ENS, ENTIS. (L: 1813).

Gr: Ð <, Ð < J @ H .

A: being. F: étant.. G: Seiendes. H: ente. I: ente. P: ente. R:

1. Latina vorto, ens ekvivalentas al estanto. Jen la substantivigita participa formo de la verbo esse (= esti), ofte erudicie uzata en tekstoj de aliaj lingvoj. Ens devenas el la hindeýropa radiko es- (= esti), kaj kun la sama fundamenta signifo.

Kiel verba formo, ens estas participa, kontraste kun esse (= esti), kiu estas infinitiva, kaj do difereciøas kiel esto kaj estanto. La esperanta vorto ento (vd) devenas el la participa ens, sed rolas kiel substantiva radiko, do sen konservi la verban nuancon, kiu okazas en estanto

.

2. Oni esploris subtile la participan karakteron de ens, kontraste kun la infinitiva esse. Estas ja diferenco inter la du formoj de ago: la infinitiva esse, kies karaktero estas substantiva, kaj la participa ens, kun karaktero adjektiva.

Cetere tiuj du vortoj eblas esti substantivigataj. En la latina ili restas kun la sama ekstera morfologio, distingeblaj nur per la kunteksto: ens verbe kaj ens substantive.

Sed en Internacia Lingvo Esperanto la diferencoj rekoneblas per la finaëo: estanta - estanto; esti – esto.

Okazas do kvar fundamentaj abstraktaj sencoj, per kiuj oni aliras al io:

ens (= estanta) en participa verba formo;

ens (= estanto) en paticipa substantivigo;

esse (= esti) en infinitiva verba formo;

esse (= esto) en infinitiva substantivigo.

 

3. Por komenci kompreni tiajn diferencojn, oni avertu unue lingvistike kaj gramatike, kio, enkadre de la verbo, estas modalo (vd); due, kia distingo okazas inter verbo en infinitivo, kaj verbo en participo.

Cetere, kia diferenco okazas en infinitivo kiel verbo kaj infinitivo substantivigite; kaj kia diferenco okazas en participo kiel verbo, kaj participo substantivigite.

La internacia esperanta vorto ento (vd) devenas el la latina participo ens, -tis; sed en Esperanto ûi estas nur substantiva radiko.

Kiam oni atentigas pri la kvar menciitaj formoj - estanta, estanto, esti, esto - ne temas pri la vorto ento. Tamen, pro la etimologio, rekomendindas ke la esperanta ento traduku precipe la signifon de la latina ens en senco de estanto, ne la signifon de la latina esse en senco de esto.

 

Ento estu vorto preferata, kiam la nocio estas por la ideo de verba ago. Ekzemple, oni diru ke ontologio temas pri la ento; ke la mensa intuicio atingas la enton kiel fundamentan objekton de la inteligenteco.

Kompreneble, ontologio ankaö pritraktas pri esti, esto, estanta, estanto, sed kiel detaloj, dum ento signifas la temon de ontologio absolute universale, dum la aliaj nocioj estas aspektoj de tiu universala temo.

 

4. Kvankam en la pasinteco la skolastikistoj avertis pri la participa kaj infinitiva senco de ens kaj esse, tiu nuanco ne dividis la filozofojn. Ekde la verkoj de Martin Heidegger, la afero fariûis pli tikla, foje konfuza.

E. Pauli.

 


ENSEMBLO. 1814.

A: ensemble. F: ensemble. G: Ensemble; Ganzes. H: conjunto. I: congiunto. P: conjunto. R:

1. Etimologie, ensemblo devenas, tra la franca ensemble, el la latina en (= en ) kaj similis (= simila).

Substantiva radiko. Vortformoj: ensemblo, ensemblisto.

 

2. Ensemblo estas tuto de eroj kun internaj diversaëoj, sed rigardebla kiel unu tutažo.

Nuance, klaso, pli ofte uzata en logiko, signifas simile al ensemblo, sed pli homogene.

Distingiøas ensemblo de simpla sekvo de egalaj individuoj. Abstrakte, tamen, la numerado mem, per divido en dekoj, estas ensemblo de dekoj.

Aliflanke, diversažoj sen iu ajn simileco ne formas ensemblon, sed nur kolekto. Estas, ezemple, ensemblo: trupo da muzikistoj aý aktoroj kune ludantaj; tuto de ornamaëoj harmonie aranûitaj; tuto de konstruaëoj kun stila unueco; tuto da aýtomobiloj en stando de novaëoj de la industrio.

Oni asertas ke iu ensemblo estas determinita, kiam iu ajn rimedo ebligas rekoni ke aparta objekto apartenas al iu ensemblo. Alimaniere dirite, por ke objekto apartenu al difinita ensemblo, tiu objekto enhavas apartajn karakterizojn per kiu difiniûas la ensemblo mem. La sumo de tiuj kondiîoj estas la normo a kriterio de difino de la ensemblo. Okazas do en îiu ensemblo la klaso mem, la individuo, la rilato de aparteneco de tiu objekto al klaso.

   

3. Pro la interna racieco de la ensenblo, ne okazinta en kolekto, disvolviûis en logiko kaj matematiko la tiel nomata teorio de la ensembloj, iniciate de la germana matematikisto Georg Cantor, je la jaroj de 1872.

Komence okazis la kontesto de gravaj matematikistoj, îar el la proponoj de Cantor rezultis kelkaj paradoksoj, kiel montris B. Russel, Burali-Forti kaj aliaj. Novaj disvolviûoj de la teorio de ensembloj solvis la paradoksojn per uzo de novaj aksiomatikaj teorioj.

