiko - AN White cabbage; FR Chou blanc; GE Weisskohl; NL Witte kool
skizo: preskaŭ globoforma kapo-brasiko kun preskaŭ senripaj glataj folioj, helverdaj ekstere, interne blankaj; el tranĉita blanka aŭ pinta brasiko oni faras acidan brasikon (''saŭrkraŭto'')
uzo: tranĉi, kuiri aŭ en salatoj
origino: Mediteraneo; nun preskaŭ ĉie


(same)
pinta brasiko - AN Pointed cabbage; FR Chou pointu; GE Spitzkohl; NL Spitskool
skizo: pinta blanka brasiko kun ofte iom pli dikaj folioj kaj almenaŭ klara ĉefa ripo
uzo: precipe: stufi


Brassica oleracea var. (capitata, f.) rubra (legoma brasiko)
ruĝa brasiko - AN Red cabbage; FR Chou rouge; GE Rotkohl, Rotkraut; NL Rode kool
skizo: kiel blanka brasiko, sed... ruĝa; la eksteraj, disaj folioj estas ruĝe-verdaj
uzo, origino: kiel blanka brasiko


Brassica oleracea var. sabauda (legoma brasiko)
Savoja brasiko - AN Savoy cabbage; FR Chou de Milan; GE Wirsingkohl; NL Savooiekool
skizo: kapo-brasiko kun rete ripaj, malglataj folioj; verda ekstere kaj interne flava aŭ helverda ekstere kaj interne kremkolora
uzo: tranĉi, kuiri
origino: Mediteraneo


Brassica oleracea var. gemmifera (legoma brasiko)
burĝon-brasiko; (Bruselaj) brasiketoj - AN Brussels sprouts; FR Chou de Brŭelles; GE Rosenkohl; NL Spruitkool, spruitjes
skizo: la planto havas longan tigon, sur kiu troviĝas multaj kelkcentimetraj globformaj burĝonoj en formo de brasik-kapetoj; nur tiujn oni manĝas
uzo: forpreni malfiksajn foliojn, fortranĉi bazon, kuiri
origino: supozeble Belgio; nun Francio, Belgio, Nederlando, Britio


Crambe maritima (mara krambo; mara brasiko)
mara, stranda brasiko - AN Sea kale; FR Cramb'e maritime, chou marin; GE Meerkohl, Strandkohl; NL Zeekool
skizo: folio-brasiko (sen kapo) kun longaj nudaj tigoj kaj ondecaj blue-verdaj folioj; sed oni manĝas la palajn, sukajn tigojn, kiuj ekestas kiam oni plialtigas la teron ĉirkaŭ la plantoj (kiel ĉe asparagoj), aŭ forcas en mallumo
uzo: la blankajn tigojn iomete kuiri, aŭ manĝi nekuiritajn
origino: Atlantika bordo de Francio kaj Britio


Eruca (vesicaria ssp.) sativa (kultiva eruko)
eruko; salato-rakedo - AN Salad rocket; FR Roquette; GE Rauke, Oelrauke; NL Mosterdkruid, rucola
skizo: malgrandaj folioj kun spica gusto (la junaj); aĝaj folioj estas amaraj kaj tenacaj
uzo: kuiri aŭ meti en salatojn
origino: Mediteraneo


Lepidium sativum (kultiva lepidio; ĝardena kreso)
ĝardena kreso - AN Gardencress; FR Cresson al'enois; GE Gartenkresse; NL Tuinkers
skizo: kutime oni vendas tre junajn, ĵus ĝermintajn, plantetojn, kreskantajn en skatoleto
uzo: eventuale forpreni la restaĵojn de la semhaŭtoj; manĝi nekuiritajn, en salatoj aŭ sur buterpano; ankaŭ por kreso-supo
origino: N.Or. Afriko, S.Okc. Azio; nun tuta Eŭropo


Nasturcium officinale (duvica nasturcio; blanka akvo-kreso)
akvo-kreso - AN Watercress; FR Cresson de fontaine; GE Brunnenkresse; NL Waterkers
skizo: daŭra akvoplanto kun sufiĉe longaj tigoj, kiuj ofte formas radikojn sub la folioj, kun malgrandaj, rondecaj, malhele verdaj folioj
uzo: folioj: mallonge kuiri aŭ ne kuiri
origino: S. Eŭropo, Okc. Azio


Raphanus sativus var. niger (kultiva, ĝardena rafano)
rafano - AN Black radish; FR Radis noir; GE Rettich, Radi; NL Rammenas
skizo: radiko dika kaj longa (formo de granda karoto) aŭ globeca (formo de rapo), interne blanka; iam oni preferis radikojn kun nigra haŭto, nun oni preferas blankhaŭtajn
uzo: senŝeligi, raspi aŭ tranĉi por en salatoj aŭ sur buterpano
origino: supozeble Or. Azio; nun ankaŭ Eŭropo


Raphanus sativus var. sativus = R. radicula (kultiva, ĝardena rafano; malgrandradika rafano; rafanetoj)
rafanetoj - AN Radish; FR Radis; GE Radieschen; NL Radijs
skizo: nelonga, blanka, diketa radiko aŭ globforma radiko ekstere ruĝa, purpura aŭ blanka, interne blanka
uzo: tranĉi aŭ raspi por en salatoj aŭ sur buterpano
origino: supozeble Ĉinio; nun ankaŭ Eŭropo, Israelo, Usono


fam. Cucurbitaceae


Benincas hispida (.. beninkaso)
vakso-kukurbo - AN Wax gourd, white gourd; GE Wachskuerbis; NL Waskalebas
skizo: granda, globoforma aŭ longece ovoforma, malhelverda frukto kun blanka vakso-tavolo; karno blanka kaj suka; oni manĝas junajn fruktojn
uzo: eventuale senŝeligi, tranĉi kaj kuiri; oni povas konfiti aŭ kandizi la (kuiritajn) tranĉaĵojn kaj manĝi ilin kiel dolĉaĵon aŭ meti en kukon
origino: S.Or. Azio, Indonezio; nun ankaŭ Aŭstralio


Cucumis sativus (kultiva kukumo)
kukumeto - AN Gherkin; FR Cornichon; GE Einlegegurke, Gewuerzgurke; NL Augurk, zure bom
skizo: ne granda (5 ĝis 20 cm) longeca frukto (bero) kun verda haŭto glata aŭ pikila
uzo: ĉefe por fari (dolĉ-)acidaĵon; acidigitajn oni uzas kiel manĝeton aŭ (tranĉitajn) kiel ornamaĵon ĉe iuj pladoj
gusto: la pikilhaŭtaj ofte estas amaraj
origino: Hindio; nun Eŭropo, N. Ameriko


