Paĝo 2 el 15

Trafa respondo estas:

Ĉar ĝi montras la tempon uzante difinitajn ciferojn anstataŭ pozicioj de montriloj kiujn oni devas interpreti. (Malpli trafa respondo povus esti: "ĉar ĝi enhavas etan komputilon").

Duuma (Binara) Sistemo

Duuma signifas"dustata". Kutime oni nomas la du statojn: "1" kaj "0", aŭ "vera" kaj "falsa", aŭ "ŝaltita" kaj "malŝaltita" (mallonge "ŝ-ita" kaj "m-ita") aŭ alimaniere. La esenca karakterizo konsistas en la fakto, ke unuopa duuma aparato povas sin trovi nur en unu el du eblaj statoj.

Bito estas unuopa "ŝaltita/malŝaltita" valoro.

Trafa ekzemplo estas simpla lampoŝaltilo. Vi povas meti kaj lasi ĝin nur en "ŝ-ita" aŭ"m-ita" pozicio. Lampoŝaltilo tenas unu biton de informo.

Reostata lampoŝaltilo kiu regulas lumintenson ne estas duuma aparato: ĝi havas multajn poziciojn inter "malŝaltita" kaj "plenluma". Se vi desiras kvaronan (25%) lumintenson vi devas zorge reguli la reostaton.

Glosoj: analoga: kontinua, glate ŝanĝebla (angle: analog) / cifereca: funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn (angle: digital) /duuma : prezentanta la nombrojn kiel sumojn de potencoj de du kun entjeraj eksponentoj (angle: binary) /reostata: bazita sur aparato de laŭdezire varianta elektra rezistanco por variigi kurentintenson en cirkvito / ŝaltita | malŝaltita (mallonge ŝ-ita | m-ita): la du statoj en duuma sistemo (angle: On/Off)

DEMANDO 2:

Kiu el la jenaj estas duuma aparato: