EPAGOGÉ (Gr:1855).

 

1. Greka vorto, X B " ( @ ( Z ekvivalentas al indukto (vd), kontraste al dedukto.

Adjektive diriøas § B " ( T ( 4 6 ` H , -Z , -` < , por signifi induktiva. Per tiu vojo eblas krei, por la nuntempa uzo, epagogiko (vd 1856), por nomi la sciencon pri induktiva rezono.

 

2. Difinis jam Aristótelo la indukton, kaj donis ekzemplon:

"Homo, îevalo kaj mulo estas daýre longevivaj.

Homo, îevalo kaj mulo estas animaloj sen galo.

Do, animaloj sen galo estas daöre longevivaj".

Sed la malkovo de la indukto estis de Sokrato (469-399 a. K,), laý informo de Aristotelo mem (Met., XIII, 4. 1078b 27-31).

Esploris Aristotelo precipe la dedukton, æefe de silogismo.

Estis indukto esplorata pli vaste nur modernepoke, ekde Francis Bacon (1561-1526), aýtoro de Novum Organum (1620).

 

3. En greka kunteksto, epagogika diriûas ordinare pri la kompleta, aö forma indukto.

"La indukto estas la procezo, kiu el la partikularaj portas al la universalo" (Arist., Top., I, 12. 115a 11).

Kompleta indukto estas la kolekto de îiuj partikularaj kazoj de universala propozicio (Arist., An. Pr., II, 23. 68b 15-29. Ankoraö: An. Pr. II, 23. 68b15 ks).

E. Pauli.

 


EPAGOGIKO, -A (N). 1856.

Gr: § B " ( T ( 4 6 ` H , -Z , -` < .

A: Epagogic. F: épagogique. G: epagogik.. H: epagógico. I: epagogico. P: epagógico. R:

 

1. Erudicia vorto, epagogiko devenas el la greka adjektivo, § B " ( T ( 4 6 ` H (= portanta al, persvada), siavice el la verbo X B V ( T (= porti al, persvadi, rezoni). Kun la sama vortformado kiel logiko, el 8 @ ( 4 6 ¬ ¦ B 4 F 2 Z : 0 (= logika scienco) (vd), fariûis epagogiko el § B " ( T ( 4 6 ¬ ¦ B 4 F 2 Z : 0 (= epagogika scienco) (vd Gr: 1855).

Substantiva radiko. Vortformoj: epagogiko, epagogika, epagogikeco, epagogikisto, neepagogika.

 

2. Epagogiko estas parto de la logiko temanta pri la indukto (vd).

Pro la graveco de la indukto kiel rezona procezo, precipe en empiriaj sciencoj, epagogiko devas esti detale esplorata kiel didaktika disciplino.

Pluraj estas la metodoj kaj teknikoj en tiu kampo. Æar indukto estas uzata precipe en empiriaj sciencoj, la metodoj de indukto estas esplorataj precipe en metodoj de tiuj empiriaj sciencoj.

3. Historie, jam Aristotelo vaste esploris la dedukton, kies malkovro li atribuis al Sokrato fundamenta formo estas silogismo, sed ankoraý ne la indukton. Li tamen difinis (Met.afiziko, 13,4.1078b 27-31) kaj uzis la indukon. Sed nur modernepoke ûi estis vaste studata ekde Francis Bacon (Novum Organum, 1620) kaj Stuart Mill (A system of logic, 1843).

E. Pauli.

 


EPI. (Gr: 1858).

 

Greka adverbo kaj prepozicio, ¦ B \ ekvivalentas al sur, pri. Ofte uzata en la greka lingvo mem, kiel prefikso, kaj en pluraj modernaj erudiciaj vortformoj. Ekzemple: epifanio (vd), epifenomeno (vd), epigono (vd).

Antaý aspiritaj vokaloj, la litero p fariûas f. Ekzemple: efemera (vd), el la greka ¦ N 0 : X D 4 @ H (= de unu tago); efemerido (vd), el la greka ¦ N 0 : , D \ H , -\ * @ H (¦ B Â º : X D " = de tiu tago).

E. Pauli.

 


EPIDEIXIS... (Gr: 1860).

 

Greka vorto, ¦ B \ * , 4 > 4 H , -, T H ekvivalenta al montro, demonstro, diskurso, pruvo, siavice el la verbo ¦ B 4 * , \ 6 < 4 : 4 (= elmontri, vidigi, ekspozicii).

Analogio kun B ` * , 4 > 4 H , -, T H (vd), aý apodikso (vd)

E. Pauli.

 


EPIEIKEIA. (Gr: 1861)

Greka esprimo, ekvivalenta al epikeo (vd 1870) kaj al la latina aequitas (vd L: 0085).

E. Pauli.

 

 


EPIFANIO (+). 1862.

Gr: ¦ B 4 N " < , \ " , -" H .

A: epiphany. F: épiphanie. G: Epiphanias, -ienfest. H: epifanía. I: epifania. P: epifania. R: (bogojavlénie).

 

1. Etimologie, epifanio devenas el la greka ¦ B 4 N " < , \ " (= apero, montriøo), kunmeto el ¦ B \ (= sur) kaj N " \ < T (= briligi, montri, aperigi).

Substantiva radiko.

 

2. Epifanio estas la apero per brila montriûo de io signifa, en apartaj cirkonstancoj.

Tiu brila montriøo povas okazi al seræanto survoje de sukcesa esploro, en filozofio, kiam kaj en religio.

 

3. Epifanio de la ento. En filozofia kunteksto, epifanio estas la ontologio, per kiu komenciøas la brila montriøo de tio, kie efektive okazas.