La restrukturiûo fariûis tamen per konservo de partoj de la teorio de Cantor, kiel oni konstata en la aksiomatika teorio de ensembloj de E. Zermelo, prezentita en 1908, kun postaj plibonigoj fare de A. A. Halevy Fraenkel, Thoralf Skolem, Janos von Neumann, P. I. Bernays, K. Goedel.

  La diskutado daýras pri paradoksoj de la teorio de ensembloj kaj pri aksiomatikaj teorioj rilatigitaj al la teorio de ensembloj

E. Pauli.

 


EN SI. 1815.

A: in itself. F: en soi. G: an sich. H: en si. I. in se. P: em si. R:

 

1. Io estas konsiderata en si (aý en si mem) kontraste kun la konsidero rilate al ni. En si emfazas la propran naturon de io, sendepende de io ajn alia, îu de opinio, eraro, ïajno, iluzio, utilo, uzo, valoro, prezo. Cetere, la demando pri la afero en si okazas pro la neceso distingi inter tio, kio estas absoluta (tio estas, pri tio, kio la naturo de afero estas en si mem) kaj tio, kio estas pro ia ajn rilato.

Kvankam la naturo en si estas ununura, estas tiom da specoj da konsideroj pri la en si de la sama afero, kiom da rilatoj okazas, îar kutime oni emfazas la en si, kontra tiu specifa rilato.

Oni demandas pri la en si, kiam ûi estas rigardata kontraste kun la rilatoj mem, ekzemple, kiam homo estas dirita granda rilate muson, malgranda rilate kamelon. Tiuj rilatoj estas subjektive determinita de ni, kvankam kun bazo en la afero (latine cum fundamento in re).

 

2. Gnozeologiaj kaj epistemologiaj motivoj diferencigas la demandojn pri la en si, kaj fariûas pluraj kazoj.

Pro la komparo kun la homaj mezuroj, oni tendencas nomi granda tio, kio estas pli granda ol la homo, malpli granda tio, kio estas malpli granda ol la homo. Nenio estas en si mem absoluta, - tio estas, nenio en si mem estas nek granda, nek malpligranda, sed nur estas en rilato.

Pro la interna leûo de la pensado mem, kiu fariûas per aserto kaj neo, oni komprenas îion en si mem kiel racia, kaj ne egala al la kontraýo. Tamen, se oni konsideras ion nur en si mem, ûi estas neýtrala (?).

Pro la absoluta nescio pri kelkaj aferoj, la malkonato estas menciita kiel io en si mem, kio restas mistera.

En scienca esploro la en si mem ekvivalentas al la objektiva konsidero, sendepende de la ûis nunaj konoj.

E. Pauli.

 

 


ENS RATIONIS (L: 1816).

A: F: être de raison. G: H: ente de razón. I: P: ente razão. R:

1. Faka latina esprimo, uzata de la skolastikistoj, ens rationis ekvivalentas al ento de la racio (vd 1832).

2. Ens rationis estas abstrakta aspekto, aparte komprenata de la spirito, ne kapabla ekzisti per si mem. Estas, ekzemple, entoj de racio la nocioj de nenio, de vakuo.

E. Pauli.

 

 


ENTECO. 1817.

L: entitas, -atis.

A: entity. F: entité. G: Enitaet. H: entidad. I: entità. P: entidade. R:

 

1. Vortformado, el la substantiva radiko ent-o (vd) kaj la sufikso ec-o signifanta abstraktan ideon. Komparu kun la verba radiko est-i, kaj la koncerna abstrakta nocio esteco.

 

2. Enteco estas la ento rigardata abstrakte, specife kiel ento. Ekzemple, la enteco estas la specifa objekto de la inteligenteco; la enteco estas la specifa vidpunkto rigardata de la ontologio.

En aparta kunteksto, enteco signifas, ke io estas ento, ekzemple la enteca karakterizo de la spirito.

Kontraste kun formala, kiel en la formalaj sciencioj, enteco signifas enhavon, kiel en teoriaj sciencoj.

3. En ontologio, esploranta la entecon de la ento, la rezultoj ne estas la samaj æe la filozofoj. Precipe ne estas la samaj kiam estas por decidi, æu la ento estas analogia nocio (laý Aristotelo kaj Tomaso el Akvino), æu estas univoka (Duns la Skota).

E. Pauli.

 


ENTELEKIO (N). 1818.

Gr: Ķ < J , 8 X P , 4 " , -" H .

A: entelechy. F: entéléchie. G: Enteleckie (Abb), Entelechie (Lalande). H: entelequia. I: entelechia. L. scol: entelechia, perfectihabia. P: enteléquia. R:

1. Erudicia vorto, Ķ < J , 8 , P Z H (= la fakto havi perfektecon) estis kreita de Aristotelo (Met., IX, 8. 1050a 23), eble surbaze de la esprimo J Î Ķ < J , 8 f H (= perfeito, completo) § P , 4 < (= havi).

Hermolao la Barbara tradukis tiusence la aristotelan vorton en la latinan laýlitere, per perfectihabia.

2. Entelekio estas la aktualo kiel atinginta la perfektecon, kontraste kun la potencialo. Ekzemple, kaj laö Aristotelo, la animo estas intelekio de la organika korpo ;(Pri la animo, II, 1. 412a 27).