(same)
kukumo - AN Cucumber; FR Concombre; GE Gurke, Schlangengurke, Salatgurke; NL komkommer
skizo: longa (ĝis 45 cm), cilindra, karneca, suka frukto (bero) kun verda, flava aŭ blanka haŭto, glata, ripa aŭ pikila; kun dika vando de blanka aŭ verdeca karno; interne ĝelo kun semoj
uzo: tranĉita en (aŭ kiel) salatoj; ankaŭ en supo; farĉi post forigo de la ĝelo kun semoj; aŭ acidigi
origino: Hindio aŭ Afriko; nun tuta Eŭropo


Cucurbita maxima kaj C. moschata (maksimuma k moska kukurbito)
giganta kukurbo - AN Pumpkin, wintersquash; FR Potiron; GE Zentnerkuerbis, Riesenkuerbis; NL Pompoen
skizo: (tre) grandaj fruktoj en diversaj formoj kaj koloroj; karno blanka, flava aŭ oranĝa
uzo: senŝeligi, tranĉi, stufi, baki aŭ nekuirita en salatoj; ankaŭ por kompotoj aŭ (dolĉ-)acidaĵo
gusto: neŭtrala aŭ iom ''parfumita''
origino: Meza, Suda Ameriko; nun en diversaj varmaj regionoj


Cucurbita pepo (pepona kukurbito)
spageto(j)-kukurbo - AN Vegetable spaghetti; FR Cologuintes; GE Spaghetti Kuerbis; NL Spaghettipompoen
skizo: ovoforma, glata frukto, unue kremkolora, poste flaveca; la karno estas fadeneca kaj post kuirado similas al spagetoj
uzo: la tutan frukton kuiri (ĉ.20 min), duonigi, forpreni semojn, elpreni karnon (fadenojn) per forko; manĝi tiujn varmajn aŭ malvarmajn kun (akra) saŭco
origino: Meksikio, S. Usono; nun pluraj varmaj landoj


(same)
kukurbeto - AN Courgette, summersquash; FR Courge; GE Courgette, Zucchini; NL Courgette
skizo: ronda aŭ longa (ĝis ĉ.15 cm) karneca frukto (bero), oni rikoltas kutime nematurajn; ekstere kremkolora, flava aŭ verda kun grizaj makuletoj
uzo: ne senŝeligi; kuiri, stufi, baki, aŭ tranĉita en salatoj; maturajn fruktojn ja senŝeligi, tranĉi kaj acidigi


(same)
krono-, ĉapo-kukurbeto - AN Custard marrow, crowngourd; FR Patisson; GE Patisson Kuerbis; NL Patisson
skizo: laŭ formo, telereto kun loba rando; oni rikoltas kutime nematurajn; ekstere blanka, helverda aŭ flava, interne blanka
uzo: kiel kukurbeto; ankaŭ eblas farĉi malgrandajn ekzemplerojn post forpreno de semoj


Luffa acutangula (akutangula lufo)
lufo - AN Sinkwa; NL Chinese oker, soekwa, gambas
skizo: verdaj, klaboformaj fruktoj (ĝis 60 cm) kun laŭlongaj ripoj
uzo: junaj fruktoj: kuiri aŭ stufi
origino: supozeble Hindio; nun i.a. Or. Azio


Momordica charantia (.. momordiko)
momordiko - AN Balsam pear, bitter gourd; FR Margose; GE Balsambirne; NL Bitterkomkommer, saporo
skizo: longaj, verukecaj fruktoj, (grize-)verdaj ĝis oranĝkoloraj; semoj en sangoruĝa dolĉa ĝelo
uzo: ne tro maturaj fruktoj: senŝeligi, tranĉi, (vapor)kuiri; ankaŭ farĉi post forpreno de la semoj
gusto: iom amare dolĉa
origino: tropika Azio, Afriko; nun ĉie en tropika klimato


fam. Cyperaceae


Eleocharis dulcis (dolĉa eleokarido)
(Ĉinia) akvo-kaŝtano - AN Water chestnut; FR Liseron d' eau; NL Waterkastanje
skizo: pli-malpli globecaj radikoj, brunaj ekstere kaj interne flave-blankaj; krakmaĉaj kaj dolĉaj
uzo: senŝeligi, kuiri (aŭ inverse), poste eventuale friti; aŭ en supo
origino: Okc. Afriko; nun ankaŭ S.Or. kaj Or. Azio


fam. Dioscoreaceae


Dioscorea sp. (dioskoreo)
ignamo - AN Yam; FR Igname; GE Yam; NL Yam
skizo: diversformaj, diversgrandaj radiko-tuberoj aŭ tigo-tuberoj de diversaj specioj (tuberoj de dekoj da varioj aperas en Eŭropo en la merkato: akvo-ignamo, terpom-ignamo, aera ignamo, Ĉinia ignamo, dekdumonata ignamo, Gvinea ignamo, amara ignamo, ktp.); la farunon oni nomas ankaŭ ''aroruto''
uzo: laŭ specio, vario, grando, aĝo: en salatoj; friti tranĉaĵojn, aŭ kuiri; pisti por fari farunon
origino: Afriko, Azio; nun: ĉie en tropika klimato


fam. Euphorbiaceae


Manihot esculenta (manĝebla manihoto; manioko)
kasavo; manioko - AN Cassava; FR Manioc; GE Maniok, Cassava; NL Cassave, maniok
skizo: dikaj, neregulaj, farunecaj radikoj, ekstere brunaj aŭ preskaŭ blankaj; iuj nomas la planton ''manioko'' kaj la radikon kaj/aŭ la farunon kaj/aŭ la manĝaĵon preparitan el ĝi ''kasavo''; granulan farunon oni nomas ankaŭ ''tapioko''
uzo: senŝeligi, kuiri, tiam tranĉi kaj baki aŭ friti; aŭ senŝeligi, sekigi, raspi, meti en akvon kaj lasi la amelon kolektiĝi sur la fundo, baki kukojn el tio
gusto: ekzistas amaraj (iuj kun venena ''suko'') kaj dolĉaj varioj
origino: S. Ameriko; nun ankaŭ Afriko, Azio


fam. Gramineae; Poaceae


Bambusa sp. (e.a.) (bambuso k.a.)
Bambuo-ŝosoj - AN Bamboo; FR Bambou; GE Bambus; NL Bamboe
skizo: mallongaj, pintaj herbecaj ŝosoj kun skvamecaj folioj
uzo: kuiri aŭ acidigi; malvarmaj (sed kuiritaj) ŝosoj: en salato
origino: tropika Azio