Per la ontologio montriøas la ento mem, kaj ni homoj havigas la komprenon pri la realo tuta¼e.

En epifanio de la ento komenciøas la religio. Estas religio øenerala rigardo pri la realo, kies bazo estas la ento.

Enkadre de la ento aperas la nocio de Dio. Ne ekzistas alia Dio, ekster la epifanio de la ento.

La æefa en religio estas atingi korektan nocion prio Dio, kaj tio nur eblas enkadre de la ontologio, scienco de la ento.

Bedaýrinde, en religio la granda amaso estas pli facile atingata de la viziuloj kaj mistikuloj sen sufiæa kompreno de la realo, sen la vera epifanio de la; ento, sen korekta nocio pri Dio. Sekve, gvidantoj kaj gvidatoj iluzie pensas ke ili estas en epifania stato.

 

4. Epifanio de Jesuo. En la kristana kunteksto, epifanio estas nomo de festo, okazanta je la 6-a de Januaro, kiu rememoras la rakonton pri la apero de la stelo, kiu montris al la magoj, kie estis la naskiûinta Jesuo (Mateo, 2, 1-12); la signifo estas do, la montriûo de Jesuo al la mondo.

La tradicio kredas, ke la menciitaj magoj estis reûoj. Æar la profetoj diris, ke el pluraj partoj de la mondo venos reûoj por omaûi la judan Mesion, estis necese pruvi iamaniere, ke tiu profeta¼o plenumiøis.

Tamen magoj ordinare ne estis reûoj, foje sacerdotoj de Zoroastro, æefa organizinto de la antikva persa religio, vaste influanta aliajn religiojn.

Koncerne la nombron de tri reûoj, eble ûi estis sugestita de la tri menciitaj donacoj, - oro, incenso, balsamo, - pri kiuj parolas la evangelia teksto. Aliaj versioj de la tradicio parolas pri 4, 5 kaj eî 12 reûoj.

La nomoj de la reûoj, - Gasparo, Baltazaro, Melkioro - estas postaj versioj.

Mistikaj interpretoj rigardis al la tri donacoj kiel apartaj omaûoj al Jesuo: al oro kiel homaûo al lia realeco; al incenso kiel homaûo al lia dieco; al miro kiel homaûo al lia homareco.

 

5. Kia ajn estu la historieco de la rakonto pri la stelo de epifanio, kulture øi restas kiel brila simbolo de la æefa seræenda enkadre de la realo. Per la esploro de la ento, - temo de la ontologio, - ekfloras la veran nocion de Dio, kies epifanio do tiel fariøas.

E. Pauli.


EPIFENOMENISMO. 1863.

 

1. Epifenomenismo estas dirata pri doktrinoj reduktantaj kelkaj fenomenoj al nivelo de epifenomenoj. Ekzemple, libero, kvankam homa konscio, estas tamen pli fundamente ago ne libera, æar rezulte de determinita kaýzo.

Okazas demando, æu la konscio estas nur epifenomeno de la nervoj? En tiu kunteksto, epifenomenismo estas materiisma interpreto de la konscio, kiel nur supra¼a fiziologia procezo de la nervoj, kaj do kiel sekundara aldona fenomeno, pro tio nomata epifenomeno (vd). Jen la signifo de epifenomismo de la angloj George Henry Lewes (1817-1878), Thomas Henry Uxley (1825-1895), kaj de la franco Théodule Ribot (1839-1916).

  2. Eblas uzi en pli vasta senco la vorton epifenomenismo, por kontraýstari al la dualisma doktrino asertanta la dividon de homo en du specifajn substancojn, korpo (materio) kaj animo (spirito).

La efektiva realo estus monisma, tio estas, unu substanco kun du apartaj funkcioj, la psika kaj la korpa. En tiu nocio pri la homo, la korpaj fenomenoj estas epifenomenoj de la fundamenta realo, æar la korpo mem ne estas fundamenta realo. Same, la psikaj fenomenoj estas epifenomenoj de la fundamenta realo, æar la psiko mem ne estas fundamenta realo.

Iluzie, oni metas malantaý la psikajn fenomenojn tuj apartan substancan spiriton. Same, iluzie, oni metas malantaý la sensa¼ojn tuj apartan substancan korpon. Kaj sekve okazas la dualisma nocio, de spirito kaj korpo, kiel du substancoj kunvivantaj.

E. Pauli.

 

 


EPIFENOMENO. 1864.

A: epiphenomenon. F: épiphénomène. G: Epiphaenomenon, Begleiterscheinung. H: epifenomeno. I: epifenomeno. P: epifenômeno. R:

 

1. Erudicia vortformado, epifenomeno estas kunmeto el la grekaj elementoj ¦ B \ (= sur) kaj N " 4 < ` : , < @ < (= fenomeno), siavice el N " \ < T (= briligi, montri, aperigi, brili, montriøi), kreita kaj disvatigita de la pozitivistoj de la 19-a jarcento, inter alie G. H. Lewwes (1817-1878), Th. H. Huxley (1825-1895), Clifford, Th. -A.-Ribot (1839-1926) (vd 1863).

2. Epifenomeno estas dirata pri sekundara fenomeno rilate al pli fundamenta, aý primara, al kiu øi ne estas esence ligita.

Ekzemple, bruo de motoro, ne estas esenca al motoro mem, kvankam kaýzata de tiu maïino, kiu do povas ekzisti sen bruo.

Sed ordinare, epifenomeno estas uzata por doktrinaj celoj. Se iu, ekzemple, neas la liberon, kvankam homa konscio, li avertas ke tiu konscio pri la libero estas nur epifenomeno, æar pli fundamente la ago efektive estas rezulto de determinita kaýzo.