Nuance kaj sur etimologia bazo, Ķ < X D ( , 4 " (= aktualo) kiel dinamika principo, per kiu la potencialo fariûas aktuala, dum entelekio ne inkluzivas la karakteron de kaözo, sed nur signifas la aktualon.

 

Forma similas kun aktuala kaj entelekio. Tamen formo enhavas specifan nocion de determino, kaj sekve situas en la kampo de esenco, kaj ne rekte de aktualo; per formo, ekzemple, la materio fariûas determinita.

En tiu senco de determino, Aristotelo asertis ke la animo estas formo, aö entelekio de la organika korpo. Restas do la nocio entelekio simple kiel atingita realiûo de la ago, kontraste kun la agado mem.

Do, en la kunteksto de Aristotelo entelekio estas la formo rilate la materion, la aktualon rilate la potencialon, la logoso (nocio) rilate tion, kio estas en potencialo, la animo rilate la korpon, kies formo øi estas.

 

Kvankam nuance distingaj, aktualo ne povas esti aktualo sen esti entelekio (tio estas perfekteco). Nek entelekio povas esti entelekio sen esti aktualo (tio estas kontraöo de potencialo); nek aktualo, nek entelekio povas esti tiaj, sen esti formo , sen esti iu determino.

Tiuj nocioj intime interrilatas, kaj povas esti uzataj preskaö indiferente kiam la kunteksto garantias la efektivan sencon.

E. Pauli.

 


ENTENTO. 1820.

A: entente. F: entente. G: Entente; Staatebuendnis H: entente. I: P. entente. R: (antánta).

 

1. Erudicia vorto, entento devenas el la franca entente (= inteligenteco, kompreno), siavice el la verbo entendre (= kompreni, aöskulti).

Substantiva radiko.

 

2. Entento estas amika kuniûo de regnoj, surbaze de komunaj motivoj, interaliaj kulturaj, lingvaj, foje nur historiaj. Ekzemple, Brazilo kaj Portugalio.

Kelkaj ententoj prenis apartajn nomojn: Anglio kaj Francio - Kora entento, 1904; Anglio, Francio, Rusio - Triobla entento, 1908; Îekoslovakio, Jugolavio, Rumanio - Malgranda entento, 1921.

Nuance koalicio (vd) estas dirata pri momenta komuna agado, ekzemple por atako, dum entento pli konstanta kaj nedifina kunlaboro en internaciaj aferoj. Alianco (vd) rilatas al specifaj celoj, ordinare por sindefendo kontraý potenciala malamiko.

E. Pauli.

 


ENTO. 1822.

Gr: J Î ` < , Ð < J @ H . L: ens, entis.

A: being. F: être. G: Seiendes. H: ente. I: ente, essere. P: ente. R: ().

 

1. Etimologie, la substantivo ento devenas el la latina participo ens, -entis. Jen participa formo de la ne regula verbo sum (= mi estas), es (= vi estas), est (li, ïi, øi estas), fui (= mi estis), esse (= esti).

Same devenas la greka substantivo ` < , Ð < J @ H el la koresponda participaj formoj ë< Ð < J @ H ; @ Ü F " @ Ü F 0 H; Ð < Ð < J @ H el , Æ : \ (= esti).

Tiel same ankaý devenas la germana Sein (= esti).

Æio okazas enkadre de la hindeýropa radiko es ( = esti). Aparte devenas el la hindeýropa radiko bheu (= kreski, esti), la latina fui (= estis), la angla be (= esti), la germana ich bin (= mi estas).

Substantiva radiko. Vortformoj: ento, enteco, enti (ntr).

 

2. Ento estas æio, kio iamaniere estas. Do, ento estas la komuna nocio, kiu æion atingas. Tiusence, ento estas konkreta nocio.

Ekde la momento, kiam oni distingas inter tio, kio en æiuj egalas, oni havas la abstraktan nocion de "komuna ento" (dirita en la latina skolastiko ens communis) kontraste kun la apartaj kaj individuaj entoj, kiuj siavice estas ankaý abstrakte rigardataj.

Æar sciencoj estas organizataj laý vidpunkto, oni atribuas al øenerala filozofio (aý metafiziko) (vd) la komunan enton kiel forman objekton (kiel esencan objekton), kaj al la aliaj sciencoj la partikularajn aspektojn de la ento.

Neniu scienco estas do difinita ekde la konkreta ento; tiu æi estas nur la materia objekto. Sed æiuj sciencoj kune estas la kompleta scienco de tiu konkreta ento.

 

2. Enkadre de la distingo inter la modaloj - infinito kaj participo – estas farata la distingo inter infinitiva senco (aý substantiva) kaj participa senco (aý adjektiva).

Sekve, oni rigardas la konkretan enton, foje kiel estanton (participa senco), foje kiel enton (infinitiva senco).

Per alia vortradiko, foje kiel estanta (participo), foje kiel esti (infinitivo).

En etnaj lingvoj la formado de la diversaj signifoj estas kutime ne regula. En la latina ens (vd) (participa formado) kaj esse (vd) (infinitiva formado).

En planita lingvo eblas la perfekta regula formado tiamaniere, ke la nuancaj signifoj restu æiam evidentaj.