Zea mays (con)var. saccharata (maiza zeao; maizo)
suker-maizo - AN Sweetcorn; FR Ma"is sucr'e; GE Zuckermais; NL Suikermais
skizo: spadiko kun molaj, glataj flavaj grajnoj
uzo: forpreni foliojn kaj harojn, kuiri aŭ rosti; la grajnojn oni manĝas ankaŭ nekuiritajn
gusto: dolĉa
origino: Meza Ameriko; nun en diversaj varmaj landoj


fam. Labiatae; Lamiaceae


Stachys sieboldii = S. affinus (Japania? stakiso)
Krosno-tuberoj; Japania stakiso - AN Chinese, Jap. artichoke; FR Crosne du Japon; GE Knollenziest, Jap. Kartoffel; NL Crosne, Jap. andoorn
rim.: la nomo krosno venas de Francia vilaĝo Crosne, kie jam antaŭ jarcento oni kultivis tiun ĉi stakison; antaŭ longe oni manĝis ankaŭ radikojn de iuj Eŭropaj stakisoj
skizo: kelkcentimetraj, longecaj, blanke-flavaj radiko-tuberoj sen ŝelo, kvazaŭ ĉirkaŭitaj per multaj ringoj
uzo: lavi, brosi, ne kuiri por en salatoj; aŭ mallonge kuiri, friti aŭ baki
origino: Meza kaj Norda Ĉinio; nun ankaŭ Japanio, Francio, Belgio


fam. Leguminosae / Fabaceae


rim.: La vorto ''fabo'' estas uzata ne nur por la planto Vicia faba kaj ĝiaj semoj, sed ankaŭ por la semoj de pluraj aliaj plantoj, se ili ne estas pli-malpli globoformaj, ĉar tiam oni diras ''pizo'', eĉ se ne temas pri Pisum. La vorton ''fazeolo'' (parolante pri legomoj) oni uzas por la guŝo kun la semoj kiel tuto, ankaŭ se ne temas pri Phaseolus.


fabo-ĝermoj

El pluraj ''faboj'' kaj ''pizoj'' oni povas ekhavi ĝermojn. Iujn fabo-ĝermojn (taŭgeo, togeo) oni vendas. Sed mem fari estas facile: La sekajn oni unue trempas. Ankaŭ nesekajn lavu per pura akvo. Metu la semojn (en unu tavolo sur pleto, aŭ en malferma vitra poto kvarone plena) en sufiĉe varman (21 gradoj), ne tro luman, ne sekigan lokon. Post 3 ĝis 5 tagoj ili ĝermas: kutime aperas blanka tigeto kun du folietoj. Ĉiujn tiajn ĝermojn oni povas manĝi nekuiritajn: en salatoj, orientaj pladoj, sur buterpano, k.s. Bongustaj, kaj facile digesteblaj. Kelkloke aperas mencio ''taŭga por ĝermigi'', sed vi povas provi fari tiel ankaŭ kun aliaj!


Cajanus cajan (.. kajano)
kajano(-pizo) - AN Cajan pea, pigeon pea; FR Pois d' Angole, ambrevade; GE Taubenerbse, Straucherbse; NL Duivenerwt, cajan
skizo: sekaj semoj: similas al pizoj, koloro blanka, flava, ruĝe-bruna, nigra
uzo: kiel pizoj; taŭgaj por ĝermigi; pli bone digesteblaj sen semhaŭto
origino: tropika Afriko; nun ankaŭ tropika Azio


Cicer arietinum (.. kikero)
kikero - AN Chickpea, gram; FR Pois chiche, ciseron; GE Kichererbse; NL Kekererwt, Spaanse erwt
skizo: sekaj semoj: kutime blankaj aŭ helflavaj ekstere (ekzistas ankaŭ nigraj), kutime sufiĉe grandaj pizoj, ĉiuflanke enpremitaj aŭ ne
uzo: la sekajn semojn oni rostas, aŭ kuiras kiel aliajn pizojn; se ĵus maturaj oni povas manĝi ilin nekuiritajn
gusto: iom nuksa
origino: supozeble S.Okc. Azio; nun ankaŭ Turkio, Etiopio, Hispanio


Glycine max (soja glicino; sojo)
sojo-fabo - AN Soya, soybean; FR Soja, soya; GE Soja, Sojabohne; NL Sojaboon
skizo: seka semo: ovoforma ĝis globforma; kremkolora aŭ verda, ruĝa
uzo: trempi kaj kuiri (dum trempado foje refreŝigi la akvon); ĵus-maturaj guŝoj: eligi la semojn kiel ĉe medol-pizo aŭ ĝardena fabo kaj tiam kuiri tiujn
rim.: produktoj el sojo-faboj: oleo, ''vegetara viando'', tofuo, fabkazeo (tahuo, laŭ PIV: toŭfuo) (Ĉinia, Japania baza produkto el sojo-faruno), tempeo (i.a. Indonezia baza produkto el fermentintaj sojo-faboj); sojo-saŭcoj ekzistas diversaj tre diversgustaj, je bazo de fermentinta aŭ ne fermentinta sojo
origino: Or. Azio; nun ĉie en varmaj regionoj


Lens culinaris = L. esculenta (kuireja, manĝebla lento)
lento - AN Lentil; FR Lentille; GE Linse; NE Linze
skizo: seka semo: malgrandaj, rondaj, plataj, blankecaj, helbrunaj aŭ ruĝaj
gusto: la etsemaj rasoj (brune marmoraj aŭ ruĝaj) pli delikate gustas
uzo: mallonge aŭ ne trempi, kuiri; aŭ en supo
origino: supozeble Or. Mediteraneo; nun ankaŭ Hindio, Turkio, Balkano


Lotus edulis (manĝebla lotuso)
lotuso; asparago-pizo - AN Asparagus pea, winged pea; FR Lotier cultiv'e, l. tetragone; GE Spargelerbse; NL Asperge-erwt
skizo: helverdaj guŝoj (ĝis 10 cm) kun ripoj, manĝeblaj se junaj
gusto: migdala
uzo: tre mallonge kuiri kaj miksi kun aliaj legomoj; en supo
origino: Mediteraneo; nun tuta Okc. Eŭropo


Pachyrrhizus erosus (.. pakirizo)
ignamo-fabo - AN Yambean; FR Pois patate; GE Yamsbohne; NL Yamboon, bangkwan
skizo: tuberiĝintaj radikoj kun formo de beto; flaveca haŭto, blanka interno
uzo: fajne tranĉita en salatoj; junaj: rosti; pli aĝaj: sekigi, pisti por ekhavi amelon
origino: Suda kaj Meza Ameriko; nun diversaj tropikaj landoj


Phaseolus angularis = Azukia a. (angula? fazeolo; azukio)
azukio-fabo - AN Adzukibean; GE Adzukibohne; NL Adzukiboon
skizo: seka semo: sufiĉe malgrandaj, ruĝaj
uzo: kiel kuirfabo: trempi kaj kuiri; en supo; taŭga por ĝermigi
origino: Or. Azio


Phaseolus aureus = Ph. mungo (ora fazeolo)
mungo(-fabo) - AN Mungbean, green gram; FR Mungo amb'erique; GE Mungbohne, Jerusalembohne; NL Tauge, katjang idjoe
skizo: sekaj semoj: malgrandaj verdaj, brunaj, flavaj, nigraj; taŭgaj por ĝermigi (precipe la verdaj)
uzo: faboj: kuiri; ĝermoj: (vidu supre)
origino: S. Azio; nun ankaŭ Afriko