 

3. Specoj. Laöforme, epifenomeno povas epifenomenece esti pli aö malpli profunda. Pli, aö malpli kompleksa.

Principe, epifenomeno jam distingiøas laýforme rilate la esencajn fenomenojn.

 

4. Laömaterie, epifenomenoj estas fizikaj, biologiaj, psikaj.

Tipe fizika epifenomeno estas, ekzemple, la jam citita bruo de maïino.

En biologia nivelo estas konate, ke la kuraciloj havas kutime sekundarajn efikojn, kiuj estas do biologiaj epifenomenoj.

Oftas la psikologiaj epifenomenoj; ekzemple, al îiu kono sekviûas psikaj statoj, tre diversaj laö la homoj, kaj ne îiuj esencaj. Oni povas konsideri esence ligita al kono de æiu objekto, la stato de rezultinta kliniûo al objekto, kiel bona. Akcidenca kliniûo alternativaj efikoj, forigeblaj.

 

4. Doktrino. Estas vere, ke la psikaj fenomenoj nur klare aperas en kelkaj tavoloj de la naturo, sed tamen jam ekde de la plej simplaj æeloj. Sed tio ne signifas, ke la psikaj fenomenoj estas nur epifenomenoj.

La materio mem povas esti viva kaj psikisma ekde de la fundamento mem. La vivaj kaj psikaj fenomenoj nur emerøas post la plej komplikaj strukturoj. Æiu emerøo (vd) estas principe dependa de pluraj kaýzoj kaj ne nur de la aferoj individue.

 

Gravas decidi, îu kelkaj okazaëoj estas interpreteblaj kiel esencaj, kaj do kiel bazaj rilate la aliajn, la epifenomenojn. Æu kelkaj aliaj estas sensignifaj okazaëoj, kaj do nomataj epifenomenoj?

La problemo okazas ne nur en la forma distingo, sed ankaý en la materia distingo. Por unuj kelkaj okazaëoj estas konsiderataj esencaj, por alia neesencaj.

Per tiu elekto inter interpreto kiel fenomeno kaj interpreto kiel epifenomeno, oni decidas pri la naturo de korpoj, de vegetala vivo, de psika vivo. Oni dikutas, ekzemple, pri la psikaj fenomenoj, îu ili estas esencaj nur al specifa aparta subjekto (laö la dualisma sistemo), îu ili redukteblaj al la sama subjekto de la fizikaj fenomenoj (laö opinias la monisma sistemo) (vd 1863,2).

 

5. Historie la reduktado de la tuta biologia kaj psika vivoj al nivelo de korpaj fenomenoj estis interpreto enkondukita de la pozitivistoj ekde la 19-a jarcento. Ili ankaý enkondukis la doktrinan terminon epifernomenismo (vd), por distingi inter fenomeno kaj epifenomeno.

Analogie kun la fizikaj epifenomenoj ankaö en la mervoj okazus, kiel epifenomo, la psikismo (Ribot, Maladies de la personnalité, Enkonduko; Maladies de la mémoire, î. I, 1).

Sekve de la epifenomenisma interpreto de la konscio, eblus imagi vivan korpon sen la konscienca epifenomeno. Estus do en ni homoj la konscio nur iu epifenomeno, tio estas io ne esenca al la tutaëo.

Aliflanke, tamen, tiu sekundara epifenomeno estus okazigata de la materio mem, tiel same kiel la bruo kaj la fosforeskeco. Ne ekzistus aparta substanca spirito, por kaözi tiajn konsciajn epifenomenojn.

 

Æu libereco, same kiel la konscio, estus nur epifenomena impreso? Konsideri ûin kiel efektivan fenomenon, estas iluzio, îar kiam oni vaste esploras, malkovriûas, ke îio okazis per tre ampleksa operacio.

 

Distingeblas inter esencaj psikaj fenomenoj kaj psikaj epifenomenoj. Esencaj psikaj fenomenoj povas esti operacioj de la materio mem, laý monisma hipotezo, kiu proponas ke la materio estas samtempa substanca kaýzo de psikaj kaj fizikaj fenomenoj; siavice, laý tiu spiritualisma materiismo (vd) la esencaj psikaj fenomenoj estus bazo de la psikaj epifenomenoj.

Malfacile do eblas imagi, ke æiuj psikaj fenomenoj reduktiøas al sensignifaj epifenomenoj, laý la propono de la mekanikisma materiismo, pro manko de proporcieco inter kaýzo kaj efiko. Sed se jam ekzistas psikismo en la bazo, ne estas problemo, por ke emerøu la psikaj epifenomenoj.

Cetere, ne estas sufiîe konata la materio, kaj oni povas imagi fundamentan subjekton, kiu samtempe agas imanente kaj mekanike.

E. Pauli.

 


EPIGENEZO (N). 1866.

A: epigenezis. F: épigénèse. G: Epigenese. H: epigénesis. I: epigenesi. P: epigênese. R:

 

1. Erudicia vortformado, epigenezo estas kunmeto el la greka ¦ B 4 (= sur, poste) ( , < < V T (= generi), enkondukita dum la 18-a jc.

Substantiva radiko.

 

2. Epigenezo estas fenomeno, per kiu la kreskanta viva embrio disvolvas novajn formojn per propraj fortoj, sen neceso de antaöekzistantaj difinitaj malgrandaj formoj.

Kontraste, la teorio de antaöformismo, aö preformismo (vd), komprenigas la evoluan kreskadon kiel disvolvon ekde antaöe ekzistantaj etaj formoj; la absoluta antaöformismo kredas pri la antaödifino de la organoj.

