Paĝo 3 el 15

Trafa respondo estas:

Klaku!

Bito

Kaj en la ĉefmemoro kaj en akcesora memoro, informo estas konservita kiel aranĝo de bitoj. Ni jam scias el ĉapitro du, ke:

Bito estas unuopa ŝ-ita/m-ita valoro. Nur tiuj du valoroj estas eblaj.

Tiujn du valorojn oni nomas per diversaj nomoj, ekz. vero/falso, aŭ 1/0. Ekzistas multaj manieroj por efektivigi biton. Ekz. bito povas esti efektivigita per:

Do, la specifa efektivigo de bitoj diferenciĝas en la ĉefmemoro kaj en akcesora memoro, sed logike, ambaŭ specoj de memoroj stapladas bitojn.

Glosoj: KD: mallongigo de "Kompakta Disko" t.e. de lumdisko uzata por registri muzikon kaj datenojn (angle: CD) / trukarto: kartonfolio, en normigita formato (83×187 mm), kie informoj estis registritaj sub formo de diverslokaj truoj. Trukartoj estis vaste uzataj gis la komenco de 1970-aj jaroj (angle: punched card)

DEMANDO 3 (malfacila demando):

Ĉu la informo ŝanĝiĝas kiam bito estas kopiita el unu speco de memorilo al la alia? Ekz., ĉu la informo ŝanĝiĝas kiam bito efektivigita kiel tensia nivelo en drato estas kopiita en mikroskopan parton de disko?