Phaseolus calcaratus (.. fazeolo)
rizo-fabo - AN Ricebean; FR Haricot-riz; GE Reisbohne; NL rijstboon
skizo: malgrandaj fabetoj, diverskoloraj; la verde-flavaj kaj brune-flavaj laŭdire estas plej nutraj
uzo: trempi, kuiri por miksi kun aliaj faboj; en supo; taŭga por ĝermigi
origino: Himalajo, Hindio; nun ankaŭ Meza Ĉinio


Phaseolus coccineus = Ph. multiflorus (multflora fazeolo)
plata fazeolo - AN Runnerbean, scarlet runner; FR Haricot d' Espagne; GE Prunkbohne, Feuerbohne; NL Pronkboon
rim.: la nacilingvaj nomoj ''pompa'', ''skarlata'', ''fajra'' rilatas al la floroj, kiuj estas ruĝaj kaj/aŭ blankaj
skizo: longa, plateca verda guŝo kun neglata haŭto; fadeno ambaŭflanke; la interno de la guŝo rapide ekhavas membranon ne kuireblan
uzo: junaj guŝoj: senfadenigi, tranĉi, kuiri; aĝaj estas nemanĝeblaj
origino: Meksikio, Gvatemalo; nun ankaŭ en Eŭropo


Phaseolus lunatus (luna fazeolo)
Limo-fabo; luno-fabo - AN Lima bean, sieva bean, butterbean; FR Haricot de Lima, f`eve cr'eole; GE Limabohne, Mondbohne; NL Limaboon
skizo: guŝoj: tre diversaj formoj, plataj kaj larĝaj; semoj: grandaj, plataj, blankaj aŭ diverskoloraj
uzo: sekaj faboj: trempi, kuiri; ĵus-maturaj: elguŝigi kiel ĝardenajn fabojn kaj same kuiri; kolorajn variojn oni bone kuiru, kelkfoje ŝanĝante la akvon (pro ciana acido)
origino: S. Ameriko (Andoj, Amazonio); nun ankaŭ Suda Usono, Meza Ameriko


Phaseolus vulgaris (kutima fazeolo)
(kutima) (guŝo-)fazeolo - AN Snapbean; FR Haricot mange-tous; GE Bushbohne, Stangenbohne; NL Sperzieboon
skizo: guŝoj laŭ sekco rondaj, ovoformaj aŭ relative plataj, ofte verdaj, sed ankaŭ flavaj aŭ pupuraj; semoj blankaj aŭ koloraj; modernaj rasoj ne plu havas fadenojn
uzo: eventuale senfadenigi, rompi aŭ ne, kuiri
origino: S. Ameriko; nun ĉie en Eŭropo, ankaŭ Usono kaj Afriko


(same)
glavo-fazeolo; tranĉ-fazeolo - AN Slicing bean; FR Haricot sabre; GE Schwertbohne; NL Snijboon
skizo: plurajn variojn oni nomas tiel; tipe temas pri plataj, larĝaj guŝoj kun ne tre grandaj semoj
uzo: tranĉi la ĵus-maturajn guŝojn al pec(et)oj, kuiri


(same)
sekaj faboj; kuir-faboj - FR Haricots secs; GE Speisebohnen; NL Kookboon
multaj diversaj: blankaj, flavaj, brunaj, nigraj (Meksikiaj aŭ Brazilaj), ruĝaj (reno-faboj), ''vanelaj'' (makulaj kiel vanela ovo), kaj multaj aliaj
skizo: fazeoloj, kies guŝoj (kiam plene maturaj) estas nemanĝeblaj pro fortikaj fadenoj kaj/aŭ interna membrano; oni eligas kaj sekigas la semojn, kiuj tiam estas longe konserveblaj
uzo: trempi (ju pli aĝaj, des pli longe), kuiri


Pisum sativum var. saccharatum / var. macrocarpum (kultiva pizo)
guŝetoj; suker-pizo - AN Sugar pea; FR Pois sucr'e; pois mange-tout; GE Zuckererbse; NL Peul, suikererwt
skizo: malnova tipo (saccharatum): sufiĉe malgrandaj plataj guŝoj kun maldikaj, diafanaj vandoj, kun malgrandaj semoj; nova tipo (macrocarpum): pli dika, dikvanda guŝo kun bone disvolviĝintaj semoj; ambaŭokaze oni manĝas la tuton
uzo: senfadenigi se necese, mallonge kuiri; la novan tipon oni antaŭe tranĉas al pecoj
gusto: sufiĉe dolĉa; iuj ankoraŭ aldonas sukeron
origino: Or. Mediteraneo; nun multloke


Pisum sativum (con)var. medullare (kultiva pizo)
verda, flava pizo; medol-pizo - AN Green pea; FR pois `a 'ecosser; GE Markererbse?; NL doperwt
skizo: dikaj guŝoj ne taŭgaj por konsumo; oni manĝas nur la (foje perfekte globformajn, foje iom enpremitajn (''ĉifitajn'')) semojn
uzo: elguŝigi, kuiri


Pisum sativum (con)var. sativum (kultiva pizo)
griza pizo; bruna pizo; ĉifita pizo - AN Wrinkled pea; FR Pois `a grains rid'es; GE Schalerbse?; NL Grauwe erwt, capucijner
skizo: dikaj guŝoj verdaj aŭ purpuraj; semoj pli grandaj ol la verda pizo, ĉiuflanke enpremitaj (''ĉifitaj''); nur la semojn oni manĝas
uzo: elguŝigi, kuiri; se sekaj: trempi, kuiri


Pisum sativum (con)var. speciosum (kultiva pizo)
sekaj pizoj; kuir-pizoj
skizo: sekaj pizoj, verdaj, flavaj, palaj, k.a.; de iuj oni (antaŭ sekigado) forprenas la nedigesteblan sem-membranon, pro kio la pizo disfalas: splititaj pizoj; duonpizoj
uzo: trempi, kuiri


Vicia faba (faba vicio)
ĝardena, pufa fabo - AN Broad bean; FR F`eve de marais; GE Puffbohne, dicke Bohne; NL Tuinboon
skizo: grandaj, verdaj guŝoj, interne feltaj, kun 3 ĝis 5 hele verdaj, dikaj, plataj, molaj, elipsaj semoj; la semojn oni manĝas; ili dum kuirado fariĝas brunaj, blankaj aŭ verdaj, laŭ la raso
uzo: elguŝigi, kuiri; ne manĝu nekuiritajn, ĉar tiam enestas venenaj substancoj
origino: S.Okc. Azio (malgrandsemaj), Mediteraneo (grandsemaj); nun diverslande


Vigna unguiculata, ssp. sesquipedalis (.. vigno)
vigno; asparago-fazeolo - AN Asparagus pea, yardlong pea; FR Dolique d' asperge; GE Spargelbohen; NL kouseband
skizo: tre longaj (60-100 cm), maldikaj, grize-verdaj guŝoj
uzo: tranĉi al malgrandaj pecoj, kuiri
origino: Okc. Afriko; nun ankaŭ S.Or. Azio, Meza Ameriko, Kalifornio


fam. Liliaceae (s.s.)