 

Kiam oni demandas pri la esto de la ento (aý de la estanto, participo) la afero estas metata en formo de juøo, æar okazas kunmeto el subjekto kaj predikato. Kompreneble, subjekto kaj predikato, kvankam unu asertata pri la alia, ne tute egalas; se ili tute egalus, ne okazus diferenco inter infitiva formo kaj participa. Kiam do oni demandas pri la ento, estas necese subtile kompreni, kio estas dirite en la subjekto kaj kio en la predikato.

Necesas esplori la lingvistikajn kaj gramatikajn diferencojn inter infinito kaj participo por subtile ellabori la metafizikajn sencojn disvolvitaj æirkaý la metafizika demando pri la ento (vd ens L: 1813).

E. Pauli.

 

 


ENTO DE RACIO. 1824.

L: ens rationis.

A: F: être de raison. G: H: ente de razón. I: P: ente de razão. R:

 

1. Ento de racio estas objekto esprimata, kiu ne ekzistas tiel ekster la kono mem. Ekzemple, abstraktažoj estas entoj de racio; interalie, genro estas abstraktažo, kaj do ento de racio. Kontraste, ïtono estas reala ento, kaj ne ento de racio.

Principe, kono kiel operacio ne ekzistas kiel ekstera realo. Sed ne estas tion, kio estas dirata per ento de racio. Temas pri la objekto esprimata. Estas do ento de racio nur tio, kio estas konceptata kiel objekto aliamaniere ol øi estas en la ekstera realo.

Îar ne estas io reala kiel la objekto konkreta, eblas diri ke îiu kono estas nomata ento de la racio. Tamen tiu ne estas la celo de la esprimo, kiel øi estis uzata de la skolastikistoj.

La objektiveco de la ento de racio okazas nur en la menso, kiu havas ûin kiel objekto de kono. Fantaziaëoj - kiel ekzemple drako kaj Leviatano - estas entoj de racio. Æiu alia afero nur mense elpensebla estas ente de racio.

Malgraý multspecaj, entoj de racio estas tiaj pro la sama motivo, ne esti io reala.

 

2. La homa menso ne kapablas la konkretan objekton tutaže per unu sola koncepto, sed nur per pluraj abstraktaj aspektoj.

Nur kiel ne adekvata distingo estas akceptrebla la distingo inter la konkretaj kaj ne konkretaj konoj. En îiuj konataj objektoj okazas almenaö la distingo inter subjekto kaj objekto; oni diras, ekzemple, tio estas tio. La plej simpla kono estas tiu de la ento; ankaö îi tie oni diras: la ento estas tio, kio estas.

Pro tio okazas la distingo inter ento kaj esti. Îar oni ekde la komenco nur povas koni per faro de juûo, tio signifas, ke oni nur konas per divido de subjekto kaj predikato.

Ankaö la empiriaj sensaj konoj fariûas per aspektoj, kutime tre subjektivaj, kiel ekzemple, per koloro, sono, flaro, gusto, tuïo, formo. Tiu lasta, - la formo, - estas komuna al pluraj sensoj, kaj pro tio malpli subjektiva.

 

3. La fundamento de la ento de racio estas tamen en la realo, - fundamentum in re. Nun realo signifas ion konceptatan kiel eksteran al kono mem.

Æu tio ekstera, siavice, fakte ekzistas, jen alia afero. Kiel sciate, Kant konceptis la realon, kiel apriora formo de la menso. Ankaö kiu sonûas, tiu rigardas îion kiel eksteran, do kiel realan kvankam fakte estas nur sonûo.

 

4. Îiuj sciencoj okupiûas pri la objektoj kiel entoj de racio, æar neniu rigardas la objekton tutaže, sed nur per abstraktigita flanko.

Ekzemple, formalaj sciencoj (logiko, administracio, tekniko) rigardas la objektojn nur kiel fluo, ne laýenhave. Teoriaj sciencoj rigardas la samajn objektojn laý la enhavo signifata, kaj de nove æiu speco de teoria scienco laý specifa vidpunkto.

E. Pauli.

 


ENTREPRENO. Eduko por la... 1826.

 

1. Homoj ne nur organiziûas socie por familiaj kaj politikaj celoj. Ili ankaö agas helpe de entrepreno de pluraj por la ekonomio, kulturo, religio.

Per la eduko tiuj asociiûaj formoj de agado fariûas pli efikaj. Do pri tiuj apartaj edukoj estu ankaö esploro de filozofio pri eduko, specife pri la eduko por agi por la komuna partopreno de pluraj.

Tre gravas la eduko en aferoj de ekonomio, kulturo, religio, îar la koncernaj organizaëoj kiel societoj dependas de homoj, kiuj devas rilatiûi per interkonsento pri atingendaj celoj, pri kiuj estas necesaj klarigado (jen problemo de ideologioj kaj partioj) kaj ekzercado, por garantii la efikecon.

 

2. La eduko por la entrepreno de ekonomio, kiu transformas la materion en rimedojn por la homa pluekzisto, estas em dependo de antaösupozoj pri du polemikaj formoj de ekonomia entrepreno, la kapitalisma (tendence liberalisma) kaj la socialisma (tendence ïtatisma).

Îu en kapitalisma, îu en socialisma formo, kvankam malsame, la eduko por la entrepreno de ekonomio komenciûas per klarigado, por ke okazu kritika kompreno pri la afero. Sen efika entrepreno la homoj ne atingas sufiîajn rimedojn.

Komenciøas do la eduko por spirito de entrepreno per la komprenigo, ke entrepreno estas io socie necesa, kia ajn estu la formo, kapitalisma aý socialisma. Salajroj eblas do nur enkadre de la ebleco mem de la entrepreno.

