Martin THORENZ


ŜUO-FARADO


Necesas pli ol cent laborpaŝoj - ĉu per modernaj maŝinoj, ĉu per zorgema manlaboro - por ke el altvaloraj ledoj kaj granda nombro da aliaj komponantoj estiĝu ŝuo. Ĉe ĉiuj stacioj - de la tranĉado de la ledo ĝis la enpakado de la preta produkto - lertaj manoj prilaboras kaj trejnitaj okuloj kontrolas la estontan ŝuon.

La ŝufarado konsistas el du grandaj laborkampoj: la farado de la supra ŝuduono kaj la farado de la malsupra ŝuduono. Ambaŭ faradoj refoje dividiĝas en diversajn taskojn kaj laŭtaske la fabriko mem apartiĝas en sekciojn, en kiuj okazas la respektivaj specialaj laboroj.


La supro

La farado de la ŝusupro komenciĝas per la tranĉado de la necesaj subpartoj el ledo, ŝtofo kaj aliaj materialoj. Ankaŭ nuntempe la sekcio de la fabriko, kie tio okazas, nomiĝas "tranĉejo", kvankam oni hodiaŭ ne plu tranĉas, sed fakte ŝtancas la pecetojn.

La partojn el ledo oni zorgeme ŝtancas, pecon post peco per svingbraka ŝtancmaŝino. Partojn el teksaĵo kaj artefaritaj materialoj oni metas plurfoje unu super la alia kaj premtranĉas ilin stake per grandaj ĉar- aŭ pont-ŝtancmaŝinoj. La kvalito de ledŝuo ege dependas de tio, ke tiu laboro estu laŭfake farita.


Ŝtancado

La bone videblaj partoj de la ŝuo devas esti tranĉitaj el la gropono de la ledaĵo. Malpli bone videblajn partojn oni povas ŝtanci el la malpli bonkvalitaj kola, flankaj aŭ kruraj ledareoj. Ĉiuj ŝtancaĵoj devas konveni laŭ dikeco, koloro kaj surfaca aspekto. Krome gravas, ke la direkto de materiala duktileco ne konduku laŭlonge de la estonta ŝuo. Oni klopodas tre ŝpareme prilabori la uzatajn materialojn. Ja ne estiĝu multe da fortondaĵo.

Fakulo taksas ledon laŭ ĝiaj dikeco, strukturo, proporcio, palpumo kaj karaktero. La vorto "strukturo" parafrazas la internan fortikecon de la ledo kaj "proporcio" informas pri ĝia kvoto de gropona kaj ne-gropona areoj. Tamen la esprimojn "palpumo" kaj "karaktero" eĉ fakulo ne kapablas facile klarigi. Efektive, necesas ekpalpi la ledon por ekkompreni ilin.

Ĉiuj elŝtancaĵoj estas kontrolataj rilate kvaliton kaj kolornuancon. Por tio, ke oni ne intermiksu ilin, oni poste stampas sur ĉiun unuopon la komisinumeron kaj la grandecon. Poste ili estas plusendataj por fendado kaj reduktado.


Fendado

Kelkaj ŝtancaĵoj estas tro dikaj por ĝuste prilabori ilin. Pro tio necesas maldikigi aŭ "fendi" ilin helpe de specialaj maŝinoj.


Akrigado

Aldone la diko de la randoj de kelkaj ŝtancaĵoj devas esti reduktata por ebligi la sekvajn prilaboradojn kiel ekz. kudradon, returnadon aŭ glufaldadon.

Ĉiuj tiuj taskoj estas efektivigataj en la tranĉejo. De tie oni plu sendas la ŝtancaĵojn en la "stebejon", kie oni kunkudras ilin (aŭ kun-"stebas" kiel la ŝuistoj diras). En tiu lasta sekcio okazas la plej multaj laborpaŝoj. Ili dividiĝas en du grupojn.


Preparado

Sub tiu nomo ariĝas grupo de tre diversaj laboradoj kiel:

La diversajn preparadojn oni faras preskaŭ nur permane.


Stebado

Oni distingas ornamajn kaj fiksajn kudrojn. Konataj estas diversaj kudrospecoj, kiuj diferencas laŭ la maniero de kudro kaj la nombro da uzataj fadenoj. La plej ofte uzataj kudrospecoj en la ŝuindustrio estas la duobla stebkudro kaj la duobla ĉenkudro.

