Ĉu negativa sageco de alo
estas la solvo?

Karel Franc

La konserno “Grumant Aerospace Corporation” finis provadon de modelo de nova tipo de ĉasoplano “ATDA” (Advanced Technology Demonstrator Aircraft, aeroplano-demonstrilo de progresa teknologio), kies ĉefa distinga karakterizo estas alo kun negativa sageco. Dum du jaroj oni devas finkonstrui prototipon de tiu ĉi aeroplano, kiu estos malpli granda, malpli peza kaj pli povuma ol nuntempaj ĉasadaj aeroplanoj. Avantaĝo ankaŭ estas malpli longa ekfluga distanco kaj malpli alta alteriĝa rapido.

En komparo kun nuntempaj ĉasoplanoj alportas la nova ala konfiguracio pli bonajn flugajn ecojn, pli altan manovrecon, pli bonan pilotadon dum malrapida flugo kaj malpli altan minimuman rapidon. En la konfiguracio kiel anasoplano eliminiĝas la danĝero fali en spinon kaj la alo povas esti projektita kun malpli alta rigideco. Sed la plej granda avantaĝo estas malpliigita koeficiento de aerrezistanco dum la rapidoj ĉirkaŭ M=1, kio ebligos uzon de malpli potenca motoro kun malpli alta konsumo de fuelo.

Kvankam la aerodinamikaj avantaĝoj de la negativa sageco estis konataj jam dum 2-a mondmilito, ne estis en la praktiko utiligataj. Rilate al la struktura diferenco devus esti laŭ tiamaj konstrumetodoj tiatipa alo neadekvate pli peza. Dum flugo okazas tordado de la alo, kio plialtigas ĝian streĉadon ĉe ambaŭ ĝiaj finoj. Do dum plialtigado de la flugrapido la alo ekvibras kaj la plialtigitan streĉadon ne eltenas, per kio okazus katastrofo de tiatipa aeroplano. Per plialtigo de ala rigideco (kaj do de ĝia maso) estus praktike la avantaĝoj de negativa sageco neniigitaj. La solvon montras nur novaj karbonaj kompozitaj materialoj. La tunelaj provoj montris, ke dum ilia utiligo eblas la avantaĝojn de negativsageco plene utiligi, sen tordado de la alo kaj sen troa ala maso. La konstruistoj de “Grumman” plie elprovis alon kun ŝanĝebla kurbeco de la portsurfaco, kiu ŝanĝiĝas en dependo je elektita flugreĝimo.

La spertoj de la konstruistoj de “Grumman” el aerodinamika tunelo estas do promesplenaj, sed flugajn povumojn de reala ĉasoplano montros nur la estonteco.


Fonto: SAEST 1982. p. 55.

STEB: http://www.eventoj.hu