Asparagus officinalis var. altilis (kutima asparago)
asparago - AN Asparagus; FR Asperge; GE Spargel; NL Asperge
skizo: blankaj, verdaj aŭ purpuraj rektaj tigoj, kun bone fermita kresko-pinto
rim.: blankaj estas blankaj pro forcado en mallumo, aŭ pro kovrado per tero
uzo: maldike senŝeligi, kuiri; oni ofte fortranĉas la pli dikan parton de la tigoj, kaj tiun uzas por supo; stufitajn asparagojn oni uzas (post malvarmiĝo) en salatoj
origino: Or. Eŭropo; nun ankaŭ Okc. Eŭropo, Usono, Sud-Afriko, Tajvano


fam. Plantaginaceae


Plantago coronopus (koronopfolia plantago)
cervokorna plantago - AN Buckshorn plantain; FR Corne de cerf; GE Wegerich; NL Hertshoornweegbree
skizo: se juna: folioj mallarĝaj, herbecaj, sukaj; se pli aĝa: folioj forte entranĉitaj kaj tenacaj
uzo: en miksitaj salatoj aŭ kuiri
origino: marbordaj regionoj de Meza kaj Suda Eŭropo


fam. Poligonaceae


Rheum rhabarbarum (rabarba reumo; rabarbo)
rabarbo - AN Rhubarb; FR Rhubarbe; GE Rhabarber; NL Rabarber
skizo: longaj, sukaj folio-tigoj (de grandaj krispaj folioj), laŭ sekco kava-konkavaj aŭ duonrondaj, verdaj aŭ ruĝaj (se forcita en mallumo: hele ruĝaj)
uzo: tranĉi la tigojn al pecetoj kaj kuiri kun sukero ĝis kaĉo, marmelado aŭ kompoto (depende de la akvokvanto kaj de la kuirdaŭro); aldoni iom da kreto (kalko) por neŭtraligi la okzalan acidon
gusto: pli aŭ malpli acida laŭ raso kaj aĝo; pli aĝaj estas pli acidaj kaj pli fibraj; forcitaj estas malpli acidaj
origino: Suda Siberio; nun ankaŭ Okc. Eŭropo, N. Ameriko


Rumex acetosa var. hortensis (acida rumekso; acida okzalo)
okzalo - AN Sorrel; FR Oseille, surelle; GE Sauerampfer; NL (Veld)zuring
skizo: larĝaj, longecaj, sagformaj verdaj folioj
uzo: en salatoj; en supoj kaj saŭcoj; por doni guston al spinaco, atriplo, betofolioj k.s.
gusto: milde acida
origino: Eŭropo


Rumex patientia (spinaca rumekso; patienco)
spinaca okzalo; vintro-spinaco; patienco - AN Patience dock; FR Oseille, 'epinard patience; GE Englischer Spinat; NL Spinaziezuring
skizo: sufiĉe mallarĝaj, longaj verdaj folioj; iom fibraj kaj tial nur taŭga por kuiri aŭ stufi
uzo: stufi, ofte kune kun aliaj folio-legomoj
gusto: iom acerba
origino: S.Or. Eŭropo; nun precipe Britio


fam. Portulacaceae


Montia perfoliata = Claytonia p. (trafolia montio, klajtonio)
vintra, Kuba portulako - AN Winter purslane; FR Claytone de Cuba, pourpier d' hiver; GE Kuba Spinat, Winterportulak; NL Winterpostelein
skizo: maldikaj verdaj tigetoj kun verdaj, ofte romboformaj, folioj
uzo: en salatoj aŭ kuiri kelkajn minutojn
origino: N. Ameriko; nun ankaŭ Eŭropo


Portulaca oleracea ssp. sativa (legoma portulako)
(somera) portulako - AN Purslane; FR Pourpier; GE Portulak; NL (Zomer)postelein
skizo: rapide kreskanta, kun karnecaj, iom ruĝaj tigoj kaj verdaj aŭ verde-flavaj ovoformaj folioj
uzo: en salatoj aŭ kunpistita kun terpomoj; aŭ kuiri tre mallonge
origino: inter Grekio kaj Himalajoj; nun ankaŭ Okc. Eŭropo


Talinum triangulare (triangula talino)
Kariba, Brazila portulako - AN Waterleaf; FR Grasse; NL Surinaamse postelein
skizo: longaj, spatelformaj folioj preskaŭ sen tigo
uzo: stufi
gusto: ŝlimeca, kun sufiĉe multe da okzala acido
origino: Meza, Suda Ameriko, Okc. Afriko


fam. Solanaceae


Capsicum annuum (unujara kapsiko)
kapsiko; (dolĉa papriko) - AN Paprika, sweet pepper; FR Paprika, piment douce; GE Gemuesepaprika; NL Paprika
skizo: kava, ne tre suka, frukto kun dika vando kaj ledeca ŝelo; multaj koloroj: verdaj (mature ruĝaj), flavaj, brunaj, purpuraj; formo: bloko, aŭ pinta (''Hungara tipo'')
uzo: kiel aŭ en salatoj; friti aŭ kuiri; plenigi per fiŝaĵo aŭ viando aŭ io alia
gusto: de dolĉa ĝis tre akra
origino: tropika Ameriko; nun preskaŭ ĉie


(same)
akra, pipra papriko - AN Red pepper, capsicum; FR Piment, poivron; GE Spanischer Pfeffer; NL Spaanse peper
skizo: kutime longaj, sveltaj, pintaj, iom kurbaj fruktoj, verdaj (ruĝaj kiam maturaj) kaj akragustaj
uzo: por spici pladojn
gusto: sen semoj, ili estas malpli akraj
origino: kiel kapsiko


Capsicum frutescens (.. kapsiko)
Kajena pipro - AN Bird pepper, hot pepper; FR Piment de Cayenne; GE Cayennepfeffer; NL Cayennepeper
skizo: mallongaj (7-25 mm) tre akragustaj fruktetoj, brile ruĝaj, oranĝaj aŭ flavaj; vendataj ankaŭ sekigitaj
uzo: nur por tre akrigi pladojn
gusto: akrega
origino: tropika Ameriko; nun ankaŭ S. kaj Or. Eŭropo