Tiu eduko por la ekonomia entrepreno plenumiûas per la vola inklino, jen per motivado, jen per ekzercado, favore de la konservo kaj evoluo de la entreprena organizažo. Pri la øenerala sano de la entrepreno zorgas ne nur la entreprenisto, nek nur la politikistoj, sed ankaý æiuj civitanoj.

Kia ajn estu la formo de entrepreno - kapitalisma aö socialisma, - ûi devas esti en la intereso de la laboristoj kaj de îiu civitano.

E. Pauli.

 


ENTREPRENO, Ekonomia... 1827. .

A: enterprise. F: entreprise. G: Unternehmung. H: empresa. I: imprésa. P: empresa. R: (predprijátie)

 

1. Etimologie, entrepreno devenas, tra la itala imprésa, el la latina imprehensus, kunmeto el im- (= inter) kaj prehendo, -sum, -ere (= preni), kun la fundamenta kunteksto preni inter la manoj.

Verba radiko. Vortformoj: entrepreni, entrepreno, entreprenejo, entreprenisto.

 

2. Entrepreno, en øenerala senco, estas plenumo de grava tasko, kies partoj plenumiøas unu post alia per la individuo, aý samtempe per pluraj homoj. Ekzemple, entrepreno de tradukado, de vojaøo, de konstruo.

Kutime, entrepreno estas vorto uzata por taskoj havantaj ekonomikan celon. En tiu aparta signifo, entrepreno signifas ekonomikan unuon de laborproduktado.

En entrepreno okazas æefe administraciaj aspektoj, kaj kiuj apartenas al la pozitiva scienco de administracio. Sed okazas ankaý filozofiaj aspektoj. La tuta afero estas kompleksa, sed æiam grava. Pro tio necesas eæ la eduko por la entrepreno (vd 1826).

 

3. Specoj. La klasado de ekonomiaj entreprenoj fariøas laýforme kaj laýmaterie, ambaýkaze kun pluraj varioj.

Laýforme la entreprenoj la specoj de entrepreno estas en dependo de la karaktero de la proponitaj taskoj, foje strukture pli simplaj, foje pli ampleksaj, kaj postulantaj la dividon de la plenumo kaj de la uzataj instrumentoj.

Koncerne al organizado de kapitalo kaj laboro, du estas la fundamentaj formoj de ekonomia entrepreno: individua entrepreno kaj kapitalisma entrepreno. Restas la koperativa entrepreno kiel miksa formo, por profiti la avantaøoj de ambaý kaj por solvi la malavantaøoj de unu kaj de alia.

Individua entrepreno estas tiu, en kiu taskoj kaj partoj de la taskoj organiziøas tiamaniere, ke la sama homo plenumas æiujn. Ordinare la individua entrepreno estas tiu, en kiu la partoj eblas esti plenumataj unuj post la aliaj. Ekzemple, individua skulptado de statuo, aý individua fiïkaptado, individua tradukisto de aristotela verko.

Kapitalisma entrepreno distingas absolute inter laboristo kaj posedanto de la kapitalo (entreprenisto). Eventuale, kapitalisma entrepreno estas tiu, kies formo de laboro postulas multajn homojn kaj kun apartaj kapabloj, ofte helpe de teknikaj rimedoj kaj uzo de kapitalo. Ordinare, entrepreno signifas ekonomia organizažo de multaj, ne de unu individuo; tamen, striktasence, ankaý individua entrepreno enhavas la esencon de æiu entrepreno.

 

4. Redivideblas la kapitalisma entrepreno, ankoraý laýforme, en du specojn, rilate la posedanto de la kapitalo, - privatan kapitalisman entreprenon kaj ïtatan kapitalisman entreprenon.

Pro semantikajn uzojn, estas nomata kapitalisma entrepreno nur al la privata; konstraste estas nomata simple ïtata entrepreno, foje socialisma entrepreno al la alia. Sed ambaý estas esence kapitalismaj, æar principe okazas en ili la absoluta distingo inter dungita laboristo kaj administro de la kapitalo. Eblas tamen aserti, ke la ïtata kapitalo iamaniere apartenas al æiuj kiel civitanoj.

Socialisma ekonomia entrepreno estas principe io libere elektebla kaj kapabla ekzisti samtempe kun la privataj ekonomiaj entreprenoj. Kolektivaj formoj de ekonomiaj entreprenoj ne povas esti devigataj absolute, æar estas fundamenta rajto de æiu individuo esti entreprenisto kaj same æiu povas fariøi dungito se tiu estas la individua elekto.

Kelkaj, kiel Platono kaj precipe Marx, difinis ideologie la ekonomian entreprenon kiel publikan servon; jen la reøimo de komunismo (vd). En tiu kazo, la rimedoj de kapitalo estas de la kolektivo. La profito estas komuna kaj estas reinvestita en la konservo kaj en la disvolviøo de la entrepreno mem.

 

5. Jen la tikla demando, kia estas la prefera formo de ekonomia entrepreno, la privata aý la ïtata? Por decidi, la kriterio estas precipe la efikeco de la administrado.

Kompreneble, la sinteno en privata kapitalisma entrepreno malsamas rilate la sintenon okazanta en ïtata kapitalisma entrepreno, kaj pro tio povas okazi diferenco de efikeco. Ambaý formoj povas esti principe bonkvalitaj, enkadre de apartaj cirkonstancoj.

