Radioteknikaj artikoloj en "Interligilo"

Kiel inta radioamatoro kaj onta inĝeniero pri radioelektroniko mi komencis okupiĝi pri faka lingvo de Esperanto pri radiotekniko en mia studenta aĝo en la jaroj ĉ. 1977-78.

Kvankam PIV-on tiam mi ankoraŭ ne havis, pere de IEMW kaj kolektaĵo Fajszi ktp. mi kolektis ĉiujn akireblajn vortarojn kaj terminarojn pri elektrotekniko kaj telekomunikado kaj amare mi konstatis ilian maljunecon kaj malriĉecon. Tiam mi decidis tradukadon kaj verkadon de malgrandaj artikoloj, kiujn poste aperigis la tiam ekzistanta bulteno "Interligilo" de IPTEA (Internacia Poŝtista kaj Telekomunika E-Asocio).

Surbaze de tiuj spertoj mi provis organizi internacian laborgrupon, kaj komencis kompili artikolserion pri radioteknikaj temoj kaj vortareton kun ĉ. 600 esprimoj en Esperanta, angla, rusa, hungara. Tiu "Radioteknika Artikolaro" fine aperis en 1984 ĉe la tiam ekzistanta Scienca kaj Eldona Centro, SEC de UEA. (Jen unu artikolo el ĝi en STEB: Kion scii pri la magnetrono...) Bedaŭrinde krom tiu Artikolaro eĉ hodiaŭ apenaŭ haveblas simila eldonaĵo.

La suba materialo estas iom korektita, enretigita versio de la aperintaj artikoloj en Interligilo inter 1978-1980. Kompreneble mia lingvoscio ekde tiam multe evoluis, sed la tiutempaj tekstoj en komencanta lingvaĵo tamen eble estas interesaj por eventuale simile entuziasmaj kolegoj.

Szilvási László
01.01.2005.


Sentiveco-regulilo el malmultaj komponeroj

Sur figuro 1. estas videbla simple konstruita, transistora cirkvitbloko, reguliganta la sentivecon de radioricevilo. Ĝi estas bone uzebla kaj en brodkastaj, kaj en amatoraj riceviloj.

figuro 1.

Se sekve de A.R.S. (® Aŭtomata Regulado de Sentiveco - en la angla: AGC) al la aparato ne alvenas signalo, la bloko T1 de mezfrekvenca amplifatoro funkcias per maksimuma amplifo. Sekve de maksimuma konektilkurento de T1 ĉe la rezistilo R1 estiĝas granda tensio. Tiu ĉi tensio agordas la pretension de la bezo de T2. La grandon de trafluanta kurento en T2 difinas la valoro de R2. Se ni ŝanĝadas la rezistilon R2 uzante ekz. reostaton tiel, ke la kurento trafluanta en T2 donu pli grandan tension ĉe R3 ol la pretensio de bezo de T3, tiam la transistoro T3 fermiĝos. Do ĉe la elirejo de ricevilo ne estas signalo - kaj la laŭtparolilo silentos.

Ni supozu, ke venas signalo al la enirejo de ricevilo. Ĉi kaze A.R.S. funkcias, la kurento fluanta en T1 malkreskas, ekfermiĝas la transistoro T2. La tensio ĉe la rezistilo R3 malpliiĝas, malfermas la transistoron T3, kaj ĉe la elirejo aperas la sonfrekvenca signalo. La konektaĵo estas agordebla ankaŭ tiel, ke la ricevilo fermiĝu ĉe signalo estanta malpli ol 1 μV (mikrovolto).

Ni rimarkas, ke ĉe saturita stato de la transistoro T3 la sonfrekvenca distordo kreskas. Tion oni povas eviti per zorga agordado de la reguliga cirkvito. Dum normala funkciado, se alvenas konvena enirsignalo, tiu ĉi distordo estas nerimarkebla. La diferenco de la ŝaltitaj niveloj dependas de la nivelo de ricevata signalo, de la sentiveco de la ricevilo, kaj de la efikeco de A.R.S. Oni devas agordi la transistoron T1 tiel, ke ĉe manko de enirsignalo, ĝia kolektilkurento estu pr. 0,75 mA. Tipo de la regtransistoro T2 estas ekz. HFY 33, tiu de la transistoro T3 ekz. AC 125.


