Striko: ĉu krimo aŭ rajto?

Antonio de SALVO

(Laŭ prelego farita per Radio Roma.)

La artikolo 40 de la itala Konstitucio, kiu validas jam de pli ol 27 jaroj, preskribas, ke "la rajto striki estas efektivigata en la kadro de la koncernaj leĝoj". Nur malmultaj kaj eĉ neklaraj vortoj, kiuj, tamen, havis kaj havas profundan influon sur la italan socion.

La fenomeno "striko" (nome, protestocela nelaborado) povasesti rigardata de la juro en tri diversaj manieroj: kiel krimo, kiel libero, kiel rajto. En la itala historio,ĉiuj tri menciitaj pritaksoj realiĝis, en diversaj epokoj aŭ regionoj.

Samkiel en la ceteraj eŭropaj landoj, ankaŭ en Italujo la unuaj leĝoj konsideris la strikon kiel krimon. La malpermeso de sindikatoj kaj striko, antaŭvidita de franca leĝo de 1791, ekvalidis ankaŭ en Italujo, sekve de la napoleona invado; kaj tiu malpermeso daŭris eĉ pli longe ol en Francujo, kie ĝi estis aboliciita de Napoleono la 3-a en 1864.

Unika escepto, en tiutempa Italujo, estis la Granddukato de Toskanio, kies krima kodo de 1853-a estis unu el la unuaj, en la mondo, kiu agnoskis la eblecon striki; en tiu kodo, ja, estis antaŭvidita puno nur por tiuj, kiuj uzas perfonon por devigi la aliajn striki.

La krima kodo de la tiama Reĝolando de Sardinio (aprobita en 1859, kaj pli poste valida ankaŭ por la ceteraj italaj regionoj, post la formo de la Itala Regno), kontraŭe, punis la strikon, se ĝi ne havis "akcepteblan pravigon": kaj ĉi tiu pravigo estis tre malfacile pruvebla, eĉ en tiuj kazoj, en kiuj la laboruloj reagis kontraŭ la neplenumo deJa devoj de la mastro.

Nur en 1890 estis forigita la krimo de strikoj; la krima kodo aprobita en tiu jaro, fakte, punis nur perfortojn kaj minacojn kontraŭ la libero labori.

La leĝoj punantaj la strikon estis aboliciitaj, do, en Italujo, sufiĉe malfrue; tio okazis pro la malfrua evoluo de la itala industrio kaj de la koneksa labormovado. Oni pensu, ekzemple, ke en la periodo 1860 1878 (tio signifas, dum 19 jaroj) estis en Italujo apenaŭ 643 strikoj, dum en Britujo okazis 1145 strikoj en la sola jaro 1889! Nur ĉe la fino de la pasinta jarcento formiĝis, en Norda Italujo, la kondiĉoj por starigo de organizita labormovado.

Malgraŭ la abolicio de la krimo de striko, la tiama itala registaro konservis sintenon malamikan kaj subpremadan en rilato kun la labormovado, ankaŭ ĉar la rapida industriigo de norda Italujo kaŭzis seriozan krizon ekonomian kaj socian, kaj favoris la starigon de senordaj perturboj kaj agitaĝoj. Ili estis forigitaj en tre peza maniero, eĉ per la interveno de la armeo, kiu pafis kontraŭ la homamasoj en Milano (1898).

Sed ĉi tiu aŭtoritateca konduto ne povis longe daŭri; ekde 1903 la nova registaro de Giovanni GIOLITTI ne plu intervenis dum strikoj, kaj la salajroj abrupte pliboniĝis. En 1904 estis proklamita la unua ĝenerala striko. De tiam, ĝis la fino de la unua mondmilito, la registaro ne intervenis en la laborluktoj; en 1918 ĝi starigis ŝtatan komisionon, kies decidoj estis devigaj por la mastroj, dum la laboruloj rajtis ne agnoski ilin kaj plue striki.

La rajto striki, tamen, ne estis plene agnoskita; la striko estis severe malpermesita por la ŝtataj oficistoj kaj por tiuj, kiuj plenumas publikan servon (do, ekzemple, ankaŭ por la fervojistoj): la puno povis esti ankaŭ maldungo de la strikintoj.

Alia nekontentiga flanko de la tiama jura situacio rilate la strikon estis, ke en tiu periodo oni ne sukcesis koncepti, ke povas ekzisti iu "rajto" striki: la tiama "libero striki" signifis, tre simple, ke se oni strikas oni ne faras krimon, sed ne signifis, ke oni ne respondecas laŭ la civilaj leĝoj, konekse kun la neregula plenumo de kontrakto. Alivorte, la tiamaj leĝoj forigis la respondecon de la strikantoj fronte al la Ŝtato, ne fronte al la labordonantoj.

Praktike, tio ofte signifis, ke la strikintoj estis maldungitaj, ne nur en la kazo de neprava striko, sed eĉ en la kazo de striko kontraŭ la pli frua neplenumo de la kontrakto flanke de la labordonanto.

Sekve de la fakta ŝtatrenverso de la 3-a de januaro 1925 (tio signifas, ĝuste antaŭ 50 jaroj), la faŝisma reĝimo aboliciis la liberon formi sindikatojn, kaj la liberon striki. Per leĝo de 1926, la striko estis denove konsiderita krimo, konforme al ideologio, kiu celis, ke la ŝtato kontrolu kaj gvidu la socion, kaj estu arbitranto de la sociaj luktoj, La malpermeso de striko enkadriĝis en ampleksa sistemo, en kiu la sindikatoj estis publikaj instancoj, kaj ekzistis speciala fako de la juĝistaro por decidi pri la laborplendoj.