La relativa antaöformismo nur postulas kelkajn ûermajn elementojn. Tia estas la doktrino de Augusteno (354-430), kiu proponis ke ekde la komenco Dio kreis semojn de æio.

Ankoraö modernepoke preformismo estis defendata de Malpighi, Bonnet, Leibniz.

3. Kiel nova kompreno de la kreskado, epigenezo jam havis sian unuan proponinton en Aristotelo (De generatione, II,1. 734a), proponinto de la forma kaözo, îi-rilate kontraöulo de la mekanikismaj komprenoj de la materio, precipe de la atomisto Demokrito.

 

Modernepoke, epigenezo reaperis, ene kaj ekstere de la vitalismaj rondoj, kaj gajnis nomon fare de unu el siaj îefaj proponintoj, Gaspar Friederich Wolff, laö kiu la animalaj organoj ne estas antaöformitaj en la ovolo, aö embrio, sed ili formiûas kiel io nova rilate la antaöan ne difinitan materion (Teorio de la generado, 1759).

Gaspar Friedrich Wolff jam apogis sian teorion per empiriaj mikroskopiaj observoj de plantaj kaj animalaj organoj.

4. Kant avertis pri la avantaûo de la epigeneza teorio, îar ûi kunportas la eblecon ne postuli tiom da helpo de supernaturaj fortoj, pri ûia memkapablo. "Per la kiom ebla malplia postulo de la supernaturo, ûi lasas al naturo îion, kio sekviûas al la unua komenco" (Kritiko de juûo, § 81).

Aldone, Kant utiligis la novan terminon en gnozeologio

"Epigenezo de la pura racio" estas la intelekto kiel kapabla, pere de siaj kategorioj, esti fundamento de la empiria sperto; kontraste, laö la tradicia doktrino estas la empiria sperto iu ebligas la kategoriojn de la intelekto (Kritiko de la pura racio, § 27).

 

5. La bazo de epigeneza teorio estas la samaj de strukturismo (vd), psikologio de la formo (vd) aý Gestalt (vd), de la emerøo (vd).

La rezulto de la kaýzoj ne estas nur tiu de la sumo de la individuaj rezultoj. Kiam la individuaj elementoj estas adekvate strukturigitaj, tiu strukturo rezultigas novajn efikojn.

Ekzemple, æiu peceto de motoro, ne efikas la samon individue, sed kiam ili estas kunordigataj, ili okazigas la motoran efikon.

Same, pluraj psikaj kaýzoj agantaj kune, kapablas krei ion novas, kiu emerøas.

Jen kio okazas, per la fenomeno de epigenezo, en la kreskado de embrio de viva animalo. Iom post iom, antaýaj strukturoj kreas novajn situaciojn, kiuj denove kreas aliajn novajn situaciojn, kaj tiel antaýen, øis la mirindan plenkreskita vivanta esta¼o.

Genoj estas la æefaj epigenezaj faktoroj. Ili disvolviøas kun iom da stabileco, kaj tiel la vivaj esta¼oj reproduktiøas ordinare kiel sama specio.

Tamen, na genoj, malgraý la stabileco, iom post iom ankaý ïanøigas, kun la sekva kreo de rasoj.

 

Kiam okazas la reproduktado per la seksa kuniøo, eblas kontroli la diversecon de la rasoj per la konstanta miksiøo de la grupoj.

Kiam grupoj ne miksiøas, pro malfacileco de interrilato, la diverseco de rasoj ofte okazigas konflitojn. Sed, se la rasoj miksiøas, stoko de genoj servas al la tuta homaro.

Kompreneble, en epigeneza teorio la kresko daöras obeema al la naturaj leûoj, al la fizikaj kaj al la kemiaj. La tuta genetika memoro fariûas laö la ordinaraj leûoj de la fiziko kaj de la kemio, sen ia ajn aparta skizo, kiu antaöformus la vivan kreskantan korpon.

E. Pauli.

 


EPIGONO, -OJ (Z). 1867.

Gr: ¦ B \ ( @ < @ H (adj).

A: epigoni; successor, descendent. F: épigone. G: Die Epigonen. H: epígono. I: epígono. P: epígono. R: (epigón).

 

1. Etimologie, epigono devenas el la greka adjektivo ¦ B \ ( @ < @ H (= naskiûinta poste), siavice el ¦ B \ (= sur, post) kaj ( , < < V T (= naskiøi).

Substantiva radiko.

 

2. Epigono estas posta sekvanto de doktrino, kaj kutime mezvalora reprezentanto de la koncerna skolo. Ekzemple, la epigonoj de Kant.

 

3. Historie, en la klasika helena literaturo estas konataj la epigonoj, posteuloj de la 7 herooj mortintaj æe Tebo, kaj kiuj dek jaroj poste venøis la gepatrojn per la detruo de tiu urbo.

 

4. Îiutempe gravas la epigonoj, îar ili revivigas per novaj formoj antaýajn bonajn ideojn, ene kaj ekstere de skolo. Per la epigonoj la filozofio enkorpiûas en kutimoj kaj leûoj.

Kiam tio okazas en tradiciaj religioj, foje la rezulto estas plibonigoj alimaniere ne atingeblaj.

Epigonoj influas ankaö la arton, precipe beletron.

 

Sed je certa momento, epigonoj estas superpasataj, æar homoj ankoraý pli kapablaj kreas novan periodon de evoluo.

E. Pauli.

 


EPIGRAMO (+). 1868.

Gr: ¦ B \ ( D " : : " , -" J @ H . L: epigramma, -ae.

A: epigram. F: épigramme. G: Epigramm. H: epigrama. I: epigramma. P: epigrama. R: (epigrámma).

