13-a babilado
al komenco
antaua babilado sekva babilado

Pri hundoj kaj porkoj

La abunda materialo, kiun la aŭtoro jam konigis rilate la radiolampojn, ebligas al li nun facile priskribi la lampan detektoron. Sed, antaŭ ol li ektuŝos tiun temon, la aŭtoro revenas ankoraŭ al la lasta babilado, iom sistemigante en konciza ripeto la ĉefajn demandojn pritraktitajn en ĝi.

Rilate la lampan detektoron, la aŭtoro detale klarigas nur la tiel nomatan »detektoron per anodo«, kvankam ankaŭ pri la alia metodo li donas sufiĉajn klarigojn. Fine, venas la reakcia detektoro, tiu akso de ĉiuj modernaj riceviloj, kiu estas ja la plej populara aparato de radioamatoroj.

"Repetitio mater studiorum est"

SC.Mi ĝojas, ke vi venis, kara onklo. Mi volas, ke vi iom helpu al mi, ordigi ĉion en kestetoj.

RAD.Pri kiuj kestetoj vi parolas, amiketo?

SC.Vidu, mi imagas, ke mia cerbo similas ŝrankon kun multaj kestetoj. Kiam mi devas ion memori, kiam mi ion lernas, mi metas la aferon en la koncernan kesteton. Do nun, antaŭ mia cerba ŝranko kuŝas aro da ordigotaj aferoj.

RAD.Mi neniel dubis pri tio. Certe pasintfoje ni iom rapide pritraktis diversajn seriozajn temojn. Do, rakontu al mi koncize, kion vi ne komprenis el nia lasta babilado.

SC.Unue ni parolis ja pri telefonaŭdilo. Ni do konstatis, ke ĝi transformas alternajn kurentojn je sonoj dank' al telefonaŭdilo.

RAD.Ĉu ĉiajn alternajn kurentojn?

SC.Ho, certe ne. Nur la kurentoj, kies formo kaj frekvenco estas konformaj al la formo kaj frekvenco de sonaj ondoj, povas esti tradukitaj je sonoj dank' al telefonaŭdilo.

RAD.Kia estas la frekvenco de tiaj kurentoj?

SC.La sama, kiel tiu de sonoj percepteblaj de homa orelo, t.e. inter 16 kaj 40.000 periodoj sekunde.

RAD.Tute ĝuste. Por distingi tiujn aŭdeblajn kurentojn de la altfrekvencaj, oni nomas ilin malaltfrekvencaj kurentoj aŭ aŭdofrekvencaj kurentoj. Nun, kia estas la kurento estigata de l' alvenantaj ondoj en la anteno?

SC.Ĝi estas altfrekvenca, sed modulita. Tio signifas, ke la varianta rezistanco de la sendstacia mikrofono diversigis la intensecon de l' kurento en diversaj periodoj.

RAD.Tiu varianta intenseco de kurento do kaŝas en si la malaltfrekvencan kurenton, efikontan sur la telefonaŭdilon. Sed, ĉu la altfrekvenca kurento povas senpere funkciigi la telefonaŭdilon?

SC.Ne! Necesas antaŭe detekti ĝin, t.e. eligi el ĝi ĝian malaltfrekvencan parton.

RAD.Kiamaniere tio estas farata?

SC.Pere de detektoro. La detektoro tralasas kurenton nur unudirektan. Dank' al tio, ni havas post la detekto nur unudirektajn »puŝojn« de kurento pli aŭ malpli fortajn. La influo de tiuj ĉi puŝoj sumiĝas kaj, ĉar ilia intenseco varias, la rezulta kurento estas ankaŭ varianta. Estas do ĝi, kiu movas la telefonmembranon.

RAD.Resume, en ricevilo devas esti almenaŭ tri partoj: agordsistemo, detektoro, kaj aŭdilo. Antaŭ la detektoro ni havas altfrekvencan kurenton, post ĝi — malaltfrekvencan.

SC.Do mi dankas vin. Nun, ĉio bone kuŝas en la kestetoj.

Ankoraŭ unu malplena kesteto

RAD.Do, nun, amiko mia, ni povus eble fini niajn babiladojn. Efektive vi ja scias nun elemente, kiel funkcias radiosendilo kaj radioricevilo, do...

SC.... pardonu! Mi havas ankoraŭ unu plenigotan kesteton. Vi jam rakontis al mi multon pri radiolampoj kaj klarigis interalie, kiel ili estas uzataj, en sendiloj. Sed mi vidis ilin ofte ankaŭ en riceviloj. Ĉu ili estas tien metataj, nur por plibeligi la aspekton?

Fig. 64. — Detektora lampo laŭ Sciemulo. Tiel ĝi funkcii ne povas.

RAD.Certe ne! En riceviloj, la radiolampoj estas uzataj, kiel amplifiloj altfrekvencaj kaj malaltfrekvencaj, kaj kiel detektilo.

SC.Sed, por kio ni bezonas lampan detektilon, kvankam ni havas la bonan kaj simplan kristalan detektoron?

RAD.Ĉar, Sciemuĉjo, radiolampo estasmirinda ilo: ĝi ebligas tion, kion neniel alie oni povus atingi.

SC.Certe mi jam pasintfoje pensis, ke oni povus uzi, anstataŭ kristala detektoro radiolampon, kiu, ja posedas ankaŭ unudirektan kondukemon. Ja elektronoj ja povas salti nur de la filamento al la plato, kaj ne male (fig. 64.)

RAD.Certe. Sed ne tiel oni uzas lampon por detekti. Ne forgesu, ke la kurento en agordcirkvito estas troege malgranda, do la ŝanĝoj de tensio, kiujn ĝi povas estigi inter la plato kaj la filamento estus nesufiĉaj, por produkti sufiĉan anodan kurenton.

SC.Kiel oni do faras?

RAD.Oni penas samtempe uzi la plifortigajn ecojn de la lampo. Vi memoras ja, ke la plej malgrandaj ŝanĝoj de la potencialdiferenco inter la krado kaj la filamento okazigas grandajn variojn de la anoda kurento.

SC.Jes. Ni eĉ diris, ke la elektronoj obeas al la plej malgranda murmurordono de la krado.

RAD.Do oni povas uzi jenan skemon por selekto (fig. 65). La alterna tensio, kiun la alvenantaj ondoj estigas en la agordcirkvito, estos interigata inter la krado kaj la filamento. Pere de la helpa baterio K B, nomata »polariza baterio«, la krado estas negativigita rilate la filamenton ĝuste tiom, kiom necesas, por ke la elektronoj venantaj de la filamento estu repuŝataj al ĝi.

Fig. 65. — Melodo de la lampa detekto, nomata »detekto per anodo«.

SC.Do, en tiu stato ekzistos neniom da kurento en la anoda cirkvito?

RAD.Neniom, aŭ preskaŭ. Nun, supozu, ke alvenas radioondoj. La alterna tensio estigata de ili en la agordcirkvito certe variigados la potencialdiferencon inter la krado kaj la filamento. La krado, jam antaŭe negativigita per la baterio K B, iĝos alterne pli aŭ malpli negativa. Kio okazas, kiam la krado fariĝas ankoraŭ pli negativa?

SC.En tiu okazo, ĝi same ne tralasos elektronojn, do ekzistos neniom da anoda kurento.

RAD.Ĝuste. Kaj, kiam la krado estas malpli negativigita?...

SC.Tiam ĝi tralasos elektronojn kaj estiĝos anoda kunento.

RAD.Do, vi vidas, ke nur unudirektaj varioj de la tensio estigas kurenton en la anoda cirkvito. Sed precize el tio ja konsistas la fenomeno de detekto. Do nia lampo vere detektas.

SC.Sed, ĉu simpla kristala detektoro ne detektas same bone?

RAD.Efektive. Kiam la alvenantaj ondoj estas tre malfortaj, kristala detektoro detektas same bone kaj eĉ iafoje pli bone, ol lampa. Sed, kiam la ondoj ne estas tre malfortaj. multe pli bone funkcias lampa detektilo.

SC.Kial?

RAD.Ĉar tiam la relative malgrandaj varioj de la krada tensio okazigas grandajn ŝanĝojn de la anoda kurento, kiuj estas tradukataj per fortaj sonoj en la telefonaŭdilo troviĝanta en la anoda cirkvito.

SC.Permesu al mi demandi...

RAD.Mi antaŭvidas jam vian demandon. Sed necesas, ke mi antaŭe ion diru al vi. Tiu ĉi skemo de lampa detektoro, kiun mi ĵus klarigis al vi, estas ne ofte uzata. Plej ofte oni uzas alian skemon (fig. 66), en kiu, anstataŭ la baterio B, estas muntitaj malgranda fiksa kondensatoro C (0,0001 ĝis 0,00025 mikrofarado) kaj altrezista rezistaĵo R (1 ĝis 10 megomoj).

Fig. 66. — Metodo de lampa detekto, plej ofte uzata kaj nomata »detekto per krado« aŭ seletekto per ŝuntita kondensatoro«.

SC.Kaj, kiel okazas ĉi tie la detekto?

RAD.Estus iom longe, tion klarigi. Sufiĉas nur diri ke ĉi tie, la elektronoj mem, trafante de la filamento sur la kradon, amasiĝas sur ĝi kaj pro tio la krado fariĝas negativa. Tiam la anoda kurento malgrandiĝas kaj la elektronoj amasiĝintaj sur la krado revenas tra la rezistaĵo R al la filamento. Sed per tio ĉi mi nur aludas, ne klarigante la sufiĉe komplikan mekanismon de tiuspeca detekto. Sufiĉas, ke vi nur konu ĝian skemon, kaj nun vi povas do paroli vian prokrastitan demandon.

La tragedia aventuro de malsaĝa hundo

SC.Mi ĝuste volis, ke vi klarigu al mi jenon. Vi diris, ke kristala detektoro estas pli impresebla de malfortaj ondoj. Kial do oni uzas lampajn aparatojn ĝuste por ricevado de malproksimaj aŭ nepotencaj sendstacioj?

RAD.Ĉar ekzistas tre facila rimedo por ege pligrandigi la impreseblon de lampa detektoro.

SC.Diru do tuj, el kio ĝi konsistas?

RAD.Tio estas la tiel nomata »reakcio«. La detektitan kurenton oni resendas al la agordcirkvito pere de la bobeno R metita en la anodcirkviton kaj inindukte kuplita kun la bobeno L de la agordcirkvito (fig. 67). Tiamaniere la kurento jam iom amplifita en la lampo revenas al la agordcirkvito kaj pli forte agas sur la kradon de la lampo. Tio estigas pli intens-ajil ŝanĝojn en la anoda kurento, kiu, revenante al la agordcirkvito pli forte variigas la kradan tension', khi... k. t. p. Mi ja povus senfine ripeti tiun ĉi his-torion. Dank' al tio, oni rioevas tre grandan impres-oblon.

Fig. 67. — Skemo de reakcia delektoro. La reakcia bobeno R indukte resendas la amplifitajn oscilojn en la agordcirkviton.

SC.Mirinde! ... Sed ne tre. Ĉar hieraŭ mi vidis la samon en nia ĝardeno.

RAD.Kiamaniere?

SC.Jes! Nia malsaĝa hundo faris reakcion.

RAD.?!?...

Fig. 68. — Principo de reakcio.

SC.Ne miru. Iu malbonintenca insekto pikis ĝian voston. Dezirante juste puni la krimulon, la ofendita hundo kurbiĝis kaj kaptis per dentoj la finaĵon de sia vosto.

RAD.Kion vi al mi rakontas!

SC.Atendu. Vi tuj komprenos. Do kaptinte la voston, ĝi ekmordis ĝin. La doloro en la vosto plifort-iĝis, tio plikrueligis la hundon kaj ĝi ekmordis pli forte k. t. p. Kaj, ju pli forte ĝi mordis, des pli kruela ĝi iĝis, kaj ja pli ĝi krueliĝis, des pli forte ĝi mordis. Ĉu tio ne similas reakcion?

La porko en etero

RAD.Vi pravas, amiketo.

SC.Sed mi rimarkas tre strangan aferon. La skemo de via reakcia detektoro tute similas la skemon de heterodino iam faritan de vi.

RAD.Efektive vi pravas, kaj tio estas iom bedaŭrinda.

SC.Kial do?

RAD.Ĉar se oni trograndigas la kuplecon inter la reakcia bobeno kaj la agordbobeno, la reakcia detektoro kondutas tute kiel heterodino; ĝi komencas produkti kontinuajn oscilojn, ĝi fariĝas vera sendilo. Kaj ĝiaj osciloj, miksiĝante kun la ricevataj ondoj, kreas tre malagrablajn fajfsonojn. Ĉar tiu »sendilo« estas aŭdebla en kelkcentmetra ĉirkaŭaĵo, ĉiuj najbaraj riceviloj aŭdigos samajn fajfojn.

SC.Sed, kial do senfadenistoj tro reakcias?

RAD.Ĉar tiuj »porkoj en etero«, kiel oni nomas ilin, penas igi siajn aparatojn plej impreseblaj kaj potencaj. Bedaŭrinde la reakcia detektoro estas plej impresebla ĝuste ĉe la limo do la ekoscilo. Tial la celo de bona alĝustigo estas alkonduki la aparaton al la limo mem de ekoscilo, sed ne transirante ĝin. Malfeliĉe, oni ĉiam volas plibonon, kiu, laŭ proverbo, estas malamiko de bono.

SC. Mi neniam fajfigos mian ricevilon.

RAD. Ne faru al alia tion, kion...


al komenco
antaua babilado sekva babilado