Lycopersicon esculentum = Solanum lycopersicum (manĝebla likopersiko; tomato)
tomato - AN Tomato; FR Tomate; GE Tomate; NL Tomaat
skizo: suka frukto, du- aŭ pli-kamera, pli-malpli globforma, pirforma aŭ cilindra, foje malpli regula; la rondaj kutime havas interne ĝelon, en kiu troviĝas la semoj (suko-tomatoj); aliaj estas pli karnecaj (karno-tomatoj); ruĝaj, flavaj, rozkoloraj aŭ blankaj; iujn malgrandajn tomatojn oni vendas po kelkaj sur unu tigo: grapolo-tomatoj
uzo: en salatoj, sur buterpano; stufi, baki; en supoj kaj saŭcoj
origino: S. Ameriko; nun ĉie


Solanum macrocarpum (.. solano)
Afrika melongeno, ovo-planto - AN African eggplant; FR Fausse tomate; GE Afrikanischer Eierfrucht; NL Afrikaanse aubergine, antroewa, eierplant
skizo: sukaj, preskaŭ globformaj fruktoj; se ne maturaj: verdaj; se maturaj: brile oranĝe-flavaj aŭ brune-flavaj, ofte krevitaj; la ŝelo estas dika kaj la kerno verda
uzo: forigi la tigon kaj la kalikon; tranĉi al diskoj aŭ blokoj (ŝmiri per iom da citrona suko por preventi bruniĝon), kaj stufi ĉ.25 minutojn; ankaŭ nekuiritajn oni povas manĝi
gusto: iom amara
origino: Or. Afriko; nun tropika Afriko kaj Azio


Solanum melongena (melongena solano; melongeno)
melongeno; ovo-planto - AN aubergine, eggplant; FR Aubergine, m'elongene; GE Aubergine, Eierfrucht; NL Aubergine
skizo: karnecaj fruktoj (beroj), piro-, ovo- aŭ cilindroformaj, kutime purpurkoloraj; la ovoformaj rasoj ofte estas blankhaŭtaj, tial ankaŭ ''ovo-planto''
uzo: maturajn fruktojn (prefere ne senŝeligu, la ŝelo estas vitamino-riĉa) duonigi, kavigi, farĉi kaj vaporkuiri; aŭ tranĉi al bloketoj kaj kombini kun aliaj legomoj; aŭ friti tranĉaĵojn
origino: tropika Azio; nun ankaŭ Eŭropo


Solanum tuberosum (tubera solano; terpomo)
terpomo - AN Potato; FR Pomme de terre; GE Kartoffel; NL Aardappel
skizo: amelo-riĉaj tuberoj, diversgrandaj, ofte globformaj aŭ ovoformaj, kun diversprofundaj ''okuloj'' (radiko-ĝermoj); ŝelo flaveta, bruna, purpura; karno blanka aŭ flava; iuj disfalas dum kuirado (''disfalemaj''), aliaj ne (''kuntenemaj'')
uzo: senŝeligi, kuiri (aŭ inverse), baki, friti, pureigi aŭ rosti (ekz. en aluminia folio aŭ en ardanta cindro); tre junajn oni ne bezonas senŝeligi; se (duonkuiritaj) trabeto-formaj tranĉajoj estas frititaj, tio estas ''fritoj''
origino: Norda Sud-Ameriko; nun diversloke en modera klimato


fam. Umbelliferae; Apiaceae


Anethum graveolens (odora aneto)
aneto - AN Dill; FR Aneth; GE (Garten)Dill; NL Dille
skizo: unujara planto kun flave-verdaj pluroble plumaj folioj kun preskaŭ fadenformaj folieroj, fibreca tigo kaj flavaj umbeloj (flor-ombreloj)
uzo: fajne haki la foliojn kaj uzi en diversaj pladoj, fromaĝaĵoj, kazeaĵoj, supoj, ktp. aŭ aldoni dum farado de konservoj; oni uzas ĝin ankaŭ kiel legomon
origino: Okc. Azio; nun tuta Eŭropo


Anthriscus cerefolium (ĝardena antrisko; cerefolio)
cerefolio - AN Chervil; FR Cerfeuil; GE Gartenkerbel; NL Kervel
skizo: unujara, forte odoranta, planto kun relative fajnaj, pluroble plumaj, entranĉitaj verdaj folioj
uzo: junajn foliojn kiel eble plej freŝajn uzi por supoj, salatoj, kaj diversaj pladoj; per sekiĝo, gusto kaj odoro perdiĝas; frostigi ja eblas
gusto: delikata aniza gusto
origino: S.Or. Eŭropo; nun tuta


Apium graveolens var. dulce (celeria apio; celerio)
(blankiĝanta/verda) tigo-, ripo-, stango-celerio - AN (Self-blanching) celery; FR C'eleri `a blanchir, c. `a c^otes, `a branches; GE Bleichsellerie, Stangensellerie; NL Bleekselderij, groenselderij
skizo: dujara, tre aroma planto kun tre disvolviĝintaj petioloj (folio-tigoj); du grupoj de rasoj: 1. la blankiĝantaj, kun ore flavaj aŭ helverdaj petioloj kun laŭlongaj ripoj (ĉ.20 cm longaj, 3 cm larĝaj, 0,5 cm dikaj); 2. la ne blankiĝantaj (i.a. Usonaj rasoj) kun pli-malpli rondaj ''tigoj'' (ĉ.15 cm longaj, 2 cm dikaj ''stangoj''), kiujn oni aŭ blankigas per forcado aŭ vendas verdajn; la planto estas konata kiel ''folio-celerio''
uzo: forigi (verdajn) foliopartojn kaj manĝi la tigojn kiel legomon, kuiritan aŭ ne; iuj uzas nekuiritajn pecojn kiel krakmaĉan frandaĵon; la verdajn folierojn oni povas meti en aliajn pladojn pro la gusto, aŭ en supon
gusto: la ne blankiĝantaj rasoj gustas iom pli forte ol la blankiĝantaj
origino: Mediteraneo; nun Okc. Eŭropo, N. Ameriko


Apium graveolens var. rapaceum (celeria apio; celerio)
tubero-celerio - AN Celeriac; FR C'eleri rave; GE Knollensellerie; NL Knolselderij
skizo: dujara planto kun granda, karneca, preskaŭ globforma radiko-tubero, kaj tre aromaj, malhele verdaj folioj
uzo: eventuale senŝeligi la tuberon; tranĉi ĝin al bloketoj aŭ strioj; kuiri, baki aŭ stufi; bloketoj ankaŭ en supoj; nekuritan raspi por en salatoj (iuj rasoj bruniĝas, se estas tiel, mergu la tranĉaĵojn aŭ raspaĵon en akvo kun iom da citrono); freŝaj folioj taŭgas por supo
origino: Mediteraneo; nun tuta moderklimata Eŭropo


Apium graveolens var. secalinum (celeria apio; celerio)
supo-celerio; tranĉo-celerio - AN (Soup) celery; FR Petit c'eleri, c. `a couper; GE Schnittsellerie; NL Snijselderij, bladselderij
skizo: dujara, folioriĉa planto (pluma kun entranĉitaj, pli-malpli rombaj, folieroj); la sufiĉe junajn foliojn (tamen ĉ.30 cm longajn) oni detranĉas tuj super la tero
uzo: fajne tranĉitaj folioj: aldoni al aliaj pladoj aŭ supoj
origino: Mediteraneo; nun tuta Eŭropo, Azio