Kvarcaj kalibratoroj

Oni povas tre malfacile akiri (aĉeti) etalonajn kvarcojn, sed verŝajne ne malmulte da amatoroj havas iun el 150, 200, 250, 300 kilohercaj kvarckristaloj. Uzante ankaŭ tiujn oni povas konstrui bone funkciantan kaj simplan kvarckalibratoron laŭ la figuro 2.

figuro 2.

La konekto estas kombinaĵo de kvarca oscilatoro, kaj de agordebla multivibratoro. La emiterligita multivibratoro estas ĝustadire integrita konekto de Miller, realigita per RC elementoj. En la bez-cirkvito de T1 la C-anon formas la sumo de la memkapacito de la kvarckristalo, la 45 pikofarada agorda kondensatoro, kaj la bez-emitera kapacito de la transistoro. La frekvencon oni povas ŝanĝi per la variigebla kondensatoro inter sufiĉe vastaj limoj. La kristalo sinkronigas ĉiujn tiujn frekvencon, kiuj dividite per la kristalfrekvenco donos entjeron. La kalibradon oni povas fari per iu ajn fabrika amatora ricevilo (FT-serio, Telrad., SX, ktp.)

La harmonenhavo de la konekto estas tre granda, ĝis 30 MHz (megahercoj) ĝi donas S6-8 sonforton. Agordinte per la 200 kilooma reostato 1 mA-an konektilkurenton de transistoro T2, sur la konektilo de transistoro T1 ni mezuras 0,3 V-an signalon.

Datenoj de amortizbobeno, trovebla en konektilcirkvito de transistoro T2: 60 volvoj el 0,1 CuL drato sur Ø 5 mm-a korpo per unutavola bobenado. La variigebla kondensatoro estas ekzemple la plastdielektrika miniatura agordilo de transistoraj riceviloj. En la konekto oni povas uzi ankaŭ transistorojn OC 170, OC 1044, AF 136 aŭ similajn.

laŭ bulteno "Interligilo" n-ro 64 (6), novembro-decembro 1978, pp. 10-11.


Oscilatoro per ceramika filtrilo

Uzante ceramikan filtrilon, oni povas konstrui simplan, stabilfrekvencan oscilatoron. La konektaraĵon (skemon) montras la figuro 3.

figuro 3.

La vibroceramiko funkcias kiel paralela oscil-cirkvito per kondensatoroj C1 kaj C2, kiuj formas kapacitan tensiodividilon el la vidpunkto de emitero (aŭ emisiilo?). De la "varma" punkto de emitercirkvita rezistilo ni ricevas proksimume 2,5 V oscilatortension, la rekuplan tension oni povas agordi per la 5 kilooma reostato.

el la bulteno "Interligilo" n-ro 67 (3) majo-junio 1979. pp. 12-13.


Multivibratoro per tuneldiodo kaj transistoro

Per tuneldiodo kaj transistoro ni povas konstrui simplan multivibratoron, kiu produktas preskaŭ idealan kvarangulsignalon.

La tuneldiodon kaj la transistoron ni konektas rekte unu al la alia. Malnecesas kuplokondensatoro, kiu kaŭzas distordon ĉe klasikaj multivibratoroj. La konektoskemo estas ilustrita sur fig. 4.

figuro 4.

Ĝia funkciado estas la sekva: kiam la tensio de la tuneldiodo atingas tiun valoron, ĉe kiu ĝia kurento malkreskiĝas, la transistoro fariĝas konduktanto, subite kreskiĝas la konektilkurento, ĝis tiam, kiam la konektiltensio malpliiĝas ĝis la satura valoro. Nun komenciĝas la efluvo de kondensatoro ĝis tiam, kiam la tensio malkreskiĝas tiom, ke la transistoro refoje fermiĝas, kaj la procezo ripetiĝos.

