Paĝo 2 el 15

Trafa respondo estas:

Nova PK devas havi minimume 64 megabajtojn, kaj pli se estas eble. (Antaŭ kelkaj jaroj la respondo estis :16 megabajtoj.)

Karakterizaĵoj de la Ĉefmemoro

La ĉefmemoro estas absolute necesa, kiel la procesora ico, al komputila sistemo. Rapidaj komputilaj sistemoj havas kaj rapidan procesoron kaj grandan rapidan memoron. Jen listo de kelkaj karakterizaĵoj de komputila memoro. Iuj karakterizaĵoj estas veraj por ambaŭ specoj de memoro; aliaj estas veraj nur por unu.


Karakterizaĵo Vera por
la ĉefmemoro
Vera por
Akcesora Memoro
Tre proksime kaj plej rekte konektita al
la procesoro.
Tenas la programojn kaj datenojn al kiuj
la procesoro aktive rilatas.
Uzata por sentempolima staplado de
programoj kaj datenoj
Interagas kun la procesoro milionojn da
fojoj ĉiusekunde.
Ĝia enhavo rapidege kaj tre facile
ŝ
anĝiĝas.
Relative malgranda kapacito.
Relative giganta kapacito.
Rapida aliro.
Malrapida aliro.
Konektita al la ĉefmemoro.
Tenas programojn kaj datenojn.
Kutime ĝia enhavo estas aranĝita en
dosieroj.

 

Glosoj: aliri: ago de io kiu moviĝas por atingi ion (angle: access) / PK: mallongigo de "Persona Komputilo" (angle: PC)

DEMANDO 2:

Kion vi memoras pri komputila memoro? En la supra tabelo, decidu kio estas vera por la ĉefmemoro kaj por akcesora memoro. (Alklaku la rilatan butonon "?" por vidi ĉu vi pravas).