1. Etimologie, epigramo devenas el la greka substantivo ¦ B \ ( D " : : " (= epigramo, surskribo), kunmeto el ¦ B \ (= sur, post) kaj ( D V : : " , (= skribo, titolo, entrepreno).

Substantiva radiko. Vortformoj: epigramo, epigramisto.

 

2. Epigramo estas malgranda literatura ûenro, kiu konsistas el mallonga eldiro, foje per proza frazo, foje per poezia verso, kutime esprimanta la karakteron de io, kun iom da sprita kritiko, foje tamen tre mordanta kaj satira. Pro la malgrando, epigramoj povas resti sur tombo, sur arta verko.

La senco de epigramo estis iomete pli vasta en la klasika helena lingvo, kaj tiasence oni kolektis pli ol 4500 grekajn epigramojn.

Æe latinoj elstaris la epigramoj de Marcialo.

Modernepoke ankaý pluras la epigramistoj, kun elstaro de la anglo Alexander Pope (1688-1744).

3. Per la ordigo de epigramoj en sinsekvo pri homogenaj enhavoj, epigramoj fariûas epigramaro.

Kelkaj aýtoroj havas la kapablon verki amason da epigramoj tiamaniere, ke ili fariøas kiel pli longa literatura ûenro. Aliaj enmetas ilin en alian pli grandan ûenron. Tiusence, oni asertas, ke la konversacio de Heine svarmis je epigramoj.

E. Pauli.

 


EPIKEO (N). 1870.

Gr: ¦ B 4 6 , \ " , -" H . L: aequitas, -atis.

A: equity; epikeia. F: équité. G: Epikie; Billigkeit. H: epiqueya; equidad. I: equità. P: equidade; epiquéia. R:

1. Erudicia vorto, el la greka ¦ B 4 6 , \ " , kunmeto el ¦ B \ (= sur, en) kaj , Ç 6 T < (= imago, simileco, konveneco).

Substantiva radiko.

 

2. Epikeo estas milda interpreto de la leûo en apartaj kazoj, kiun laösupoze la leûodonanto ne antaövidis.

Îar la leûo determinas per ûenerala formo, eblas ke apartaj kazoj ne estis konsiderataj en la ûenerala teksto. Pro tio, ne îiam la leûo estas strikte obeenda. Tiam la individuo gvidas sin per pli fundamentaj normoj, gvidante sin per tio, kio li kapablas konsideri bona.

Se iu, ekzemple, lasas kun amiko la gardon de armilo, kaj se li revenas por repreni la armilon, ûi devas esti redonata; sed, tamen, se la amiko scias, ke la repreno estas petata por mortigi iun, la gardisto povas forlasi la devon de redono.

Alidire, epikeo estas la fundamenta korekteco de la justa homo, kiu bone agas ne nur pro la publika leûo.

Rimarkis Aristotelo:

"La naturo mem de ¦ B 4 6 , \ " estas la rektigo de la leûo, kie ûi montriûas ne sufiîa pro ûia universala karaktero" (Etiko al N., V, 14. 1137b 26).

Ricevis la koncepto de ¦ B 4 6 , \ " novajn disvolviûojn, fare precipe de la skolastika filozofia moralo. Efektive, ûi apartenas al la kunteksto de la homa saûo. Jen ekvivalento al la latina aequitas (vd L: 0085), kun la senco de justeco (vd), per kiu la homoj gvidas sin sendepende, îu jam ekzistas, aö ne, ekstera deklarita leûo.

 

3. Kompreneble, epikeo aplikeblas nur al pozitivaj leûoj farataj de la homoj. Estas karakterize homa, ke la leûoj estas kreataj laö la pli konataj bezonoj, sen antaövido de îiuj apartaj cirkonstancoj (Genicot, Theol. Moralis I, 133.

Ne estas aplikebla la epikeo, kiam pritraktiûas pri malpermesintaj naturaj ordonoj de la natura moralo (vd). Sed kiam la afero estas pri pozitivaj devoj de la natura moralo, la epikeo fariûas ebla en kazoj de neceso, aö en kazo de troa malfacilo obei tiun naturan leûon (opinio de Schuster, en Encikl. de Brugger). Ekzemple, se mortigi estas malpermesinta natura leûo, pri kio do ne eblas epikeo: helpi alian en tre danûera situacio, en kiu la helpanto ankaö povas grave danûeri, estas pozitiva morala devo, pri kio do eblas epikeo.

Por apliki la epikeon, estas postulate, ke la motivoj estu sufiîe gravaj.

 

4. Principe, la epikeo ne malfortigas la leûon. Epikeo ne propre malobeas ûin. Sed rekte estas plibonigo de la leûo kaj pli perfekta obeo de la fundamenta moralo. Ne îio estas maljusta laö la pli fundamenta morala principo, per kiu gvidas sin la epikeo.

E. Pauli.

 


EPIKEREMO (N). 1871.

Gr: ¦ B 4 P , \ D 0 : " , -" J @ H . L: epichirema, -atis.

A: epicheirema. F: épichérème. G: Epicheirem. H: epiquerema. I: epicherema. P: epiquerema. R:

 

1. Erudicia vorto, epikeremo devenas, tra la latina epicherema, el la greka ¦ B 4 P , \ D 0 : " (= entrepreno, provo, atako), siavice kunmeto el ¦ B \ (= sur) kaj P , \ D , P , 4 D ` H (= mano, brako, provo).

Substantiva radiko. Epikeremo, epikeremisto.

 

2. Epikeremo, post varia uzo, signifas nun, modernepoke, silogismon, kies premisoj estas akompanataj de pruvo.

En Platono epikeremo, kies origina senco estas entrepreno, jam estas uzata en la senco de argumento.

Aristotelo nomis per epikeremo la dialektikan rezonon, kontraste kun la demonstra silogismo (Topikoj, VIII, 11. 162a 16). Tiusence, epikeremo rilatas al aporio (vd) kaj eæ al polisilogismo (vd).

 

3. Ekzemplo de epikeremo fare de Cicerono en Pro Milone (Favore de Milono):

Estas permesate mortigi la agresanton, - la natura leûo, la pozitiva juro, la universala uzo pravigas tion;

nu, Klodio estis maljusta agresanto de Milono, - tion evidentigas la antecedentoj de Klodio kaj la cirkonstancoj de la krimo;

do, Milono povis mortigi al Klodio.

 

4. Ordinare eblas transformi îiun premison de epikeremo en apartan silogismon. Tiu transformo eblas okaze de kaöza propozicio (latine, propositio causalis).

Ekzemplo de tia epikeremo:

Îiu fakulto estas konebla per ties ago, æar la fakultoj estas konataj per la agoj;

nu, la intelektaj agoj estas spiritaj, îar ili pritraktas spiritajn objektojn;

do, intelekto estas spirita fakulto.

 

La granda premiso fariûas silogisme, laý jene:

la fakulto koneblas per tio, kio specifas ûin;

nu, fakulto estas specifata de la agoj;

do, ûi estas konata pere de la agoj.

 

Same, la malgranda premiso fariûas silogismo:

agoj, kiuj pritraktas spiritajn objektojn, estas spiritaj;

nu, la ago de la intelekto pritraktas spiritan objekton;

do, la intelekto estas spirita (E. Hugon, Cursus, I, 204, 6-a eldono).

Estas ja esenca en epikeremo la aldona aparta pritraktado de la premisoj. Sed kiel fari tion, restis ne difinita afero.

E. Pauli.

 


EPIKURO, -A (figure). 1872

A: Epicurus; epicurean. F: Epicure; épicuricien. G: Epikurus; epikuraisch. H: Epicuro; epicúreo. I: Epicuro; epicureo. P: Epicuro; epicureu. R: (epikurejskéiskij).

 

1. Kiel vorto, Epikuro devenas, tra la latina Epicurus, el la greka. Jen nomo de greka filozofo el Ateno, kies naturisma filozofio faris tiun nomon figursenca.

Vorformoj: Epikuro, epikura, epikurano, epikurismo (vd), epikuristo.

2. Epikura estas îiu ajn konduto aý sinteno tipa de epikurano.

Diference, epikurismo kaj epikuristo rilatas nur al la doktrinaj sencoj de la filozofio de Epikuro. Analoge, oni distingas inter stoikulo (rilata al sinteno) kaj stoikisto, stoikismo (rilata al doktrino).

E. Pauli.

 


EPIKURISMO. 1873

A: epicureanism. F: épicuréisme. G: Epikureismus. H: epicurismo. I: epicureismo. P: epicurismo. R:

1. Nomo de sistemo de filozofio de Epikuro el Samoso (341-271 a.K.), kiu doktrinis en Ateno, kaj kie li kreis apartan lernejon. Akorde la sinteno de la instruisto, tiu lernejo nomiøis Øardeno de Epikuro.

 

2. Elstaras en epikurismo la moralo favora al plezurserîado, sed per ekvilibra konduto, kun prefero de stabilaj plezuroj.

Cetere, la epikurisma doktrino estis reago al la radikalismoj de stoikistoj, cinikuloj kaj asketoj. La epikurisma skolo, simile al la stoika, elstarigis la praktikan kaj moralan vivon, cele al feliîo, kiu konsistas el spirita trankvileco kaj sencaj plaîoj.

La realo estas aro de atomoj. Jen temo pri kio verkis precipe Lukrecio, la plej fama disîiplo de Epikuro. La kono estas nur sensaco.

Ekzistas dioj, sed sen influo en la regado de la mondo.

E. Pauli.

 


EPILEPSIO (+). 1874.

Gr: ¦ B 4 8 0 R \ " , -" H . L: epilepsia, -ae.

A: epilepsy. F: épilepsie. G: Epilepsie, Fallsucht. I: epillessía. P: epilepsia. R: (epilépsija).

 

1. Etimologie, epilepsio devenas, tra la malfrua latina epilepsia, el la greka ¦ B 4 8 0 R \ " , kunmeto el ¦ B \ (= sur) kaj 8 " : $ V < T , (= preni kun la manoj), tra la futuro 8 Z R @ : " 4 , kun la fina signifo de atako, interrompo.

Substantiva radiko. Vortformoj: epilepsio, epilepciulo.

 

2. Epilepsio estas sindromo rezultinta el nenormala procezo okazinta en la cerbo, kaj kio de tempo al tempo, subite, meze de perfekta ïajna sano, kaýzas konsciperdojn kaj konvulsiojn.

Patologiaj faktoroj ïarûigas la neoronojn, kies polusigo fariûas nenormalaj, kaj kiuj per malûarûiûo kaözas ne kontroleblajn movojn, kun psikaj efektoj.

Simile kiel okazas en histerio (vd) kaj astmo, ankaý la baldaýaj epilepsiaj atakoj estas anoncitaj al malsanulo per aýro (vida, aýda, ktp) (vd).

Dum kelkaj formoj de epilepsio, - ekzemple tiuj kun okcipita fokuso, - okazas apartaj aýroj, foje per nedeterminaj vidado de koloroj, foje per kompleksa vidado de objektoj, personoj, lokoj.

Kvankam malplioftaj, okazas ankaý aýroj kun aýdado de voîoj.