Daucus carota (karota daŭko; karoto)
karoto - AN Carrot; FR Carotte; GE Moehren; NL Peen
skizo: dujara planto kun pluroble plumaj folioj kun mallarĝaj folieroj; karnecaj radikoj, ekstere (kaj plejofe ankaŭ interne) hele aŭ malhele oranĝkoloraj; laŭ formo cilindraj kun pinto, konusaj, eĉ globformaj, kun diversa dikeco kaj longeco (1-25 cm); la kerno de la karoto estas foje pli helkolora, foje malpli helkolora ol la ekstero; la malpli grandaj rasoj estas freŝe vendataj kaj manĝataj, pli grandaj rasoj estas bone teneblaj (''vintro-karotoj'')
uzo: malgrandaj, freŝaj: eventuale forfroti aŭ forgrati la haŭton; tutaj (etaj), tranĉitaj aŭ raspitaj en salatoj; kuiri en kombino kun ekz. medolpizoj aŭ sukerpizoj; la grandajn oni kutime tranĉas al bloketoj aŭ disketoj kaj kuiras en kombino kun aliaj legomoj (terpomoj)
gusto: ekzistas pli kaj malpli dolĉaj rasoj
origino: Mediteraneo, S.Okc. Azio; nun multloke


Foeniculum vulgare var. azoricum (kutima fenkolo)
bula fenkolo - AN Florence fennel; FR Fenouil `a bulbe; GE Knollenfenchel; NL Knolvenkel
skizo: kutime dujara planto kun pluroble plumaj folioj kun tre mallarĝaj folieroj, similaj al tiuj de aneto, sed blue-verdaj; la subo de la folio-tigoj de ĉi tiu vario (kune) plidikiĝas al bulo, globforma aŭ pli plata; tiu parto estas blanka aŭ tre hele verda; foje oni distingas ''Bolonjan'' tipon kun pli mallongaj, sukecaj tigoj (kiun ne necesas kuiri) kaj ''Florencan'' kun pli longaj tigoj (kiun necesas kuiri); la semojn de iuj varioj de fenkolo oni uzas kiel spicon
uzo: fajne tranĉi por salatoj, ekz. en kombino kun pomo kaj ruĝa beto; kuiri (kun spagetoj), baki (kun fromaĝo kaj ŝinko), stufi
gusto: foje forte aniza
origino: Mediteraneo; nun en pli da landoj


Pastinaca sativa (kultiva pastinako)
pastinako - AN Parsnip; FR Panais; GE Pastinake; NL Pastinaak
skizo: alta planto kun entranĉitaj flave-verdaj folioj; karneca pivotradiko simila al granda karoto, sed kremkolora aŭ blanka
uzo: kuiri, simile kiel karoto
gusto: iom parfumeca; iuj rasoj estas pli dolĉaj, aliaj iom amaraj
origino: Okc. Azio, moderklimata Eŭropo


Petroselinum crispum (ssp. crispum) (ĝardena petroselo)
(krispa/glata) (folio-)petroselo - AN (Curly) parsley; FR Persil (fris'e); GE Blattpetersilie, Krauspetersilie; NL (Krul)peterselie
skizo: dujara planto kun pluroble plumaj, entranĉitaj folioj, glataj respektive krispaj (buklaj)
uzo: foliojn kaj tigojn fajne haki kaj uzi por doni guston al supoj kaj aliaj pladoj; krispan petroselon oni ofte uzas por ornamo
gusto: la glatfolia estas pli aroma ol la krispfolia
origino: Mediteraneo; nun Eŭropo, Azio


Petroselinum crispum, ssp. tuberosum (ĝardena petroselo)
radiko-petroselo; petroselo-radiko - AN Rooted turnip; FR Persil racine; GE Petersilienwurzel; NL Wortelpeterselie
skizo: dujara planto kun multoble plumaj, entranĉitaj glataj folioj kaj blanka, longa, pivota radiko (formo kvazaŭ tre longa karoto)
uzo: folioj: kiel folio-petroselo; radiko: raspi por en salatoj; tranĉi al bloketoj por en supo; aŭ kuiri, stufi en kombino kun karoto, pastinako, tubero-celerio
origino: Mediteraneo; nun: Meza, Or. Eŭropo


fam. Valerianaceae


Valeriana locusta = Valerianella l. (ĝardena valerianelo)
valerianelo - AN Corn salad; FR M^ache; GE Feldsalat; NL Veldsla
skizo: ovo- aŭ spatel-formaj grize-verdaj folioj kreskantaj en rozeto; se kreskigitaj dense, la folioj estas pli delikataj ol se kreskigitaj maldense; eltenas froston
uzo: en salatoj, mikspotoj, supoj
origino: (ankaŭ pli malvarma) Eŭropo


Valeriana eriocarpa = Valerianella e. (.. valerianelo)
Italia valerianelo
skizo: mallarĝaj, longaj, flave-verdaj folioj; ne eltenas froston
uzo: kiel la ne-Italia
origino: S. Eŭropo


fam. Zingiberaceae


Alpinia galanga (galanga alpinio; galango)
galango(-radiko) - AN Greater galanga; FR Souchet long, odorant; GE Galangawurzel, Galantwurzel; NL Laos-, galangawortel
skizo: flave-blankaj aŭ helruĝaj rizomoj (radikoj)
uzo: kuiri kaj uzi en rizo-manĝoj
gusto: (ne kuirita) treege akra
origino: S.Or. Azio; nun tuta tropika Azio


Curcuma longa (.. kurkumo)
kurkumo; flavo-radiko - AN Turmeric, curcuma; FR Curcuma, safran des Indes, terre-m'erite; GE Gelbwurzel, Kurkuma; NL Geelwortel, curcuma, koenjit
skizo: disbranĉiĝantaj rizomoj (radikoj), laŭ sekco rondaj, profunde oranĝkoloraj
uzo: pulvorigitan oni uzas ĝin por (flave, oranĝe) kolorigi pladojn; ankaŭ en spico-miksaĵoj (kareoj)
origino: S.Or. Azio


Zingiber officinale (kutima zingibro)
zingibro - AN Ginger; FR Gingembre; GE Ingwer; NL Gember
skizo: neregule formitaj, dikecaj, rizomoj, flavecaj aŭ brunecaj laŭ koloro
uzo: senŝeligi, pisti kaj uzi en kareoj, saŭcoj kaj orientaj pladoj; tranĉaĵetojn aŭ raspaĵon oni povas servi sur brandoj; konfitaĵon de zingibro oni uzas en dolĉaj pladoj kaj trinkaĵoj
origino: nekonata; nun Hindio, Ĉinio, k.a.