Kutime la kolektivaj formoj de ekonomiaj entreprenoj ne estas efikaj sen la koncerna civitana eduko, flanke de la politika gvidantaro kaj flanke de la dungita laboristaro.

Do, estas necese multe ekzameni la tutan cirkonstancaron antaý elekti la ïtatan formon de entrepreno.

Per la privata ekonomia entrepreno malgrandiøas la Ïtato, kiu restas nur en apartaj kampoj, tiuj socie plej necesaj, inter alie la publika sekureco, edukado kaj sano.

 

6. Laboristoj dependas de kapitalistoj (estu privataj, estu ïtatestroj) rilate la dungadon. Estas laboristoj liberaj por akcepti (individue aý kolektive), aý ne akcepti la dungadon. Pro tiu libereco okazas diferenco inter la sklavisma entrepreno kaj la kapitalisma.

La rajtoj de laboristoj estas protekteblaj per la leøaro, kaj kiu devas antaývidi la sindikaton kun la funkcio kontroli la interrilatojn inter kapitalo kaj laboro.

Koncerne al kapitalo, enkadre de la moderna entrepreno, øi tre gravas, pro tio ke en øi fontas la avantaøoj de la entreprenistoj mem, la salajroj de la laboristaro, fine la impostoj kiuj subtenas la ïtatan administracion.

 

7. Kooperativa entrepreno estas, laýforme, asociiøo de individuaj entreprenistoj per la kreo de komunaj servoj, ekzemple de kolektiva vendado, aý de kolektiva aæetado.

En kooperativo de produktado la homoj fundamente individue produktas, kaj ne vendas individue (nek industrias individue).

En komerca kooperativo, inverse, la homoj ne aæetas individue grandajn kvantojn, sed aæetas nur por la individua konsumado. Kiam kooperativo ampleksiøas, øi ankaý dungas homojn por la kolektivaj servoj, kaj æi-rilate øi eniras la formon de mezgranda aý eæ granda ekonomia entrepreno.

4. Laýmaterie, pluras la specoj de ekonomiaj entreprenoj. Tiu klasado fariøas laý la materio prilaborita. En tiu kunteksto oftas la divido de la ekonomiaj entreprenoj en komercan, industrian, liveron de servoj. Okazas ankaý la redividiøo. Ekzemple, industrio povas esti de siderurgio, de fabrikado de aýtomobiloj, de konstruo de domoj, de esploro de petrolo, de agrikulturo.

E. Pauli.

 

 


ENTROPIO. 1830.

A: entropy. F: entropie. G: Entropie. H: entropia. I: entropia. P: entropia. R:

 

1. Etimologie, entropio devenas el la greka © < J D @ B Z (= konfuzaëo, honto), kunmeto el < (= en) kaj J D X B T (= turni, transformi).

Substantiva radiko.

 

2. Entropio estas termodinamika funkcio, kaj similaj, per kiu okazas transformo îiam, almenaý ïajne, en la saman direkton, sen ebleco de la inversa transformo.

Eblas ïanøi la mekanikan energion tutaže en varmon. Sed inverse nur parto de la varmo transformeblas en mekanikan energion.

 

3. La entropia fenomeno rilatas al la utiligo de la materio por teknikaj uzoj, precipe por transformi termikan energion en mekanikan movon.

Tio bezonas atento al la matematikaj kvantoj, kiu unue estis determinitaj en 1824, de Sadi Carnot, kaj pli detale, en 1850, de Clausius.

 

4. La entropia fenomeno rilatas al la fundamentaj propražoj de la materio. Estas entropio en dependo de la spaca organizado de la partikloj kaj ties energio. Sekve, ïanøo en tiu sistemo informas pri la naturo mem de la naturo.

Sciencistoj kaj filozofoj ekde la 19-a jarcento rigardas la entropian fenomenon kiel konstantan degradiøon de la universo, kaj kiu do havus unudirekton en la tempo (S. Arrhenius, L’ évolution des mondes, fr. Trad., 1910; E. Reichenbach, The direction of time, 1956, p.131).

Certe okazas direktojn enkadre de kelkaj kuntekstoj de la realo kaj kiuj ebligas la antaývidon en tiuj vastegaj kuntekstoj, sed kiuj en si mem ne kapablas montri ke ili estas absolutaj kaj definitivaj. Oni ne scias pri aliaj pli fundamentaj kuntekstoj de la kosma sistemo.

E. Pauli.

 


ENTUZIASMO (*). 1832.

Ķ < 2 @ L F 4 " F : ` H , -@ Ø . L: enthusiasmus, -i.

A: enthusiasm. F: enthousiasme. G: Enthusiasmus, Begeisterung. H: entusiasmo. I: entusiasmo. P: entusiasmo. R:

 

1. Etimologie, entuziasmo devenas, tra la latina enthusiasmus (= entuziasmo, dia inspiro), el la Ķ < 2 @ L F 4 " F : ` H (= inspiro, fanatikeco), siavice el Ķ < (= en) 1 , ` H (= Dio), rilata al (vd).

Substantiva radiko. Vortformoj: entuziasmo, entuziasma, entuziasmi (ntr), entuziasmigi, entuziasmi i, entuziasmul

2. Entuziasmo estas arda emo al io, kun iom da ekstera efekto perceptada de la rigardantoj. Ekzemple, entuziasma realigo de ideo. Entuziasmigitaj homoj, kutime bruas kaj kantas, vibras kaj ekzaltigas

3. En pasinta helena kaj romiana kunteksto, entuziasmo estis la eksteraj religiaj manifestiøoj okaze de festoj kaj praktikado de ritoj, kaj oni kredis tion kiel supernatura graco kaj revelacio.