La antaŭa kaj la malantaŭa fronto de la kvarangulsignalo estas tre kruta, kaj esence ĝi dependas de ecaro de la transistoro. Valoroj de la komponeroj (munteroj) dependas de la tipo de tuneldiodo, orientiga valoro estas pr. 1 kHz. Oni povas iomete agordi la frekvencon helpe de la 200 oma reostato. Ĉe aliaj tuneldiodoj valoroj de la rezistiloj estas inter 2 kaj 5 kiloomoj, kiujn oni devas difini per eksperimentoj.

el bulteno "Interligilo" n-ro 67 (3) majo-junio 1979. pp. 12-13.


Kamporegita transistoro (FETo)

En la kamporegitaj transistoroj ludas rolon nur unutipaj ŝargoportantoj, tial oni nomas ilin ankaŭ unupolara transistoro.

Laŭ la konstruo kaj funkcio, la kamporegitajn transistorojn oni povas dividi al 2 grupoj: fermotavolaj kamporegitaj transistoroj (PN-FETo) kaj izoltavolaj (izolkluzaj) kamporegitaj transistoroj (IK.FETo).

En la kamporegitaj transistoroj elektra kampo regas la plimultecajn ŝargoportantojn, fluantaj en unika unueca duonkonduktanta kanalo. Tiu ĉi fortokampo influas en la fermotavolaj kamporegitaj transistoroj la efikan fluo-kversekcon, en la izotavolaj la konduktancon.

Fermotavola kamporegita transistoro (PN-FETo)

figuro 5. Afiguro 5. B

La figuro 5-A montras n-sordidan duonkondukantan blokon kun p-tipa tavolo. La blokon oni nomas kanalo, kaj al ĝi estas kuplitaj la elektrodoj, pere de kiuj oni solvas la forkondukon ĉe la du finaĵoj de la bloko. El la du elektrodoj unu estas la fonto (source) S, la alia estas la D defluilo (drain). Laŭlonge sur la surfaco de n-konduktanta kanalo oni elformas p-sordidan regionon. Tiu ĉi p-regiono cilindromaniere ĉirkaŭas la n-kanalon, la nomo de ĝia eligaĵo (klemo) estas kluzo (gate) G. Tio estas la skizo de n-kanala kamporegita transistoro. Per kontraŭa sordido (p-kanalo, n-kluzo) oni havos p-kanalan kamporegitan transistoron.

Dum funkciado la p-n junto inter la kluzo G kaj fonto S ricevas inversan (fermodirektan) aŭ nulan pretension (fig. 5-B). Tiel elformiĝas la fermotavolo, senhavigita de moviĝemaj ŝargoportantoj, kiu penetras des pli profunde en la kanalon, ju pli granda estas la UGS-tensio. Tiu ĉi fermotavolo do malpliigas la efikan kversekcon de la vojo de kurento, kondukita el la D-elektrodo (defluilo) tra la kanalo al la fonto (S), tiele kreskas la rezistanco de la kanalo. Rimarko: Oni difinis la direkton de la kurento kontraŭ la direkton de fluo de la elektronoj.)

La fermotensio estas la plej granda ĉe la D-flanka fino (defluilo) , ĉar ĉi tie aldoniĝas la tensio, ĉeestanta inter G kaj D. (-Ugd = -UGS-USD). En okazo de tensiofalo laŭ la kanalo pograde malkreskas la fermotensio, ĉe la S-flanka fino (fonto) estas nur -UGS. Tiamaniere, la fermotavolo penetras en la kanalon plej profunde ĉe la D-flanka fino. Ŝanĝante la tension -UGS oni povas regi la kanalkurenton ID. Ju pli ni kreskigas la valoron de -UGS, t.e. ju pli negativa estas la kluzotensio, des pli vastiĝas la fermotavolo, des pli malgranda estas la kanalkurento ID. La enirejo de la transistoro estas la fermodirekte preagordita junto, tial la enira kurento estas tre malgranda. Praktike la regado efektiviĝas sen povumbezono, same kiel en la elektrontuboj.

