(prilaboris av.inĝ. J. Pospišil)
aerbremso, aerodinamika bremso, bremsklapo: la surfaco movebla dum flugo servanta en certaj flugreĝimoj por malplialtigo de flugrapido kaj ankaŭ por akiri pli akran ascendadon
aerodinamika tunelo: instalaĵo, en kiu oni kreas regeblan aerfluon por aerodinamikaj provoj de aviomodeloj
aerrezistanco: komponento de rezulta aerodinamika forto efikanta en direkto de aerodinamoka akso kontraŭ direkto de aviomovado
aertrafiko, aviada trafiko, aviotrafiko: trafiko, precipe la planata, de avioj en aero (montriĝanta al laiko precipe kiel alfluigoj kaj forflugoj de aeroplanoj sur aerodromo)
aeronoj: turneble pendigitaj forfluaj (la postaj) partoj de la alo (kies partoj ili estas), lokigitaj ordinare kiel eble plej malproksime de la laŭlonga avioakso; dum ĝia deklivado estiĝas klina momanto de aeroplano (vidu klinado, deklivado)
alternativa aerodromo: aerodromo, sur kiun avio povas alteriĝi en kazo, ke flugo al aerodromo de planita alteriĝo ne eblas aŭ ne estas dezirata
altoplano: altoplanea monoplano (aeroplano kun la ĉefa planeo en la supra pozicio, diference de mezoplano kaj basoplano)
anasoplano: anasotipa aeroplano; aeroplano, kies empenaĝo(j), la horizontala(j) vostplaneo(j), troviĝas antaŭ la ĉefa planeo (antaŭ la alo kaj antaŭ la kabino)
aviada pelbrulaĵo: vidu: fuelo
aviada trafiko, aviotrafiko: vidu aertrafiko
avianaro: la grupo de speciatistoj, kiuj senpere kaj surborte (vidu borto) rekte helpas aŭ sekurigas pilotadon de avio (ĉefpiloto, vicpiloto, bortteknikisto, bortmekanikisto, bortnavigisto, bortradiotelegrafisto ktp.)
avio: aviadilo (pleonaema esprimo; vidu PIV, pleonaemo, 2); flugaparato pli peza ol aero, uzanta por sia flugado reakcion de la aero
aviofono, interkomo: perilo, ordinare avioborta telefono, de surborta interkomunikado inter unuopaj laborlokoj en avio
avioframo: vidu framo
aviotrafiko, aviada trafiko: vidu aertrafiko
basala konfiguracio/konfigurado: konfigur(aci/ad)o de monoplano (unuplanea aeroplano) kun lokigo de planeo en la basa pozicio, te. ĉe malsupra parto de la fuzelaĝo
basoplano: basplanea monoplano (aeroplano kun la ĉefa planeo en la basa pozicio, diference de altoplano kaj mezoplano)
borto: spaco en flugaparatoj sence simila al ferdeko ĉe ŝipoj
centraĝo: distanco de aviopezocentro de alflueĝo, esprimita kutime en procentoj de longo de meza aerodinamika kordo
ĉasoplano: speciala rapida milita aeroplano, destinita por neniigado de malamikaj avioj kaj senpilotaj atakaj flugaparatoj en aero kaj sur tero; ĝi estas ekipita per adekvataj armiloj (kanonoj, raketoj) kaj per jetmotoroj, kiuj ebligas atingi altan rapidon kaj grandan alton
ĉesurfaca tavolo: maldika tavolo de fluidaĵo aliĝanta al surfaco de ĉirkaŭfluanta objekto, en kiu interna frotado de fluidaĵo havas signifan influon je movado de la fluidaĵo; en la ĉesurfaca tavolo kreskas rapido de la fluidaĵo el nula valoro (ĉesurface) al la rapido de ĉirkaŭfluo
deklivado: turnado de avio ĉirkaŭ ĝia transversa akso (ekz. dum ascendado aŭ descendado de aeroplano)
direktalo: nemovebla vertikala planeo
direkterono: movebla parto de vertikala(j) aviovosta(j) planeo(j) de la direktaĝo(j)
distreso: stato de senpera minacanta danĝero de averio al avio kaj pasaĝeroj, en kiu la avio kaj avianaro bezonas senprokraste helpon