La stebado per diversaj stebmaŝinoj postulas eksterordinaran zorgemon kaj grandajn lerton kaj sperton. Malbona stebado povas kaŭzi reklamaciojn, ĉar la kudroj ne aspektos belaj aŭ eĉ disŝiriĝos.

Oni kunstebas la eksterajn ledajn ŝtancaĵojn por fari la ŝusupron kaj oni aparte kunmetas la ŝtofajn, ledajn aŭ peltajn subŝtofajn pecojn por pretigi la internon. Fine oni enstebas la internan parton en la eksteran parton. La pretan supron oni alportas al la finkontrolejo kaj, se ĝi bonkvalitas, ĝi estas taŭga por la muntado kun la konvena malsupro.


La malsupro

En antaŭaj tempoj ankaŭ la farado de la malsupro komenciĝis en "tranĉejo". Tie oni kutimis elŝtanci la malsuprajn partojn per grandaj pezaj ŝtancmaŝinoj (ledajn aŭ gumajn plandumojn, ŝirmplandumojn ktp.). Nuntempe la plej multaj ŝufabrikoj mem ne plu faras tiujn laborojn, sed anstataŭe aĉetas de specialigitaj subkontraktaj entreprenoj jam pretajn partojn por la malsupra ŝuduono. Jen plandumoj, ŝirmplandumoj, duonaj ŝirmplandumoj, firmigaj ĉapoj, kalkanumoj kaj kalkanumaj bazoj.

En la "ŝumalsupra preparejo" oni prilaboras la partojn por la malsupro laŭ la plua bezono. Necesas ilin ŝlifi, fendi, egaligi, malglatigi aŭ antaŭformi. Tie oni ankaŭ preparas kaj disponigas jam pretajn aĉetitajn partojn.


Muntado

En la "muntejo" oni formas la pretajn suprojn kaj, post la enmeto de antaŭa kaj malantaŭa firmigĉapo, fiksas ilin al la pretaj partoj de la malsupro. Kiel lasta muntaĵo venas la kalkanumo kaj sub ĝi la kalkanuma bazo, la tiel nomata surpaŝpeco.


Formfiksado

Prepare por la formfiksado necesas kunmeti la bezonatajn ŝuformilojn, la suprajn ŝuduonojn, la firmigĉapojn kaj la partojn por la malsupro. Kiel formfiksado kompreniĝas ĉiu faradprocedo per ŝuformilo, kiu servas al la fiksado de la antaŭpretigita supro al la ŝirmplandumo kaj/aŭ al la plandumo. La kunigo de la fiksmarĝeno kaj la ŝirmplandumo okazas pere de najletoj, fadenoj, krampoj aŭ gluaĵo.

La formfiksa procedo dividiĝas en la antaŭan, la flankan kaj la malantaŭan formfiksadojn. Ĉiuj ĉi laboroj postulas bonegan fakan lerton. Malbone formfiksitaj supraj partoj povas kaŭzi faldojn, kurbajn malantaŭajn kudrojn aŭ nesimetrion de la antaŭaj, flankaj aŭ malantaŭaj ŝtancaĵoj.


Plandumado

La plandumado okazas, kiam la ŝuo estas prete formfiksita. Ĝi komenciĝas per la ŝlifado de la fiksmarĝeno kaj finiĝas per la muntado de la plandumo kaj kalkanumo. La ŝlifado helpas plibonigi la gluadon, ĉar oni per tio forigas la maldikan, glatan kaj malfortan papilan feltavolon kaj samtempe pro la malglatigo la porglua surfaco pligrandiĝas. Por atingi bonan gluadon necesas uzi adekvatan gluaĵon, observi ties uzadinstrukciojn, kaj atenti pri la ĝustaj maŝinaj premforto kaj premtempo. Por fiksi la plandumon la plej disvastiĝinta maniero estas ja gluado.


Finpretigado

Tiuŝtupe oni vere perfektigas la ŝuon. Al la plenumataj taskoj apartenas la ŝupurado (precipe la forigado de gluaĵrestoj), la glatigado, la riparado de malgrandaj damaĝoj, la fiksado de garnaĵoj, la cirado, la polurado, la apretado, la laĉado kaj, lastvice sed ne lastrange, la finkontrolo rekte antaŭ la enpakado.


– Origine la supra artikolo aperis kiel suplemento de EVENTOJ, n-ro 144, 1/marto-1998.
– Retpaĝo farita origine ĉe http://ourworld.compuserve.com/homepages/profcon/e_shufa.htm
Scienca kaj Teknika Esperanto-Biblioteko, STEB: http://www.eventoj.hu