* * *


Iuj ankoraŭ ne menciitaj plantoj, kreskantaj aŭ kultivataj en N.Okc. Eŭropo, kaj uzataj iumaniere por doni guston, odoron aŭ koloron (al manĝaĵo aŭ trinkaĵo):

... Araceae:
Acorus calamus (kalama akoro) akoro [radikoj]
... Berberidaceae:
Berberis vulgaris (unudorna berberiso) berberiso [fruktoj]
... Cannabaceae:
Humulus lupulus (lupola humulo; lupolo) lupolo [inaj infloreskoj]
... Capparaceae:
Capparis spinosa (dorna kaporo) kaporo [florburĝonoj]
... Caprifoliaceae:
Sambucus nigra (nigra, nigrabera sambuko) sambuko [fruktoj, floroj]
... Compositae / Asteraceae:
Anthemis nobilis = Chamaemelum nobile (Roma, nobla antemido, kamemelo, kamomilo) Roma kamomilo [floroj]
Artemisia abrotanum (abrotana artemizio) abrotano; citron-artemizio [folioj]
Artemisia absinthium (absinta artemizio) absinto [folioj]
Artemisia dracunculus (drakunkola, estragona, vinagra artemizio) drakunkolo, estragono [folioj]
Artemisia vulgaris (ordinara, vojranda artemizio) sovaĝa artemizio; alsemo [junaj branĉoj]
Calendula officinalis (kuraca kalendulo; orfloro) kalendulo [floroj]
Tanacetum = Chrysanthemum balsamita (balzama tanaceto, krizantemo) Maria-mento [folioj]
Tanacetum = Chrysanthemum vulgare (kutima tanaceto; verma krizantemo) tanaceto; vermo-herbo [folioj]
... Cornaceae:
Cornus mas (flava kornuso) kornuso [fruktoj]
... Cruciferae / Brassicaceae:
Brassica nigra (nigra brasiko, mustardo) nigra mustardo [semoj]
Sinapis alba (blanka sinapo, mustardo) blanka mustardo [semoj]
... Cupressaceae:
Juniperus communis (kutima junipero) junipero [fruktoj]
... Iridaceae
Crocus sativus (kultiva krokuso; safran-krokuso) safrano [stigmoj]
... Labiatae / Lamiaceae:
Hyssopus officinalis (kuraca hisopo) hisopo [folioj]
Lavandula angustifolia = vera = officinalis (mallarĝfolia, vera lavendo) lavendo [folioj, floroj]
Majorana hortensis = Origanum majorana (ĝardena majorano, origano) majorano [branĉoj]
Melissa officinalis (citrona meliso) citron-meliso [folioj]
Mentha x piperita (pipromenta mento; pipro-mento) pipro-mento [folioj]
Mentha spicata (verda mento) verda mento [folioj]
Mentha spicata var. crispata (verda mento) krispa mento [folioj]
Mentha suaveolens = rotundifolia (blanka mento) blanka mento [folioj]
Monarda didyma (.. monardo) monardo; bergamot-herbo [folioj]
Ocimum basilicum (bazilia ocimo; bazilio) bazilio [folioj]
Origanum vulgare (sovaĝa origano) origano; sovaĝa majorano [branĉoj]
Rosmarinus officinalis (kuraca rosmareno) rosmareno [folioj]
Salvia sclarea (sklarea salvio) muskato-salvio; sklareo [folioj]
Salvia officinalis (kuraca salvio) salvio [folioj]
Satureja hortensis (ĝardena satureo) satureo; fabo-herbo [folioj]
Thymus serpyllum (serpila, sovaĝa timiano) sovaĝa timiano [floroj]
Thymus vulgaris (vera timiano) timiano [branĉoj]
... Lauraceae
Laurus nobilis (nobla laŭro) laŭro [folioj]
... Leguminosae / Fabaceae:
Glycyrrhiza glabra (glata glicirizo) glicirizo; dolĉ-radiko [radiko]
Trigonella foenum-graecum (fojna trigonelo; fenugreko) fenugreko [semoj, ĝermoj]
... Papaveraceae:
Papaver somniferum (opia papavo) papavo [semujoj, semoj]
... Ranunculaceae:
Nigella sativa (kultiva nigelo) nigelo [semoj]
... Rosaceae:
Rosa canina (hunda rozo; frukto-rozo) rozo-fruktoj, -beroj [fruktoj]
Sanguisorba minor (malgranda sangisorbo, sango-sorbulo) sangisorbo [folioj]
Sorbus aucuparia (plumfolia sorpo) sorpo [fruktoj]
... Rubiaceae:
Asperula = Galium odorata (odora asperulo, galio) asperulo; virgulino-fojno [branĉoj]
... Rutaceae:
Ruta graveolens (odora ruto) (vin-)ruto [folioj, semoj]
... Umbelliferae:
Archangelica officinalis = Angelica archangelica (granda angeliko) anĝelo-radiko [radiko, tigoj, semoj]
Carum carvi (karvia karumo; aroma karvio) karvio [semoj]
Coriandrum sativum (kultiva koriandro) koriandro [semoj]
Cuminum cyminum (.. kumino) kumino [semoj]
Levisticum officinale (ofta levistiko) levistiko; 'Maggi'-herbo [folioj]
Myrrhis odorata (odora mirido) Roma, Italia cerefolio [folioj, radikoj]
Pimpinella anisum (aniza pimpinelo) anizo [semoj]
Pimpinella saxifraga (malgranda pimpinelo) pimpinelo [folioj]
... Urticaceae:
Urtica dioica (granda urtiko, brul-folio) granda urtiko [folioj]
... Vitaceae:
Vitis vinifera (vina vito) vinberoj; rosinoj [fruktoj]


Jen la fino - provizore... Se vi havas komentojn, skribu per la: poŝt-formularo


noto 1: Por plantoj, kiuj troviĝas ankaŭ en mia PPL-Plantoj, mi menciis nun aldone ankaŭ iujn nomojn sugestitajn post ĝia apero.
noto 2: La praktikan elekton inter ekz. ''ĝardena kreso'', ''ĝardeno-kreso'', ''ĝardenkreso'' vi faru mem.


(C) 1997 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la aŭtoro/kompilinto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de auteur/samensteller.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la aŭtoro/kompilinto, ĉi tiu teksto troviĝas kun lia permeso.
* Hiperligoj al ĉi tiu teksto estas bonvenaj! Prefere ne al ĝia propra loko (tiu povas ŝanĝiĝi), sed al la paĝo de la aŭtoro/kompilinto aŭ de Vulpo-Libroj.
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de auteur/samensteller naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom! Liever niet naar de plek ervan (die kan veranderen), maar naar de pagina van de auteur/samensteller of van Vulpo-Libroj.
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE NOMOJ DE LEGOMOJ
EN NORD-OKCIDENTA EŬROPO
kompilis: Wouter F. Pilger, NL-8223 ZS 26 Lelystad
retadreso: wfpilger [a] d i g i c r o n .com