 

3. Religiaj fenomenoj rilatas ofte al epilepsio. Estas religio afero grava, pro tio ke øi estas øenerala rigardo pri la realo kaj mensa sinteno rilate al tio.

Sed la rekta kompreno pri religio povas esti malhelpata de la viziuloj. Ofte la fondintoj de tradiciaj religioj, - famaj profetoj kaj elstaraj predikistoj, - estis viziuloj, ïajne surbaze de la epilepsio kaj similaj psikaj kaýzoj. Æar tiuj homoj facile impresas la amason, ili pli facile sukcesas ol saøaj instruistoj pri efektiva religio. En antikva tempo, manko de informoj kaj postaj inventa¼oj, favoris ilin.

Estu prudenta, kiam parolas predikistoj de religioj, - ili povas esti epilepsiujoj, aý ili jam estas kredantoj de aliaj epilepsiuloj de la pasinteco!

Kiam la aöraj sindromoj afekcias la konscion, la epilepsiuloj povas ne kompreni tion, kaj interpreti viziojn kiel diajn revelaciojn.

 

Do, kiam la afero estas pri religioj, oni tuj estu avertitaj, îu la tiel nomitaj fondintoj de religioj, profetoj, predikistoj, ktp, havantaj viziojn kaj aödantaj parolojn dum la vizioj, fakte estis kaïaj epilepsiuloj.

Ekde de la antikva epoko estas konataj la epilepsiaj atakoj, kaj kiuj estis superstiîe interpretitaj. Hipokrato tamen jam suspektis, ke ili havis cerban kaýzon.

 

Îu estas sufiæaj priskribitaj simptomoj en la vizioj rakontitaj en la tiel nomataj Sanktaj Skriba¼oj de pluraj religioj?

Kredu je tiuj libroj, nur se vi strikte povas pruvi, ke ili entenas la dian revelacion. En pluraj kazoj mankas sufiîaj informoj por decidi por- aý kontraý.

Se restas dubo, la tekstoj jam perdas valoron. Kelkaj teologiaj ekzegezistoj provas tamen defendi, ke Dio povus ankaý elekti tiajn ne klarajn rimedojn por paroli al homoj.

Kompreneble, Dio estas libera pri tiu elekto. Sed ne sufiîas apelacii al la ebleco de la dia prefero rilate la epilepciujojn. Æiukaze estas necese strikta pruvo.

E. Pauli.

 


EPILINGVISTIKO (N). 1876.

 

1. Erudicia esprimo, vortformita el la grekaj elementoj ¦ B \ (= sur) kaj lingvistiko (= scienco pri la lingvo). Propono de A. Culioli.

 

2. Epilingvistiko estas la metalingvistika esploro de la fenomeno, per kiu la parolanto de lingvo sukcesas kontroli nekonscie la parolkapablon.

Estas sciate, ke lingvo funkcias ekde la infanaøo, sen tiu aparta scienco, kiun havas gramatikistoj kaj lingvistikistoj. Jen la kampo de esploro de epilingvistiko.

E. Pauli.

 


EPIMENIDO, Sofismo de... 1877.

Gr: + B 4 : , < \ * 0 H , -@ L .

A: Epimenides. F: Epimenide. G: Epimenides. H: Epiménides. I: Epimènides. P: Epimênides. R:

 

1. Estis + B 4 : , < \ * 0 H nomo de legenda poeto de la 6-a. jc. a. K., taumaturo, kiu dormis 57 jarojn, kiu cetere estis divenisto.

Kretanoj estis dirataj mensogistoj, surbaze de aserto de Epimenido mem: 6 D ­ J , H • , Â R , Ø F J " 4 (= kretanoj æiam mensogistoj) (Teogonio, Enkonduko). Tiu aserto estas citita en epistolo de Apostolo Paýlo (Tito, I, 12).

Kiel nomo de aparta sofismo, Epimenido ne aperas ankoraý en Aristotelo, kiu tamen foje citis la kretanan poeton.

 

2. Epimenido, enkadre de la logiko, estas varianto de la sofismo Mensogisto, kaj kies konkludo ïajne havas du kontraýajn rezultojn. Ekzemple:

Epimenido el Kreto diras, ke la kretanoj mensogas æiam;

nu, Epimenido mem estas kretano;

do, rezultas la paradokso:

- Epimenido estas kretano, sekve li mensogas, kaj la kretanoj ne mensogas;

- Se la kretanoj ne mensogas, Epimenido diras la veron.

3. La logika konkludo de la argumento Epimenido estas: do, la kretanoj ne æiam mensogas.

E. Pauli.

 


EPISILOGISMO (N). 1878.

A: episyllogism. F: épisyllogisme. G: Episillogismus. H: episilogismo. I: episilogismo. P: epissilogismo. R:

 

1. Erudicia vorto, episilogismo estas kunmeto el la grekaj ¦ B \ (= sur) kaj F 4 8 @ ( 4 F : ` H (= silogismo, rezono).

 

2. Episilogismo estas la sekvanta en sinsekvo de silogismoj, en kiu la konkludo de la unua silogismo (nomata prosilogismo), havas la rolon de premiso de la menciita.

Okazas iom da vario en la sencoj de la proksimaj nocioj de episilogismo, polisilogismo (vd), prosilogismo (vd), sorito (vd).

Estas episilogismo varianto de polisilogismo, kiu øenerale signifas el pluraj silogismoj.

3. Kompreneble, en episilogismo la fina valideco de la konkludoj estas en dependo de la antaýa prosilogismoj. Ekzemple, se la antaýa konkludo estas ideisma, kaj se tiu ideisma konkludo de prosilogismo fariøas premiso de la sekvanta episilogismo, tiu alia kohere ankaý devas esti ideisma.

Kant, en aparta ideisma kunteksto, uzis la esprimojn laýjene: episyllogismos signifas la polisilogisman sekvon, kiu indikas la kondiîitan; prosyllogismos signifas la kondiîojn.

Per tiuj du esprimoj Kant klarigas, en la transcenda dialektiko, la procezon per kiu esta atingata de la racio la transcendaj ideoj (Dio, animo, mondo). Tiuj ideoj – Dio, animo, mondo – estas nur ideaj (ne realaj), pro tio, ke ili rezultis el io jam ne reala.

Do, post kiam per prosyllogismos kompletiûis la serio de la kondiîoj, - tio estas de la tutaëo de la premisoj, - aperas kiel rezulto tiuj transcendaj ideoj.

E. Pauli.

 


EPISKOPO, -A (*). 1880.

Gr: ¦ B 4 F 6 @ B ` H , -` < . L: episcopus, -i.

A: bishop; episcopal. F: évêque; épiscopal. G: Bischof; bischöflich. H: obispo. I: vèscovo. P: bispo. R: (epískop).

 

1. Kiel vorto, episkopo devenas el la greka adjektivo ¦ B 4 F 6 @ B ` H (= superrigardanto, inspektisto, gardisto, protektanto), siavice el ¦ B \ (= sur) kaj la verbo F 6 @ B X T (= observi de malproksimo, zorgi, protekti

Tiu nomo aperas inter la oficoj de la kristana komunumo, kaj prosperis precipe per uzo kaj influo de la organizaëoj kreitaj de Apostolo Paölo (1 Tim 1,3 ks.; 2 Tim. 2,2; Tit, 1,5). Ekster la greka lingvo, episkopo restis nur por nomi la plej gravan oficiston de regiona komunumo.

Substantiva radiko. Vortformoj: episkopo, episkopa, episkopano (ano de la episkopa eklezio), episkoparo, episkopeco, episkopujo, îefepiskopo.

 

2. Episkopo estas jurisdikcia estro de kristana komunumo, tiel akceptata de la episkopaj eklezioj. Ordinare episkopo regas super regiono, aý diocezo.

Nuance, sacerdoto (vd) konsideras sin kun dia povo en ritoj, dum episkopo estas tiu, kiu prezentas sin kiel havanta dian povon super la dioceza komunumo.

En universala koncilio (vd) la episkopoj ankaý decidas per voædonado pri doktrinoj akceptendaj simple kiel dogmoj.

 

3. Doktrino. Kompreneble, la afero pri episkopo estas teologia, kaj ne rekte filozofia.

Tamen oni postulu koherecon kun la filozofio pri religio, epistemologian sekurecon de la argumentoj, liberecon de kritika penso de la individuoj antaö tiuj aýtokratiaj religiaj îefoj.

Se tiu aýtokratieco ne estas pruvata, kiel avertis Lutero (en Pri la babilonia sklaveco de la Eklezio - Von deer babilonischen Gefangenschaft der Kirsche, 1520), la religio nur povas esti organizata per libere elektitaj æefoj elektataj de la komunumo.

Ne estas do strikte episkopaj eklezioj, tiuj, kies administra organizado rezultas per la libera elekto de la komunumo. Tiam la dia parto en la eklezio kiel socio estas nur la spirita Regno de Dio, dum la ekstera strukturo estas interpretata nur kiel homa elekto. En tiuj aliaj religiaj grupoj ne okazas la aýtokratia povo de individuaj personoj.

Semantike tamen eblas mildigi kaj ïanøi la sencon de episkopo, per la reveno al la etimologia senco. Nur en tiu aparta semantika kunteksto eblas komprenigi la episkopecon sen la tradicia interpreto, kaj sekve nur kiel gredevema nomo de la æefoj.

 

Sed en historia senco, en episkopa eklezio la episkopeco estas interpretata kiel povo rekte ricevata de Dio, kaj ne forigebla per liberaj organizaj formoj de administro kreitaj de la komunumo.

Laý la plej ofta kredo la episkopoj konsistigas gravan fenomenon, kiu trairas la tempon. Principe, tiu figuro estas rigardata kiel fundamenta en la grupo, kaj kun karisma povo.

4. Episkopaj eklezioj estas la Romkatolika Eklezio, la Ortodoksa (greka) Eklezio, kelkaj protestantaj eklezioj, inter alie la Anglikana Eklezio.

Tiu fenomeno povas okazi ankaö en pluraj aliaj religioj, kies æefoj, kvankam nomataj per alia titoloj, interpretas sian povon kiel ricevitan rekte el Dio.

5. Gravas la demando, îu eklezio devas esti episkopa, îu ne? Unuavide, episkopoj estas posteuloj de la apostoloj. Îio pri oficoj ne estas unuavide klara en la skribaëoj de la Nova Testamento.

La doktrino pri episkopeco montriøas precipe en Apostolo Paýlo.

La figuro de episkopo kreskis ekde la Unua Ekumena Koncilio de Niceo, okazinta je la jaro 325, sub la protekto de Imperiestro Konstanteno.

Influe de Aýgusteno el Hipono (354-450) la episkopoj fariøis tre respektataj kaj prestiøaj. Sed tamen ili ne fariøis sufiæe prestiøaj por elekti la Papon.

Dum jarmilo la elekto de Papo (vd) fariøis de la romia kristana komunumo. Ekde Mezepoko elektas la Papon Kolegio de Kardinaloj (vd) kreita de la Papo mem. Kvankam ne necese, kardinaloj estas episkopoj, selektitaj de la antaýa Papo.

E. Pauli.