Kompareblas tio kun la kristana pentekosto (Agoj, 2,4). Ankoraý hodiaý okazas tiaj pentekostimaj entuziasmoj

Restažoj de la antikva senco rekoneblas en uzoj fare de S-rino de Stahel (1766-1817), kiu per entuziasmo signifis intensan moralan vivon (De l’ Allemagne, P. 4, æap. 10 ks.). John Locke parolis pri la mistikisma entuziasmo de tiuj, kiuj interpretas la revelacion sen uzo de la racio (Essay, L. 4, æ. 7 kaj 19). Sama aæiga senco konservis la vorto en Leibniz (Nouveaux Essais).

E. Pauli.

 


ENUI, -O (*). 1834.

A: annoy, feel dull; annoyance, dullnes . F: s’ennuyer; ennui, ennueux. G: sich langweilenI; Langweile. H: enojar, aburrirse; nojo. I: annoiarsi; noia. P: aborrecer-se, enfadar-se; nojo, aborrecimento, enfado. R:

1. Etimologie, enuo devenas el la franca ennui, siavice el la malalta latina inodiare (= malami), aý latina odiare (= malami).

Verba radiko. Vortformoj: enui (ntr), enuo, enua, enuigi, enuiga, malenuigi.

2. Enuo estas malamo, kun nuanco de senintereso pri la aferoj kaj malplezuro. Tedo (vd) kaj naýzo (vd) estas similaj sed pli fortaj al enuo.

La efektiva enuo okazas îiam en rilato al objektoj kaj al personoj. Sed tiu enuo povas okazi pro psikologia malforteco de tiu kiu enuiøas; estas tiuj homoj sen kapablo de intereso pri la objektoj kaj aliaj personoj. Normala enuo estas tiu okazigata pro la enhava manko de la objektoj mem kaj de la personoj pri kiuj okazas la enuo

3. Efektiva enuo havas ontologian karakteron, kaj pro tio rivelas la homan kondiîon, per kiu la homo ne sufiîe estas altirita de la aferoj.

Nur per ripetaj novaëoj altiriûas la homoj. Pro tio, homoj estas en konstanta serîado de novažoj. En vestado ili serîas novajn modojn. En arto, novajn stilojn. En nutrado, novajn manøažojn. En socio, novajn rilatojn. En panoramoj, novajn vidindažojn per turismado. En seksumado novajn manierojn fari ûin kaj eî per ïanûo de personoj, ktp.

Tiu homa kondiîo rivelita de la enuo, sugestas la filozofojn elidiri, ke nur infinita objekto kapablas plenumi la homajn interesojn tiamaniere, ke jam ne okazu senintereso kaj enuo.

E. Pauli.

 


ENUNCII, -O, -AËO, - ATO (N).1836.

Gr. • B ` N " F 4 H , -, T H ; • > \ T : " , -" J @ H . L: enuntiare; enuntiare; enuntiatio; enunciatum.

A: enunciate; enunciation, sentence. F: énoncer; énoncé, énontiation. G: aussagen; Aussage. H: enunciar; enunciado, enunciación. I: ennunziare; ennunziazione. P: enunciar; enunciado, enunciação. R:

 

1. Etimologie, enunci devenas el la latina enuntiare (= enuncii, deklari, anonci ), kunmeto el ad (= al) kaj nuntiare (= anonci, sciigi), fine el nuntius (= mesaøo, mesaøisto). Rimarku, ke tra la franca enoncer fariøis anonci, kun malpli vasta senco ol enuncii, sed en la sama origina kunteksto.

Verba radiko. Vortformoj: enuncii (tr), enuncio, enunciado, enuncianto, enunciato, enunciito, enunciažo.

2. Enoncio estas iu ajn eldirata speco de lingvo-esprimo, kondiæe ke øi havu sencon.

Elparolo kaj elvortigo rilatas al la materia portanto de la signifo, dum enoncio, same kiel eldiro, emfazas la enhavon.

Okazas evidentaj alproksimiøoj inter la esprimoj propozicio, eldiro, sentenco, aksiomo, sed kun nuancaj diferencoj. La samaj radikoj en diversaj lingvoj ankaý akiris malsamajn sencojn. Fine, la difinoj ene de la sama lingvo denove varias, kaj estas necese esti atenta pri tio.

  Oftas la uzo de propozicio en la sama signifo de enonciažo. Sed okazas diferencoj, interalie, pro tio ke propozicio estas substantiva radico kaj enonciažo vortformita el verba radiko.

Estis enunciažo esprimo uzata foje pli striktasence, precipe de la antikvuloj, foje pli vastasence, precipe de la modernuloj, kies semantika senco estas determinenda de la kunteksto en kiu øi estas uzata.

Cetere, oni estu atenta, ke la grekoj uzis la vorton • > \ T : " kies baza signifi estas aserti takse, dum • B ` N " F 4 H signifas pli absolute kiel la latina enuntiatio.

Latinoj pritraktis tiun temon uzante pli ofte enuntiatus, foje propositio, foje ankaý dictum, sententia. Okazas do evidentaj alproksimiøoj inter tiu esprimoj – enuncio, propozicio, eldiro, sentenco. En Esperanto okazas ankoraý la germandevenaj, elvortigo, elparolo.

