Ŝpariva unuseĝalo —
motorigita sportglisilo SF-33

Karel Franc

Fama firmao de motorigitaj kaj klasikaj sportglisiloj “Scheibe” ofertas al interesiĝantoj pri eksterordinare ekonomia aviado kaj pri sporta utiligo sian novan motorigitan sportglisilon SF-33. Ĝia modelo estis la tipo SF-29, kies evoluigo estis interrompita pro malfacilaĵoj kun la pelunuo. La nova tipo SF-33 estas pelata de kvarcikla motorcikla motoro BMW je volumo de 0.9 l. La nova pelunuo havis povumon de 44 kW (60 ĈP) dum 60 000 rivoluoj/min., sed ĝian povumon oni malplialtigis je nuraj 26 kW (35 ĈP) dum 3500 rivoluoj. Malpliigo de rivoluoj estis akirita per rekonstruo de kamo, la motoro estis turnita per elblovtubo fronten kaj ĝi ricevis unusolan karburilon anstataŭ ĝisnunaj du. Pro pli bona munto en aviopruon estis plilongigita la helica ŝafto.

Dum ĝisnunaj provoj la malpliigo de motorprovo manifestiĝis per facila restartigo dum flugo, granda vivdaŭro kaj per eksterordinare malalta fuelkonsumo; dum veturrapido 140 km/h konsumas “SF-33” nurajn 6 litrojn dum flughoro. Konservo de klasika konstrua filozofio de la firmao “Scheibe” manifestiĝis per utiligo de ŝtalaj maldikedraj tuboj por konstruo de fuzelaĝo, de ligno kaj krucplakaĵo por aloj. Relative bona avioframa rigideco, elprovita per centoj de trejnaj motoraj, motorigitaj kaj klasikaj glisiloj “Scheibe”, ne estas obstaklo por la bonaj povoj. SF-33 estas tre bone pilotebla; ĝia ekfluga kuro estas mallonga (ĉirkaŭ 150 ĝis 200 m), post kiu dum rapido 75 km/h flugiĝas kaj ĉe rapido 90 km/h ascendas per rapido 2 m/s. Por glisado la motoron, post malŝalto de la sparkado, oni bremsas kaj la helicon oni glispoziciigas; samtempe necesas fermi fridigan ĵaluzion. La unuseĝa “Scheibe” poste descendas per vertikala rapido de 0,85 ĝis 1 m/s (en dependo de la flugmaso). La staŭla rapido dum veturaj rivoluoj de la motoro estas nuraj 55 km/h, kun haltigita pelunuo SF-33 ĝi staŭlas dum 65 km/h. El spino ĝi horizontaliĝas mem, glajdoj kun plenaj levofortaj klapoj estas efikaj kaj plene stireblaj.

Surpriza estas la glisivo, kies valoro dum flugrapido 75 km/h estas 29. Dank' al la motoro oni verŝajne ne konsideras alteriĝon ekster aerodromo; 22 litrojn da fuelo sufiĉas, ĉe jam menciita ŝparivo, por maksimume tri flughorojn. Por alteriĝo en terenon ne estas SF-33 tute taŭga, pro ĝia basala konfiguracio kaj pro relative malalta pozicio de empenaĝo. Ĝiaj povumoj predestinas ĝin precipe por rekreacia flugado kaj daŭriga flugkurso ol por sportagado.

Reliabileco kaj malalta bruo de la motoro kontribuas al ĝuo el flugo.

Teknikaj datoj kaj iuj povoj:

  • spano: 15 m
  • longo: 6.75 m
  • ekfluga maso: 410 kg
  • maso de la glisilo mem: 300 kg
  • maksimuma flugrapido: 170 km/h
  • ĝisfluga distanco: 300 km


  • Fonto: Seminario pri Aplikado de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, SAEST 1982. p. 53.

    STEB: http://www.eventoj.hu