Samtempe kun la malpermeso striki, la leĝo de 1926 entenis ankaŭ la malpermeson fermi la entreprenojn: ambaŭ kondutoj de la laboruloj, kiuj sindetenas de la laboro, kaj de la labordonantoj, kiuj malebligas labori estis konsiderataj krimoj kontraŭ la publika ekonomio.

La krima kodo de 1930 antaŭvidis 4 kazojn de striko: 1) por ekonomiaj celoj; 2) por politikaj celoj; 3) por devigi publikajn instancojn alpreni difinitajn decidojn; 4) por solidaro aŭ protesto. La striko por ekonomiaj celoj ricevis nur monpunon, dum la aliaj 3 kazoj estis punataj ankaŭ per karcero, kun pli grava puno por la organizantoj. Tute apartan konsideron havis la striko de la publikaj oficistoj kaj de la publikaj deĵorantoj, kiu estis punata tre serioze, kiel krimo kontraŭ la publika administracio.

Per dekreto de la 23-a de novembro 1944, post la falo de la faŝisma reĝimo, estis aboliciita la sistemo de publikaj sindikatoj kaj, implicite, ankaŭ la malpermeso striki.

La Konstitucio, valida ekde la 1-a de januaro 1948, faris plian paŝon, kaj agnoskis ne nur la liberon, sed ankaŭ la rajton striki, kvankam "en la kadro de la koncernaj leĝoj".

Tamen, je pli ol 27 jaroj de tiu solena deklaro, ankoraŭ ne ekzistas la "koncernaj leĝoj", kaj estas tre probable, ke ili neniam ekzistos, ĉar la sindikatoj ne havas intereson starigi limojn je la rajto striki, kiu estas potenca armilo en la manoj de la laboristaro.

La manko de tiuj leĝoj, kiel ajn, ne signifas, ke oni rajtas striki ĉiam kaj ĉiel. La juristoj havis plurfoje la ŝancon klarigi, en la konkreta aplikado, kiujn formojn de striko oni devas konsideri kontraŭleĝaj. Pli ekzakte, ne ekzistas kontraŭleĝaj formoj de striko, sed kontraŭleĝaj kondutoj, kiuj ne estas striko.

Ekzemplerstriko estas esence neplenumo de laboro kun samtempa forlaso de sia laborposteno, kaj do ne estas striko (sed kontraŭleĝa ago) la konduto de tiuj, kiuj daŭrigas labori, tamen perturbante la regulecon kaj kontinuecon de la produktado: unu el la plej oftaj metodoj por atingi ĉi tian perturbon estas la tiel nomata "ŝaktabula striko", en kiu la diversaj fakoj de unu entrepreno ne strikas ĉiuj samtempe, sed unu post la alia, tiel kaŭzante longdaŭran blokon de ĉiu aktiveco per la nelaboro de nur parto de la dungito. En tiu kazo, al la normala damaĝo devenanta de la striko al la labordonanto, aldoniĝas nenormala damaĝo, nome la malintegriĝo de la entrepreno.

Alia formo de "striko", kiu vere ne estas striko, estas la tiel nomata "nekunlaboro"; ĝi okazas kiam la laboro ne interrompiĝas, sed daŭras laŭ aliaj kriterioj ol normale: ekzemple, oni varias la ritmon de la unuopaj operacioj, aŭ oni rigore plenumas la laborpreskribojn (ekzemple, en la ŝtataj oficejoj, sekvante blinde la ordonojn de leĝoj, regularoj kaj cirkuleroj). Ankaŭ ĉi tiuj formoj de lukto estis taksitaj kontraŭleĝaj, kvankam en la lasta tempo ĉiam pli ofte manifestiĝas kontraŭaj opinioj kaj decidoj.

Tikla problemo, kiu estis ekzamenita antaŭ kelkaj jaroj de la itala Konstitucia Kortumo, estas, ĉu kelkaj kategorioj ne rajtas striki. Per decido de la 17-a de marto 1969, estis klarigite, ke ne rajtas striki la plenumantoj de esencaj funkcioj, ekzemple la policanoj.

Alia serioza problemo, kiu ricevis definitivan solvon nur antaŭ kelkaj tagoj, koncernas la rajton striki por politikaj celoj. Ĝis nun, la juĝistoj estis decidintaj en diversaj manieroj: laŭ kelkaj, la politika striko estas kontraŭleĝa, ĉar laŭ la itala Konstitucio (artikolo 1) "la suvereneco apartenas al la popolo, kiu ĝin realigas en la formoj kaj en la limoj de la Konstitucio", tio signifas pere de la elektita parlamento kaj de la registaro, dum la politika striko malrespektas ĉi tiun principon; laŭ aliaj, la rajto striki, pri kiu parolas la artikolo 40 de la Konstitucio, ne povas esti diskriminaciata surbaze de la celoj de la striko mem.

Kiel ni diris, nun la decido de la Konstitucia Kortumo solvis la problemon, en la senco, ke ankaŭ la politika striko estas laŭleĝa, kondiĉe, ke ĝi ne celu renversi la konstitucian sistemon, aŭ malebligi aŭ malhelpi la liberan plenumon de la laŭleĝaj povoj, per kiuj esprimiĝas la popola volo. La decido de la Konstitucia Kortumo baziĝas precipe sur la artikolo 3 de la Konstitucio, kiu antaŭvidas, ke "estas tasko de la ŝtato forigi la ekonomiajn kaj sociajn barojn, kiuj (fakte limigante la liberon kaj la egalecon), malebligas la plenan disvolviĝon de la homa personeco kaj la efektivan partoprenon de ĉiuj laboruloj en la politika, ekonomia kaj socia organizo de la lando".


Fonto: Internacia Jura Revuo, n-ro 1975/2, p. 4-8.

STEB: http://www.eventoj.hu