Paĝo 3 el 15

Trafa respondo estas:

Kial Komputiloj uzas Duuman Sistemon

La startoŝaltilo de aŭtomobilo estas diskretaĝi havas difinitajn statojn—sed kutime ekzistas pli ol du statoj (malŝaltita, funkcianta, startiga, k.t.p.). Prembutono en kalkulmaŝino estas duuma aparato. Ĝi estas aŭ "ŝ-ita" aŭ "m-ita". Ordinare ĝi estas "m-ita". Kiam vi premas ĝin, ĝi fariĝas -ita"; kiam vi relasas la premon, ĝi ree fariĝas "m-ita". Prembutono funkcias malsame ol lumoŝaltilo , sed tamen ĝi estas duuma aparato.

Duuma sistemo havas multajn avantaĝojn. Jen kvar gravaj kialoj por uzi duuman sistemon (ili iom surmetiĝas inter si):

  1. Simpla, facile konstruebla.
  2. Malambiguaj signaloj (sekve imunaj de bruoj).
  3. Oni povas fari perfektajn kopiojn.
  4. Ĉio prezentebla per ia norma aranĝo povas esti prezentita per aranĝo de bitoj.


Tiuj karakteroj estis trafe aprezitaj de la usona matematikisto Claude Shannon. Lia artikolo Matematika Teorio de Komunikado el la jaro 1948 konsistigas la bazon de la teorio de informacio kaj kune kun la verko (De Nombroj Komputeblaj) de Alan Turing, brita matematikisto, el la jaro 1936, konsistigas ankaŭ la fondamenton de komputiko, t.e. de modernaj komputiloj.

 

Glosoj: diskreta: havanta difinitajn statojn (angle: discrete) / imuna de bruoj: tia, ke perturboj dum transsendo ne ĝenas la signalon (angle: noise immunity) / malambigua: tia, ke ĝi ne povas havi malsamajn sensojn aŭ ĝia signifo ne estas duba (angle: unambigous) / norma aranĝo : vico da signoj laŭ norma, konvencia modelo aŭ ŝablono (angle: pattern) / normo: modelo kompare kun kiu oni juĝas ĉu io estas taŭga (angle: standard)

DEMANDO 3:

Kio estas pli facile konstruebla: