Redaktita: novembron 2003

Paĝo 1 el 15

ĈAPITRO 2 — Analogaj kaj Duumaj Signaloj

Nuntempe estas vaste konate, ke komputiloj estas "ciferecaj" kaj, ke ili uzas "duumajn" nombrojn. Eble vi havas ian ideon pri tio, kion tiuj terminoj signifas. Sed nepras precize klarigi ilian signifon kaj klare enfazi kial komputiloj estas ciferecaj.

Ĉapitraj Temoj:

Se vi estas scivolema kaj vere deziras scii ĝisfunde kio okazas en komputiloj, zorge trastudu tiujn temojn.

Glosoj: analoga: kontinua, glate ŝanĝebla (angle: analog) / cifereca: funkcianta per kvantoj, kiuj povas alpreni nur certajn difinitajn valorojn (angle: digital) /duuma : prezentanta nombrojn kiel sumojn de potencoj de du kun entjeraj eksponentoj (angle: binary)

DEMANDO 1:

Kial horloĝo sen montriloj nomiĝas "cifereca"?