driftangulo: la angulo inter laŭlonga avioakso kaj la traklinio je kiu devas la avio flankenflugi turnita kontraŭ la flankvento, por ke ĝi konservu predestinitan trakon
duzo: la fina parto de elflua sistemo, en kiu plialtiĝas la rapido de jeto. (Vidu: jeto)
emerĝenca: endanĝera, anstataŭa, helpa
empenalo, stabilizatoro: nemovebla parto de horizontala(j) aviovosta(j) planeo(j) de la empenaĝo(j)
empenerono: movebla parto de empenaĝo(j), de la horizontala(j) aviovosta(j) planeo(j)
flugdistancoj: minimumaj distancoj inter flugantaj avioj por sekura aertrafiko
forsaĝo: portempa, mallongtempa pliigo de la (avio)jetmotora tirforto per bruligo de aldona fuelo en la jeto (vidu: jeto)
framo, avioframo: la konstruaĵo de avio konsiderata memstare sen motorunuoj, sen motorekipaĵoj, sen alia ekipaĵo, sen sistemoj kaj instalaĵoj (ekz. ĉe klasika aeroplano la avioframo inkludas la alojn, fuzelaĝon, empenaĝon, direktaĝon, direktilojn kaj radĉasion sen supre menciitaj aparataj aviopartoj)
fuelo: fonto de energio por pelado de aviaj pelunuoj (same kiel benzino por eksplodmotoro en aŭtomobilo)
glajdo: flankenglisado estigita de krucado de aleronoj kun direkterono por pliigo de descendado je mallonga distanco
glispozicio de helico: pozicio de helicaj padeloj, ĉe kiu la helico havas la plej malaltan frontan aerrezistancon
ĝustigado: tia mekanikista agado, kiam ekz. relajsaj kontaktoj ricevas siajn ĝustajn poziciojn por senerara funkciado
hermetika: tiel aranĝita, ekz. pilota kabino, ke en grandaj flugaltoj ne elblovu el interne la premita aero necesa por spirado de la avianaro
indicoj: informoj en formo de certa valoro, ricevita ĉu per legado de indikilo, ĉu perita de iu instrumento aŭ aparato
jetmotoro: reaktiva motoro, ĉe kiu fuelo bruliĝas en fluo de kunpremita aero (la plej ofta estas la turbokompresora jetmotoro, kiun ĝuste pro ĝia ofteco oni mallonge nomas la jetmotoro). Vidu turbokompresora motoro
jeto: rapidega fluo de bruligaĵoj kaj de aero elfluanta el duzo de jetmotoro (vidu: duzo)
jetoplano: jetmotora aeroplano
kamo: necirkla rondaĵo, servanta por movigado de valvoj en eksplodmotoroj, por movigado de piŝtoj de enŝprucaj pumpiloj ktp
klinado: turnado de avio ĉirkaŭ ĝia laŭlonga akso (ekz. dum ĝirado de aeroplano)
laminara fluo: movado de likvaĵo, kies eroj moviĝas en paralelaj tavoloj nemiksiĝante
levoforta klapo: helpa movebla planeo destinita por pliigi levoforton de la alo (kies parto ĝi estas) per plikurbigo de ĝia profilo, eventuale per pligrandigo de ĝia surfaco
meza aerodinamika kordo: geometria loko de ĉiuj levofortprofilaj punktoj laŭlonge de la alo
mezoplano: mezoplana monoplano (aeroplano kun la ĉefa planeo en la meza pozicio rilate al la fuzelaĝo, diference de altoplano kaj basoplano)
negativa sageco: deklino de liglinio de aerodinamikaj alocentroj rilate al la transversa avioakso antaŭen
pelunuoj, aviaj pelunuoj: sistemo de unu aŭ de pli aviaj motoroj kun la aranĝoj por ties munto en avioframon (eventuale kun helico)
pov(um)oj: karakterizaĵoj de avio, kiujn eblas kvante esprimi per simplaj numeraj indicoj, ekz. rapidoj, trakoj, tempoj, altoj, rilatantaj al certaj flugreĝimoj (maksimuma rapido, ascendrapido, maksimuma ĝisalto, maksimuma ĝisflugo dumcerta pezigo ktp.)
planeo: parto de la avioframo produktanta dum flugo la decidan parton de levoforto (ekz. ĉe aeroplano ĝin faras la antaŭenmoviĝanta alo kiel tuto, ĉe helikoptero ĝin faras turniĝanta rotoro kiel tuto)
prijuĝado de registro: laŭvorta kaj numera transskribo (la deĉifrado) de la registritaj kurboj
radiofaro: radia elsendilo, enklude de la anteno kaj la cetera ekipaĵo, lokigita je certa geografia pozicio, kaj servanta por bezonoj de aviada radionavigacio kiel alfluga stacio
reliabileco: probableco, ke aparataro dum certa tempo laboros senerare
rezistivo: kapablo rezisti al iu ekstera, ordinare neniiga aŭ damaĝiga efiko
rotoro: la planeo de helikoptero, konsistanta el radie aranĝitaj rotantaj aloj
ruliĝo: movado de avio sur aerodroma surfaco per propra forto, krom ekfluga kuro kaj alteriĝa kuro
setado: kiam oni kalibras iun aparaton, oni setas la nulon de mezurata valoro, setado estas aranĝado de valoroj rilate al nulo
spano: distanco de aeroplanaj alofinoj
spino: komplika akrobata turno, dum kiu aeroplano moviĝas teren laŭ ŝraŭbro je vertikala akso kun tre malgranda diametro (1 metro); la alo aŭtorotacias laŭ vertikala akso trapenetranta la aviopezocentron
spojlero, interceptoro: mekanikaĵo, kiu post eligo el surfaco de la alo (kies parto ĝi estas) turbuligas (perturbas) la ĉirkaŭfluadon (vidu: turbulado), malaltigas levoforton kaj altigas la (aerodinamikan) rezistancon je la alo
sportavioj: sportoplanoj (sportaj aeroplanoj), aŭ sportopteroj (sportaj helikopteroj)
standarta: unueca, ordinara, senĉesa dum certa tempodaŭro, fabrikata laŭ unucela modelo, en certa fako kvazaŭ norma
staŭla rapido: flugrapido, ĝis kiu alproksimiĝante aerodino akiras la plej altan levofortan koeficienton (depende ankaŭ de la konfigurado, centraĝo kaj momenta perforto de la motoro) sed post ĝia akiro la aerodino ekfalas (abrupte perdas aerodinamikan levoforton)
stirstango: la stirilo, per kiu oni ĉe aeroplano stiras aleronojn kaj empeneronon
subsonoplano: subsonrapida aeroplano
ŝparivo: kapablo ŝpari energion (ĉe maŝinoj)
tera koordinata sistemo: sistemo de koordinatoj, kies komenco kaj la aksoj estas ligitaj kun Tero, kaj per kiu eblas difini pozicion de avio en aero rilate al surtera punkto
tonaĝo: karga kapacito de ŝipo aŭ de avio esprimita en tunoj
transportavioj: transportaj (ĉu pasaĝeraj, ĉu kargaj) aeroplanoj, aŭ transportaj helikopteroj
transportoplanoj: transportaj aeroplanoj (ĉu kargaj, ĉu pasaĝeraj) transportoplanoj
troŝarĝo, ŝarĝkoeficiento: ajnmomenta rilato de efikanta pezo al la pezo efikanta dum horizontala, kontinua flugo aŭ dum starto surtere aŭ surakve (dum akraj flugturnoj tiel evidentiĝas la inerciaj fortoj, kiuj sentigas al ni, ke ni tro pezas)
turbofena motoro: speco de duflua jetmotoro (vidu: jetmotoro), kie la sekundera aerfluo estas relative multe pli kvanta ol la primara dank' al la feno (blovilo pelata de la turbino), diference de la ĉirkaŭflua (ankaŭ duflua) jetmotoro, kie la ĉirkaŭfluanta kvanto estas malpli kvanta
turbohelica motoro: motoro, kie parto de turbokompresormotora energio utiliĝas por pelado de la helico
turbokompresora motoro: jetmotoro, ĉe kiu estas la aero en bruligajn kamerojn pelata de kompresoro, kiu estas movigata de la turbino kun ĝi sur komuna ŝafto, per kio parto de kineta energio de elflugasoj turnigantaj la gasturbinon (ĝi estas la plej ofta speco de unuflua jetmotoro, de oni ĝin nomas mallonge jetmotoro; jetmotorojn oni klasifikas je unufluaj kaj dufluaj; la lastajn oni klasifikas je ĉirkaŭfluaj dufluaj jetmotoroj kaj turbofenaj dufluaj jetmotoroj)
turbokompresoro: kompresoro de jetmotoro pelata de la turbino
turbulado: kaosa moviĝo de aero kaj reakcioj de avio je tiu ĉi moviĝo per nevolaj akraj ŝanĝoj de pozicio, alto kaj rapido
Fonto: SAEST 1982. p. 70.
STEB: http://www.eventoj.hu