La statika enira rezistanco estas proksimume 10 je (per? en? sub?) la deka potenco omoj.


figuro 6.


figuro 7.

Sur fig. 6. ni vidas la karakterizaĵojn de PN-FETo (jFET), kaj sur la figuro 7. estas la teoria skemo de altfrekvenca amplifatoro kun FETo.

El la bulteno "Interligilo" 72 (2) marto-aprilo 1980. p 7-9.


Izolkluzaj kamporegitaj transistoroj (IK.FETo)

Se inter la kluzo (G) kaj kanalo estas ne p-n fermotavolo, sed malvasta izoltavolo, la enira rezistanco superas eĉ 1012 omojn (vidu fig. 8.)

figuro 8.

Se la bazmaterialo estas silicio, tiun ĉi fermotavolon oni povas produkti per oksidado, nome per produktado de Si02. La nomo de tiaj transistoroj estas MOD-FETO (en angla: MOS-FET), el la nomo de tavoloj: metaloksido - duonkonduktanto.

La eksterordinare malvasta izoltavolo de la kluzelektrodo estas tre sentema, ĝin povas ruinigi eĉ la elektrostatikaj ŝarĝoj de frotado. Por la protektado de IK-FETo-j dum la deponado, stokado oni ŝirmŝuntas (kunligas) la eligaĵojn per metalfolio. Tiun ĉi folion estas permesite forigi nur tiam, se ni jam muntis la transistoron en la aparaton.

Ĉe la pli novaj tipoj paralele al la kluzo kaj la fontoelektrodo oni elformas Zener-diodon, kiu ne allasas pli grandan tension al la enirejo, ol sia rompa tensio.

Laŭ iu solvo, inter la fonto kaj la defluilo oni per difuzado elformas malvastan, trapasan n-tipan kanalon en la p-tipa bloko. Se la kluzo havas negativan potencialon rilate al la bloko, parto de la elektronaro de la kanalo transmetiĝas en la blokon, ŝajne malvastiĝas la kanalo, malpliiĝas la kurento ID. Tiel do oni povas regi la defluilkurenton. La nomo de la tiel elformita transistoro estas: evakua (aŭ malpleniĝa?) MOD-FETo. Ĝia karakterizaĵo estas videbla sur la 9-a, la bazaj konektoskemoj sur la 10-a figuro. Laŭ la ecaroj tiuj ĉi bazkonektoj estas konvenaj al la fermotavolaj kamporegitaj transistoroj.

figuro 9.figuro 10.

MOD-FETo povas esti konstruita ankaŭ per du kluzelektrodoj. Tiuj dukluzaj MOD-FEToj estas bone uzeblaj en reguligitaj amplifatoroj, kaj en la multiplikaj miksiloj. Sur la figuro 11. estas videbla teoria konektoskemo de miksilo aplikanta dukluzan MOD-FETon.

figuro 11.figuro 12.

La bonegaj ecoj rapidigis la pluan eksplorajn laborojn. La nomo de la plej nova FET-serio estas V-FET (vertikala FETo). Al tiu ĉi tipo estas karakterize ekzemple: ŝalto de 10 amperoj dum 4 nsk (nanosekundoj). La sekca ilustraĵo de V-FETo estas videbla sur la figuro 12.

el la bulteno "Interligilo" n-ro 76 (6) novembro-decembro 1980. pp. 13-14.


Fonto:
Interligilo, n-ro 64, nov-dec- 1978. pp. 10-11.
Interligilo, n-ro 67, maj-jun. 1979. pp. 12-13,
Interligilo, n-ro 72, mart-apr. 1980. pp. 7-9.
Interligilo, n-ro 76, nov-dec. 1980. pp. 13-14.

Enretigo: Dorogi Gáborné Viktória, Mészáros István, Szilvási László
STEB: http://www.eventoj.hu