3. Striktasence, en klasika uzo, enunciažo estas esprimo de kompleta senco, kapabla do diri ion al iu. Estas do enunciažoj, ekzemple, homo pensas, stelo brilas, ento estas objekto de ontologio.

Konsiderinte, ke la penso operacias pere de la juøo, kiu entenas la konceptojn, la kutima strukturo de enonciado estas per tiu formo de juøo, kies origina .funkcio estas la aserto.

Eblas pluraj niveloj en aserto, kaj do ankaý en enunciažo. Okazas aserto nur indikativa, dum aliaj estas deklarativaj (per kompleta aserto). Esence ambaý estas enoncažoj, sed eblas diri enuncažo precipe por la deklarativa aserto (enoncažo striktasenca), dum la indikativa aserto restas nur enuncažo vastasenca.

 

4. Historie, tra la tempo, pluras la informoj pri la temo rilata al enuncido.

Nuance, la aristotela logos apofantikós (De interpr., 4. 17a 2), kiu estas deklarativa aserto kaj rilatanta al la aserto tute logika pri vero kaj ne vero (jes kaj ne), kontraste al tiuj inkluzivantaj ordonon, deziron, poezian asociiøon.

Post Aristotelo, stoikistoj malvastigis la sencon de enuncažo (aksiomo), avertante pri la logikan karakteron, kiel asertanta veron kaj ne veron, kaj distingis øin de demando, ordeno, žuro, apostrofo, duba esprimo (D. Laerta, VII, 65-68).

La latinaj gramatikistoj tradukis la esprimon de la greklingvaj stoikistoj pere de effatum (= eldirito, elparolita), aý pere de proloquium (= klara parolado, priparolo) (Aulo Gellio, Noctes acticae, XVI, 18, 2-8; Apuleu, De interpretatione, 265).

Sed Cicerono preferis enuntiatum (= anonco) (De Fato, I, 1). Tiu nova vorto enhavas la karakteron ke parola esprimo celas informi al alia, kaj ke pro tio øi postulas iom da sufiæa perfekteco en la esprimo mem, precipe pri vero.

 

5. Mezepoke, uzis la latina skolastiko plurajn terminojn por nomi klarajn asertojn, æiujn kun iom da nuancaj diferencoj, surbaze ofte de la etimologia aspekto de la vorto, - enuntiatumI, propositio, quaestio, conclusio.

Laý Peto Hispano, quaestio estas deklaro pri tio, pri kio oni dubas kaj estas esplorenda; conclusio estas tio, kio restas demonstrita; enuntiatum estas tio, kion oni eldiras absolute, sen kondiæoj (Summulae Logicales, 5.06).

 

6. Ankoraý striktasence, enonciažo estas uzata en moderna logiko, sed jam ne kun ununura signifo.

Nuancoj okazas inter propozicio (vd) kaj enunciažo (Carnap, Introduction to mathematical logic, ' 04; W. Kneale, The development of logic, 1962, p. 9).

E. Pauli.

 


ENUNCIAËO DE BAZO. 1848.

Epistemologia esprimo enkondukita de Karl Poppper, en 1934, - enkadre de la fundamento de la sciencoj, en la neopozitivisma kunteksto de la Cirklo de Vieno celante Schlick kaj Neurath, - por nomi empirian enunciažon sendependan de aliaj, kaj kapablan servi kiel premison por refuti alian.

E. Pauli.

 

 


ENUNCIAŽO. Protokola... (N).1852.

Vd Protokola propozicio.

E. Pauli.

 


EONO. 1854.

Gr: " Æ f < , - ä < @ H . Pluralo: " Æ ä < , H . Adjektivo: " Æ f < 4 @ H .

A: eon. F: éon. G. H: eón. I: P: éon. R:

 

1. Etimologie, eono devenas el la greka " Æ f < (= tempo, daöro, vivo, eterneco), enkadre de la hindeýropa radiko aiw-, kun la signifo de longa daýro.

El tiu radiko devenas la latina aevum (= daýro) kajaeternus (= eterna) (tra aeviternus).

Substantiva radiko.

 

2. Eono estas epoko de tempodaöro, rigardata kiel unuo en la longa daöro de la universo, ekvivalenta preskaö al eterno mem.

En okcidentaj lingvoj fariûis pli ofta la uzo de la latinaj formoj aeternus (= eterna) kaj aeternitas (= eterneco).

 

3. En neoplatona kaj precipe gnostika (vd) kunteksto eonoj estas mezgradaj estaëoj inter Dio (el kiu ili emanis) kaj la materia mondo, la malbona eterna kontraöulo de la bono.

Foje ankaö Dio, la sumera Büthos (= abismo), estas nomata Eono. El Büthos emanis la eonojn, kiuj formis la spiritan mondon, kaj restis malpli signifaj laö grada alproksimiûo al la materio, ûis kiam la pli malfortaj falis en la materion mem.

Pere de la eonaj potencoj la supera ento agas sur la mondo.

 

4. Analoga uzo de eonoj faris la moderna hispana literaturisto Eöûeno d’Ors (1882-1954), por nomi supratempaj sistemoj , kiuj li konceptis kiel tipojn reaperantajn de tempo al tempo en kontraöstaro de la evoluo.

Ekzemple, en politika kadro, la diktatoreca reûimo, la feödisma, kaj similaj. En arto, la alterna reveno de klasika kaj barokaj stiloj.

E. Pauli.